Seka aero konsistas je ĉirkaŭ 79% elazoto, je 20% eloksigeno, kaj je 1% elargono. Aero povas enhavi 0-7% daakvovaporo (la 79%, 20% kaj 1% laŭe malgrandiĝetas), kaj malpli ol 1% dakarbona dioksido. La konsisto de aero ŝanĝiĝas laŭ alteco, kajelspirita aero enhavas pli da karbona dioksido olenspirita aero, ĉirkaŭ je 4,5%.
Aerpremo malgrandiĝas laŭalteco; tialaviadiloj estas deinterne premigataj. Oni konservas la premon en la maŝino pli alta ol ekstere, por ke restu la komforto de la enaj homoj, sed por ŝpari brulaĵon la premo estas ete malpli alta ol ĉe la tersurfaco. Kiam la suma aerpremo malgrandiĝas, laparta premo de ĉiu konsista gaso (inkluzive oksigeno) malgrandiĝas.Montgrimpistoj devas kunportioksigenon, kiam ili grimpas altajn montojn por konservi la partan premon de oksigeno en la sango ĉe normala nivelo; se ne, ili suferashipoksion, kiam la parta premo de oksigeno estas malsupre ol 0,16bar (16 kPa) en la aero.