Ĝi celas disvastigidemokratiecon,homajn rajtojn, kajekonomian pliboniĝon tra la kontinento. Malsimile al la OAU, la AU havas pli fortajn povojn interveni en la aferojn de membraj ŝtatoj. Ĝi intencas la kreadon de pactena armita fortaro, internacia kortumo, kaj centrabanko kun fina celo krei komunanmonunuon.
Establi la necesajn kondiĉojn kiuj ebligu la kontinenton ludi sian plenrajtan rolon en la tutmonda ekonomio kaj en internacia negocado.
Helpi aldaŭripova disvolviĝo je ekonomia, socia kaj kultura niveloj same kiel al la integrigo de afrikaj ekonomioj.
Helpi al kunlaborado en ĉiuj kampoj de homa aktiveco por plialtigi lavivnivelojn de afrikaj popoloj.
Kunordigi kaj harmoniigi la politikojn inter la ekzistantaj kaj futuraj Regionaj Ekonomiaj Komunumoj por la laŭgrada atingo de la celoj de la Unio.
Antaŭenigi la disvolvigon de la kontinento per la apogo al la esplorado en ĉiuj kampoj, partikulare enscienco kajteknologio.
Labori kun elstaraj internaciaj partneroj en la elradikigo de eviteblaj malsanoj kaj la helpo al la bona sano en la kontinento.
La Afrika Unio estas formata de kaj politikaj kaj administraciaj organismoj. La plej alta decido-fara organismo estas laAsembleo de la Afrika Unio, formata de ĉiuj ŝtatestroj aŭ registarestroj de membroj ŝtatoj de la AU. La Asembleo estas prezidata deIdriss Déby, Prezidento deĈado. La AU ankaŭ havas reprezentan organismon, nome laTutafrika Parlamento, kiu konsistas el 265 membroj elektitaj de la landaj leĝofaraj organismoj de la membroj ŝtatoj de AU. Ties prezidento estasRoger Nkodo Dang.
LaAfrikunia Komisiono, nome sekretariaro de politikaj strukturoj, estas prezidita deNkosazana Dlamini-Zuma de Sudafriko. La 15an de Julio 2012, Ms. Dlamini-Zuma venkis per tre disputita voĉdonado kaj iĝis la unua virino estro de la Afrikunia Komisio, anstataŭanteJean Ping deGabono.
La ĉefa administracia ĉefurbo de la Afrika Unio estasAdis-Abebo,Etiopio, kie havassidejon la Afrikunia Komisiono. Nova sidejaro, nome Kongresejo kaj Oficejaro de AU, estis inaŭgurita la 28an de Januaro 2012, dum la 18a pintokunveno de AU.[2] La sideja komplekso estis konstruita de la Ĉinaŝtata Konstruinĝeniera Korporacio kiel donaco de laĉina registaro, kaj estas hejmo de, inter aliaj utilaĵoj, 2 500-sidloka kunvenejo kaj 20-etaĝa oficeja turo. La turo estas 99.9 metrojn alta por aludi al la dato de 9a de Septembro 1999, kiam laOrganizaĵo por Afrika Unueco voĉdonis por iĝi la Afrika Unio.[3]
Aliaj strukturoj de AU estas hejmigitaj de diversaj membraj ŝtatoj:
La unua milita interveno de la AU en membro ŝtato estis en Majo 2003 deplojo de pactena forto de soldatoj el Sudafriko,Etiopio, kajMozambiko enBurundio por superrigardi la plenumon de variaj interkonsentoj. La trupoj de la AU estis deplojitaj ankaŭ enSudano por pacteni en lakonflikto de Darfur, antaŭ la misio estis transpasata el la Unuiĝintaj Nacioj la1an de Januaro2008 zorge deUNAMID. La AU ankaŭ sendis pactenantan mision alSomalio, el kiu la pactenantaj trupoj estas elUgando kaj Burundio.
