Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aerdenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laaerdensoρ (aŭ:denso deaero) indikas lamason da aero enhavita en difinitavolumeno. Jemarnivelo la aerdenso egalas al 1,2041 kg/ (0,0012 g/cm³) ĉe 20 [[grado Celsius|°C]]. Tie ĝi estas kunpremata per la tuta maso da aero, kiu troviĝas supre de ĝi. Pro tio la aerdenso je granda altitudo iĝas ĉiam pli malgranda.

Dependeco de altitudo

[redakti |redakti fonton]
Mezaaerpremo kaj aerdenso depende de altitudo

Proksime al lagrundo la denso kaj la premo de aero estas ĉiam plej altaj. Escepte de kondiĉoj deinversio, tie ankaŭ latemperaturo estas la plej alta. Je grandaj altitudoj la aero iĝas kontinue pli maldensa. Se latemperaturo estus ĉie la sama, premo kaj denso malpliiĝus sammaniere je la plialtiĝo de altitudo. Fakte latemperaturo ege varias je la diversaj altitudoj.

En la malaltaatmosfero lapremo kaj la denso de aero duoniĝas po 5500 m de plialtiĝo de la altitudo. Ek de altitudo de 100 km la malpliiĝo de la denso akcelas, ĉar la malpezaj gasojhelio kajhidrogeno en la kunmetaĵo de aero plialtiĝas.

90 % de la atmosfera maso troviĝas sub 20 km de altitudo.
70 % de la atmosfera maso troviĝas sub 10 km altitudo.
55 % de la atmosfera maso troviĝas sub 5 km altitudo.

Se oni konsideras aeron kielideala gaso, la aerdensoρ en kg/m³ kalkuleblas kun la formulo:

ρ=pMRT{\displaystyle \rho ={\frac {p\cdot M}{R\cdot T}}}

kiep estas la aerpremo,M lamolmaso (atentu: enSI-unuojkgmol{\displaystyle \mathrm {\frac {kg}{mol}} }),R launiversala gaskonstanto kajT latemperaturo enkelvinoj.

Se oni enmetas lagaskonstantonRS por seka aero, rezultas:

ρ=pRST{\displaystyle \rho ={\frac {p}{R_{S}\cdot T}}}

La specifa gaskonstantoRS por seka aero egalas al:

RS=287,058 JkgK{\displaystyle R_{S}=287{,}058\ \mathrm {\frac {J}{kg\cdot K}} }

Kun atmosfera premop0 = 101325 Pa = 1013,25 mbar = 1013,25 hPa kajRS= 287,058 J/kg/K

ĉeT0 = 273,15 K (0°C) (normaj kondiĉoj) la aerdenso egalas al:

ρ0 = 101325 / (287,05 × 273,15) = 1,293 kg/m³,

ĉeT25 = 298,15 K (25°C) (nomaj mediaj kondiĉoj) la aerdenso egalas al:

ρ25 = 101325 / (287,058 × 298,15) = 1,184 kg/m³, kaj

ĉeT20 = 293,15 K (20°C) (normalaj kondiĉoj) oni trovasρ20 = 1,204 kg/m³.

Klare videblas, ke la aerdenso dependas ankaŭ de la temperaturo.

Preciza kalkulado de la aerdenso

[redakti |redakti fonton]

Por precize determini la aerdenson, necesas konsideri ankaŭ lamalsekecon de aero, ĉar ĝi influas la gaskonstanton. Uzante la rilatan gaskonstanton, oni povas uzi la supran formulon por kalkuli la denson.

ρ=pRhT{\displaystyle \rho ={\frac {p}{R_{\mathrm {h} }\cdot T}}}

La gaskonstanto de humida aero egalas al:

Rh=Rl1φpd/p(1Rl/Rd){\displaystyle R_{\mathrm {h} }={\frac {R_{\mathrm {l} }}{1-\varphi \cdot p_{\mathrm {d} }/p\cdot (1-R_{\mathrm {l} }/R_{\mathrm {d} })}}},

kie

Rl=287,058JkgK{\displaystyle R_{\mathrm {l} }=287{,}058\,{\frac {\mathrm {J} }{\mathrm {kg} \cdot \mathrm {K} }}} estas la gaskonstanto de seka aero,
Rd=461,523JkgK{\displaystyle R_{\mathrm {d} }=461{,}523\,{\frac {\mathrm {J} }{\mathrm {kg} \cdot \mathrm {K} }}} la gaskonstanto de vaporo,
φ{\displaystyle \varphi } la relativamalsekeco kaj
p{\displaystyle p} la premo enPa.
pd{\displaystyle p_{\mathrm {d} }} estas lavapora premo de akvo en aero. kiu troveblas en

.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aerdenso&oldid=8635095"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp