Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Adrien-Marie Legendre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrien-Marie Legendre
Persona informo
Adrien-Marie Legendre
Naskiĝo18-an de septembro1752 (1752-09-18)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Morto9-an de januaro1833 (1833-01-09) (80-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
TomboTombejo de Auteuil, Div. 548° 50′ 27″ Nordo2° 15′ 33″ Oriento / 48.840879 °N, 2.259038 °O /48.840879; 2.259038(mapo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de Parizo
Collège des Quatre-Nations(mul)Traduki-matematiko,fiziko (–1770)Redakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboAdrien-Marie Legendre
Profesio
Okupomatematikisto
universitata instruisto
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkamponombroteorioRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
Verkojpolinomo de Legendre ❦
Simbolo de Legendre ❦
transformo de Legendre ❦
konjekto de Legendre ❦
konstanto de Legendre ❦
asociita polinomo de Legendre ❦
Legendre chi function ❦
teoremo de Legendre ❦
funkcio de Legendre ❦
kribrilo de Legendre ❦
Legendre differential equation ❦
Legendre's theorem on spherical triangles ❦
Legendre rational functions ❦
Legendre form ❦
Legendre–Clebsch condition ❦
teoremo de Saccheri-Legendre ❦
Elements of Geometryvd
 
Postenoj
Postenojpresident of the French Academy of Sciences(en)Traduki(1805–1806)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojUsona Akademio de Artoj kaj Sciencoj(1832–)
Reĝa Societo de Londono(1789–)
Akademio de Sciencoj de Francio(1783–)
Akademio Nacia de Scienco de la Kvardeko
Prusa Akademio de SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Adrien-Marie Legendre [adʁiɛ̃ maʁi ləʒɑ̃ːdʁ] (naskiĝis la18-an de septembro 1752 enParizo,Francujo; mortis la9-an de januaro 1833 en Auteuil, antaŭurbo de Parizo) estis francamatematikisto. Li ege kontribuis al lastatistiko, lateorio de nombroj,abstrakta algebro kajmatematika analizo.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Adrien-Marie Legendre naskiĝis enParizo (aŭ eventuale enTuluzo, depende de fontoj) en 1752 el riĉa familio. Li ricevis pintokvalito-edukon ĉe laCollège Mazarin de Parizo, kie li defendis siandisertaĵo pri fiziko kaj matematiko, en 1770. De 1775 ĝis 1780, li instruis ĉe laMilitista akademio de Parizo. En 1782, li gajnis la premion donacitan de laPrusa Akademio de Sciencoj, pro sia disertaĵo super pafaĵoj al en rezistemaj medioj, kio alportis lin al la atento deJoseph-Louis Lagrange. En 1783, li iĝis membro de laAkademio de Sciencoj.

Dum laFranca revolucio, en 1793, li perdis sian grandan havaĵon, sed povi meti siajn aferojn en ordo kun la helpo de sia edzino, Marguerite-Claudine Couhin, kun kiu li geedziĝis dum la sama jaro.

Oni trovas la nomonLe Gendre (alinomo de Legendre) kiel membron de la kontrolinta komisiono pri la laboro, kiu kondukis al laMetra sistemo.

En 1795, li instruis ĉe laÉcole Normale Supérieure, kaj estis asociita al la kreado de laBureau des longitudes. Li ankaŭ iĝis unu el la ses membroj de la matematikosekcio de la reformita Akademio de Sciencoj, nomitaInstitut national des sciences et des arts, kaj poste, en 1803, membro de la iama geometriosekcio reorganizita subNapoleono.

En 1824, kiel rezulto de sia rifuzo voĉdoni favore al la registarokandidato ĉe laInstitut de France, Legendre estis senigita fare de la Ministro pri internaj aferoj de la ultrarojalista registaro, la Comte de Corbière, de la pensio de la Militista akademio, pri kiu li funkciis de 1799 ĝis 1815, kiel matematikekzamenanto por diplomiĝantaj artileriostudentoj. Ĝi estis parte reatribuita kun la ŝanĝo de registaro en 1828, kaj en 1831 li fariĝiskavaliro de laHonora Legio.

Li mortis en Parizo en 1833, post longa kaj dolora malsano. La vidvino de Legendre kulti lian memoron, singarde konservante liajn havaĵojn. Kiam ŝi mortis en 1856, ŝi lasis ilian lastan kamparan domon de la vilaĝo de Auteuil, kie la paro vivis kaj estis entombigitaj.

Scienca agado

[redakti |redakti fonton]

Éléments de géométrie (sukcesaj eldonoj)

[redakti |redakti fonton]

Legendre estas plej konata kiel la verkinto deÉléments de géométrie (Elementoj de geometrio), kiu estis publikita en 1794 kaj estis la gvida elementa teksto pri la temo, dum proksimume 100 jaroj. Tiu teksto tre rearanĝis kaj simpligis multajn proponojn deElementoj de Eŭklido, por krei pli efikan lernolibron.

Analizo

[redakti |redakti fonton]

La plej granda parto el lia laboro estis poste alportita al perfekteco per aliaj: lia laboro superradikoj depolinomoj inspiris la teorion deGalojo; la laboro deAbelo prielipsaj funkcioj estis konstruita sur tiu de Legendre;kelkaj laboroj deGaŭso pristatistiko kajnombroteorio kompletigis tiujn de Legendre. Legendre plenumis imponan kvanton da laboro pri elipsaj funkcioj, inkluzive de la klasifiko deelipsaj integraloj, kaj permesis al la genio de Abelo studii kaj tute solvi la problemon rilatante al la inversigoj de la funkcioj deJacobi.

Li elvolvis lametodon de kvadrataj minimumoj (france,Méthode des moindres carrés), kiu havas larĝan aplikon enlineara regreso,signal-prilaborado,statistiko, kaj kurbalĝustigo.

Aritmetiko

[redakti |redakti fonton]

En 1830, Legendre liveris pruvon de lalasta teoremo de Fermat por eksponenton=5, dank'al la antaŭa demonstro de la teoremo fare deDirichlet por eksponenton=14 en 1828.

En 1798, pri la nombroteorio, dum sia provado pruvi laleĝon de kvadrata reciprokeco (poste pruvitan fare de Gaŭso), li uzis sian faman konvenansimbolon de Legendre[1] prireciproka primeco. Li ankaŭ iniciatis laborojn pri la distribuado de laprimoj, kaj pri la apliko de analizo al nombroteorio. Lia supozo de laprima teoremo estis rigore pruvita fare deJacques Hadamard kajCharles de la Vallée Poussin en 1896.

Fiziko

[redakti |redakti fonton]

Legendre estas konata pro siatransformo de Legendre, kiu kutime permesas (per ŝanĝo de variablo) transiri deLagranĝa formulado ĝisHamiltona formulado enklasika meĥaniko. Entermodinamiko, ĝi estas ankaŭ uzata por akirientalpion kaj laHelmholca kajGibsaliberaj energioj pere de lainterna energio. Li ankaŭ estas la nomdonanto de lapolinomoj de Legendre (france,Polynômes de Legendre), solvoj al ladiferencialaj ekvacioj de Legendre, kiuj okazas ofte enfiziko kajinĝenierarto (ekz.elektrostatiko).

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • (france) Sur la figure des planètes (Sur la desegno de planedoj), Parizo (1784);en tiu verko pri planedoj aperis la «polynômes de Legendre».
  • (france) Éléments de géométrie (Elementoj de geometrio), Parizo, eldonita de Firmin Didot (1794).
  • (france) Mémoire sur les transcendantes elliptiques (Memuaro pri la transcendaj elipsaj funkcioj), Parizo (1794).
  • (france) Essai sur la théorie des nombres (Eseo pri nombroteorio), Parizo (1797-1798)-2-a eldono 1808, 3-a 1830 (2 vol.)
  • (france) Nouvelle théorie des parallèles (Nova teorio pri paraleloj), Parizo (1803).
  • (france) Nouvelles méthodes pour la détermination des orbites des comètes (Novaj metodoj por determini la kometorbitojn), Parizo (1805)[1]Arkivigite je 2012-08-07 per la retarkivoWayback Machine, eldonita de Firmin Didot en 1819;en tiu verko aperis en alaĵo la «méthode des moindres carrés».
  • (france) Exercices du calcul intégral (Ekzercoj pri integrala kalkulo) en 3 volumoj, Parizo (1811).
  • (france) Traité des fonctions elliptiques et intégrales Eulériennes (Traktato de elipsaj funkcioj kaj Eŭlera funkcioj) en 3 volumoj, Parizo (1811), eldonita de Huzard-Coursier en 1826[2] (vol. 1).
  • (france) Traité des fonctions elliptiques et intégrales Eulériennes (Traktato de elipsaj funkcioj kaj Eŭlera funkcioj, Parizo), eldonita de Huzard-Coursier en 1826[3] (vol.2).
  • (france) Traité des fonctions elliptiques et intégrales Eulériennes (Traktato de elipsaj funkcioj kaj Eŭlera funkcioj, Parizo), eldonita de Huzard-Coursier en 1826[4] (vol. 3).

Honoroj kaj omaĝoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (france) A. M. LegendreEssai sur la théorie des nombres (Eseo pri nombroteorio) Paris 1798, p 186

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • (france)Nouvelles méthodes pour la détermination des orbites des comètes ("méthode des moindres carrés" exposée par Legendre, 1805), en ligne et analysé sur le site (Novaj metodoj por determini la kometorbitojn, analizata rete)BibNum.
  • (angle) Pri la portreto de Legendre malkovrita en2008Numericana kaj artikolo de Peter Duren enNotices of American Mathematical Society, decembro 2009 (PDFArkivigite je 2015-10-30 per la retarkivoWayback Machine)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Adrien-Marie_Legendre&oldid=9224436"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp