Post la morto de sia patro (la 17-an de julio 924) li tuj iĝis reĝo de Mercia. Lia duonfratoj Aelfweard kaj Edvino havis pretendojn al la trono deWessex sed Aelfweard mortis la 2-an de aŭgusto 924. Nur en 925 Wessex agnoskis Adelstanon kiel reĝo. Edvino dronis en 933 - eble mortigata pro komando de Adelstano.
Li daŭris la politikon de sia patro kaj avo kaj pligrandigis la influareon al teritorio, kiuj egalas al tiu de la hodiaŭa Anglio. La najbaraj reĝlandoj deSkotlando kajKimrio iĝis dependaj kaj pagistributon.
En 926 li klopodis gajni la subtenon de lavikinga reĝo deJorko, al kiu li edzigis filinon kaj kiu omaĝis al li kaj konvertiĝis al kristanismo: tamen eble ene de unu jaro la vikinga reĝo reiĝis pagano kaj forpelis sian edzinon - kvankam li subite mortis en 927 antaŭ ol Adelstano povis ataki lin. Adelstan rapide kaptis la la plejparton deNorthumbria, tiel reuniigante Anglion.
Reĝoj de aliaj partoj de Britio agnoskis Adelstanon kiel superulo. Li forpelis la kimrojn elDevon, kaj estigis la nunan bordon inter Denon kajKornvalo (ankoraŭ regata de kimroj). Okazis mallonga milito inter Adelstano kajKonstantino la 2-a (Skotlando) sed la 2-an de julio 927 estiĝis pacakordo, kaj, laŭVilhelmo de Malmesbury, Adelstano iĝis baptopatro de filo de Konstantino.
En 934 estis plua militado kontraŭ Konstantino. Adlestano estis subtenata ne nur de anglosaksoj sed ankaŭ de kimroj. Lia mararmeo disrabis Skotlandon. La fontoj malakordas pri la evoluo de la milito. LaKronikoj de Clonmacnoise diras ke la skotoj forpelis la anglosaksojn;Henriko de Huntingdon, ke ili malmulte rezistis la invadon de Adelstano. Tamen ŝajnas ke sekvis plua pacakordo. LaŭJohano de Worcester, Konstantino donis filon kiel istaĝo al Adelstano, kaj akompanis lin suden. La 13-an de septembro 934 Konstantino, kune kun Adelstano, atestis ĉarton, kaj estis priskribata kiel "subreĝo". En 935 Konstantino ĉeestis la kortegon de Adelstano ĉeCirencester.
Tiun jaron Konstantino eliris de la anglosaksa kortego. Verŝajne en 937, li invadis Anglion, kune kun la vikinga reĝo deDublino. Sekvis la granda batalo de Brunanburh (oni ne certas kie Brunanburh situis), dum kiu Adelstano venkis la invadantojn. Mortis multaj gravuloj, inter kiuj kvin vikingaj "reĝoj", sep vikingaj grafoj, du kuzoj de Adelstano, kaj anglosaksa episkopo, kune kun kelkmil aliaj. Ŝajnis ke Adelstano sekurigis Anglion.
Tamen tio ne veras. La 27-an de oktobro 939 Adelstano mortis ĉeMalmesbury, en kiesabatejo li entombiĝis. Baldaŭ la vikingoj rekaptis multe de la nordo de Anglio.
Surprize, kiam oni konsideras liajn atingojn, laanglosaksa kroniko diras relative malmulte pri Adelstano. Alilandaj kronikoj donas pli da informoj. Inter la plej gravaj fontoj pri Adelstano estasGesta regum anglorum (Agoj de la anglaj reĝoj) deVilhelmo de Malmesbury, kiu eble uzis antaŭanVita Æthelstani (Vivo de Adelstano). Restas ankaŭ multaj ĉartoj, leĝoj kaj moneroj.