Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Agnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnio
hindua dio • Rigveda dio • fire deity
Informoj
Eble samaSvaroĵiĉo • Kavyada
Seksovira
PatroBrahmao
PatrinoSarasvati
vdr

Agnio[1] (sanskrite अग्नि,palie 𑀅𑀕𑁆𑀕𑀺, Aggi,malaje Api) estasdio enhinduismo. Li estas la dio de fajro kaj la akceptanto de oferoj en laVedoj; fakte, lia nomo estas simple la ordinara vorto signifantafajron ensanskrito.

Tekstoj

[redakti |redakti fonton]

Agnio estas la dua plej grava dio en laVedoj (postIndro, la dio de fulmotondro). Ĉirkaŭ 200 himnoj en laRigvedo alvokas lin, kaj ĝiaj dek ĉapitroj komencas kun laŭdoj al li. Agnio ankaŭ troviĝas en multajUpaniŝadoj.

Funkcio en la Veda religio

[redakti |redakti fonton]

La oferoj faritaj al Agnio celas aliajn diojn, ĉar Agnio estas la mesaĝisto al aliaj dioj. Li estas ĉiam juna kaj senmorta. Agnio estas la fajro de la suno, la fulmo, kaj la fajro en la doma fajrejo. Foje oni diras, ke Agnio estas la ĝemela frato de Indra, kaj kiel Indra li naskiĝis kun plena poveco kaj vigleco. Oni pretendas, ke Agnio estas la filo de dek patrinoj, kiuj ĉiuj estas fratinoj; tiuj reprezentas la dek fingrojn de la homo.[2]

Agnio amas kaj estas amata de ĉiuj siaj adorantoj. Li vizitas ĉies fornon, ĉu riĉulo aŭ malriĉulo. Li estas la peranto inter la dioj kaj la homaro.

Agnio ankaŭ havas la povecon fari homojn senmortaj kaj forigi ĉiujn pekojn, kiam oni estas mortanta.

Post-Veda Hinduismo

[redakti |redakti fonton]
Fajrorito de Agnio kiel parto de hindua nupto

En malfruaj epokoj la adorado de Agnio malpliiĝis, kaj li fariĝis enkarniĝo deŜivo aŭ deBrahmao. Finfine li estas nur alvokita per amantoj, kaj viroj, kiuj volas pliigi sian virecon. Eĉ nuntempe, la fajroritoj de Agnio estas grava parto de la hinduanupto.

En aliaj religioj

[redakti |redakti fonton]

La dio Agnio ankaŭ troviĝas enbudhismaj kajĝainaj tekstoj. En la paliaj budhismaj sutroj lia nomo estasAggi (𑀅𑀕𑁆𑀕𑀺).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:Agni/o
  2. Macdonell, Arthur Anthony. (1917)A Vedic reader for students (angle).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Agnio&oldid=9025828"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp