Ajmara Lingvo estas parolata lingvo deajmaroj enBolivio,Peruo (oficiala lingvo), Nordo deĈilio kaj montara nordokcidenta regiono deArgentino. Tre vigla lingvo en la sudamerika montara regiono, kun radi-elsendoj, en komputiko[1], ktp. Estis la popola lingvo deInkaa imperio (la "nobla" estis laKeĉua).
La ajmara estas forteaglutina lingvo. Ĝi ne konasartikolon. Ĝia vortaro estas tre riĉa. Ekzistas ekzemple cento da vortoj por la verboporti, depende de tio, kion oni portas. La plimulto de la substantivoj havas diversajn formojn, depende de la "certeco". Ekzemple en la frazoj "Mi vidas ĉevalon", "Mi kredas, ke mi vidas ĉevalon" kaj "Li diras, ke li vidas ĉevalon" la vorto "ĉevalo" estas tradukita laŭ 3 diversaj manieroj.
Kiel lakeĉua kajaraba lingvoj la ajmara konas nur tri vokalojn (a,i,u). Ekzistas longigitaj vokaloj, reprezentataj kundierezo super si; do skribe ekzistas jenaj ses vokaloj:a,ä,i,ï,u,ü. Menciindas ankaŭ, ke antaŭuvula konsonanto (q,q',qh,x) vokaloi iĝas/e/ kaj vokalou iĝas/o/. Ekzistasdiftongoj formitaj pery (= "j") kajw (= ŭ).
Ĉe la plozivaj konsonantoj ne ekzistas voĉaj formoj kiajb,d aŭg . Tamen ekzistas tri formoj de frikativaj konsonantoj: simplaj, velaraj kaj aspiraciaj.