Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ahmad ibn Jahja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad ibn Jahja
Persona informo
Naskiĝo18-an de junio1891 (1891-06-18)
en Sanao
Morto18-an de septembro1962 (1962-09-18) (71-jaraĝa)
en Taiz
Tombo
ŜtatanecoReĝlando JemenoRedakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroJahja bin MuhamadRedakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o
InfanoMuhamad al-BadrRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopolitikisto
kantotekstisto
kantoverkistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Ahmad ibn Jahja (arabe أحمد بن يحيى حميد الدين, latinliterigo laŭ la normo deDMG Aḥmad ibn Yaḥyā Ḥamīd ad-Dīn; naskiĝis en1895 — mortis la19-an de septembro1962) estis la antaŭlasta reĝo de la dinastio de zaididoj enNorda Jemeno (1948-1962).

Post la murdiĝo de lia patroJahja bin Muhamad (1904-1948) Ahmad alianciĝis kun la triboj de norda Jemeno kontraŭ la puĉistoj kaj kun ili en marto1948 rekonkeris la ĉefurbonSanao. Tiu rekonkero ligiĝis la fortaj detruoj kaj priraboj en la urbo. La puĉistoj kaj la de ili nomumita reganto al-Ŭazir estis murditaj.

Samkiel lia patro, ankaŭ Ahmad daŭrigis la internacian izoliĝon de la lando. Grandaj infrastrukturaj mankoj gvidis al misfunkcio de la agrikulturo kaj al amasaj malsatoj. Tamen helpe de laUnuiĝintaj Nacioj komenciĝis malrapida modernigo de la infrastrukturo, de la eduka kaj prisana servoj. La absolutisma regado de Ahmad en1955 rezultis en ribelo gvide de lia frato ad-Din Abdallah, kaj la ribelantoj eĉ dumtempe sieĝis Ahmad-on en sia rezidejo en la urboTaiz. Ankaŭ kiam kronprincoMuhamad al-Badr, dum kuracripoza restado de Ahmad en eksterlando, provis plirapidigi la modernigon helpe de konsilistoj elSovetunio kajPopola Respubliko Ĉinio, Ahmad je sia reveno al Jemeno subpremis tiujn iniciatojn. Kadre de atenco en marto1962 li tamen estis grave vundita kaj transdonis la regadon de la lando al sia filo Muhamad al-Badr, kiu post la morto de Ahmad la 19-an de septembro1962 ankaŭ formale iĝis reĝo deNorda Jemeno.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ahmad_ibn_Jahja&oldid=7934660"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp