Adolesko[1] estas transira fazo enhomavivo interinfaneco kajplenkreskeco. La nomo devenas de lalatina vortoadolescentia, deadolescere kiu signifaskreski. Aliaj esperantaj terminoj inkludas la jenajn:Maturiĝanteco,Adolesk(ant)eco[2] kelkfoje preferita alAdolesko; aŭ kun diferenco intergenroj:Iniĝeco(priadoleskantino) kajViriĝeco (priadoleskanto); aŭ kun pli ĝenerala vidpunkto kiu entenas homojn kaj plantojn:Kreskeco.
Lahormonakreskado de adoleskaĝo kaŭzas malstabiligadon de la infanaĝa ekvilibro kiu skuas la tutan personecon. Tiu fazo estas karakterizita de ŝanĝoj fizikaj (pubereco kaj fino de la korpakresko),emociaj (modifo de la rilata vivo, komenco de la kutimokoramikiĝi),mensaj (ekkompreno de la vivo kaj de sia vivo) kajpsikaj (identeca esplorado, grada akirado de aŭtonomio).
Laŭ fizika vidpunkto, la adoleskaĝo komencas ekde la unuaj signoj depubereco. Laŭ tiu senco, ĝi estus malsama por laknaboj aŭ por laknabinoj kaj eĉ malsama por ĉiuj individuoj. Komune oni rigardas la esprimonAdolesko taŭga por specifa aĝo, depende de la nivelo enlernejoj aŭ ceteraj kulturaj kutimoj.
enBritio kaj ceteraj angloparolantaj landoj, lateenage komencas je 13 jaraĝo kaj finas je 19.
EnFrancio, ĝi respondas al la vizitado de laliceo, t.e. de 14 ĝis 18 jaraĝo.
EnNederlando, oni difinas la periodon de 15 ĝis 20 jaraĝo. (fontovan Dale vortaro)
EnUsono, oni estas adoleskanto depost 13-jaraĝa ĝis 24.
Lafamilio evoluas senĉese ekde la alveno de la infanoj ĝis ilia foriro de la hejmo. Dum tiuj jaroj, la paro trapasas diversajn spertojn, kiuj estas fonto de kontento sed ankaŭ de streĉo.
Kiam infanoj atingas adoleskecon, la rilatoj interne de la familio ŝanĝiĝas. La multoblaj fizikaj kaj emociaj transformiĝoj de geknaboj influas ilin signife. Jen kelkaj ideoj por konservi ekvilibron en familio kun adoleskantoj:
• Ŝanĝu teknikon. Adoleskantoj komencas esti pli sendependaj. Ili bezonas malpli da helpo pri studado kaj hejmtaskoj, kaj malpli da "predikoj". Multaj gepatroj daŭre traktas siajn infanojn kvazaŭ ili estus ankoraŭ malgrandaj. Ĝenerale, tio ne funkcias.
• Akceptu la psikologiajn ŝanĝiĝojn de adoleskantoj. Infanoj de tiu aĝo ofte kondutas laŭ defia maniero. Tio estas parto de ilia psikologia evoluo, kaj la gepatroj ne devas tro reagi al tia konduto.
• Atentu pri riskaj kondutoj. Necesas informi adoleskantojn pri la riskoj de danĝeraj sportoj, seksumado, netaŭgaj geamikoj, kaj simile.
• Estu pretaj por ŝanĝiĝoj en la familiaj rilatoj. Adoleskantaj infanoj povas senti sin malpli proksimaj al siaj gepatroj, konfuzataj, hontemaj, solaj, kun malalta memfido. Ĉar tiuj emocioj ne daŭros, gepatroj devas esti paciencaj kaj trakti siajn infanojn kun komprenemo.
• Atentu pri problemoj inter gefratoj. Adoleskanto ofte mistraktas gefratojn. Tia konduto iom post iom malpliiĝos kaj ĝenerale malaperos fine de la adoleskeco.
• Komprenu la rolon de amikoj. Amikoj kaj samklasanoj forte influas adoleskantojn. Gepatroj ne miru, ke iliaj infanoj rigardas la opinion de siaj amikoj preskaŭ kiel ion sanktan. Tiu tendenco malaperos kiam ili estos pli aĝaj.
• Akceptu helpon de plenkreskulo ekster la hejmo. Adoleskanto ĝenerale ne emas akcepti gepatran konsilon. La opinio de onklo, instruisto aŭ familia amiko povas havi pli da influo ol tiu de la gepatroj.
• Lasu ilin kontribui al familiaj decidoj. Adoleskantoj kunlaboru en la farado de la reguloj kaj decidoj, kiuj tuŝas la familian rondon, kvankam ankoraŭ ne venis la tempo, kiam ilia opinio superos tiun de la gepatroj.
• Interkonsentu pri disciplinaj aferoj. Kiam gepatroj ne konsentas inter si pri la reguloj de disciplino, la familia rilato povas malboniĝi.
• Helpu unu la alian. La problemoj de adoleskeco povas kaŭzi sufiĉe da streĉo al la gepatroj. Tamen, se la gepatroj montras sian amon unu al la alia kaj konsolas unu la alian en malfacilaj tempoj, problemoj trovos pli rapidan kaj efikan solvon.
↑Goodburn, Elizabeth A., kaj Ross, David A. (1995). "A Picture of Health: A Review and Annotated Bibliography of the Health of Young People in Developing Countries." Eldonita en la angla farMOS kajUNICEF.