LaAkademio de Esperanto (AdE) estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon[1].
La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ siaj interesoj.
Ekzistas jenaj Sekcioj: Faka Lingvo, Gramatiko, Ĝenerala Vortaro, Literaturo, Prononco, Kontrolado de lerniloj, Lingva Konsultejo kaj Interkonsilejo.
La Akademio havas ankaŭ Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. Ekde oktobro 2013 ekzistas du Komisionoj: pri Historio de la Akademio de Esperanto kaj pri Homaj nomoj.
Ĉiu Sekcio kaj Komisiono estas gvidata de Direktoro.Rezulte de la elektoj en la jaro 2025 jenaj akademianoj estas direktoroj de la sekcioj kaj komisionoj[2]:
La Akademio en 1999 starigis komisionon, kiu en 2007 iĝis SekcioLingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto pri difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Ekde decembro 2011 la Lingva Konsultejo publikigas elektitajn respondojn[3].
La Akademio konsistas principe el 45 membroj, kiuj estas elektataj por periodo de 9 jaroj. Kandidato al membreco devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj akademianoj reprezentantaj almenaŭ tri malsamajn lingvojn. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, Esperanto-pedagogoj aŭ verkistoj. Eminentaj personoj povas esti nomumitaj "korespondaj membroj" de la Akademio. Lanuna prezidanto estasProbal Dasgupta elBarato (ekde 2016).[4] Antaŭaj prezidantoj[5] de Akademio estisJohannes R.C. Isbrücker (Nederlando, 1948-1963),Gaston Waringhien (Francio, 1963-1979),William Auld (Britio, 1979-1983),André Albaut (Francio 1983-1995),Werner Bormann (Germanio, 1995-1998),Geraldo Mattos (Brazilo 1998-2007),John Wells (Britio, 2007-2013), kajChrister Kiselman (Svedio, 2013-2016).
En 2025 finiĝis la vicaj elektoj de triono de la membroj de la Akademio. Krom la kutimaj 15 akademianoj, kiuj estis elektitaj por plena naŭjara mandato, oni elektis du personojn kiuj oficos ĝis 2028 pro la morto de Erich-Dieter Krause en 2023 kaj la demisio de Boris Kolker en 2024, kiuj ambaŭ havis mandaton ĝis 2028[6]. La Akademio de Esperanto konsistas post tiuj elektoj el jenaj personoj:[7]
„ La principo de voĉdonado, kiu decidas la lingvoproblemsolvojn, kondukas al absurdo, ĉar tia voĉdono ofte donas la venkon al multaj nekapabluloj, maldiligentaj kaj sentalentaj, kontraŭ 2-3 spertuloj, sole kompetentaj en tiu aŭ alia problemo. Estas kvazaŭ soldatoj, kiuj voĉdone decidas kiel kaj kien kondukos ilin la kolonelo ! ”
Kutimo ekestis, ke okaze de Zamenhof-festo akademianoj prezentu perZoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon. Tiaj konferencoj okazis en 2021, 2022 kaj 2023. Akademia konferenco okazis ankaŭ en 2024, la 16-an kaj 17-an de Decembro.[9]