Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Agadir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:30° 25′ 01″ N09° 36′ 00″ U / 30.41694 °N, 9.60000 °U /30.41694; -9.60000(mapo)
Agadir
arabe:أكاديرAġadīr,angle:Agadir
urbo
Agadir en 2004
Oficiala nomo: أكادير
LandoMaroko Maroko
RegionoSouss-Massa-Draâ
PrefektejoAgadir Ida-Outanane
SituoAgadir
 - alteco23 m s. m.
 - koordinatoj30° 25′ 01″ N09° 36′ 00″ U / 30.41694 °N, 9.60000 °U /30.41694; -9.60000(mapo)
Loĝantaro742 130 (2010)
OceanoAtlantiko
Fondo12-a jarcento
HorzonoGMT (UTC+0)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Agadir
Retpaĝo: www.agadirnet.com
Map
Bulvardo de Muhamado la 5-a
Agadir

Agadir (arabe: أكاديرAġadīrAgadīr,berbere (Ŝelha) ⴰⴳⴰⴷⵉⵔ estas havenurbo en okcidentaMaroko kun 986 768 loĝantoj (en2010).

La29-an de februaro 1960 la urbo estis detruita pertertremo kaj 15 000 homoj mortis. Oni poste rekonstruis la urbon.

Agadir havis 498,000 enloĝantojn en 2020. Ĝi estas la plej granda ĉefetamazigtparolanta grandurbo en Maroko.

En 1960, la malnova urbo estis preskaŭ tute detruita de du tertremoj kaj postaj fajroj kaj tajdo. Tio rezultigis 15,000 mortojn.

La ĉefaj ekonomiaj sektoroj estas turismo, industrio, komerco kaj servoj, agrikulturo, fiŝkaptado,

En la nokto de la29-an de februaro1960, ene de 15 sekundoj, ĝi estis preskaŭ tute detruita pertertremo. Proksimume 15 000 homoj mortis kaj 20 000 senhejmiĝis. La urbo devis esti praktike tute rekonstruita, tial ĝi ne havas tipe marokan karakteron.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Agadir havas duonaridan klimaton kun varmaj someroj kaj mildaj vintroj.

Agadir situas ĉe la enfluejo de la rivero Oued Souss en laAtlantikon. Agadis ĝuas tutjare de seka, varma klimato kun temperaturoj averaĝe ĉirkaŭ22°C.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La vorto Agadir en latamazigta (berbera) signifas "muro, masonaĵa muro enfermanta urbon, fortikaĵon, urbon"[1]. Agadir estas fakte speciala formo de lakasbaho. Agadir estas pruntvorto de lafenica[2].

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Pro ĝia klimato kaj loko ĉe la maro, Agadir estas populara feria celo. Estas larĝa sabla strando kaj ekzistas multaj hoteloj, butikoj kaj restoracioj, kiuj estas grava fonto de enspezo por la regiono. Krome, la produktado de Agadir hodiaŭ estas grava fiŝkapta kaj komerca haveno kiu eksportas interaliekobalton,mangano,zinkon kajcitrusajn fruktojn. Ankaŭ arganoleo estas tre vasta eksportprodukto. Agadir ne estas tipa maroka urbo. En la urbo estas loka merkato nomataSouk Al-Had, kie oni povas aĉetielektronikon,meblojn,spicojn, vestaĵojn,suvenirojn kaj multe pli.

Proksimume 25 km de la urbocentro situas la Al Massira Internacia Flughaveno.

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Miamo,Usono

Oakland, Usono

Olhão,Portugalio

Nantes,Francio

Stavanger,Norvegio

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Unua Enciklopedio pri Islamo de EJ Brill, 1913-1936 (Brill, 1987), p. 179
  2. Jabal al-Lughat.Arkivita de la originalo, la 17-an de aprilo 2021.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Agadir&oldid=8646296"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp