Aberdeen (prononco [ˌæbəɾˈdiːn];skotgaeleObar Dheathain;skoteAiberdein) estas havenurbo en nordorientaSkotlando.
Aberdeen
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis200 680 loĝantoj sur areo de65,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de3 083 loĝantoj/km². Tiele ĝi estas la tria plej granda urbo en Skotlando kaj situas apud laNorda Maro, inter la estuaroj de la riverojDee kajDon. Krome ĝi estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.
Tridek ok homoj en Aberdeen aperas en la Adresaro de la Esperantisttoj serio XXV (1903-1904). Tiuj homoj ŝajne aĉetis la Unuan Libron kaj sendis al Zamenhof deŝireblan folion el la broŝuro. Kun unu escepto, tiuj 38 nomoj aperas en blokoj, tiel donante impreson ke iu organizis la listiĝon. La tiama loka gazeto verŝajne nomiĝis "La Norda Stelo".
PastroHenry Dawtrey kajGeorge Jarvis aranĝis publikan kunvenon en1918 en Aberdeen dum kiu parolis bone konata malnova esperantisto John Bredall. La prelego estis tiel sukcesa ke la Lerneja Komisiono de Aberdeen tuj konsentis starigi klasojn, al kiuj en la sama jaro, aliĝis 50 personoj.
En1922 tie okazis la 13-a Skotlanda Kongreso de Esperanto.