Adresaro (ankaŭAdreslibro) estas kolekto deadresoj, kiuj havas ion komunan. Ili povas esti adresoj de konatoj,klientoj, telefon-posedantoj, korespondemuloj,membroj deorganizaĵoj aŭ adresoj de organizoj, defirmaoj,institucioj k.s. Pluraj organizaĵoj aŭ unuopuloj eldonas adresarojn de korespondemuloj.
La adresaro povas havi formon defolio,kajero,libro aŭkomputiladosiero.
Kolektado de adresoj estas iomete tikla afero, ĉar adresaroj estas facile misuzeblaj. En pluraj landoj ekzistas specialaj leĝoj pri protektado de personoj, kiuj ankaŭ diras, sub kiaj kondiĉoj oni povas adresojn kolekti, teni, respektive publikigi. Nuntempe la eldonado de adresaroj estas limigita de la supre menciitaj leĝoj.
La Esperanto-movado de sia komenco eldonadis adresarojn por esperigi kaj kuraĝigi esperantistojn, montri al ili, ke ili ne estas solaj kaj izolaj, ebligi al ili reciprokan korespondadon, vizitadon, kunlaboron (vidu:Unua adresaro,Adresaro de Esperantistoj,Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj,BES-a Adresaro).
Adresaro de la nuntempa movado deJarlibro de UEA, kiu enhavas adresarojn de esperantistaj organizoj kaj de laDelegita reto de UEA.
Pasporta Servo prezentas adresaron de personoj, kiuj volontas loĝigi en sia hejmo vojaĝantajn esperantistoj (malmultekoste aŭ senkoste, sed ĉiam post antaŭa interkonsento).
Fine de oktobro2012 aperis reta adresaro de la fondaĵoEsperanto Internacia. La adresaro troviĝas ĉehttp://www.adresaro.org. La adresaro iom diferencas de aliaj adresaroj, ĉar temas pri kombinita adresaro, kiu enhavas parton por vojaĝemuloj, parton por korespondemuloj kaj ĝeneralan adresaron.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikoloAdresaroj el laEnciklopedio de Esperanto.