| Ĉi tiu artikolo temas pri oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2022. Por oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2014 rigardu la paĝonAdidas Brazuca. Por firmao "adidas" legu la artikolonAdidas. |

Al Rihla (arabeالْرِّحْلَة "Vojaĝo") estaspiedpilko produktita de la firmaoAdidas. Ĝi estas la oficiala pilko dela Futbala Mondpokalo 2022 enKataro.[1][2][3][4][5] La pilko enhavas pendigitaninerci-mezurilon en la aerujo, kiu provizas lavideohelpan arbitracion (VAR) per tujaj, tre detalaj datumoj pri movado de la pilko.

Araba vortoAl-Rihla (الْرِّحْلَةar-riḥla, "Vojaĝo") estis elektita kiel la nomo de la pilko.Rihla estas ankaŭ tradicia ĝenro dearaba literaturo.
Adidas prezentisAl Rihla la 30-an de marto 2022.[6][7] En Kataro la prezentantoj estis iamaj mondaj ĉampionojKaka el Brazilo kajIker Casillas el Hispanio, kaj ankaŭ Farah Jefri el Saud-Arabio kaj Nouf Al-Anzi el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[8][9]
Tio estas la unua futbala pilko, produktita per ekologiaj farbo kaj gluo.[10]
La membrano deAl Rihla konsistas el dudek senkudrajpoliuretanaj termovelditaj paneloj.[10][11] Ĝia surfaco "Speedshell" estasbosita per makro- kaj mikroornamaĵoj, plibonigantaj la stabilecon de la pilko dum flugo kaj ties deklinemon[2][12]. Franziska Loffelmann, dezajnodirektoro ĉe Adidas, priskribasAl Rihla kiel "la plej rapidan kaj plej precizan FIFA-pilkon nuntempe"[5].
En la pilkon estas enmuntita "teĥnologio de konektita pilko", suspensio ene de la aerujo kun inerci-mezurilo en la centro, por provizi la arbitraciistan videohelpilon (VAR) per kiel eble plej precizaj datumoj pri movado de la pilko post nur kelkaj sekundoj[13][14]. Tiu teĥnologio estis ellaborita kune kunFIFA kaj Kinexon enMunkeno[13][14] .
Laŭ FIFA, la aspekto de la pilko estas inspirita de la Katarajkulturo,arkitekturo,boatoj kajflago[12].
La pilkoj estas produktitaj enĈinio kajSialkot enPakistano.
Sur la versio "Pro" de la pilko videblas la teksto "Futbalo estas ..." en ses lingvoj: laangla,araba,ĉina,franca,hispana kajEsperanto. En Esperanto estas skribite meze "FUTBALO ESTAS", kaj ĉirkaŭe "kolektiva - respondeco - pasio - respekto -teamlaboro - honesteco".[15][16]