Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Afriko

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je21 aŭg. 2025.
Afriko

Mapo de Afriko.
Areo30.221.532 km²
Loĝantoj922.011.000
Landoj54
Dependaj teritorioj7
Ĉefaj lingvojangla
araba
franca
portugala
svahila
HorzonojUTC-1 al UTC+4
Plej grandaj urbojLagoso
Kairo
Kinŝaso
Najrobio
Aleksandrio
vdr
Satelita foto de Afriko.
Profilo de Afriko laŭ alto super lamarnivelo.

Afriko estas la dua plej granda kaj dua plej homloĝatakontinento, postEŭrazio (kiu konsistas el du partoj: Eŭropo+Azio). Kun proksime 30,2 milionoj km² inkluzivante apudajn insulojn, ĝi kovras 6% de la tuta tersurfaco kaj 20,4% de la tuta landareo.[1] Kun 1.1miliardo da homoj (en 2013), proksimume 1 407 500 000 la 24-an de junio 2022,[2] en 61 teritorioj, ĝi enhavas pli-malpli 15% de la homa loĝantaro.[3]

La kontinento estas ĉirkaŭita de laMediteraneo norde, laSueza Kanalo kajRuĝa Maro nordoriente, laHinda Oceano sudoriente, kajAtlantiko okcidente. Ne enkalkulante la disputatan teritorion deOkcidenta Saharo, ĝi enhavas 54 agnoskitajnŝtatojn, inkluzive deMadagaskaro kaj variaj insularoj asociitaj kun la kontinento, naŭteritoriojn kaj dude facto sendependaj ŝtatojkun limigita aŭ nenia agnosko.

La loĝantaro de Afriko estas la plej juna inter ĉiuj kontinentoj;[4][5] lamediana aĝo en 2012 estis 19.7, dum la tutmonda meza aĝo estis 30.4.[6] Tamen la meza aĝo de la politikaj gvidantoj estas 63 jaroj.[7]Alĝerio estas la plej granda lando laŭ areo, kajNiĝerio laŭ loĝantaro. Afriko, ĉefe mezaorienta Afriko, estas vaste konsiderata kiel la originejo kaj dehomoj kaj de la taksonomia familio de lakladoHomedoj. En Afriko estis malkovritaj la plej fruajHomedoj kaj ties antaŭuloj, kiuj estis datitaj al ĉirkaŭ antaŭ sep milionoj da jaroj, kiaj laSahelanthropus tchadensis,Australopithecus africanus,A. afarensis,Homo erectus,H. habilis kajH. ergaster. La plej frua homa skeleto estis malkovrita enEtiopio, ĝi datiĝas de antaŭ 200.000 jaroj.[8]

Afriko duflankas laEkvatoron kaj enhavas plurajnklimatzonojn. Ĝi estas la sola kontinento atingante de la nordamodera klimatzono al la suda modera klimatzono.[9] Oni distingas la nordon, loĝatan dearaboj, de la tiel nomata "subsahara" Afriko.

Afriko estas hejmo al granda diverseco de etnoj, kulturoj kaj lingvoj. En la fino de la 19a jarcento eŭropaj landojkoloniigis plej el Afriko. Plej nuntempaj ŝtatoj en Afriko originiĝis el procezo desenkoloniigo en la dua duono de la 20a jarcento.

Nuntempe, la granda plimulto deantropologiaj fakuloj konkludas, ke Afriko estas laevolua origino dehominoj, lahomagenro kaj lanuntempa homaro. Signoj de tio estas la multaj malkovroj, precipe en la oriento kaj sudo de la kontinento, de antikvaj hominajfosilioj de periodoj ĝis 7 milionoj da jarojantaŭ nia tempo, kielSahelanthropus chadensis,Ardipithecus ramidus kajspecioj deAŭstralopitekoj; de homaj speciaj fosilioj de ĝis 2,5 milionoj da jaroj antaŭ nia tempo, kielHomo habilis,Homo rudolfensis kajHomo ergaster; kaj eĉ de la fosilioj de lasaĝa homo de periodo de ĝis 200 mil jaroj antaŭ nia tempo.Genetikaj malkovroj kiel lamitokondria Eva kajhoma Y-kromosomo ankaŭ subtenas la afrikan originon de la homaro.

AfrikologioAfrikaj studoj estas studfako kiu studas la lingvojn, literaturon, kulturojn, sociojn, historion, politikon kaj ekonomiojn de afrikaj landoj. Unu el la branĉoj de afrikaj studoj estasetiopiaj studoj.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]
Statuo reprezentanta Afrikon ĉe laPalaco Ferreria, enValletta,Malto.

En la antikvaj tempoj la latina nomoAfrica estis nur la nomo de laromia provincoAfrica, al kies teritorio apartenis partoj de la hodiaŭaTunizio kaj la norda parto deLibio. Unue la nomon uzis laromia senatano kaj konkerantoSkipio Afrika, kiu konkerisKartagon por la romia regno.

Afri estis lalatina nomo uzata por referenci al la loĝantoj de Afriko, kio en sia plej ampleksa senco referencas al ĉiuj landoj sude de la Mediteraneo (antikvaLibio).[10][11] Tiu nomo ŝajne origine aludis al tribo de indiĝenaLibio. La nomo estas kutime konektita kunHebreaFeniciaʿafar 'plovo', sed hipotezo de 1981[12] asertis ke ĝi estas el laBerberaifri (pluraleifran) "kaverno", reference al kavernoloĝantoj.[13] La sama vorto[13] povas troviĝi en la nomo de laBanu Ifran elAlĝerio kajTripolitanio, nomeBerbera tribo origine elJafran (konata ankaŭ kielIfrane) en nordokcidenta Libio.[14]

Sub la regado de laRomianoj, Kartago iĝis la ĉefurbo de la provincoAfrica Proconsularis, kiu inkludis ankaŭ la marbordan parton de modernaLibio.[15] La Latina sufikso-ica povas foje esti uzata por indiki landon (ekz., enCeltica elCeltae, kiel uzita deJulio Cezaro). Ankaŭ la posta islama regnoIfrikio, en la teritorio de la nuntempa Tunizio, konservis formon de la nomo.

