Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Joan Calàs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAfero Calas)
Joan Calàs
Persona informo
Naskiĝo19-an de marto1698 (1698-03-19)
en Lacabarède
Morto10-an de marto1762 (1762-03-10) (63-jaraĝa)
en Tuluzo
MortokialoMorto sur brulŝtiparoRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojfranca
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
OkupokomercistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Joan Calàs (ankaŭ franceJean Calas) (n. la19an de marto1698 - m. la10an de marto1762) estis modesta komercisto kiu loĝis enTuluzo (Francio) kiu estas konata ĉar li iĝis viktimo de juĝo pro lia aparteno alprotestantismo. En Francio li estas konsiderata simbolo de la persekutado proreligia netoleremo, kune kunJean-François de la Barre kajPierre-Paul Sirven.

Historio

[redakti |redakti fonton]
La aresto de la patro.

Kaj Calàs kaj la edzino estis protestantoj. TiamaFrancio estis plimulte katolika lando kajkatolikismo estis la ŝtata religio. En lia epoko, la akra subpremado de la protestantismo ekiĝinta de la reĝoLudoviko la 14-a per laEdikto de Nanto komencis cedi, sed malgraŭ tio, la protestantoj apenaŭ estis tolerataj.

Louis, unu el la filoj de Calàs, konvertiĝis al katolikismo en 1756. Inter la 13an kaj la14a de oktobro 1761, la unuanaskito de Calàs, Marc-Antoine, estis trovita senviva en la suba etaĝo de la familia domo.

Pridemandinte la familion, komence oni deklaris ke li estis murdita de ŝtelisto. Poste ili asertis trovi lin pendigita; ĉar por la Eklezio la pendumado estis konsiderata kiel la plej rifuzinda krimo kontraŭ oni mem, kaj la kadavro de la sinmortiganton ĝi mistraktus, la familio preparis la aferojn por ke tio ŝajnu strangolado pro ŝtelo.

Laŭ la rumoroj, Joan Calàs murdis sian filon sciinte ke ankaŭ li celis katolikiĝi. Sen vera esplorado pri la intenco de Marc-Antoine, li estis deklaritamartiro kaj estis entombigita laŭ la katolika rito, kaj la patro estis akuzita je murdo.

La 9an de marto 1762, la Parlamento deTuluzo verdiktis malfavore al Joan Calàs, kondamnita je morto ĉe laradumo. La 10an de marto efektiviĝis la verdikto kaj li estis mortigita deklarante sin senkulpa. Post la radumo, li estis strangolita kaj la kadavro bruligita en la ŝtiparo.

La sama verdikto kondamnis al ekzilo al Peire, alia el la filoj de Joan Calàs, ĝi metis en monaĥejon du fratinojn kaj forprenis la posedaĵojn de la familio.

Interveno de Voltaire

[redakti |redakti fonton]

Voltaire ekkonis la kazon dum li sin trovis enĜenevo (Svislando). Peire Calàs, kiu estis ekziligita, estis certa je la senkulpeco de la patro kaj sukcesis konvinki la filozofon, kiu komence suspektis ke Calàs estus aginta pro kontraŭkatolika fanatikismo.

Por povi revizii la proceson,Voltaire publikigis, en 1763, laTraktaton pri la toleremo okaze de la morto de Joan Calàs (Traité sur la tolérance à l’occasion de la mort de Jean Cala). Fine, la9an de marto1765 estis agnoskita la senkulpeco de Joan Calàs, kies memoro kaj de la familio estis restarigita.

Voltaire estis la unua franca verkisto kiu implikiĝis publike en jura afero.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Joan_Calàs&oldid=8874958"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp