Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Adam Lazarowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Lazarowicz
Persona informo
Aliaj nomojKlamra • Pomorski • Kleszcz • Zygmunt • Jadzik • Grot • Orczyk • Gwóźdź • Aleksander
Naskiĝo14-an de oktobro1902 (1902-10-14)
en Mala Berezovytsia, Bezirk Zbaraż,  Aŭstrio-Hungario
Morto1-an de marto1951 (1951-03-01) (48-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvojpola
ŜtatanecoPollandoRedakti la valoron en Wikidata
Familio
InfanoZbigniew Lazarowicz(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
OkupooficiroRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Adam Kalikst Łukasz Lazarowicz pseŭdonomo „Klamra” kaj aliaj (naskiĝis la 14-an de oktobro 1902 en Berezowica Mała (proksime alZbaraĵ), murdita la 1-an de marto 1951 en Enketa ArestejoMokotów (Varsovio)) –majoro deinfanterio de Pola Soldataro, soldato de SZP (Servo al Venko de Pollando), ZWZ (Asocio de Armita Batalado kaj AK (Pola Enlanda Armeo) kaj de la Asocio WiN (Libero kaj Sendependo), anstataŭanto de ĉefo de la 4-a Ĉef-Estraro de WiN, aktivulo dearmita sendependiga subtero). En 2013 avancita postmorte ĝis grado desubkolonelo.

La brusto deAdam Lazarowicz kadre de la monumento de laAnatemitaj Soldatoj enRzeszów

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Filo de Franciszek Lazarowicz kaj Wanda Ojak. En 1919 eniris volontule al renaskigita Pola Soldataro kajbatalis kun ukrainoj enVolinio. Poste eklernis engimnazio enJasło. En 1920 denove aliĝis al Pola Soldataro kaj partoprenispolan-bolŝevikan militon. Batalis apudChorzele, vundiĝis apudOstrołęka. Post fino de la milito revenis al la gimnazio, kie en 1921 abiturientiĝis. Poste ekstudis ĉe Historia Fakultato deJagelona Universitato enKrakovo. En 1931 finis kurson por substandardistoj de infanterio. La unuan de septembro nomumita rezerva subleŭtenanto de infanterio. En 1934 iĝismobiliza atribuito al la 20-aRegimento de Infanterio de la Krakova Tero. En 1936 avancis ĝis grado de leŭtenanto. Pro malsano foriris de la armeo kaj estis lernejestro en vilaĝo Gumniska apudDębica.

Dum la germanainvado en Pollandon en 1939 estis mobilizita kaj enpostenigita kiel la lasta komandanto de la urbo Dębica. Post evakuo degarnizono aliĝis al unuoj batalantaj apud Rawa Ruska, kie gvidis kompanion.

Oktobre 1939 revenis al Gumniska, kie denove eklaboris kiel lernejestro. Samtempe engaĝiĝis enkonspira agado kadre de la Servo al Venko de Pollando, kaj poste en laAsocio de Armita Batalado. En 1940 iĝis komandanto de la unuo kaj sekve de la Areo Dębica dePola Enlanda Armeo ĝis printempo 1944. Dum tiu ĉi periodo la centron plifortigis translokiginte ties komandejon de la urbo al la vilaĝo Gumniska.Germanoj ĝis fino de la milito ne sukcesis trovi ĝin. Li establis 10 novajn unuojn en ladistrikto Dębicki. La Areo Dębica sub lia komando atingis la plej altan organizitan nivelon laŭ edukiteco kaj batalpreto el ĉiuj areoj de la Inspektorejo deRzeszów, kadre dePola Enlanda Armeo. En 1943 avancis ĝiskapitano kaj jaron poste –majoro. Lia plej granda sukceso estis partopreno en malĉifrado de germana raketoV-2 surarmea spaco apud Blizna (Distrikto Ropczycko-Sędziszowski). Printempe 1944 iĝis anstataŭanto de inspektoro. Dum laoperaco "Tempesto" li komandis la 5-an Regimenton de Surĉevalaj Pafistoj de la pola Enlanda Armeo, nombranta ĉ. 1200 homoj. Pro helpo al soveta soldataro ricevis Ordenon de Ruĝa Stelo, sed ne akceptis ĝin.

Februare 1945 alvenis al Rzeszów, kie iĝis gvidanto de la Areo de Rzeszów de WiN, kaj poste de la AreoWrocław. Decembre 1946 estis nomumita de subkoloneloŁukasz Ciepliński anstataŭanto de la Ĉefo de la 4-a Ĉef-Estraro de WiN. La 5-an de decembro 1947 enŻnin estis arestita de Sekureca Servo. Post enketado kuntorturoj oktobre 1950 Armea Juĝejo en Varsovio kondamnis lin al 4-ojamortpuno kaj 33 jaroj de mallibero. La 1-an de marto 1951 estis ekzekutita enmalliberejo enMokotów.

Lia filo Zbigniew (naskita la 27-an de aprilo 1925) komandis plotonon de AK dum la operaco "Tempesto". Kaj la filo de Zbigniew Lazarowicz, kaj nepo de majoro Adam Lazarowicz, Romuald (naskita la 11-an de aŭgusto 1953) apartenia al la plej aktivaj agantoj deSolidareco Batalanta. Ambŭ idoj de majoro "Klamra" loĝas enVroclavo.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Adam_Lazarowicz&oldid=8753012"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp