Ministry of Foreign Affairs Republic of Indonesia • Ministry of Foreign Affairs of Malaysia • ministerio pri Eksteraj Aferoj • Ministry of Foreign Affairs of the Republic of Singapore • Ministry of Foreign Affairs of Thailandvd
Ĝia ĝenerala sekretariejo estas enĜakarto (Indonezio). Laflago estas malhelblua kun centra ruĝa cirklo kiu enhavas flavansimbolon de stlizita fasko dacerealoj, eblerizo kiel ofta manĝo- kaj enspezo-rimedo. La proparolanto estasRodrigo Duterte, kiel prezidento deFilipinoj kaj Ĝenerala Sekretario estas Lê Lương Minh, kiel diplomato elVjetnamio.
ASEAN kovras terareon de 4.4 milionoj de kvadrataj kilometroj, nome 3% el la totalaterareo de laTero. La teritoriaj akvoj de ASEAN kovras areon de ĉirkaŭ tri fojojn pli granda ol ties teran parton. Membraj landoj havas kombinitan loĝantaron de proksimume 625 milionoj da personoj, nome 8.8% el la tutmonda loĝantaro. En 2015, la kombinitaMalneta enlanda produkto de la landoj de la organizaĵo estis kreskinta al pli ol 2.6 bilionoj dausonaj dolaroj. Se ASEAN estus unusola ento, ĝi rangus kiel la sesa plej granda ekonomio en la mondo, post nurUsono,Ĉinio,Japanio,Barato kajGermanio.[6][7] ASEAN kunhavas terajn landlimojn kunBarato,Ĉinio,Bangladeŝo,Orienta Timoro, kajPapuo-Nov-Gvineo, kaj marajn landlimojn kunBarato,Ĉinio,Palaŭo kajAŭstralio. Kaj Orienta Timoro kaj Papuo-Nov-Gvineo estas apogitaj de kelkaj membroj de ASEAN por ties membreco en la organizaĵo.
ASEAN establiĝis kiel platformo por azia integrado kaj kunlaborado, laborante kun aliaj aziaj landoj por helpi unuecon, prosperecon, disvolvigon kaj elteneblecon de la regiono, same kiel por laborado al solvoj de konfliktoj kaj problemoj en la regiono. Kvankam ĉefe fokuse al landoj de Azio-Pacifiko, ASEAN establis ankaŭ komunikadon kun aliaj mondopartoj, por pli bone helpi la tutmondajn pacon kaj stabilecon. La organizaĵo havas ĝenerale tutmondan reputacion defendi la bonan volon kaj diplomation inter landoj, evitante unupartiajn opiniojn aŭ decidojn, kaj defendante la principon de Ne-Interferado.[8][9][10][11][12][13]
ASEAN estis antaŭata de organizaĵo formita en 1961 nomitaAsocio de Sudorienta Azio (ASA), nome grupo konsistanta el Filipinoj, Malajzio, kaj Tajlando. ASEAN mem estis kreita la 8an de Aŭgusto 1967, kiam laMinistroj pri eksteraj aferoj de kvin landoj: nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando, subskribis la Deklaron de ASEAN, plej ofte konata kielBankoka Deklaro.
La kreo de ASEAN estis okazigita per komuna timo alkomunismo,[16] kaj sopiro al ekonomia disvolviĝo.
