Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Agronomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agronomiisto
Parto de serio pri
Scienco
 
vdr

Agronomio (grekeagronomos, ankaŭagrarscienco) estas aro da ekzaktaj, naturaj, ekonomiaj kaj sociaj sciencoj, kiujn bezonas la apliko kaj la kompreno de laagrokulturo.

Agrokulturo kaj agronomio

[redakti |redakti fonton]

Tiuj du vortoj temas pri du diferencaj konceptoj.

Agronomio estasscienco dumagrokulturo estastekniko. Ĝi inkludas la rezultojn de agronomiaj esploroj.

Agronomio : loka scienco

[redakti |redakti fonton]

Esplorado pri agronomio, pli ol iu ajn esplorado, karakteriĝas per lokaj diferencoj.Lagrundo kaj laklimato influas ege per iliaj ecoj la eblecon dekultivo.

Evoluo de agronomio

[redakti |redakti fonton]

Agronomio estas scienco, kiu multe evoluis. La pliproduktado de agrokulturo (depost la1960-aj jaroj ĝis la1990-aj jaroj en okcidentaEŭropo) estas la rezulto de plibonigo pri vegetaĵaj kaj animalaj produktadoj pro vario-elektoj kaj plibonigo de teknikoj, kaj pri grasigaĵo kaj vegetaĵ-farmaciaĵoj.

Dume, degradadoj de medio, rilate al produktemisma agrokulturo, industria elvolvaĵo kaj grandega kresko de monda loĝantaro aperigis multajn aferojn kaj kondukis evoluigon kaj aperon de novaj fakoj en la agronomia scienco:malpoluado, zorgo deruboj, kampanja instalado,ekologia agrikulturo, ....

La koncepto dedaŭripovo aperiĝis por alporti solvojn pri degradadoj de naturmediaj rimedoj (poluado kaj manko deakvo, poluado deaero, malpliigo de frukteco kajerodo degrundo, ...) okazigitaj de unu tipo deintensa agrikulturo.Tiu koncepto havas kiel principon la elvolvaĵo de agrikulturo pliiganta la donecon dekulturoj kaj animalaj produktoj respektante naturan ekvilibron.La agrikulturo ekestas doekosistemo kultivita, kies homo partoprenas kaj kiu devas teni ekvilibre.

Fine, apero kaj evoluigo de novajteknologioj,bioteknologioj kajkomputiko malfermis novajn fakojn.La agronomiaj sciencoj povis profiti novajn teknikajn rimedojn provizitaj deindustrioj.

La kunigo de agronomio kaj komputiko permesis novajn manierojn de laboro, interalie en kresko de agrikulturajfirmaoj (agrikulturaj aparatoj, ktp).

Agrokulturaj krizoj

[redakti |redakti fonton]

La agronomiaj sciencoj celas nune nutri homaron, kun pli sekureco, celas ankaŭ bonan administradon de naturmediaj rimedoj kaj respekto de medio.La funkcioj ekonomiaj, mediaj kaj socialaj de agrikulturo estas nun la centro de vasta debato pri estonteco (ĉu en la riĉaj parto de la mondo?)Lastaj krizoj (bovofreneziĝo,genetike modifita organismo,dioksino enkokoj, ktp) ja vidigis la malsimplecon kaj gravecon de tiu debato.Kelkaj uloj estimas nemalhaveblan la ĝisdatigon de kono de evoluado de agrikulturo rilate al evoluado de socialaj petoj.Malgraŭ agronomio estas origine loka scienco, nun grave ĝi devas temi pri produktaj sistemoj en la tuta mondo.Efektive, je la momento detutmondiĝo de komercaĵoj, la komprenado de tiuj sistemoj (celoj kaj kialoj) ŝaĵnas estis nekvitigita.

Diversaj fakoj de agronomio

[redakti |redakti fonton]

Agronomio estas scienco kuniganta plurajn fakojn:

Lernado pri agronomio

[redakti |redakti fonton]

EnFrancio

[redakti |redakti fonton]

En Francio, la agronomio estas instruita en plurajlernejoj kiuj instruas agronomiajinĝenieroj:

Ekde kelkaj jaroj,Licences Professionnelles ekzistas kune kun altlernejoj.

En Kebekio

[redakti |redakti fonton]

EnKebekio, ladiplomoBachelor pri agonomio estas donita en la universitato McGill enMontrealo angle, kaj en laUniversitato Laval enKebeko france.La universitato McGill donas ankaŭ 3-jaran diplomon sed tiu formacio estus nesufiĉa.

En franclingva Belgio

[redakti |redakti fonton]

En franclingvaBelgio, la inĝenieroj pri agronomio povas lerni en tri universitatoj:

Tiuj ĉi tri eduko-institutoj atribuasdiplomon post 5-jara sukcesa studado.Kelkaj inĝenierlernejoj (interalie enAth,Ciney,Lieĝo...) donas ankaŭ diplomojn pri agronomio post 3-jara aŭ 4-jara lernado, kies diplomuloj nomiĝas agronomoj sed ne inĝenieroj pri agronomio.

Firmaoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Agronomio&oldid=9257586"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp