Abdula Nuri perse عبدالله نوری | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro1950 (1950-01-01) (75-jaraĝa) en Esfahano | ||||
Religio | Ŝijaismo | ||||
Ŝtataneco | Irano![]() | ||||
Partio | Islama respublika partio![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto![]() | ||||
| |||||
ministro pri internaj aferoj deIrano | |||||
Dum | 1989 –1993 | ||||
Dum | 1997 –1998 | ||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Abdula NURI (n. la1-an de januaro 1950) estas influairana politikisto kaj la ministro pri internaj aferoj de 1989 ĝis 1993 kaj de 1997 ĝis 1998.
Ekde 1989 ĝis 1993 li estis laministro pri internaj aferoj. Li iniciatis pri la unuigado de ĝendarmaro, urba polico kaj komitatoj de la islama revolucio en unueca Forto de la ŝirmado de justordo, funkciata sub gvidado de tiu ministerio. En 1994 Abdula Nuri estis elektita en la parlamento de laPartio de servistoj de kreado. En la printempo 1997 li denove estris la ministerion pri internaj aferoj. Interalie li subtenis la eks-urbestron de TehranoGolamhosejn Karbasĉi, kiu en tiu tempo estis juĝita pri akuzo pri koruptado.
Somere 1998 Nuri estis devigita eksiĝi sub la premado de opozicio. Post tio li daŭrigis la politikan agadon, eldonis la ĵurnalon «Ĥordad» kaj estis elektita la prezidanto de la islama konsilio deTeherano. Konservativuloj kulpigis Abdula Nuri pri la ofendo de la fundamentoj de la islama reĝimo kaj la sapeado de la nacia sekureco kaj finfine li estis kondamnita al malliberigado por 5 jaroj.
La maljuna frato de Abdula Nuri pereis rezulte de terora ago. La alia frato, Alireza Nuri, estis elektita la deputito de la parlamento de la sesa kunveno.