Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Akeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAachen)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Aachen" en Nordrejn-Vestfalio okcidente de Köln. Por komunumo en departemento Moselle sude de Sarreguemines rigardu la paĝonAchen. Por biologia termino kaj tipo de frukto legu la artikolonAkeno (frukto). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonAkeno (apartigilo).
Koordinatoj:50° 46′ N06° 06′ O / 50.767 °N, 6.100 °O /50.767; 6.100(mapo)
Aachen
esperante Akeno,france Aix-la-Chapelle,nederlande Aken,latine Aquisgranum
urbo
Flago
urbegouniversitata urbolimurbokuracloko • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • aparta komunuma asocio • Libera regna urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio
 
Ĝemelurboj
ReimsToledoNingboNaumburgkantono ArlingtonKaburbo • Sarıyer • LieĝoMontebourgHalifaksoKaburbovd
Oficiala nomo: Aachen
LandoGermanio Germanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
DistriktaroDistriktaro Kolonjo
Distriktourba regiono Aachen
urboAachen
Historiaj regionoj
RiverojWurm,Rur
SituoAachen
 - alteco266 m s. m.
 - koordinatoj50° 46′ N06° 06′ O / 50.767 °N, 6.100 °O /50.767; 6.100(mapo)
Plej alta punkto
 - alteco410 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco125 m s. m.
Areo160,83 km² (16 083 ha)
Loĝantaro262 670 (fine de decembro 2024)
Denseco1 633,22 loĝ./km²
Unua skriba mencio765
UrbestroJürgen Linden
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo52062–52080
Tel. antaŭkodo(+49) 0241 / 02403 / 02405 / 02407 / 02408
ISO 316605 3 34 002
AŭtokodojAC
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoKatedralo de Aachen
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1978 (#2)
Numero3
RegionoEŭropo
Kriterioji, ii, iv, vi
Akeno (Akeno)
Akeno (Akeno)
DEC
Situa mapo de Akeno
Akeno (Centra Akeno)
Akeno (Centra Akeno)
DEC
Situa mapo de Centra Akeno
Akeno (Germanio)
Akeno (Germanio)
DEC
Situo kadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Aachen
Retpaĝo: www.aachen.de
Map
vdr

Aachen [a:ĥ.n] (Pri tiu ĉi sono aŭskulti, elkeltaAhha; enEsperantoAkeno[1]Aĥeno;[2]france Aix-la-Chapelle;nederlande Aken;hispane Aquisgrán;latine Aquisgranum;dialekteOche) estas urbo en okcidentaGermanio, en lafederacia landoNordrejn-Vestfalio, ladistriktaro Kolonjo kaj al la distriktourba regiono Aachen. Ĝi najbaras al la nederlanda kaj belga landlimoj kaj apartenas al la transnaciaEŭregiono Mozo-Rejno. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis252 769 loĝantoj sur areo de160,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 571 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kunHerzogenrath,Würselen,Eschweiler,Stolberg,Roetgen,Raeren,Kelmis,Plombières,Vaals,Gulpen-Wittem,Simpelveld,Heerlen kajKerkrado.

LaKarola Premio ("Karlspreis") estas juĝata ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.

LaUniversitata Kliniko de Aachen disponas pri la plej grandamalsanulejakonstruaĵo deEŭropo.

Situo de la urbo kadre de la federacia landoNordrejn-Vestfalio kaj de ladistrikto Aachen
fontano Elisenbrunnen
laCouven-muzeo pri burĝa vivkulturo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj

Historio

[redakti |redakti fonton]

Homoj priloĝis la regionon jam en laneolitiko. Dum labronzepoko kaj fruaferepoko ĝin priloĝiskeltoj, kion pruvastumulo en la Aĥena arbaro. La keltojn subigis dum laGaŭla MilitoRomiaj soldatoj, kiuj tie konstruis banejon en la1-a jarcento. (Hodiaŭ la varmaj fontoj ebligas, ke la urbo estas oficialakuracloko.) La romianoj forlasis la ejon en la4-a jarcento.

Tomboj atestas, kefrankoj ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Aachen en la7-a jarcento. La unua tekstfonto, kiu mencias la urbon, originas el765, kiam la franka reĝoPipino la pli juna tie pasigis kristnaskon kaj sekvan paskon. Lia filo kaj posteuloKarolo la Granda konstruigis palacan regejon ekde789 (unu turo de ĝi daŭre staras kaj estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo); krome preĝejeton, bazo de la hodiaŭakatedralo. Karolo la Granda, jamimperiestro, mortis kaj entombiĝis en Aachen en814. Ankaŭ liaj posteuloj dumtempe loĝis tie, ĝis lanormanoj detruis la regejon en881.

En la jaro936Otto la 1-a kroniĝis germana reĝo en Aachen, kaj tiel faris liaj posteuloj dum preskaŭ 600 jaroj.

Latraktato de Aachen (aŭfrance Aix-la-Chapelle) de la2-a de majo1668 haltigis lamiliton de Devolucio interFrancio kajHispanio.

LaAkena Kongreso okazis inter la 29.9. kaj la 21.11.1818 en Aachen. Temis pri interkonsenttrovo pri mezuroj farotaj por malhelpi demokratiaj movadoj en Eŭropo post la novordigoj de laViena kongreso.

20a jarcento

[redakti |redakti fonton]

LaBatalo de Akeno estis gravabatalo de laOkcidenta Fronto en laDua Mondmilito, luktita interusonaj kajgermanaj fortoj en kaj ĉirkaŭ Akeno inter la 2a kaj la 21a de oktobro1944. La urbo estis parto de laSigfrida Linio, nome la ĉefa defenda reto de la okcidenta landlimo de Germanio; laAliancanoj estis esperintaj konkeri ĝin tuje kaj avanci en la industriigitanRuhr-regionon. Kvankam plej el la civila loĝantaro de Akeno estis evakuita antaŭ la komenco de la batalo kaj tiel ne estis tro da civilaj mortoj, multo de la urbo estis detruita kaj ambaŭ flankoj suferis fortajn perdojn. La batalo finis per kapitulaco de germanoj, sed ilia obstina defendemo multe malhelpis la planojn de Aliancanoj por la avanco en Germanion.[3]

21a jarcento

[redakti |redakti fonton]

LaTraktato pri Franc-Germana Kunlaboro kaj Integriĝo (germane Vertrag über die deutsch-französische Zusammenarbeit und Integration,france Traité sur la coopération et l’intégration franco-allemandes), konata kiel laTraktato de Akeno (germane Vertrag von Aachen,france Traité d’Aix-la-Chapelle), estas duflanka traktato inter laFederacia Respubliko Germanio kaj laFranca Respubliko, subskribita la22-an de januaro2019 en Akeno fare de laFederacia KancelierinoAngela Merkel kaj laPrezidantoEmmanuel Macron. Ĝi pledas por profundigo de eŭropa ankrado kaj eŭropa solidareco, proksimiĝo de laekonomiaj,diplomatiaj kajdefendaj politikoj de la du landoj,ekologia kunlaboro, instigo al lernado de la lingvo kaj kulturo de la najbaro, kaj ankaŭ plifortigo de translima kunlaboro.

Amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

Aachener Nachrichten (prononco [Aĥener NAĤrihtn], mallonge AN) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en la urbo Akeno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 24-a de januaro 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. Kune kun la parenca gazetoAachener Zeitung ĝi publikiĝas en eldonejo nomataAachener Zeitungsverlag.

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]
partnerigita kun la urbopartoKornelimünster/Walheim:

Esperanto-movado

[redakti |redakti fonton]

La akenaj esperantistoj ĉiam tre proksime kunlaboris kun la Esperanto-grupo de la proksima urboEschweiler rekte ĉe la orienta urbolimo, kie interalie loĝisUwe-Joachim Moritz kun sia familio kajClaus Günkel, sed ankaŭ kun la Esperanto-grupo de la same proksima urboMaastricht en distanco de malpli ol 20 kilometroj okcidente kaj en pli vasta senco apartenas al la trilanda regiona Esperanto-ligoSenlime. La iama "Esperanto-lando"Neŭtrala Moresnet ekde 1908 ĝis la eko de launua mondmilito en 1914 komenciĝis rekte ĉe la sudokcidenta urbolimo, kaj la urboKerkrade, kie interalie disvolviĝis laIJK 1989 deTEJO, situas rekte ĉe la norda urbolimo. Daŭre estas gastiganto dePasporta Servo en Akeno.

Gefiloj de la urbo

[redakti |redakti fonton]
la urbodistriktoj

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Akeno estas pli nova esperantigo, kiu ekmenciiĝis per la publikiĝo de la eldono 2002 dePIV, ankaŭ notiĝasen la reta eldono de 2020
  2. Aĥeno estas la origina esperantigo el la 19-a kaj 20-a jarcentoj,kiun laŭ aserto de PIV uzis Zamenhofo, ĝin notis laeldono de PIV el 1970, paĝo 17, kaj daŭre uzas interalie lamagazino Monato, ekzemple enartikolo de Istvan Ertl el la numero 11 2011, paĝoj 16 kaj 17
  3. Video: Allies Set For Offensive. Universal Newsreel. 1944. Alirita la 8an de februaro 2012.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Centra placo antaŭ la urbodomo


v  d  r
Urboj enGermanio kun pli ol 100 000 loĝantoj
1.000.000+Flago de Germanio
500.000+
200.000+
100.000+
v  d  r
Administra divido deNordrejn-Vestfalio
distriktarojflago de Nordrejn-Vestfalio
distriktoj
urba regiono Aachen  |Borken  |Coesfeld  |Düren  |Ennepe-Ruhr  |Rhein-Erft  |Euskirchen  |Gütersloh  |Heinsberg  |Herford  |Hochsauerland  |Höxter  |Kleve  |Lippe  |Mark(Märkischer Kreis)  |Mettmann  |Minden-Lübbecke  |Neuss  |Oberberg(Oberbergischer Kreis)  |Olpe  |Paderborn  |Recklinghausen  |Rhein-Berg(Rheinisch-Bergischer Kreis)  |Rhein-Sieg  |Siegen-Wittgenstein  |Soest  |Steinfurt  |Unna  |Viersen  |Warendorf  |Wesel
eksterdistriktaj urboj
Bielefeld  |Bochum  |Bonno (Bonn)  |Bottrop  |Kolonjo (Köln)  |Dortmund  |Duisburg  |Duseldorfo (Düsseldorf)  |Essen  |Gelsenkirchen  |Hagen  |Hamm  |Herne  |Krefeld  |Leverkusen  |Mönchengladbach  |Mülheim  |Monastero (Münster)  |Oberhausen  |Remscheid  |Solingen  |Wuppertal
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Akeno&oldid=9130825"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp