Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Malgranda aŭketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAethia pusilla)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda aŭketo

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:ĤaradrioformajCharadriiformes
Familio:AŭkedojAlcidae
Genro:Aethia
Specio:Malgranda aŭketoA. pusilla
Aethia pusilla
(Pallas,1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaMalgranda aŭketo,Aethia pusilla, estasmarbirdo kaj la plej eta el la specioj de la familio deaŭkedoj.

Disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas la plej abunda marbirdo deNorda Ameriko, kaj unu el la plej abundaj en la mondo kun populacio de ĉirkaŭ naŭ milionoj da birdoj. Ili reproduktiĝas en insuloj deAlasko kajSiberio, kaj vintras proksime de la bordo de laglacia tavolo. La plej grandaj kolonioj estas ĉe laAleŭtaj Insuloj, nomeInsulo Sankta Laŭrenco kaj Diomedeto.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Temas pri eta birdeto malhelbruna supre kaj hela malsupre sed markita de horizontalaj brunaj strietoj. Kiam ĉefe la kolo kaj la brusto, sed ankaŭ la ventro, malheliĝas, almenaŭ la gorĝo restas blanka kaj eĉ pli kontrasta kun la cetero malhela. La beko estas fortika, mallarĝa ĉebaze kaj pintakra, nigra kaj kun ruĝa pinto. La okulo havas grandan flavan irison, kiu tre kontrastas kun la nigra vizaĝo. Krome estas etaj serietoj da etaj blankaj plumoj, kiuj iras malantaŭen ekde supre la beko kaj ekde sub la okulo kaj krome ekde la beko supren tra la tuta frunto.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]

La Malgranda aŭketo manĝas ĉefekopepodojn, ĉefe tiuj de lagenroNeocalanus. Ili manĝas ankaŭ eŭfaŭziedojn,pteropodojn kaj aliajn speciojn dazooplanktono. Ili prenas ilin en tavoligitaj akvoj kaŭzite desuprenfluoj kaj termoklinoj kiuj kunigas la predaĵojn. Kiel ĉiuj aŭkoj ili estas plonĝantaj persekutantoj kaj uzas siajn flugilojn kiel propulsado subakve. Ili estas troaj manĝantoj, ĉar ili konsumas 86 % el siaj korpoj ĉiutage.

La Malgranda aŭketo estas trekoloniaj, nestumante en rokaj truoj en kolonioj de ĝis miliono da birdoj. Tiuj kolonioj estas ofte miksitaj kun aliaj specioj de aŭketoj. Per tiu kunvivado kun aliaj specioj la Malgranda aŭketo povas profiti protektadon el eventualaj predantoj, sed ĝi povas esti movita de siaj nestolokoj de la pli grandaTufaŭko.

La ino demetas ununuran ovon en la nestotruo, ĝi estos kovata dum unu monato kaj poste eloviĝos duonfrumatura lanuga ido; ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idon. Malkiel aliaj aŭkoj kiuj manĝigas la idojn per fiŝoj, tiuj manĝigas ilin perkopepodoj kaj aliajzooplanktono el sublanga saketo, kiel faras aliaj etaj aŭketoj. La idoj ne ricevas plu gepatran zorgadon post kiam iil elnestiĝas kaj de tiam ili jam kapablas plonĝi por manĝi.

Minacoj

[redakti |redakti fonton]

La Malgranda aŭketo povas esti endanĝerita denaftoverŝado kaj enmetitaj specioj. La enmeto deArkta vulpo en multaj el laAleŭtoj forigis la specion de multaj insuloj kaj ankaŭ ratoj estas granda problemo en multaj insuloj. Tamen ĝisnune estas ankoraŭ sufiĉe ofta specio.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  • BirdLife International (2004).Aethia pusilla.Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006.IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
  • Jones, I. L. 1993. Least Auklet (Aethia pusilla). EnThe Birds of North America, No.69 (A. Poole kaj F. Gill, Eld.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Malgranda_aŭketo&oldid=9057742"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp