Kvankam multaj aboliciistoj engaĝiĝis kontraŭsklaveco prohumanismaj motivoj, efektive venis fino al sklavismo, ĉar ĝi baris la evoluon dekapitalismo. La fino de lasklavkomerco ne estas la sama kiel la fino de la sklaveca reĝimo, sed ĝi certigis la finon de sklaveco en la longa daŭro.
Ŝanĝi reĝimon neniam estas facila afero. Usono estas elstara ekzemplo ke aboiicsmo devigis sangoverŝa enlanda milito. Kiel aliaj landoj, kie sklaveco finiĝis sen sangoverŝado, Brazilo elektis laŭgradan procezon.
Emblemo de la britaj aboliciistoj el la porcelanmanufakturo deJosiah Wedgwood. La slogano legeblas "Ĉu mi ne estas viro kaj frato""Ĉu mi ne estas virino kaj fratino?" La ikono en la ina versio
En1807 la sklavokomerco per britaj ŝipoj iĝis malpermesata. La23-an de aŭgusto1833 la parlamento akceptisSlavery Abolition Act, kiu deklaris liberaj ĉiujn sklavojn en labrita imperio.
En 1831 fondiĝisNew-England Anti-Slavery Society (Nov-Angluja Kontraŭ-Sklaveca Societo). Sed homa ensklavigo fariĝis leĝe malpermesata en tuta Usono nur je la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865, per laDektria Amendo al la Usona Konstitucio. Fama feministoSusan B. Anthony komencis sian socialan aktivecon per luktado kontraŭ sklaveco.
Jam la12-an de februaro1761 la portugala ĉefministroMarquês de Pombal malpermesis sklavismon en Portugalio kaj ties hindiaj kolonioj - tiel Portugalio fariĝis avangardo por la aboliciismo. Tamen sklavismo restis legala en la aliaj portugalaj kolonioj. En 1854 ĉiuj ŝtataj sklavoj en Portugalio kaj la kolonioj estis liberigitaj, du jarojn poste ankaŭ la sklavoj de la katolika eklezio.Leĝo por la abolo de sklavismo estis proklamita en 1869 por laportugala imperio, por labrazila imperio nur en 1888 per la Ora leĝo (Lei Aurea).
La abolo de sklaveco en Brazilo estis laŭpaŝa procezo kiu komenciĝis en la frua 19-a jarcento kaj inkludis ŝanĝon al kapitalisma ekonomio bazita sur dungita laboro. La procezo komenciĝis post proksimume tricent jaroj en kiuj proksimume 5,5 milionoj da afrikanoj estis perforte alportitaj al Brazilo por ekspluati sian laborforton sub reĝimo de sklaveco. En 1888 Brazilo fariĝis la lasta lando, kiu laŭleĝe abolis sian sklavecan reĝimon. Malgraŭ tiu procezo, dum la jaroj de la Brazila Imperio, dum kiuj okazis la plej granda parto de la ŝanĝo, ne malpli ol 968 500 afrikanoj estis alportitaj al Brazilo el Afriko kadre de la transatlantika sklavkomerco.
Ahmad I ibn Mustafa, Bej (gvidanto) deTunizio, komencis iniciatojn abolicii sklavecon en Tunizio en 1841. Tiam, sklaveco estis tute aboliciita en 1846.
Ĉu al kondamno kaj abolicio de sklavigo kontribuis ankaŭ la kristana pensmaniero kaj kondamnaj dokumentoj de la papoj?
Se dekomence kristanoj proklamis laegalecon inter ĉiuj homoj kaj motivite urĝis por ke ĉiuj juste kaj respekte estu traktataj, iom post iom la afero surfaciĝis ankaŭ nivele de priteorie moralaj kaj filozofiaj principoj.Sankta Paŭlo resendas la sklavon Onesimon (Letero al Filemono[1], forfuĝinta el sia mastro, por ke li estu traktita laŭ la kristanaj preceptoj. Laŭ la tempopaso la kristanaj moralaj principoj igis ĉiam pli ne tolerebla la sklavan kondiĉon senigante tiun, juran kaj praktikan, institucion je siaj bazaj fundamentoj. La unuaj kondamnaj reagoj eksplicite aperis, en la centra aŭtoritato de katolikismo, per labuleo “Ineffabilis providentia" dePio la 2-a en19a de aprilo1470 per kiu estis malpermesita kaj punenda sklavkomerco.
Gregorio la 16-a (1840 ĉ.) lastatempe skribis al la tuta eklezio: “Ennome de nia aŭtoritato ni abomenigas kapton kaj komercon de nigruloj kiel malindajn por kristano. Enmone de la sama aŭtoritato ni kondamne malpermesas al ĉiu ekleziulo aŭ laiko konsideri lica la nigrulkomercon kaj sub kiu ajn preteksto prediki aŭ publike instrui aŭ alimaniereinokulidoktrinon kontraŭan al tiu apostola”.
La jezuita amassklavvendo de 1838 estis interkonsentita la 19-an de junio kiam la Marilanda provinco de la Societo de Jesuo eniĝis en kontrakto por vendi 272 sklavojn al du Luizianaj plantistoj por 115,000 USD. Tio estis la kulmino de longdaŭra debato inter la jezuitoj pri ĉu konservi, vendi aŭ liberigi iliajn sklavojn. Viduen:1838 Jesuit slave sale
Fine, papoJohano Paŭlo la 2-a, dum la vizito al insuloGorée, enSenegalo, unu el la punktoj kie ĵus sklavigitoj estisaŭkcie venditaj, petis al la afrikanoj pardoni la krimojn plenumitajn de homoj kiuj sin difinis “kristanoj”.
germane Adam Hochschild,Sprengt die Ketten. Der entscheidende Kampf um die Abschaffung der Sklaverei, Klett-Cotta, Stuttgart 2005,ISBN 978-3-608-94123-4