ASEAN kreskis kiamBrunejo iĝis ties sesa membro la 7an de Januaro 1984, apenaŭ unu semajnon post akiro de sendependeco.[17]
ASEAN atingis pli grandan interkonsenton en la mezo de la1970-aj jaroj sekve al la ŝanĝiĝema ekvilibro de povo enSudorienta Azio post la fino de laVjetnama Milito. La dinamisma ekonomia kresko de la regiono dum la 1970-aj jaroj plifortigis la organizaĵon, kio ebligis al ASEAN adopti unuigitan reagon al la vjetnama invado de Kamboĝo en1979. La unua pintokunveno de ASEAN, okazinta enBali,Indonezio, en1976, rezultis en interkonsenton de kelkaj industriaj projektoj kaj la subskribo deTraktato de Amikeco kaj Kunlaborado, kaj Deklaron de Interkonsento. La fino de laMalvarma Milito interUsono kajSovetunio ĉe la fino de la 1980-aj jaroj ebligis ke la landoj de ASEAN plenumu pli grandan politikan sendependecon en la regiono, kaj en la 1990-aj jaroj ASEAN aperis kiel ĉefa voĉo en aferoj pri regiona komerco kaj sekureco.[18]
La 28an de Julio 1995, Vjetnamio iĝis la sepa membro de ASEAN.[19] Laoso kaj Birmo aliĝis du jarojn poste la 23an de Julio 1997.[20] Kamboĝo estis enironta samtempe kiel Laoso kaj Birmo, sed ties enirado estis prokrastita pro la luktoj en la interna politiko de la lando. Ĝi poste aliĝis la30an de aprilo 1999, sekve al la stabiligo de ties registaro.[20][21]
En 1990, Malajzio proponis la kreadon de Orientazia Ekonomia organizaĵo[22] komponita de membroj de ASEAN same kiel de Ĉinio, Japanio, kaj Sud-Koreio, kun la intenco kontraŭekvilibradi la kreskantan influon de Usono enAzia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK) kaj en la azia mondoregiono kiel tuto.[23][24] Tamen, la propono malsukcesis pro la forta opozicio fare de Usono kaj Japanio.[23][25] Membraj ŝtatoj plu laboris por plua integriĝo, kaj la grupo delibera komerco nomeASEAN Plus Three (ASEAN Plus Tri) estis kreita en 1997.
En 1992, la skemo de Komuna Efektiva Preferenca Tarifo (KEPT) estis adoptita kiel plano por starigo de tarifoj kun la celo pliigi la "kompetentecan avantaĝon de la regiono kiel produktobazo regata de la monda merkato". Tiu legaro agus kiel kadro por la ASEAN Liberkomerca Areo (AFTA). AFTA estas interkonsento de membraj landoj koncerne lokan fabrikadon en ASEAN landoj. La AFTA interkonsento estis subskribita la 28an de Januaro 1992 en Singapuro.[26]
Post la Orientazia Financa Krizo de 1997, revivigo de la malajzia propono, konata kiel Ĉiang Mai Iniciato, estis organizita enĈiang Mai, Tajlando. Ĝi alvokis por pli bona integrado de la ekonomioj de ASEAN same kiel tiuj de la landoj deASEAN Plus Three, nome Ĉinio, Japanio, kaj Sud-Koreio.
La bloko ankaŭ fokusigis al paco kaj stabileco en la regiono. La15an de decembro1995, estis subskribita la Traktato de Sudorientazia Zono sen nukleaj armiloj kun la intenco turni Sudorientan Azion enZonon sen nukleaj armiloj. La traktato efikiĝis el la28a de Marto1997 post kiam ĉiuj escepte unu el la membraj ŝtatoj estis ratifinta ĝin. Ĝi iĝis tute efektiva la 21an de Junio 2001 post Filipinoj ratifis ĝin, efektive malpermesante ĉiujn atomajn armilojn en la regiono.[27]
La Sekretariejo de ASEAN ĉe Jalan Sisingamangaraja No.70A, SudaĜakarto, Indonezio.
La 15an de Decembro 2008, la membroj de ASEAN kunsidis en la Indonezia ĉefurbo deĜakarto por lanĉiĉarton, subskribita en Novembro 2007, kun la celo alproksimiĝi al "komunumo laŭ stilo deEU".[28] La ĉarto faris ASEAN jura ento kaj celis krei unusolan areon porlibera komerco por tiu mondoregiono kiu enhavas 500 milionojn da personoj. Prezidento deIndonezioSusilo Bambang Yudhoyono asertis: "Tiu estas mejloŝtona disvolvigo kiam ASEAN estas plifortigante, integrante, kaj transformante sin en komunumo. Tio estas atingita dum ASEAN serĉas pli fortan rolon en aziaj kaj tutmondaj aferoj samtempe kiam la internacia sistemo estas spertante tertremajn ŝanĝojn". Reference al laklimata ŝanĝo kaj al la ekonomia agitiĝo, li konkludis: "Sudorienta Azio ne estas plu la akre dividita, milit-ŝirita regiono kia ĝi estis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj".
Latutmonda financa krizo de 2008 estis rigardata kiel minaco al la celoj konsideritaj de la ĉarto,[29] kaj ankaŭ priskribis la ideon de proponita korpuso dehomaj rajtoj kiu estu studita en estonta pintokunsido de Februaro 2009. Tiu propono okazigis polemikon, ĉar tiu korpuso ne havis la povon meti sankciojn aŭ puni landojn kiuj kontraŭas la civitanajn rajtojn kaj tiel ĝi restos limigita en sia efiko.[30] La korpuso estis establita poste en 2009 kiel Interregistara Komitato pri Homaj Rajtoj de ASEAN (AICHR). En Novembro 2012, tiu komitato adoptis la Deklaron pri Homaj Rajtoj de ASEAN.[31]
La 'Vojo ASEAN' referencas al la metodologio aŭ alproksimiĝo solvi aferojn kiuj respektu la kulturajn normigojn de Sudorienta Azio. Masilamani kaj Peterson resumas ĝin jene:
Labor-procezo aŭ stilo kiu estas neformala kaj persona. Politikfarantoj konstante uzas kompromispn, interkonsenton, kaj konsultadon en la neformala decid-fara procezo... tiu super ĉiuj prioritatoj konsento-bazita, ne-konflikta vojo direkti problemojn. Trankvila diplomatio permesas al la estroj de ASEAN komuniki sen porti diskutojn en la publikan rigardon. Membroj evitas la honton kiuj povas konduki al plia konflikto.[32]
Oni diris ke la meritoj de la Vojo ASEAN povus "esti utile aplikita al la administrado de tutmondaj konfliktoj".Tamen, kritikoj argumentis ke tia alproksimiĝo povas esti aplikita nur al aziaj landoj je specifaj kulturaj normigoj kaj komprenoj ĉefe pro diferenco en pens-maniero kaj nivelo de streĉiteco[33]:pp 113–118.
Rodrigo Duterte estas estro de ASEAN kaj estis akuzita de korupto kaj eksterleĝaj krimoj.
Kritikoj plendas ke la Vojo ASEAN emfazas al konsultado, interkonsento, kaj ne-interfero, kio devigas la organizaĵon adopti nur tiujn politikojn kiuj plenumas la plej malaltan komunan denominatoron. Decidfarado pere de interkonsento postulas ke la membroj intervidiĝas antaŭ ASEAN povas moviĝi antaŭen al afero. Membroj povas ne havi komunan koncepton de la signifo de la Vojo ASEAN. Birmo, Kamboĝo, kaj Laoso emfazas al la prioritato de ne-interfero dum pli antikvaj membraj landoj fokusas al kunlaborado kaj kunordigado. Tiuj diferencoj malhelpas la klopodojn por trovi komunajn solvojn al partikularaj aferoj, sed ankaŭ malfacilas por determini kiam la kolektiva agado estas taŭga en difinita situacio.[34]: pp 161–163.
Aliaj kritikistoj rigardas la precizajn okazojn de atakoj kontraŭ la homaj rajtoj en multaj landoj membroj de ASEAN, kontraŭ kio la organizaĵo faras aŭ povas fari nenion pro sia netrudema konduto. Tiele kontrastas ke en 2017 la proparolanto (chairman) de ASEAN estas precizeRodrigo Duterte, nome prezidento de Filipinoj, kiuj estis ofte akuzita de korupto kaj eksterleĝaj krimoj. Fakte la politika sukceso de Duterte estis helpata de sia esprimita subteno al la eksterjura mortigado dedrogokonsumantoj kaj de aliajkrimuloj.[35] LaŭReuters, grupoj porhomaj rajtoj dokumentis ĉirkaŭ 1 400 eksterleĝajn murdojn fare de porpolicaj grupoj okazintaj enDavao inter 1998 kaj Majo 2016; la viktimoj estis ĉefe drogokonsumantoj, malgravaj krimuloj kajstratinfanoj.[36] Duterte foj konfirmis kaj foje malkonfirmis sian partoprenon en tiuj murdoj.[37] Kontraŭ tio ASEAN faras nenion, krome ĉar ĝi estas iel estrita de la propra Duterte.
