Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Abrahama religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAbrahamaj religioj)
Abrahama religio
tipo de religioRedakti la valoron en Wikidata
monoteisma religio
Komenco2-a jarmilo a.K.E.vd
Fondinto(j)Abrahamovd
vdr

Abrahama religio (ankaŭabrahamida religio) estas iu el grupo da religioj, kiuj devenas de komuna antikva ŝemida tradicio, kiu povas sekvi sian religian heredaĵon alAbraham, prapatro kies vivo prirakontiĝas en laMalnova testamento, kaj kiu taksiĝas kiel profeto en laKorano. La abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparteunudiismaj religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝasJudismo,Kristanismo, kajIslamo, kaj ankaŭSamarianismo kaj laBahaa Kredo. Proksimume duono de la homaro troviĝas en la abrahama religiaro teorie.

Laŭ la judisma tradicio, Abraham estis la unua homo kiu malakceptisidolanismon, tial li simbole estis la fondinto de unudiismaj religioj. Tiusence, abrahama religio povus simple egali al unudiisma religio, sed ne ĉiuj unudiismaj religioj estas abrahamaj. En Islamo li estas kredata esti la unua unudiismano, kaj ofte referenciĝas kielIbrahim al-Hanif aŭ Abraham la unudiismano.

Superrigardo

[redakti |redakti fonton]

Ĉiuj la abrahamaj religioj iugrade devenas de la Judismo sekvata en la regnoj deIzraelo kajJudujo antaŭ laBabilona ekzilo komence de la1-a jarcento a.K.. Multaj kredas, ke Judismo en biblia Izraelo renovigiĝis kaj reformiĝis iugrade en la6-a jarcento a.K. deEzra kaj aliaj pastroj reveninte al Izraelo de la ekzilo. Samaritanismo disiĝis de Judismo dum la sekvaj kelkaj jarcentoj.

Kristanismo originis enJudio fine de la1-a jarcento kiel draste reformita branĉo de Judismo; ĝi disvastiĝis al antikva Grekio kaj Romio, kaj sekve al la plimulto de Eŭropo, Azio, Ameriko, kaj multaj aliaj mondpartoj. Tra la jarcentoj, Kristanismo disbranĉiĝis en multajn apartajn ekleziojn kaj sektojn. Granda skismo dum la5-a jarcento apartigis diversajn orientajn ekleziojn de lakatolika eklezio en Romo. Aliaj grandaj skismoj estis laOrienta Skismo en la11-a jarcento, kiu apartigis la romkatolikan eklezion de laorienta ortodoksa eklezio; kaj laProtestanta Reformacio de la16-a jarcento, kiu naskis centojn da sendependaj protestantaj dividiĝoj.

Islamo originis en la7-a jarcento en la arabiaj urbojMekao kajMedino. Kvankam ne dividiĝo de aŭ Judismo aŭ Kristanismo, ĝi malimplice pretendis esti kontinuaĵo kaj anstataŭigo por ili, kaj ripetis multajn el iliaj principoj. Laŭ islama kredo, la Korano estis la fina vorto de Dio kaj ĝia mesaĝo estis tiu de ĉiuj la profetoj. Islamanoj, ekzemple, kredas version deGenezo kaj je la linia praideco de la araboj de Abraham traIŝmael. Iŝmael koncipiĝis de la dua edzino de Abraham,Hagar.

Originoj

[redakti |redakti fonton]

La originoj de Judismo kaj la antaŭula abrahama religio ankoraŭ estas neklaraj. La sola fonto, kiu ĝenerale taksiĝas kiel kanona, kiu iel alrespondas la demandon, estas la libro Genezo de laTorao, kiun laŭ rabena tradicio verkis Moseo post laEliro de Egiptio iam dum la2-a jarmilo a.K.. Laŭ Genezo, la principoj de Judismo riveliĝis laŭgrade al vico de patriarkoj de Adam ĝis Jakob; kvankam la religio establiĝis nur kiam Moseo ricevis laDek Ordonoj surMonto Sinaja, kaj kun la institucio de pastreco kaj temploservoj.

Arĥeologoj ankoraŭ ne trovis rektan indikaĵon por subteni aŭ malsubteni Genezon koncerne la origino de Judismo; fakte, estas neniuj ekzistantaj tekstoj de la Biblio pli maljunaj ol laManuskriptoj de la Morta Maro (2-a jarcento a.K. aŭ pliposte). Tamen, arĥeologio indikis, ke popoloj parolantaj variajnŝemidajn lingvojn kaj kun similajplurdiismaj religioj loĝis enKanaan kaj la ĉirkaŭaĵo jam dum la3-a jarmilo a.K. Kelkaj el iliaj dioj (kielBaal) menciiĝas en la Biblio, kaj kelkaj studistoj kredas, ke laĉefdio de la ŝemida panteono, El, estas la dio de la bibliaj patriarkoj. Kelkaj studistoj kredas, ke la multaj ekzistantaj gravuraĵoj, kiel laSteleo de Tel Dan konfirmas la biblian registron.