La AU adoptis nombrajn gravajn novajn dokumentojn establantajn normojn je kontinenta nivelo, por suplementi tiuj jam validigitaj kiam ĝi estis kreata. Tiuj estas la Konvencio de AU por Eviti kaj Lukti kontraŭ Korupto (2003), la Afrika Ĉarto pri Demokratio, Elektoj kaj Regeco (2007), laNova Partnereco por la Afrika Disvolviĝo (NEPAD) kaj ties asocia Deklaro pri Demokrata, Politika, Ekonomia kaj Korporacia Regeco.[4]
En la Afrika Unio nuntempe (en2023) estas 55 membroŝtatoj[5], ĉiuj hereditaj el la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU). La Unio sekve inkluzivis ĉiujn afrikajn landojn kromMaroko, kiu eliĝis el la OAU en1984 okaze de la aliĝo deOkcidenta Saharo, kiun Maroko pretendas kiel parton de sia teritorio. Maroko estis reakceptita en 2017.
Krome, la anecoj de kelkaj landoj estas nuntempe (nun en 2010) suspenditaj, proŝtatrenversoj aŭ pro decido de la koncernitaj landoj:
Eritreo revokis siajn ambasadorojn ĉe la Afrika Unio la20-an de novembro2009, pro la subteno de la Unio alrezolucio de laUnuiĝintaj Nacioj kiu kulpas Eritreon pro ĝia subteno al kontraŭuloj de la internacie rekonata (kaj nuntempe ekzilita) registaro deSomalio.
Gvineo estis suspendita pro ŝtatrenverso okazinta en2008.
Madagaskaro estis suspendita pro politika krizo okazinta en2009.
Niĝero estis suspendita pro ŝtatrenverso okazinta en2010.
La Afrika Unio oficiale estiĝis okaze de la pintokunveno de ŝtat- kaj registar-estroj okazinta en la urboDurbano, enSud-Afriko, la9-an de julio2002. En tiu okazo, la sudafrika prezidantoThabo Mbeki enoficiĝis kiel prezidanto de la nova politika estaĵo. Oni tiam aprobis la unuajn dokumentojn kiuj priskribas la instituciojn de la Unio. Tiun kunvenon partoprenis, kiel observanto, ankaŭ la tiama ĝenerala sekretario de laUnuiĝintaj Nacioj,Kofi Annan.
La naskiĝo de la Unio tamen fakte ŝuldiĝas al la eksterordinara kunveno de la Organizaĵo por Afrika Unueco okazinta en1999 enSirto, enLibio; tiam la Organizaĵo oficiale aprobis la estigon de la nova Unio.
En 2000 oni aprobis la Konsistigan Akton, kiu efektiviĝis la26-an de majo2001, monaton post la subskribo fare deNiĝerio kiel la 36-a aprobinta lando. Ekde tiam, kaj laŭ la priskriboj de la Akto mem, la du organizaĵoj kunekzistis dum unu jaro.
La 30an de januaro 2017Maroko estis reakceptita en la Afrika Unio dum asembleo enEtiopio.
La membroŝtatoj de la Afrika Unio kune konsistigas la 17-an plej grandan ekonomion de la mondo laŭmalneta enlanda produkto, tuj postNederlando. La MEP de la Afrika Unio (en 2009) estas proksima al 500 miliardoj da usonaj dolaroj.
La Unio klopodas estigi komunan ekonomian zonon, centran bankon kaj komunan monunuon antaŭ2023.[7]
Laŭ la Konsistiga Akto de la Afrika Unio, ĝiaj laborlingvoj estas laangla, laaraba, lafranca kaj laportugala, kaj ĉiuj afrikaj lingvoj "se eble".[8] Laŭ dokumento kiu celas modifi la Akton kaj proponiĝis en2003, sed ankoraŭ ne aprobiĝis (2007), oni aldonas al la liston ankaŭ lahispanan, lasvahilan kaj "ĉiujn aliajn afrikajn lingvojn", kaj anstataŭigas la vorton "laborlingvo" per "oficiala lingvo".[9]
Praktike, tradukado de afrikuniaj dokumentoj eĉ en la kvar nuntempe oficialajn laborlingvojn ofte okazas malfrue kaj malfaciligas la funkciadon de la organizaĵo.
LaPasporto de Afrika Unio estas komunapasporta dokumento kiu estis fondita por anstataŭigi la ekzistantajn naciajn pasportojn kaj doni al ĉiuj 54 membroj de la Afrika Unio vizan sendevigon en tuta Afriko.
La Konstitua Proklamo de AU deklaras ke ĝi "invitu kaj kuraĝigu la plenan partoprenon de laafrika diasporo kiel grava parto de nia kontinento, en la konstruo de la Afrika Unio". La Registaro de la Afrika Unio difinis la afrikan diasporon kiel "konsistanta el popolo de afrika origino kiu loĝas ekster la kontinenton, sendepende de ties civitaneco kaj nacieco kaj kiu volas kontribui al la disvolvigo de la kontinento kaj konstruo de la Afrika Unio".[10]
La AU frontas multajn defiojn, kiaj la sanaferoj kiaj lukti kontraŭmalario kaj laepidemio deAIDS/HIV; la politikaj aferoj kiaj kontraŭi nedemokratiajn reĝimojn kaj peri en multaj enlandaj militoj; ekonomiaj aferoj kiaj la plibonigo de la averaĝa vivkondiĉarto de milionoj de malriĉaj, needukitaj afrikanoj; ekologiaj aferoj kiaj trakti kun konstantajmalsategoj,dezertiĝo, kaj manko de ekologia elteneblo; same kiel la juraj aferoj koncerne al laOkcidenta Saharo. La 30an de januaro 2017Maroko estis reakceptita en la Afrika Unio dum asembleo enEtiopio.
Unu el la plej gravaj aferoj kiujn frontas Afriko ne estas disputo inter landoj, sed la rapida disvastiĝo de lapandemio de HIV kajAidoso. Sub-Sahara Afriko, ĉefeSuda Afriko, estas pro multo la plej tuŝita areo en la mondo, kaj la infekcio estas nune startante la perdon de vivoj laŭ milionoj. Kvankam la mezuro de HIV hegemoniaj indicoj montriĝis metodologie defia, pli ol 20% el la sekse aktiva loĝantaro de multaj landoj de Suda Afriko povus esti infektita, el kiuj Sudafriko, Bocvano, Kenjo, Namibio, kaj Zimbabvo ĉiuj atendis malpliiĝon de vivespero averaĝe de 6.5 jaroj. La efiko de Suda Afriko, kiu konstituas 30% el la ekonomio de AU, minacas grave malhelpi la kreskon deMEP, kaj tiele la internan kaj eksternan komercojn por la tuta kontinento.
Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en Aŭgusto 2011, laAraba Ligo voĉdonis por agnoski la kontraŭ-kadafiajNacian Transiran Konsilion kiel laŭleĝa registaro de la lando antaŭ elektoj,[17] kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU membraj ŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo,[18][19] la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ flankoj de la enlanda milito.[20] Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTJ kiel provizora reg-aŭtoritato de Libio,[21][22] kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco.[23][24] Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio[25] kaj Zimbabvo[26] indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.[27]
La 20an de Septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis laNacian Transiran Konsilion kiel laŭleĝa reprezentanto de Libio.[28]
LaGranda Verda Muro por Saharo kaj Sahelo (france:Grande Muraille Verte pour le Sahara et le Sahel, angle:The Great Green Wall of the Sahara and the Sahel Initiative, GGWSSI en akronimo) estas pionira afrika iniciato por kontraŭbatali la efikojn de tutmonda klimata ŝanĝo kaj dezertiĝo. La iniciaton gvidas la Afrika Unio.
Post la morto de Gnassingbé Eyadéma, Prezidento deTogolando, la 5an de Februaro 2005, la estroj de AU priskribis la nomon de lia filo Faure Gnassingbé nome la sukcedanto kielpuĉo.[29] La konstitucio de Togolando nomumas la prezidanton de la parlamento por sukcedi la prezidenton en okazo de lia morto. Laŭleĝe, la prezidanto de la parlamento devas alvoki al naciaj balotoj por elekti novan prezidenton post sesdek tagoj. La protesto de AU devigis Gnassingbé alvoki al elektoj. Post akraj protestoj pro elektofraŭdo, li estis oficiale elektita Prezidento la 4an de Majo 2005.
La 3an de Aŭgusto 2005, puĉo enMaŭritanio kondukis al la Afrika Unio eligi tiun landon el ĉiuj organizaj aktivaĵoj. La Milita Konsilio kiu ekkontrolis Maŭritanion promesis alvoki al elektoj post du jaroj. Tiuj okazis komence de 2007, por la unua fojo kiam la lando havis elektojn kiuj estis ĝenerale interkonsentitaj kiel akceptebla normigado. Post la elektoj, la membreco de Maŭritanio en la AU estis restarigitaj. Tamen, la 6an de Aŭgusto 2008, nova puĉo elpostenigis la registaron elektitan en 2007. La AU denove eligis Maŭritanion el la kontinenta organismo.[30]
En Marto 2012, militista puĉo okazis en Malio, kiam alianco deTuaregoj kaj Islamismaj fortoj konkeris la nordon, rezulte en enpovigo de Islamistoj. Post milita interveno kun helpo de francaj trupoj, la regiono estis sub kontrolo de la armeo de Malio. Por restarigi lokajn aŭtoritatojn, la AU helpis por formi provizoran registaron, subtenante ĝin kaj alvokante al prezidentaj elektoj en Malio en Julio 2013.[31]
↑Artikolo 11, Protokolo pri Ŝanĝoj al la Konstitucia Leĝo de la Afrika Unio[1]Arkivigite je 2014-06-30 per la retarkivoWayback Machine
↑Pan-Africanism and the African Union, Dallas L. Browne.[2] Alirita la 10an de Septembro 2016.
↑"African Union urges restraint on both sides". The Star. 21a de Marto 2011.[3]Arkivigite je 2020-02-01 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 5an de Julio 2011.
↑Mulondo, Emmanuel (21a de Marto 2011). "Kutesa, AU blocked from entering Libya". Daily Monitor.[4] Alirita la 21an de Marto 2011.
↑"African Union demands end to military strikes on Libya, skips Paris meeting". Sudan Tribune. 19a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 21an de Marto 2011.[5] 21a de Marto 2011.
↑Kayawe, Baboki (23a de Marto 2011). "Khama supports no-fly zone on Libya". Mmegi.[6] Alirita la 13an de Septembro 2016.
↑"UN authorises no-fly zone over Libya". Al Jazeera. 18a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2011.[7] Alirita la 13an de Septembro 2016.
↑"Rupiah backs action against Libya". The Post. 27a de Marto 2011.[8]Arkivigite je 2012-09-11 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 5an de Aprilo 2011.
↑"Arab League Recognizes Libyan Rebel Council". RTTNews. 25a de Aŭgusto 2011.[9] Alirita la 25an de Aŭgusto 2011.
↑"Tunis recognizes Libyan rebels as country's rep". Seattle Post-Intelligencer. 20a de Aŭgusto 2011.[10]Arkivigite je 2011-12-08 perBibliotheca Alexandrina Alirita la 25an de Aŭgusto 2011.
↑"Egypt recognises Libya rebel government". The New Age. South Africa. 22a de Aŭgusto 2011. Arkivita el la originalo la 8an de Marto 2012.[11] Alirita la 22an de Aŭgusto 2011.
↑Malone, Barry (26a de Aŭgusto 2011). "AU won't recognise Libyan rebel council: diplomats". The Daily Star.[12]Arkivigite je 2016-02-02 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
↑"Libya-NTC: National Transitional Council in Libya". Afrique en ligne. 27a de Aŭgusto 2011.[14] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
↑"Chad recognises rebel council as only legitimate authority in neighbouring Libya".Al Jazeera.24a de aŭgusto 2011.[15][rompita ligilo] Alirita la 24an de Aŭgusto 2011.
↑"Benin recognize Libyan rebels".Reuters. 27a de Aŭgusto 2011.[16] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
↑"Algeria declines to recognize Libyan rebels". NOW Lebanon. 26a de Aŭgusto 2011.[17]Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
↑"Libyan envoy to Zimbabwe expelled for burning flag". The Zimbabwean. 26a de Aŭgusto 2011.[18]Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
↑"Libya: How SA stood firm on money for rebels". Mail & Globe Online. 26a de Aŭgusto 2011.[19] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.