| Epistola de Toleratia | |
|---|---|
| skribita verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | John Locke |
| Lingvoj | |
| Lingvo | latina lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1689 |
| Ĝenro | eseo |
A Letter Concerning Toleration (Letero pri toleremo) deJohn Locke estis verko origine publikigita el1689 ĝis1690. Ties dekomenca publikigo estis enLatino, kaj ĝi estis tuj tradukita en aliajn lingvojn. Tiu verko de Locke aperis meze de timo keromkatolikismo povus iĝi dominanta superAnglio, kaj respondas al la problemo dereligio kajpolitiko proponante religiantoleremon kiel respondo. Tiu "letero" estis adresita al anonima "Honored Sir": tiu estis fakte la amiko de Locke nome Philipp van Limborch, kiu publikigis ĝin sen kono de Locke.[1]
Tiu verko proponas la esencan ideologisn fundamenton por lia politika teorio eksponita tiutempe enTwo Treatises of Government. Ĝi dividiĝas en: "La dimensioj de la libereco" "El toleremo al religia libereco", "La protestantaj eklezioj", "La filozofia defendo de la libereco", "La Anglia afero" kaj "La Letero pri toleremo" mem. La verko kontraŭas la ideojn kiujnThomas Hobbes eksponas en sia verkoLeviathan; kontraŭ de la defendo de la religia unuformeco de Hobbes, Locke konsideras, ke la religia diverseco povas utili kiel elemento kiu garantias la socian pacon, kiel mekanismo kiu evitu insurekciojn kontraŭ la registaro.