La 16 membraj landoj de la Regiona Kompleta Ekonomia Partnereco RKEP Malhelblua: ASEAN Purpura:ASEAN Plus Tri Verdecblua:ASEAN Plus Ses.
La estroj de ĉiu lando sentis la neceson plue integri la landojn en la regiono. Komence en 1997, la bloko startis kreadi organizaĵojn kun la intenco atingi tiun celon. "ASEAN Plus Tri" estis la unua el tiuj kaj estis kreata por plibonigi la ekzistantajn ligilojn kun laPopola Respubliko Ĉinio,Japanio, kajSud-Koreio. Tio estis sekvata de la eĉ pli grandaOrient-Azia Pintkunveno (East Asia Summit, (EAS)), kiu inkludis landojn de ASEAN Plus Tri nomeBarato,Aŭstralio,Novzelando. Tiu nova grupo agadis kiel antaŭkondiĉo por la planita Orient-Azia Komunumo kiu estis supozeble modelita laŭ la nune forpasintaEŭropa Komunumo. La Grupo de Elstaruloj de ASEAN estis kreita por studi la eblajn sukcesojn kaj malsukcesojn de tiu politiko same kiel la eblon skiziĉarton de ASEAN.
ASEAN iĝis ASEAN Plus Ses kun aldonaj landoj: nome Aŭstralio, Novzelando kaj Barato. Kodigo de la rilatoj inter tiuj landoj vidis progreson pere de la disvolvigo de laRegiona Ampleksa Ekonomia Partnereco ("Regional Comprehensive Economic Partnership", RCEP), nome proponita interkonsento porlibera komerco inkludante la 16 landojn de ASEAN plus ses. RCEP ebligus parte al la membroj protekti lokajn sektorojn kaj doni plian tempon por plenumi la celon por disvolvigitaj landaj membroj.[40]
ASEAN estis konstruita sur tri pilieroj:[41] la Politik-Sekureca Komunumo de ASEAN (ASEAN Political-Security Community, APSC),[42] La Ekonomia Komunumo de ASEAN, (ASEAN Economic Community, AEC),[43] kaj la Soci-Kultura Komunumo de ASEAN, (ASEAN Socio-Cultural Community, ASCC).[44]
ASEAN serĉis ekonomian integradon pere de la kreado de AEC fine de 2015. Tio establis la funkciadon dekomuna merkato.[45]La averaĝa ekonomia kresko de la landoj membroj de ASEAN dum 1989–2009 estis inter 3.8% kaj 7%. Tiu ekonomia kresko estis pli granda ol la averaĝa kresko deAzia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (Asia-Pacific Economic Cooperation, APEC), kiu estis 2.8%.[46]
La Liberkomerca Areo de ASEAN, (ASEAN Free Trade Area, AFTA), kiu estis establita la 28an de Januaro 1992,[26] inkludas la funkciadon de Komuna Efektiva Prefera Tarifo (Common Effective Preferential Tariff, CEPT) por helpi la liberan fluon de varoj inter la ŝtatoj membroj.[45] Kiam la interkonsento por AFTA estis dekomence subskribita, ASEAN havis nur ses membrojn: nome Brunejo, Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando. Vjetnamio aliĝis en 1995, Laoso kaj Birmo en 1997, kaj Kamboĝo en 1999. La novalvenintoj ne tute plenumis la devojn de AFTA, sed ili estas oficiale konsiderataj parto de AFTA ĉar oni postulis al ili subskribi la interkonsenton antaŭ eniri en ASEAN, kaj ili ricevis pli longajn limdatojn por eniri en la devoj por malpliigo de tarifoj de AFTA.[47]
La venontaj paŝoj estas krei la jenon: unusola merkato kaj produktada bazo, konkurenca ekonomia regiono, regiono de egaleca ekonomia disvolvigo, kaj regiono kiu estu tute integrata en la tutmonda ekonomio.
Ekde 2007, la landoj de ASEAN laŭgrade malaltigis siajn importajn impostojn al la membrolandoj. La celo estis nulaj importimpostoj por ĉirkaŭ 2016.[48]
En Februaro 2016, tiama usona prezidantoObama iniciatis la inaŭguran kunsidopinton de la US-ASEAN ĉe Sunnylands, Rancho Mirage,Kalifornio, por pli proksima engaĝiĝo kun ASEAN, dum la ekonomia kaj komerca kresko de Ĉinio estis bremsanta. Oni studis ankaŭ la aferon de la teritoriaj disputoj en laSudĉina Maro. Tamen, en fina kuna deklaro, nome laSunnylands Declaration ne aludis al laSudĉina Maro laŭ ties nomo, kaj anstataŭe alvokis por: "respekto por la suvereneco de ĉiu lando kaj por la internacia juro". Analizistoj kredas ke tiaj paroloj indikis dividojn ene de la grupo pri kiel respondi al la mara strategio de Ĉinio.[49][50]
La landoj de ASEAN havas multajn ekonomiajn zonojn (industriaj areoj, eko-industriaj parkoj, specialaj ekonomiaj zonoj, teknologiaj areoj, kaj plinovigaj distriktoj). UNIDO Viet Nam (United Nations Industrial Development Organization) kompilis en 2015 liston de ekonomiaj zonoj en la Ekonomia Komunumo de ASEAN en informo titolita "Economic Zones in the ASEANArkivigite je 2020-09-30 per la retarkivoWayback Machine" verkita de Arnault Morisson.
Ĉirkaŭ fino de 2015, ASEAN planis establi la funkciadon dekomuna merkato bazite sur la kvar liberoj de laEŭropa Unio. Tiu unusola merkato certigu la liberan fluon de varoj, servoj, kapabla laborforto, kajkapitalo.
Ĝis la fino de 2010, intra-ASEAN komerco estis ankoraŭ malalta. Komerco estis ĉefe de eksportoj al landoj ekster la regiono, kun la escepto de Laoso kaj Birmo, kies ekstera komerco estis ASEAN-orientita, kun 80% kaj 50% respektive el ties eksportado iranta al aliaj ASEAN landoj.[51]
En 2009, la faritarekta eksterlanda investado (REI) estis de 37.9 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj pliiĝis duoble en 2010 al 75.8 mil milionoj da usonaj dolaroj. 22% el la REI venis el laEŭropa Unio, sekve de landoj de ASEAN (16%), kaj de Japanio kaj de Usono.
La Kadra Interkonsento pri Komerco en Servoj de ASEAN, (ASEAN Framework Agreement on Trade in Services, AFAS) estis adoptita en la Pintokunsido de ASEAN Summit en Bankoko en Decembro 1995.[52] Laŭ AFAS, le ŝtatoj membroj de ASEAN eniris en sinsekvaj sesioj da negocado por liberigi la komercon en servoj kun la celo submeti pli kaj pli altajn nivelojn de engaĝiĝo. Nuntempe, ASEAN konkludis sep seriojn da engaĝiĝoj laŭ AFAS.[53]
La Reciprokaj Agnoskaj Interkonsentoj (Mutual Recognition Agreements, MRAs) estis interkonsentitaj fare de ASEAN por ok profesioj: kuracistoj, dentistoj, flegistoj, arkitektoj, inĝenieroj, kalkulistoj, vorkinspektistoj, kaj turismaj profesiuloj. Individuoj de tiuj profesioj estos liberaj labori en ajna landon de ASEAN ekde la AEC venis en validiĝo la 31an de Decembro 2015.[54] Kandidatoj devas esti gradigitaj kaj agnoskitaj profesiuloj en tiuj kampoj en siaj devenlandoj. Ili povas translokiĝi al aliaj landoj de ASEAN por praktiki, sed ili devas pasi la ekzamenon por permesilo de tiu lando. En Tajlando, ekzamenoj por permesilo okazos en laTaja lingvo. Aldone, oni ne povas esti sendependa praktikanto. Ajna eksterlanda profesiulo intence labori devas kunlabori kun loka negoco. Pro tiaj malhelpoj, estas malverŝajna ke estos baldaŭ gravaj migroj de profesiuloj.[55] Studo de laUniversitato Ĉulalonkon antaŭdiris ke la plejdisvolviĝintaj landoj povos profiti plej el la libera fluo de profesiuloj.[56]
La iniciatoj por lalibera komerco en ASEAN estas plenumitaj fare de la plibonigo de la Interkonsento pri Varkomerco de ASEAN, (ASEAN Trade in Goods Agreement, ATIGA) kaj la Interkonsento pri Doganoj. Tiuj interkonsentoj estas subtenitaj de la laboro farita de kelkaj sektoroj por plani kaj plenumi la decidojn pri la libera komerco, gvidite de la antaŭvidoj kaj postuloj de la ATIGA kaj de la Interkonsento pri Doganoj. La progreso farita de tiuj sektoroj formas la spinaron por la atingo de la celoj deAEC Blueprint kaj por la establado de la Ekonomia Komunumo de ASEAN por la fino de 2015.[57]
La jaro 2007 estis la 40a jariĝo de la formado de ASEAN. Ĝi markis ankaŭ 30 jarojn de diplomatiaj rilatoj kun Usono.[58] La 26an de Aŭgusto 2007, ASEAN komunikis ke ĝi celas kompletigi ĉiujn el ties interkonsentoj pri la libera komerco kun Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Barato, Aŭstralio, kaj Novzelando ĉirkaŭ 2013. Tio kongruas kun la starto de la Ekonomia Komunumo de ASEAN por la fino de 2015.[59][60] En Novembro 2007, la membroj de ASEAN subskribis la Ĉarton de ASEAN, nome konstitucio reganta la rolatojn inter la membroj de ASEAN kaj establanta la ASEAN mem kiel ento deinternacia juro.[61] Dum la sama jaro, estis subskribita ankaŭ la Cebua Deklaro pri Orientazia Energisekureco (15a de Januaro 2007) fare de ASEAN kaj de aliaj membroj de laOrient-Azia Pintkunveno (nome Aŭstralio, Popola Respubliko Ĉinio, Barato, Japanio, Novzelando, Sud-Koreio), kiu celas plenumon de energisekureco per aliro al laenergioj alternativaj al lakonvenciaj brulaĵoj.[62]
La 27an de Februaro 2009, estis subskribita interkonsento pri libera komerco (ILK aŭ FTA laŭ anglalingva vortumado) kun la regiona bloko de ASEAN de dek landoj kajAŭstralio kun ties plej forta partnero nomeNovzelando. Oni ĉirkaŭkalkulis ke tiu FTA defendos la kombinitan MEP de dekdu landoj por ĉirkaŭ pli ol 48 mil milionoj da usonaj dolaroj dum la periodo inter 2000 kaj 2020.[63][64] La membroj de ASEAN, kune kun la ses ĉefaj komercaj partneroj de la grupo (nome Aŭstralio, Ĉinio, Barato, Japanio, Novzelando, Sud-Koreio), komencis la unuan serion de negocadoj la 26an–28an de Februaro 2013, enBali, Indonezio, pri la establado de laRegiona Ampleksa Ekonomia Partnereco•[65]
La ses ĉefaj referencas al la ses plej grandaj ekonomioj en la areo kiuj estas multajn fojojn pli grandaj ol la ceteraj kvar landoj de ASEAN, kaj tiuj estas la jenaj:
Kiam Vjetnamio, Laoso, Birmo kaj Kamboĝo aliĝis al la ASEAN fine de la 1990-aj jaroj, oni vekis polemikojn pri la diferencoj en averaĝa MEK pokapa inter malnovaj kaj novaj membroj. Kiel respondo, estis formita la Iniciato por la ASEAN Integrado (IAI) fare de ASEAN kiel politiko por mondoregiona integrado kun la celo malgrandigi tiujn diferencojn en disvolvigo, kio, aldone al la malegaleco enMalneta enlanda produkto pokapa, estas manifestata pere de malegaleco en kriterioj de la indico de homa disvolviĝo kiaj estas lavivdaŭro kaj lalegopovaj indicoj. Krom la IAI, oni aprobis aliajn programojn por la disvolvigo de la Mekonga Baseno — kie situas la kvar novaj membroj de ASEAN — kiuj klopodas fokusigi al disvolvigo deinfrastrukturoj. Ĝenerale, ASEAN ne havas la financajn rimedojn por etendi substancajn stipendiojn aŭ pruntojn al la novaj membroj. Tiele, ĝi kutime lasas la financadon de tiuj infrastrukturaj projektoj al la internaciaj financaj institucioj kaj al la disvolvigintaj landoj. Tamen, ĝi movas financadon el tiuj institucioj kaj landoj, kaj el la ASEAN-6 (Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Brunejo, Singapuro, kaj Tajlando) mem, por areoj kie la disvolvigaj diferencoj bezonas esti malgrandigitaj pere de la programo de la IAI. Aliaj programoj intencitaj por la disvolvigo de ASEAN-4 havas avantaĝojn pro la geografia proksimeco de la landoj KLBV (Kamboĝo-Laoso-Birmo-Vjetnamio) kaj tendencas fokusi al la infrastruktura disvolvigo en areoj kiaj latransporto,turismo, kaj transmito deenergio.[68]
RKEP konsistas el ĉiuj dek landoj de ASEAN plus ses landoj (Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Barato, kaj Novzelando) kiu havas komercajn interkonsentojn kun la landoj de ASEAN. RKEP kovras 45% el la monda loĝantaro kaj ĉirkaŭ unu trionon de la tutmonda MEP. Por ekzemplo, 60% el la eksportoj deNovzelando estas al landoj de RKEP countries. RKEP estas etendo de ASEAN plus tri, kaj poste de ASEAN plus ses.[69][70][71]
La koncepto de azia valuta unuo (Asian Currency Unit, ACU) startis en la mezo de la1990-aj jaroj, antaŭ la azia financa krizo de 1997.[72] Ĝi estis proponita kesto de aziaj valutoj, simila al tiu de la Eŭropa valuta unuo, kio estis la antaŭulo de laEŭro. LaBanko por Azia Disvolviĝo estas responsa pri la esplorado de la fareblo kaj konstruado de tiu kesto.
↑ (2010) “The ASEAN Charter: ASEAN Failure or Member Failure?”,New York University Journal of International Law and Politics43,p. 159–210. Alirita 20a de Majo 2015..
↑"Philippine death squads very much in business as Duterte set for presidency". Reuters. 26a de Majo, 2016.[7] Alirita la 27an de Majo, 2017. "Duterte's loud approval for hundreds of execution-style killings of drug users and criminals over nearly two decades helped propel him to the highest office of a crime-weary land."
↑"Philippine death squads very much in business as Duterte set for presidency". Reuters. 26a de Majo, 2016.[8] Alirita la 27an de Majo, 2017. "Human rights groups have documented at least 1,400 killings in Davao that they allege had been carried out by death squads since 1998. Most of those murdered were drug users, petty criminals and street children."
↑"Philippines senator who branded President Duterte 'serial killer' arrested". The Guardian. 23a de Februaro 2017.[9] Alirita la 27an de Majo, 2017.
↑Regional integration: the ASEAN vision in 2020 by Rosabel B. Guerrero; Director, Department of Economic Statistics, Bangko Sentral ng Pilipinas, Manila, Philippines.
Acharya, Amitav (2009), Constructing a Security Community in Southeast Asia: ASEAN and the problem of regional order (2a eld.), Abingdon Oxon/New York: Routledge,ISBN 978-0-415-41428-9
Collins, Allan (2013), Building a People-oriented Security Community the ASEAN Way, Abingdon Oxon/New York: Routledge,ISBN 978-0-415-46052-1
Fry, Gerald W. (2008), The Association of Southeast Asian Nations, New York: Chelsea House,ISBN 978-0-7910-9609-3
Haacke, Jürgen; Morada, Noel M., eld. (2010), Cooperative Security in the Asia-Pacific: The ASEAN Regional Forum, Abingdon Oxon/New York: Routledge,ISBN 978-0-415-46052-1
Seah, Daniel (2015) Problems Concerning the International Law-Making Practice of ASEAN Asian Journal of International Law (Cambridge University Press)[13] Alirita la 28an de Majo 2017.