Laŭ la Romianoj, Afriko kuŝas okcidente de Egipto, dum "Azio" estis uzata por referenci alAnatolio kaj landoj oriente. Difina linio estis skizita inter la du kontinentoj fare de la geografoPtolemeo (85–165), indikante alAleksandrio laŭlonge de la UnuaMeridiano kaj farante de la istmo de Suez kaj de laRuĝa Maro la limon inter Azio kaj Afriko. Kiam eŭropanoj alvenis al la kompreno de la reala etendo de la kontinento, la ideo de "Afriko" etendiĝis kun ties kono.

Resume la nomo povus deveni el jeno:

  • de la nomo "Ifran" aŭ "Ifren", kiu estas tiu de dio (aŭ diigita reĝo), kaj tiu deberbera tribo, laBanu Ifran;
  • de "Afridi", tribo kiu vivis proksime deKartago;
  • de laberbera "Taferka" («Tera bieno»). Tiu, kiu vivas en tia bieno estas nomata "Aferkju";
  • de la greka "afrike" («sen malvarmo»);
  • de la latina "aprica" («suna»).

Aliaj etimologiaj hipotezoj estis postulataj por la antikva nomo "Africa":

  • La juda historiisto de la 1a jarcentoJozefo Flavio (Ant. 1.15) asertis ke ĝi estas nomita por Efer, nepo deAbrahamo laŭ Gen. 25:4, kies posteuloj, laŭ li, estis invadintaj Libion.
  • Isidoro de Sevilo enEtymologiae XIV.5.2. sugestas ke "Afriko venas el laLatinaaprica, signife "suneca".
  • Massey, en 1881, asertis ke Afriko estas derivita el la egiptaaf-rui-ka, signife "turniĝi al la malfermo de Ka." La "Ka" estas la energia duoblaĵo de ĉiu persono kaj la "malfermo de Ka" referencas al naskujo aŭ naskejo. Afriko estus, por la egiptanoj, "la naskoloko."[16]
  • Michèle Fruyt proponis[17] ligante la latinan vorton kunafricus "suda vento", kio estus de Umbria origino kaj signifus origine "pluva vento".
  • Robert R. Stieglitz de laUniversitato Rutgers proponis: "La nomo Afriko, derivis el la latina *Aphir-ic-a, estas koresponda al la Hebrea Ofir."[18]

La kontinenton (origine aludante nur Nordafrikon), okcidente de la riveroNilo oni nomis en la antikvaj tempoj ofteLibja.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Esperanta mapo de landoj kaj regionoj de Afriko.Kolorlegendo: ruĝe: Orientafriko, flave: Suda Afriko, bruna: Centra Afriko, verde: Okcidentafriko, grize: Sahelo, helverde: Nord-Afriko

Afriko dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj kutime koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.

Centra Afriko -Okcidenta Afriko -Orienta Afriko -Norda Afriko -Suda Afriko

Pro sia situo ĉe ambaŭ flankoj de laEkvatoro kaj la kompakta formo Afriko disponas pri la plej granda landmaso ĉe latropikoj. Ĉirkaŭ 75 % de la surfaco de Afriko situas ene de la du tropikoj, do latropiko de Kaprikorno kaj latropiko de Kankro, kiuj estas la matematika limo de la tropikoj. La plej granda parto de centra kaj okcidenta Afriko estas kovritaj de la tropikapluvarbaro. La regiono dekonga baseno post laamazona pluvarbaro estas la dua plej granda tropika pluvarbaro. Ĉirkaŭ la du tropikoj ekestis grandajdezertoj. En la nordo laSaharo kaj laNamib-dezerto en la sudo (ankaŭ nomita nebuldezerto aŭKalahario) kiel sek-savano.

La plej granda ŝtato estasAlĝerio kun proksimuma surfaco de 2.381.741 kvadratkilometroj. La plej malgranda ŝtato estasSejŝeloj, kiu konsistas elinsularo en la Hindia Oceano apud la orienta marbordo de Afriko.[19] Se oni ne kalkulas la insulojn, do la plejmalgranda ŝtato, en la kontinento mem, estasGambio, kiu estas proksimume tiom granda kielKipro. La plej granda insulo estasMadagaskaro, kiu situas ĉe la sudorienta marbordo de Afriko.

La afrika kontinento situas sur laAfrika plato, kiu estas inter la plej grandajtektonaj platoj de la mondo. La plato ampleksas la tutan kontinenton kaj parton de la ĉirkaŭaj oceanoj kaj maroj. Al tiu plato la apudaj najbaraj platoj estas, de nordo en horloĝa direkto, kun laeŭrazia plato, laarabia plato, lahindia plato, laaŭstralia plato, laantarkta plato, lasud- kaj lanordamerika platoj, do preskaŭ ĉiuj el la grandaj platoj krom lapacifika plato.

Limoj

[redakti |redakti fonton]

Afriko limas norde al laMediteranea Maro, okcidente al laAtlantiko, oriente al laHinda Oceano kaj laRuĝa Maro. La longeco de la marbordo entute ampleksas 30.490 km, do relative malmulte kompare al la surfaco. La unika landkonekto al aliaj kontinentoj estas la duoninsuloSinajo, kiu situas inter Afriko kaj laaraba duoninsulo, sed geopolitike oni konsideras ĝin kiel parto de Afriko.[20] La plej mallonga distanco inter la kontinentoEŭropo kaj Afriko estas laĜibraltara markolo. Afriko havas nur relative malmultajn insulojn kompare al aliaj kontinentoj.

Ekstremejoj

[redakti |redakti fonton]

De la plej norda punkto en Afriko, Ras bin Saka (راس بن سكة) enTunizio, ĝis la plej suda punkto,Kabo Aguljas enSudafriko, estas apartigitaj je ĉirkaŭ 8 000 km. La distanco deVerda Kabo enSenegalo, la plej okcidenta punkto de la kontinento, al la plej orienta punkto, Ksaafuun enSomalio, estas ĉirkaŭ 7.400 km. La marbordo longas ĉirkaŭ 26.000 km.

Riveroj, Lagoj kaj Regionoj

[redakti |redakti fonton]

Riveroj

[redakti |redakti fonton]

La plej longa rivero estasNilo (6671 km) kiu krome estas la ununura grava rivero deNordafriko. Nepre menciindaj estasKongo,Nigero,Zambezo,Okavango,Limpopo,Senegalo,Gambio,Voltao kajOranĝo.

Lagoj

[redakti |redakti fonton]

La plej granda estasViktoria-lago. Nepre menciindaj estasTanganjiko,Malavia lago,Turkana (lago),Tana kajĈado (lago).

Regionoj

[redakti |redakti fonton]
N30-60, W0-30N30-60, E0-30N30-60, E30-60
N0-60, W0-30N0-60, E0-30N0-60, E30-60
S0-30, W0-30S0-30, E0-30S0-30, E30-60
S30-60, W0-30S30-60, E0-30S30-60, E30-60
Klaku por vidi detale

Regionoj:

Tiuj diferencaj du mondoregionoj estas rekoneblaj laŭ klimato, biologio, loĝantaro ktp., dum oni povas rekoni ankaŭ aliajn pli malgrandajn regionojn, kiel:

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La klimato en Afriko varias detropika klimato ĝis preskaŭarkta klimato - ĉe la plej altaj montpintoj. La norda duono de la kontinento estas ĉefedezerta kajarida, dum la suda parto de la kontinento inkluzivas ambaŭsavanojn kajpluvarbarajn areojn. Inter ĉi tiuj du specoj de klimato estas tipo de klimato, kiu karakterizas laprerion.

Ekologio

[redakti |redakti fonton]

En Afriko,senarbarigo okazas duoble pli rapide ol ĉe iu ajn alia regiono en la mondo, laŭ laMediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (UNEP). Aliaj fontoj asertas, ke la senarbarigo de arbaroj en Afriko jam forviŝis preskaŭ 90% de la arbaroj deokcidenta Afriko. Ekde la alveno de homoj alMadagaskaro, antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj, la insulo perdis pli ol 90% de siajpraarbaroj.

Ŝtatoj

[redakti |redakti fonton]

En Afriko ekzistas 54 sendependaj ŝtatoj, 17 dependaj teritorioj kaj 5 ne agnoskitaj teritorioj.

Senteksta mapo de Afriko kun rimarkindaj politikaj rektaj (ĉefe en la norda duono) limoj kaj ĉefaj riveroj kaj lagoj de la kontinento

Sendependaj ŝtatoj

[redakti |redakti fonton]
 Alĝerio Angolo Benino Bocvano
 Burkino Burundo Ĉado Centr-Afrika Respubliko
 Ebura Bordo Egiptio Ekvatora Gvineo Eritreo
 Etiopio Gabono Gambio Ganao
 Ĝibutio Gvineo Gvineo-Bisaŭo Kaboverdo
 Kameruno Kenjo Komoroj Demokratia Respubliko Kongo
 Respubliko Kongo Lesoto Liberio Libio
 Madagaskaro Malavio Malio Maroko
 Maŭricio Maŭritanio Mozambiko{{{1 Namibio
 Niĝerio Niĝero Ruando Santomeo kaj Principeo
 Sejŝeloj Senegalo Sieraleono Somalio
 Sud-Afriko Sudano Sud-Sudano Svazilando
 Tanzanio Togolando Tunizio Ugando
 Zambio Zimbabvo

Aliaj teritorioj

[redakti |redakti fonton]
Situo de Sahelo en Afriko
Orientafriko.

Pridisputataj teritorioj:

kaj kelkaj eksterteritoriaĵoj:

Mapo de Afriko.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Masko de lafaraonoTutanĥamono, kie la infana reĝo aperas kun aranĝo Nemes.

Oni supozas, ke la sudo aŭ oriento de Afriko estas naskiĝloko de laHomaro kaj ke de tie devenas la sukcedaj specioj dePrahomoj kajHomoideoj kiuj siavice kreis lahomojn kiuj disvastiĝis tra la resto de kontinentoj, inklude laHomo sapiens sapiens antaŭ ĉirkaŭ 190 000 jaroj.[21]

Dum la tuta antikveco kaj ĝis la unuaj jarcentoj de la kristana erao la historio de Nordafriko kuniĝis kun tiu de la Mediteraneo.[22] Male la regionoj de subsahara Afriko vivis disvolviĝojn tre diferencajn inter si. Laŭ la greka historiistoHerodoto (484 a. K.),fenicia ekspedicio aŭspiciata de la faraono Nekao (616 a.K.) ĉirkaŭnavigis la afrikan kontinenton la unuan fojon.[23]

La originoj de latra-sahara komerco inter la okcidento kaj centro de Afriko kaj la mediteranea baseno perdiĝas en laPrahistorio. La unuaj historiaj rakontoj datiĝas de la antikveco kaj rakontas pri la nomadoj kiuj organizis la komercon interLeptis Magna kajĈado. Tiu komerco vivis sian unuan hegemonion en la1-a jarcento a.K. kun la antaŭenigo de laRomia Imperio. Ĉefe oni komercis peroro,sklavoj,eburo kaj ekzotaj bestoj por la ludoj encirko enRomo ŝanĝe kontraŭ luksaĵoj el Romo. Fakte estas en tiu epoko kiam oni stampis la propran nomon de Afriko. Post la malvenko deKartago fare deRomo dum laTria Punika Milito oni starigis la romian provincon de Afriko kiu enhavos proksimume la teritorion de la nuntempaTunizio. Estis ĝeneraligo teritoria de tiu provinco kio donos nomon al la tuta kontinento. Estis jam gravega la pliiĝanta uzado de lakamelo el la1-a jarcento en la nordo de Afriko.

El la7-a jarcento laaraboj invadis Nordafrikon. La karavana komerco kaj la islama etendo helpis la komencon de novaj rilatoj inter la "du Afrikoj".[24]

LaImperio Kanem-Bornu ekzistis en Afriko inter la13-a jarcento kaj la1840-aj jaroj. En sia hegemonio ĝi enhavis la areon kie aktuale estas la sudo deLibio,Ĉado, nordoriento deNiĝerio, oriento deNiĝero kaj nordo deKameruno. Ĝi ankaŭ estas konata sub la nomo Songhai; tiu nomo estis donita al lertigejo por kamparanoj enPorto Novo,Benino, kie okazis laILEI-Konferenco en2008. LaRegno Kongo estis ŝtato situanta en la teritorioj de la aktualaj norda zono deAngolo, la enklavo deKabindo, laRespubliko Kongo kaj la okcidenta parto de laDemokratia Respubliko Kongo. Ĝia influo atingis ankaŭ la najbarajn ŝtatojn.

Notindas, ke en la deksesa jarcento la evoluo de Afriko kaj de Eŭropo tute similis: ĉiu manĝis pli malpli sate. Kompreneble la sociaj formoj estis plej diversaj.

Sklaveco

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSklaveco.
Sklavtransporta karavano en Afriko en la 19-a jarcento.

Dum tri jarcentoj enmoderna epoko okazis vendado de homoj, viroj, virinoj, infanoj, perforta ellandigo de ili ĉefe al Ameriko. Tion organizis ŝipkompanioj el Eŭropo kaj ĉefe formitaj el la plejkoloniismaj landoj, nomebritoj,portugaloj,francoj,hispanoj,nederlandanoj ktp. Ĉar afrikanoj ne ĉefe okupis la marbordojn, estis facile por la alvenintoj konstruihavenojn. Afrikaj reĝoj aŭ tribestroj foje kunlaboris kun sklavistoj per vendado de siaj militkaptitoj, kelkaj eĉ kaptis homojn de najbarajetnoj por vendi ilin. Laŭ diversaj fontoj oni atingas la suman nombron de cent milionoj dasklavoj ellandigitaj dum tri jarcentoj. Sklavigo estis komerca bezono: eŭropanoj bezonis laborfortojn enAmeriko. La malhumana kutimo estis kontraŭo al ĉiaetiko. Laŭ la tempopaso kaj la ŝanĝo de ekonomiaj, kulturaj, sociaj, religiaj, politikaj rilatoj, la konsidero alsklaveco ŝanĝis iom post iom, sed ankoraŭ estas restaĵoj de tia praktiko en kelkaj landoj de Afriko kaj en la cetero de la mondo.

La ĉefaj memorlokoj pri tiu triangula komerco estasOuidah enBenino kaj insuloGorée enSenegalo.

Granda Zimbabvo.

Koloniado de Afriko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojKoloniismo kajEsplorado de Afriko.
Kolonioj de Afriko en 1913 flava: Belgio, helblua: Francio, helverda: Germanio, helruĝa: Britio, verda: Italio, blua: Portugalio, lila: Hispanio, blanka:Sendependaj.

Post laMezepoko sisteme kelke da eŭropaj landoj (unueportugaloj, hispanoj, francoj kaj poste britoj, germanoj ktp) akiris koloniojn ankaŭ en Afriko. La totalakolonia disdivido de Afriko fare de la eŭropaj potencoj, komencita senorde en la17-a jarcento okazis, proksimume, en1885, dum laBerlina Konferenco kaj la komenco de laUnua Mondmilito, epoko kiam lakoloniaj imperioj etendiĝis pli rapide en Afriko ol en iu ajn alia loko de la mondo, kvankam nur du landoj, kajLiberio kajEtiopio, sukcesis pluhavi sian sendependon.[25][26] Estis ekzemplo de la NovaImperiismo generita de la neceso de la eŭropaj landoj akirikrudajn materialojn por la rapido kresko de siaj industrioj post laIndustria Revolucio, iniciata en Anglio fine de la18-a jarcento. Komence de la20-a jarcento, escepte tiujn du menciitajn ŝtatojn, la tuta kontinento konsistis elkolonioj.

LaUnua Mondmilito estis tutmonda ĉefe, ĉar ekster-eŭropanoj venis batali en latranĉeoj deFrancio. La "Senegalaj fusilistoj" (tirailleurs sénégalais) estis famaj, sed venis soldatoj el aliaj francaj kolonioj. Same venis al Eŭropo por batali viroj el laBrita Imperio. Fine de laDua Mondmilito laaliancanoj ne sukcesis interkonsenti pri la estonteco de la antikva itala kolonio deLibio. Tiam temis pri teritorio kvinoble pli granda ol Italio mem. Tamen, la loĝantaro ne superis unu milionon de loĝantoj, kaj pro tio la lando taŭgis kiel destino por la rifuĝintoj el Italio pro la milito, kiu komencis serĉi lokojn al kiuj elmigri. La suspektemoj interOkcidento kajSovetunio permesis, ke fine laUnuiĝintaj Nacioj decidis sendependigi la landon en la manoj de la reĝoIdriso.

Kvankam jam estis 4 sendependaj landoj en Afriko (Liberio el 1847, Sudafriko el 1910, Egiptio el 1922 kaj Etiopio el 1941), Libio iĝis la unua afrika kolonio kiu sukcesis akiri sian sendependon, en 1951, kaj poste venos tiu deGanao en 1957. Poste la eŭropaj potencoj iel bedaŭros tiun fakton, ĉar ili kontribuis al eksplodigo de la diversaj luktoj por la sendependigo afrika. Krome ili perdis la lastan oportunon konstruiŝtatojn de eŭropa stilo en la suda marbordo de laMediteraneo.

Postkolonia Afriko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojAfrika naciismo kajPostkolonia Afriko.
Mobutu Sese Seko, longdaŭra diktatoro deZairo,rabis ĉirkaŭ $5 mil milionojn el sia lando.

Nuntempe, Afriko enhavas 54 suverenajn landojn, plej el kiuj havas limojn kiuj estis skizitaj dum la erao de eŭropakoloniismo. Ekde koloniismo, afrikaj ŝtatoj estis suferintaj nestabilecon, korupton, violenton, kaj aŭtoritatismon. La plej majoritato de afrikaj ŝtatoj estasrespublikoj kiuj funkcias laŭ ioma formo deprezidenta sistemo de regado. Tamen, malmultaj el ili kapablis tenidemokratajn registarojn laŭ permanenta bazo, kaj multaj anstataŭ ciklis tra serio depuĉoj, kiuj produktismilitreĝimojn.

Granda nestabileco estis ĉefe rezulto de marĝenigo de etnaj grupoj, kaj korupta rabado fare de la estroj. Multaj politikestroj (foje militestroj) profitis etnajn konfliktojn, kelkaj el kiuj estis troigitaj, aŭ eĉ kreitaj, de la kolonia regado. En multaj landoj, laarmeo estis ofte konsiderata kiel nura grupo kiu povus efektive elteni la ordon, kaj ĝi regis multajn landojn en Afriko dum la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj. Dum la periodo el la 1960-aj jaroj al la fino de la 1980-aj jaroj, Afriko suferis pli ol 70 puĉojn kaj 13 prezidentajnmurdojn. Ankaŭ limaj kaj teritoriaj disputoj estis oftaj, kaj la Eŭrop-devigitaj limoj de multaj landoj estis ege kontraŭitaj pere de armitaj konfliktoj.

Sudafrikaj pagosoldatoj dum atako en Angolo dum la Sudafrika Limomilito.

Ankaŭ la konfliktoj de laMalvarma Milito inter Usono kajSovetunio, same kiel la politikoj ke laInternacia Monfonduso, ludis gravan rolon en la kreo de nestabileco. Kiam lando iĝis sendependa por la unua fojo, oni ofte esperis ke ĝi aliĝu kun unu el la dusuperpotencoj. Kelkaj landoj enNordafriko ricevis sovetan milithelpon, dum aliaj en Centra kaj Suda Afriko estis subtenitaj de Usono, Francio aŭ ambaŭ. Dum la 1970-aj jaroj okazis pliigo de la konfliktoj de la Malvarma Milito, same kiel ĵus sendependajAngolo kajMozambiko aliiĝis kune al la bloko de Sovetunio, kaj landoj de Okcidento kaj Sudafriko klopodis haltigi la sovetan influon per subteno de amikaj reĝimoj aŭ insurekciaj movadoj. EnRodezio, maldekstraj geriloj helpitaj de Sovetunio kaj de Ĉinio kunigitaj en la Zimbabva Patriota Fronto eltenis fortan kamparan gerilon kontraŭ la blankula registaro de la lando. Estis enormamalsatego en Etiopio en 1983–85, kiam centoj da miloj de personoj malsatmortis. La kapitalisma propagando asertis, ke la marksisma ekonomia politiko malbonigis la situacion.[27][28][29] La plej detrua milita konflikto en moderna sendependa Afriko estis laDua Konga Milito; tiu konflikto kaj ties sekvoj mortigis ĉirkaŭkalkule 5.5 milionojn da personoj.[30] Ekde 2003 esti pliiĝantakonflikto en Darfur kiu rezultis en homamasa katastrofo. Alia elstara tragedia okazaĵo estis laRuanda Genocido de 1994 en kiu ĉirkaŭkalkulitaj 800 000 personoj estis murditaj. Nemilita afero kiu malbonigis la vivkondiĉojn de multaj landoj estis la eksplodo deAidoso.

En la 21a jarcento, tamen, la nombro de armitaj konfliktoj en Afriko malrapide malpliiĝis. Por ekzemplo, lamilito en Angolo venis al fino en 2002 post preskaŭ 30 jaroj. Tio koincidis kun la fakto ke multaj landoj abandonis komunismecajn ekonomiajn politikojn kaj malfermiĝis al merkataj reformoj. La plibonigita stabileco kaj ekonomiaj reformoj kondukis al granda pliigo de la eksterlanda investado en multaj afrikaj landoj, ĉefe elĈinio,[31] kio rezultis en rapida ekonomia kresko en multaj landoj, ŝajne markante finon de jardekoj de stagnado kaj malpliiĝo.

Esploraj vojaĝoj de okcidentanoj al Afriko

[redakti |redakti fonton]
Statuo deVasco da Gama ĉe lia naskiĝloko,Sines,Portugalio.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAfrika Unio.

Kelkaj afrikaj ekonomioj estas inter la plej rapide kreskantaj en la mondo.Sud-Afriko,Egiptio kajAlĝerio estas la plej grandaj ekonomioj de Afriko. De la 20 plej rapide kreskantaj ekonomioj en la mondo 11 estas afrikaj: kromNiĝero, ankaŭSenegalo,Libio,Ruando,Ebur-Bordo,Ĝibutio,Tanzanio,Benino,Togo,Ugando kajEtiopio havas forte kreskantajn ekonomiojn[32]. Grava parto de tiu kresko, kiu estas foje referencata kielAfrika Leviĝo, povas ankaŭ esti atribuata al facila disvastigo de informadaj teknologioj kaj specife lapoŝtelefono[33].

Pro ilia stato kiel eksaj kolonioj, la plejparto de la afrikaj landoj havas firmajn ekonomiajn rilatojn kun laEŭropa Unio (EU).

Ekzistas supernacia organizaĵo, kiu rigardas kiel referencon en la direkto de laEŭropa Unio, kiu nomiĝasAfrika Unio, al kiu apartenas ĉiuj landoj de la kontinento escepte deMaroko, pro tio ke ĝi ankaŭ inkludas laAraban Demokratian Saharan Respublikon. La plejparto de la afrikaj landoj estas disvolviĝontaj aŭ disvolviĝantaj.

Pli ol 50% de la loĝantaro aŭ 350 milionoj da personoj vivas per malpli ol unu dolaro tage[kiam?][mankas fonto]. Afriko pagas ĉirkaŭ 20,000 milionojn da dolaroj kiel pagojn de ŝuldoj ĉiujare, spite la malaltigojn de tiaj ŝuldoj ekde la1990-aj jaroj.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAfrika Banko por Disvolviĝo.

La grupo de laBanko por Afrika DisvolviĝoAfrika Banko por Disvolviĝo (AfDB) estas multflanka financa institucio por disvolvigo establita por kontribui al la ekonomia disvolvigo kaj socia progreso de afrikaj landoj. La ABD estis fondita en 1964 kaj enhavas tri entojn: nome la Afrika Banko por Disvolviĝo, la Afrika Fonduso por Disvolviĝo kaj la Niĝeria Fidata Fonduso.La misio de ABD estas lukti kontraŭ la malriĉo kaj plibonigi la vivkondiĉojn en la kontinento pere de la helpo al la investado de publika kaj privata kapitaloj en projektoj kaj programoj kiuj estas intencitaj por kontribui al la ekonomia kaj socia disvolvigo de la mondoregiono.[34]

LaAfrika kaj Malagasia Unio (france Organisation Commune Africaine Malgache et Mauricienne, akronime OCAMM) estis internacia regiona organizaĵo porkunlaboro en diversaj regionoj de Afriko, establita enNuakŝoto,Maŭritanio, la 12-an de februaro 1965 fare de 12 ŝtatoj kiuj ĝis tiam aliĝis al la UAM (l'Union africaine et malgache, Afrika kaj Malagasa Unio) kaj, post ĝia dissolvo, en marto 1964, al la UAMCE (l’Union africaine et malgache de coopération économique, Afrika kaj Malagasa Unio de Ekonomia Kunlaboro)[35].

Demografio

[redakti |redakti fonton]
Mapo de Afriko indikanta lanivelon de homa disvolviĝo laŭ koloroj: el verda (plie) al flava, oranĝa, ruĝa kaj nigra (malpli); grize sen informoj (2004).

La ĉirkaŭkalkulado pri la afrika loĝantaro ne estas preciza pro tio ke granda parto de la ŝtataj censoj estas malbonkvalitaj aŭ eksmodiĝintaj; ĉiukaze oni supozas, ke loĝas en Afriko pli ol 800 milionoj da personoj[mankas fonto].

Infanoj enNamibio

En Afriko hegemonias lanigra raso, ĉirkaŭ 80% de la totala loĝantaro, escepte de la marborda zono mediteranea kie majoritatas, kvankam ne eksklude, la homaj tipoj araba-berberaj kaj kaŭkazoida-mediteraneaj. Inter laTropiko de Kaprikorno kaj laTropiko de Kankro la loĝantaro estas preskaŭ totale nigra, kiu kutime estas subdividita en kvar ĉefaj grupoj, kvankam ĉiam estis mezaj areoj inter tiuj grandaj grupoj. Tiaj ĉefaj grupoj estas la jenaj:Sudan-niĝeranoj (Sahelo kaj landoj de laGvinea Golfo),Nilotoj (Nilo, elSudano ĝis la Grandaj Lagoj),Kuŝidoj (Etiopio kajKorno de Afriko) kajBantuoj, la plej etenda grupo, kiu okupas la tutan areon el la ĝangala ekvatora zono kaj kiu estas propre miksita tipo rilata kun du tipoj iame tre etendaj kaj nune minoritataj; laTvaoj kaj aliaj grupoj maltaŭge nomitajPigmeoj, loĝantoj de arbaroj kaj laSan maltaŭge nomitajBoŝmanoj de la aridaj zonoj de la suda pinto.

Migrantoj de franca deveno troviĝas en Magrebo kaj malabunde en la grandaj urboj deOkcidenta Afriko, tiuj de hispana deveno loĝas en Maroko kaj Okcidenta Saharo, dum en Angolo kaj en kelkaj marbordaj urboj de Okcidenta Afriko, estas minoritataj miksitaj grupoj de portugalafrika deveno. EnSudafriko estas grava kvanto (6 milionoj) da Blankulaj Afrikanoj aŭAfrikaaners, posteuloj ĉu de nederlandanoj ĉu de britoj;[36] en Sudafriko estas ankaŭ grava minoritato de hinda deveno.

La majoritato de la afrikanoj pluhavas ruran vivostilon, sed urbigo pliiĝas, ĉar homoj forlasas la kamparon por serĉi laborpostenojn en urboj kaj lastatempe eĉ eksterlanden, prefere alOkcidenta Eŭropo. La plej altaj loĝdensoj estas tie kie abundas akvo facile atingebla, kiel en la valo de la rivero Nilo, la nordaj kaj okcidentaj marbordoj, laŭlonge de la rivero Niĝero, en la montaraj regionoj orientaj kaj en Sudafriko.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

La esprimoafrika literaturo estasterminego kun tro ampleksa signifenhavo, ĉar referencus al multajepokoj,landoj de la kontinento, tro diversaj lingvoj, stiloj kaj ĝenroj. Dekomence oni povas distingi interparola literaturo, pli populara, kaj skribaliteraturo, kun disvolvigo ĉefe en la lasta jarcento, krom en diversaj regionaj areoj.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas malmulte da afrika kulturo en Esperanto. Kelkaj ekzemploj estas

  • "La forlasita virino" filmo[37]
  • "Memfarita" muzikalbumo de lasenegala esperantisto Samba Boozy Bouzot, prezentita deZamenhof pere deAI (2024)[38]
  • Esperanto en la togolanda arta medio:Afrikaj proverboj, publikaĵo[39]

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLingvoj de Afriko.
Mapo montranta la ses tradiciajn lingvajn familiojn de Afriko

Estas super 2100 kaj laŭ kelkaj kalkuloj super 3000lingvoj parolataj denaske en Afriko,[40][41] klasigitaj en pluraj gravajlingvaj familioj:

Ekzistas pluraj aliaj malgrandaj familioj kajsenparencaj lingvoj, kaj ankaŭ apenaŭ konataj lingvoj kiujn oni ankoraŭ ne klasifigis. Aldone, Afriko havas tre diversajnsignolingvojn, el kiuj multaj estas senparencaj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAfrika Akademio de Lingvoj.

Religioj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAfrikaj religioj.

La gupo de la origineafrikaj religioj estas postkristanismo kajislamo la triagranda religiaro en Afriko, kiuj ampleksas multnombron da religiaj konfesoj, ritoj kaj mitaroj, kiuj ekzistas laŭ plej variaj elformaĵoj sur ĉi tiu kontinento kaj kiuj havas malgraŭ ĉiuj diferencoj multajn fundamentajn komunaĵojn.

Lareligio de la Joruboj estas praktikata ĉefe en partoj de Niĝerio kaj de najbara Benino. Ĝi estas ankaŭ la origino de aro da religiaj tradicioj florantaj nun en diversaj landoj deAmeriko. Al ĉi tiuj afrikamerikaj religioj apartenasvoduo,santerio,umbando,kandombleo,makumbo kaj kelkaj aliaj pliaj, je kio la limo kaj inter si kaj ankaŭ kun la kristanismo ofte estas fluaj kaj malprecizaj.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Brantlinger, Patrick (1985). "Victorians and Africans: The Genealogy of the Myth of the Dark Continent" (PDF).Critical Inquiry. 12 (1): 166–203. doi:10.1086/448326. JSTOR 1343467. S2CID 161311164.
  • angle Martin Meredith,The state of Africa - a history of 50 years of independance[42]
  • (angla) Dayo Olopada,The Bright Continent, 2014
  • Robinson, Ronald; Gallagher, John; Denny, Alice (1961).Africa and the Victorians: The official mind of imperialism (2a eld.). Macmillan.ISBN 9780333310069. OL 17989466M.
  • (angla) Binyavanga Wainaina,One Day I Will Write About This Place, 2011