Patriarkoj

[redakti |redakti fonton]

Estas ses rimarkinduloj en la Biblio antaŭ Abraham:Adam kajEva, iliaj du filojKain kajHabel,Ĥanoĥ, kaj ilia pranepo,Noa, kiu, laŭ la rakonto, savis sian familion kaj ĉian bestan vivon en sia Arkeo. Estas necerte, ĉu ĉi tiuj homoj postlasis ian registritan mor-kodon (kaj kelkaj kristanaj eklezioj fidadas je antikvaj libroj, kiel laLibro de Ĥanoĥ), kaj Genezo mencias la Noaajn Leĝojn, donitajn de Dio al la familio de Noa. Plejparte, ĉi tiuj patriarkoj servas kiel bonaj (aŭ malbonaj, okaze de Kain) ekzempluloj de konduto, sen pli specifa indiko pri kiel oni interpretas iliajn agojn en iu ajn religio.

En la libro Genezo, Abraham specife instruiĝas foriri la historian mezopotamian urbonUr por ke Dio faru "vin granda popolo", kaj liaj vojaĝoj bone dokumentiĝas. Laŭ la Biblio, Abraham havis ok filojn de tri edzinoj: unu (Iŝmaelon) de Hagar, la sklavino de sia edzino, unu (Isaakon) de sia edzinoSara, kaj ses de alia edzino,Ketura. Moseo, Jesuo,Mohamedo, Bahá'u'lláh, kaj aliaj elstaruloj, ĉiuj pretendas esti prafiloj de Abraham per unu el ĉi tiuj filoj.

Judoj vidas Abrahamon kiel la prapatron de la popolo de Izrael pere de liaj prafiloj Isaak kaj Jakob. Kristanoj vidas Abrahamon kiel gravan ekzemplulon de fido, kaj spiritan antaŭulon de Jesuo, judo kaj la Filo de Dio, pere de kiu Dio promesis beni ĉiujn la familiojn de la tero. Aldone, islamanoj nomas kristanojn kaj judojn (inter aliaj) kunulajPopoloj de la Libro (arablingve أهل الكتابAhl al-Kitâb) (ankaŭ Judismo uzas la terminon (hebrelingve עם הספר,Am HaSefer), kvankam tiu uzo indikas nurjudojn kaj laToraon). Por islamanoj, "la Libro" simbolas dian skribaĵon, kiel laTanaĥon, laNovan Testamenton, kaj laKoranon, kaj estas malpermesate al ili sklavigi anon de iu el la Popoloj de la Libro. Ili vidas Abrahamon kiel unu el la plej gravaj el la multaj profetoj senditaj de Dio. Tiel, por kelkaj, Abraham reprezentas punkton de komuneco, kiun ili ĉi tiel provas emfazi.

Islamo kaj Judismo traktas Adamon kaj Noan kiel malpli gravajn profetojn, kaj rekonas, ke eble estis aliaj profetoj, kiuj ne estas hodiaŭ konataj.

Historieco

[redakti |redakti fonton]

Kompare al filozofia diismo, la abrahamaj religioj havas historian bazon. Tio signifas, ke ili ne prezentas sin kiel konkludon de ekstertempa rezonado pri la homa vivo aŭ la universo. Ili prezentas sin kiel sekvon derevelacio. Laŭ ili, Dio mem iniciatis tion, ke Li konigis Sin al homoj, kaj tio okazis en iuj lokoj kaj epokoj. Abrahamo en laBiblio kaj en laKorano estas la ekzemplulo de la akceptema kaj lojala ricevanto de tiu sinmalkaŝo de Dio.

Personeco de Dio

[redakti |redakti fonton]

La dio de abrahamaj religioj ne estas iu principo aŭ forto, kiu funkciigas aŭ klarigas la mondon, eĉ se Li povas ricevi tian filozofian interpreton. Li estas persono:

  • Li estas la kreanto de la mondo, eterna, ĉiopova, ĉioscia.
  • Li amas ĉiujn homojn kaj konsilas, gvidas ilin se ili konsentas:
  • Li zorgas pri homoj eĉ trans la morto, kion figuras:

Formoj de Pieco

[redakti |redakti fonton]

La abrahamaj religioj prezentas sin kiel homajn respondojn al la parolo de tiu dio. Iliaj anoj ne nur kredas, ke tiu dio ekzistas; ili fidas Liajn instruojn kaj tion montras per sia vivmaniero. Tradiciaj piaj agoj estas interalie:

  • preĝado
  • studo de la religiaj instruoj
  • obeo al moralordonoj de Dio
  • konfido je laprovidenco
  • ĉiusemajna diservo enpreĝejo
  • fastado
  • almozdonado


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Abrahama_religio&oldid=9283184"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp