Aguaviva | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44566 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 547 (2024)[+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 49′ N,0° 12′ U(mapo)40.823611111111-0.19749999999999Koordinatoj:40° 49′ N,0° 12′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 549 m[+] | ||
Areo | 42,150653 km² ( 421 5.0 653 ha)[+] | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Aguaviva [agŭaBIba] kajAiguaviva aŭAiguaviva de Bergantes en kataluna, estas vilaĝo kaj municipo de la provincoTeruelo (nordorientaHispanio), nome en la sudo de la nordorienta komarkoBajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estasAlcañiz.
Ĝi estas je 132 km deTeruelo, provinca ĉefurbo, sur 549 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la sudo de la komarko en kiu ĝi limas kun tiu deLa Ginebrosa nordoriente kaj kunMas de las Matas okcidente. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-1409 sudokcidente deLa Ginebrosa, nordoriente deLas Parras de Castellote laŭ la provinca ŝoseo TE-8301, kaj oriente kaj apude alMas de las Matas; Aguaviva estas en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon, fakte tre apartan variaĵon de la katalun-valencia.
La plej alta pinto estas La Tornera, je 926 msm kaj la plej malalta je la kunfluejo de la riveroj Guadalope kaj ties alfluanto Bergantes je ĉirkaŭ 450 msm. La municipa teritorio limas kun Castellote, Mas de las Matas, La Ginebrosa, Zorita del Maestrazgo kaj Las Parras de Castellote.
La konkero fare de kristanoj okazis en 1169 fare de Alfonso la 2-a de Aragono.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aguaviva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 547 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. En la 2000-aj jaroj estis ambicia municipa iniciato altiri eksterlandajn familiojn, ĉefe el Rumanio kaj Sudameriko, havigante al ili loĝadon kaj laborlokojn, kaj tiel oni altiĝis el 592 loĝantoj en 2000 al 718 en 2008. Sed poste venis seniluziiĝo, nebonaj rilatoj de lokanoj kun novalvenintoj, plej granda parto el tiuj foriris kaj Aguaviva perdis loĝantaron ĝis 514 loĝantoj en 2019. En 2021 la loĝantaro kreskiĝis iomete ĝis 547 loĝantoj de 2021. Pri tiu afero oni realigis diversajn dokumentajn filmojn.
Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, olivarboj), brutobredado (porkoj, ŝafoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭrura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la gotik-baroka preĝejo, ermitejoj, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.