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Sayre, April Pulley. (1999)Africa, Twenty-First Century Books.ISBN 0-7613-1367-2.
  2. Population de l'Afrique 2023 (france). Countrymeters.info (2012-12-18). Alirita 2023-04-11 .
  3. Gudmastad, Ericha (2013). "2013 World Population Data Sheet" (PDF). www.prb.org.[1]Arkivigite je 2017-10-20 per la retarkivoWayback Machine Population Reference Bureau. Alirita la 5an de Septembro 2016.
  4. Washington Post
  5. Harry, Njideka U., "African Youth, Innovation and the Changing Society", Huffington Post, 11a de Septembro 2013.
  6. ABDOULIE JANNEH (Aprilo 2012). item,4 of the provisional agenda - General debate on national experience in population matters: adolescents and youth. UNITED NATIONS ECONOMIC COMMISSION FOR AFRICA. Alirita15a de decembro 2015 .
  7. Jean-Michel Bos (2022-08-29). L'Afrique, un continent jeune dirigé par des vieillards – DW – 06/03/2018 (france). Dw.com. Alirita 2023-04-11 .
  8. Homo sapiens: University of Utah News Release: 16a de Februaro 2005 df=y/http://web.utah.edu/unews/releases/05/feb/homosapiens.htmlArkivigite je 2007-10-24 per la retarkivoWayback Machine Arkiva kopio ĉe Wayback Machine
  9. "Afriko: Ĝeneralaj informoj" (angle), el la retejovisualgeography.com. Alirita la 24-an de novembro 2007 .
  10. “Afri”,Ausführliches lateinisch-deutsches Handwörterbuch.
  11. “Afer”,A Latin Dictionary.
  12. Names of countries, Decret and Fantar, 1981
  13. 13,013,1Geo. Babington Michell, "The Berbers",Journal of Royal African Society, Vol. 2, No. 6 (Januaro 1903), pp. 161-194.
  14. Edward Lipinski,Itineraria Phoenicia, Peeters Publishers, 2004, p. 200.ISBN 90-429-1344-4
  15. Consultos.com etymology.
  16. 'Nile Genesis: the opus of Gerald Massey'. Gerald-massey.org.uk (29a de Oktobro 1907). Arkivita ella originalo je 2010-01-30. Alirita 18a de Majo 2010 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-01-30. Alirita 2016-09-05 .
  17. enRevue de Philologie 50, 1976: pp. 221–238.
  18. "Long-Distance Seafaring in the Ancient Near East." Robert R. Stieglitz.The Biblical Archaeologist, Vol. 47, No. 3 (Septembro 1984)
  19. Hoare, Ben. (2002)The Kingfisher A–Z Encyclopedia, Kingfisher Publications. p. 11.ISBN 0-7534-5569-2
  20. "Atlas – Xpeditions". National Geographic Society. 2003. Arkivita el la originalo la 3an de Marto 2009. Alirita la 1an de Marto 2009.
  21. Herrera, Rene J.; Garcia-Bertrand, Ralph (2018).Ancestral DNA, Human Origins, and Migrations. Elsevier Science. pp. 61–.ISBN 978-0-12-804128-4. Arkivita el la originalo la 30an de Marto 2021. Alirita la 18an de Oktobro 2020.
  22. "Greeks, Romans and Barbarians". Arkivita el la originalo la 4an de Majo 2020. Alirita la 30an de Majo 2020.
  23. Law, R. C. C. (1979). "North Africa in the period of Phoenician and Greek colonization, c.800 to 323 BC". The Cambridge History of Africa. pp. 87–147. doi:10.1017/CHOL9780521215923.004.ISBN 978-1-139-05456-0.
  24. Ayoub, Mahmoud M. (2004).Islam: Faith and History. Oxford: Oneworld. pp. 76, 92–93, 96–97.
  25. Brantlinger 1985, pp. 166–203.
  26. Robinson, Gallagher & Denny 1961, p. 175.
  27. "BBC: 1984 famine in Ethiopia", BBC News, 6a de Aprilo 2000. Kontrolita 1a de Januaro 2010.
  28. Robert G. Patman,The Soviet Union in the Horn of Africa 1990,ISBN 0-521-36022-6, pp. 295–296
  29. Steven Varnis,Reluctant aid or aiding the reluctant?: U.S. food aid policy and the Ethiopian Famine Relief 1990,ISBN 0-88738-348-3, p. 38
  30. Rayner, Gordon, "Is your mobile phone helping fund war in Congo?", The Daily Telegraph, 27a de Septembro 2011.
  31. Malia Politzer, "China and Africa: Stronger Economic Ties Mean More Migration", Migration Information Source. Aŭgusto 2008
  32. (en)Africa dominates list of the world’s 20 fastest-growing economies in 2024—African Development Bank says in macroeconomic report (Afriko dominas liston de la 20 plej rapide kreskantaj ekonomioj de la mondo en 2024 - Afrika Disvolva Banko diras en makroekonomia raporto), African Development Bank Group, la 15-an de februaro 2024
  33. Jenny Aker, Isaac Mbiti,"Mobile Phones and Economic Development in Africa" SSRN
  34. Alirita la 15a de Novembro 2012. Arkivita ella originalo je 2013-01-21. Alirita 2016-09-19 .
  35. Osmańczyk, Edmund Jan. (2003)Encyclopedia of the United Nations and International Agreements. Taylor & Francis, p. 34–35.ISBN 978-0-415-93921-8.
  36. Holm, John A. (1989).Pidgins and Creoles: References survey. Cambridge University Press. p. 394.ISBN 978-0-521-35940-5. Arkivita el la originalo la 5an de Septembro 2015. Alirita la 14an de Oktobro 2015.
  37. (eo)La forlasita virino, nova afrika Esperanto-filmo, esperanto-afriko.org
  38. (eo) Samba Boozy Bouzot, MemFarita, 2024, YouTube
  39. (eo)Esperanto en la togolanda arta medio, Esperanto-afriko.org
  40. . African Languages: an Introduction - afrikaj Lingvoj: Enkonduko. Cambridge University Press - Cambridge University Press (2000).
  41. . The Language of African Literature - La Lingvo de afrika Literaturo ix. Africa World Press - Afriko Monda Gazetara.ISBN 0-86543-534-0 (1998). Kontrolita en 2011-06-23.“Africa is incredibly rich in language—over 3,000 indigenous languages by some counts, and many creoles, pidgins, and lingua francas. - Afriko estas nekredeble riĉa en lingvo—super 3.000 indiĝenaj lingvoj laŭ kelkaj kalkuloj kaj multaj kreolaj, piĝinaj kaj linguafrankaoj.”
  42. The State of Africa, angla vikipedio

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Horzonoj en Afriko
Horzonoj enAfriko:
   UTC−01:00Kabverda Tempo (CVT)
   UTC±00:00Okcidenteŭropa Tempo (WET) •Grinviĉa Meza Tempo
   UTC+01:00Centreŭropa Tempo (CET) • Okcidentafrika Tempo (WAT) • Okcidenteŭropa Somera Tempo (WEST).
   UTC+02:00Centrafrika Tempo (CAT) • Orienteŭropa Tempo (EET) • Sudafrika Norma Tempo (SAST) • Okcidentafrika Somera Tempo (WAST).
   UTC+03:00Orienteŭropa Somera Tempo • Orientafrika Tempo (EAT).
   UTC+04:00Maŭricia Tempo (MUT) • Sejŝela Tempo (SCT).
Koloraj strioj indikas la momente solan afrikan landon kiu observas lasomeran tempon:Namibio
Portala ikonoPortalo pri Afriko

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Geografio

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Pri religio

[redakti |redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la9-a de januaro 2022 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
v  d  r
Kontinentoj
Kontinentoj
Hipoteza kontinento
Geologiaj
superkontinentoj
Historiaj
kontinentoj

Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Afriko&oldid=9224929"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp