Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Adolph Ferdinand Gehlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolph Ferdinand Gehlen
(1775-1815)
germana kemiisto
germana kemiisto
Persona informo
Naskiĝo15-a de septembro1775
enBytów,Pomeranio, Pollando
Morto15-a de junio1815
enMunkeno, Germanio
Lingvojgermanavd
Ŝtatanecovd
Alma materJournal für Chemie und Physik (1806-10),Universitato de Königsberg, Reĝa Akademio pri Sciencoj de Bavario, Universitato de Vroclavo
Profesio
OkupoĥemiistoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Membrecoj
MembrecojBavaria Akademio de SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Adolfo Ferdinando Geleno (1775-1815) estis germana kemiisto, li estis filo de luterana apotekisto Jakobo Ferdinando Geleno; lernanto de Karl Gottfried Hagen (1749-1829) en laUniversitato de Königsberg, samklasano kaj asistanto de la apotekisto Valentino Rozo la juna (1762-1807), enBerlino[1]. En 1804 li fariĝis profesoro pri kemio en la "Reĝa Akademio pri Sciencoj" de Bavario, apudMunkeno.

Geleno estis la unua, kiu esploris kaj registris la reakcion kaj la efektojn de la lumo sur la saloj de platina klorido. Li rimarkis ke laultraviola radiado ŝanĝis la koloron de la platinaj saloj kaj igis la ferikajn salojn precipiti sub la formo de ferozaj substancoj[2]. En 1807, la Bavara Akademio pri Sciencoj starigis departementon pri kemio en Munkeno. Geheno estas nomumita ties direktoro. En 1815, la akademio komencas konstruadon de kemia laboratorio, tamen, Geleno mortis en tiu jaro pro arsena venenado.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Geleno estis viktimo devariolo, kiu damaĝis liajn aŭdorganojn. En Berlino, li konatiĝis kunMartin Heinrich Klaproth (1743-1817) kaj faris multajn progresojn en siaj kemiaj studoj. Kvankam liaj skribaĵoj donis al li iom da rimarkindeco, lia eksterordinara valoro estis dividita nur kun tiuj pli intimaj aŭ tiuj kiuj tenis la kutimon interkorespondi kun li. Inter 1803 kaj 1805 li estis kun-eldonisto de la "Revuo pri Kemio" kaj poste de la "Revuo pri Fiziko kaj Kemio". En 1806, li enmatrikuliĝis en laUniversitato de Halle an der Saal kie li doktoriĝis kaj eklaboris kiel privata docento en la Instituto de Johann Christian Reil (1759-1813) kiel zookemiisto. En 1807, li eniris en la Reĝa Akademio pri Sciencoj de Bavario, en Munkeno, kiel kemiisto. Tie li faris plurajn kontribuojn en la areoj pri minado, metalurgio, fabrikadoj de vitraĵoj kaj porcelanoj, inter aliaĵoj.

Dum kelka tempo li sin donis al gravaj eksperimentoj pri alojoj da metaloj kun arseno, kaj tio kaŭzis al li malfeliĉan akcidenton, kiel konsekvenco de preparado kaj spirado de eta kvanto da substancoj, metante finon al lia vivo, en la15-a de julio1815.

Selektita verkaro

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Neues allgemeines Journal der Chemie, Volume 4, Adolph Ferdinand Gehlen
  2. The Book of Alternative Photographic Processes, Christopher James
Portala ikonoPortalo pri Pollando
Portala ikonoPortalo pri Homoj
Portala ikonoPortalo pri Kemio
Ĝermo pri Biografio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBiografio kajPollando.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĝermo pri Pollando
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Adolph_Ferdinand_Gehlen&oldid=9176191"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp