Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Brida jakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAburria)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brida jakuo
Brida jakuo
Brida jakuo

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:KokoformajGalliformes
Familio:KracedojCracidae
Subfamilio:Penelopenoj
Genro:Aburria
Specio:A. aburri
Aburria aburri
(Lesson,1828)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaBrida jakuo (Aburria aburri) estasbirdo de lafamilioKracedoj kiu enhavas laĉaĉalakojn,jakuojn kajmutuojn, kaj estas parenca de la familio denestamasuloj enAŭstralazio, sed loĝanta enAmeriko.

Oni ne konassubspeciojn.[1]

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas sufiĉe granda nigra kracedo kun helblubaza, nigrapinta beko kaj longa, pendanta el la gorĝareo tre brila ruĝa kaj flava (pinte)brido, kio estas unika por tiu ĉi specio kaj estas ankaŭ tialo por la komuna nomo kaj sufiĉe kontrasta kun la ĝenerale nigra plumaro. La masklo ne prezentas tiun karunklon.[2]

Ĝi estas 1190-1550 g kaj 72.5-77.5 cm longa.[3] La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj flava kvazaŭ de koko.

Distribuado

[redakti |redakti fonton]

Tiu specio loĝas en humidajnubarbaroj deAndoj, el 600 al 2.500msm deKolombio,Ekvadoro,Peruo, kajVenezuelo.[4] Ties naturahabitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekajarbaroj de malaltaj teroj kajmontararbaroj. La Brida jakuo estas timida specio kiu estas ĉefe vidata kiam ĝi estas ripoza ĉe la ekstera bordo de lakanopeo eldistance. Kiel multaj tropikaj arbarbirdoj, ĝi estas aŭdata pli ol vidata. Ĝi estas minacata prohabitatoperdo.

Biologio

[redakti |redakti fonton]

Ili manĝas en grupoj de ĝis 8 individuoj en mezaj kaj altaj tavoloj de la kanopeo, en arboj kun fruktoj.[5]

Populacio

[redakti |redakti fonton]

La populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 12,500-15,000 individuoj en 1994, kaj plej verŝajne malpliiĝis ekde tiam. Ĝi estis lastatempe ĉirkaŭkalkulita je 10,000 individuoj, kaj ĉirkaŭ 6,700 maturaj individuoj.

References

[redakti |redakti fonton]
  1. Clements, J. F. 2007.The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology
  2. Aguilar Héctor F. & Rafael F. Aguilar H. (2012)Redescripción del GualíAburria aburri (Lesson, 1828), con notas sobre el nido y el huevoArkivigite je 2014-01-07 per la retarkivoWayback Machine ;Revista de Ecología Latinoamericana 17(3): 53-61. CIRES. ISSN 1012-2494.
  3. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2015-09-06. Alirita 2014-01-07 .
  4. Greenfield,P. J., & F. I. Ortíz-Crespo. 1997. "An update of the distribution and status of eciadorian cracids; Strahl S. D.; S. Beaujon; D. M. Brooks; A. J. Begazo; G. Sedaghatkish & F. Olmos (eld.).The Cracidae: Their biology and conservation: 314–319. Hancock House Publishers, Blaine, Washington.
  5. Rodríguez Mahecha, José Vicente; Nigel Hughes; Olga Nieto y Ana María Franco (2005)Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas: 19. Bogotá: Conservación Internacional.
  • AGUILAR Héctor F. & Rafael F. AGUILAR H., 2012.- Redescripción del Gualí Aburria aburri (Lesson, 1828), (Craciformes: Cracidae) con notas sobre el nido y el huevo Rev. Ecol. Lat. Am. 17(3): 53-61 ISSN1012-2494 www.cires.org.ve
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Brida_jakuo&oldid=7954094"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp