Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

ALEUS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ALEUS
organizaĵoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

ALEUS estas registrita asocio (ALEUS e. V.) enGermanio kun sidejo enPaderborn. Ĝia celo estas propagandi la uzon deEsperanto inter anoj kaj simpatiantoj de la politika partioFDP. La estraranoj de la asocio estas Günter Lobin,Věra Barandovská-Frank kaj Lothar Weeser-Krell[1].

ALEUS estis fondita je la3-a de oktobro 1974 deHelmar Gunter Frank[2]; ĝia nomo estasakronimo de la germana esprimoArbeitskreis fürliberaleeuropäischeSprachpolitik (= laborrondo pri liberala eŭropa lingvopolitiko).

ALEUS konsideras sia precipa celo la enkondukon de neŭtrala kaj facile lernebla dua lingvo enEŭropa Unio; tiu lingvo ne nepre estu Esperanto, kiu tamen ŝajnas al ĝi la plej taŭga kandidato[3]. La eŭrop-centrecon de la esperanta radikaro, ofte kritikatan, ALEUS opinias dezirinda eco de komuniklingvo speciale eŭropa. Pri ebla rolo tutmonda de tia lingvo ALEUS ne esprimas opinion.

ALEUS postulas, ke en la lerneja instruado eŭrop-unia la komuniklingvo estu la unua lingvo, kaj ke la disponigo de pliaj lingvoj orientiĝu ne nur laŭ la monda disvastigiteco, sed ekzemple ankaŭ de lim-regiona uzebleco[3].

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Impressum (germane) (HTML). Arkivita ella originalo je 2015-02-24. Alirita 2014-12-12 .
  2. Der Verein (germane) (HTML). Arkivita ella originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-12 .
  3. 3,03,1 9-Punkte-Erklärung des Arbeitskreises für liberale europäische Sprachpolitik (germane) (HTML). Arkivita ella originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-13 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=ALEUS&oldid=8058236"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp