La en la Regna konsilantaro reprezentitaj reĝlandoj kaj landoj kaj la landoj de la sankta hungara Stefana krono
Origina nomo:
Die im Reichsrat vertretenen Königreiche und Länder und die Länder der heiligen ungarischen Stephanskrone(germane)A birodalmi tanácsban képviselt királyságok és országok és a magyar Szent Korona országai(hungare)
Aŭstrio kaj Hungario historie kuniĝis en1521 per la geedziĝo de princinoAna de Bohemio kaj arkidukoFerdinando la 1-a,kiu post la abdiko de sia fratoKarolo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta Roma Imperio.
Post la morto deLadislao la 2-a, la patro de Ana, Ferdinando iĝis reganto deHungario kajBohemio. Hungario tamen ne iĝis parto de la imperio.
Ĉar la hungaraj nobeloj ne sentis sin sufiĉe reprezentataj en laimperia administrado, ili ribelis en1848 kaj fine atingis la "egaligon" kun la aŭstroj. De 1867 la aŭstria imperiestro estis samtempe hungaria reĝo, kaj la monarkio portis la nomon "k. u. k." (= "kaiserlich und königlich", imperiestra kaj reĝa).
Post la malvenko de Aŭstrio fare de Prusio en la milito de 1866, la imperia registaro ne plu povis ignori la postulojn de la hungaroj. Ili atingis sian celon en 1867 , kiam, per la Aŭstra-Hungara Kompromiso (laAusgleich ), Francisko Jozefo donis al Hungario la saman statuson kiel al Aŭstrio. Tamen, la slavaj popoloj ene de la monarkio estis tute flankenlasitaj en ĉi tiu procezo.
Per la Ausgleich (Egaligo), la germana kaj hungara loĝantaroj ricevis privilegian pozicion. La aliaj popoloj, kiuj kune formis malgrandan plimulton, estis flankenlasitaj ene de la Duobla Monarkio, kiu renkontis kreskantan reziston, precipe de la ĉeĥoj. En majo 1867, Franz Joseph faris paroladon en la Imperia Konsilio, en kiu li promesis "la saman sekurecon (kiun la hungaroj ricevis) por la tro granda regno kaj provincoj." La dividlinio ne sekvis historiajn liniojn (Bohemio apartenis al la sama dinastio kiel Hungario ĝis 1526 ), sed estis desegnita laŭlonge de la rivero Leitha . Aŭstrio (kune kun Bohemio, kiu estis parto de Aŭstrio) fariĝisCislajtio, dum Hungario (inkluzive de Slovakio, Kroatio, Transsilvanio kaj Banato) fariĝisTranslajtio. La hungaroj ĝuis tre altan gradon de interna aŭtonomeco.
Defendo, eksterlandaj aferoj kaj financoj fariĝis federaciaj aferoj. Post kiam Bosnio estis aneksita en 1908,Translajtio estis regata je federacia nivelo (de la Ministerio pri Financoj).
La lando mem estis tre malstrikta federacio, preskaŭkonfederacio. Ekstera politiko estis federacia afero, same kiel laarmeo. Ene de siaj limoj, la aŭstroj kaj hungaroj ĝuis konsiderindanaŭtonomecon.
En historia studo deBernd Krause li analizas la proponojn kaj faktajn provojn pri interetna uzo de Volapuko kaj Esperanto en la armeo de Aŭstrio-Hungario fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj[2].
En la 19-a jarcento, naciaj simboloj kiel blazonoj kaj flagoj ankoraŭ estis tre gravaj. Por laDuobla Monarkio, oni elektis blazonon, en kiu la blazono de la Habsburga Domo-Loreno, ornamita per krono , funkciis kiel ligo inter la "aŭstra" kaj la hungara blazonoj.
La moto en la latina kaj hungara lingvoj estas "Nedividebla". Elektante lalatinan, oni evitis la bezonon elekti inter la lingvojgermana kaj laĉeĥa.
Aŭstrio-Hungario devis konstante lukti kun komunumaj problemoj, kiuj — malgraŭ la granda populareco de Francisko Jozefo la 1-a — kontinue malfortigis la imperion. Francisko Jozefo ne nepre kontraŭis plian malcentralizon , ekzemple, volante doni al la slavoj memregadon . Tio limigus la influon de la hungaroj. Tamen, plian malcentralizon, specife trialismon (kun la ĉeĥoj kiel tria partnero), rezistis la aŭstraj kaj hungaraj elitoj, kiuj finfine venkis. Politikon de malfortigo de Hungario kaj fortigo de la pozicio de la slavaj popoloj ankaŭ pledis la tronheredanto, Francisko Ferdinando . Li elpensis planon por federacio, en kiu al ĉiu etno oni donus aŭtonomecon ene de la Aŭstriaj Ŝtatoj.
Ambaŭ landoj sekvis tre malsamajn politikojn. Aŭstrio donis al siaj malplimultoj certan gradon da aŭtonomeco. Ĉeĥoj povis paroli sian lingvon libere, estis instruitaj en siaj propraj lernejoj, kaj eĉ havis sian propran universitaton. La situacio ne estis la sama porkroatoj,slovakoj,slovenoj,italoj kajukrainoj. Hungario, aliflanke, efektivigis tre striktanhungarigon, kiu celis trudi la hungaran lingvon kaj kulturon tra la tuta Hungara Reĝlando, kvankam hungaroj konsistigis nur duonon de la loĝantoj de la teritorio. Nur kroatoj povis fidi je limigita aŭtonomeco per la Hungara-Kroata Kompromiso de 1868, sed tiu interkonsento estis rapide forĵetita de la hungaroj.
Tiuj komunumaj disputoj karakterizis la tutan ekziston de Aŭstrio-Hungario, kaj sen laUnua Mondmilito poste kondukintus al separismo aŭ plia malcentralizo.
Slavoj, kiuj pretendis similan egaligon kunVieno, ne ricevis ĝin ĝis laUnua mondmilito, kies rezulto vanigis tiuspecajn konsiderojn. La slavoj en la regno estis geografie dividitaj en sud-slavojn (serboj, kroatoj, slovenoj) kaj okcident-slavojn (ĉeĥoj, poloj, slovakoj), inter kiuj troviĝis la german- kaj hungar-parolaj teritorioj.
La okcident-slavaj partoj post la Unua mondmilito formis la Ĉeĥoslovakan Respublikon, kiel pruvas jena templinio: ??? (problemo kun la fasonado de tiu tempolinio! sube de la artikolo)