Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstria Respubliko
Republik Österreich

La flago de Aŭstrio

La blazono de Aŭstrio

DetalojDetaloj
Nacia himno:Land der Berge, Land am Strome
suverena ŝtato(1918–)
lando sen maraliro
ŝtato-heredanto
jurŝtato
respubliko
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboVieno
Oficiala(j) lingvo(j)germana lingvo, aŭstra signolingvo
Uzata(j) lingvo(j)germana
Plej ofta(j) religio(j)katolikoj 57%protestantoj 3%
Areo83,871 km²
- % de akvo1,3 %
Loĝantaro8 979 894 (2022)
Loĝdenso105 loĝ./km²
LoĝantojAŭstroj
HorzonoUTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno.at
LandokodoAT
Telefona kodo+43
Plej alta punktoGroßglockner
Plej malalta punktoNeusiedler See
Politiko
Politika sistemoFederaciaRespubliko
ŜtatestroprezidentoAlexander Van der Bellen
ĈefministrokancelieroChristian Stocker
Nacia tago26-a de oktobro (tago de akcepto de la leĝo pri konstanta neŭtraleco1955)
Sendependiĝo27-a de julio1955
Ekonomio
ValutoEŭro (EUR)
MEPlaŭ 2021
– suma477,08 miliardoj dolaroj
– pokapa53267,9 Eŭroj (World Bank)
 
Membro de
Eŭropa suda observatorio(2008–)
Internacia Holokaŭsta Memora Alianco(2001–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1997–)
Schengen-spaco(1997–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1997–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1995–)
Eŭropa Unio(1995–)
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado(1993–)
International Centre for Migration Policy Development(mul)Traduki(1993–)
Misilo-Teknologia Regada Reĝimo(1991–)
Vizorezigna programo de Usono(1991–)
Aŭstralia Grupo(1989–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1973–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1971–)
Banko por Azia Disvolviĝo(1966–)
Internacia Evoluiga Asocio(1961–)
Eŭropa Liber-Komerca Asocio(1960–1995)
CERN-Konsilio(1959–)
Internacia Konsilio de Milita Sporto(1958–)
Internacia Financa Korporacio(1956–)
Unuiĝintaj Nacioj(1955–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1955–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1953–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1948–)
Unesko(1948–)
Interpol(1923–)
Universala Poŝta Unio(1875–)
Internacia Telekomunika Unio(1866–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Atomkerna Provizanta Grupo
Internacia Energi-Agentejo
Konsilio de Eŭropo
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Grupo pri Teraj Observoj
Afrika Banko por Disvolviĝo
Traktato pri Atoma Nedisvastigo
Eŭropa Paga Unio
Eŭropa Movada Kunordiga Centro
International Energy Forum(en)Traduki(–2023)Redakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioAŭstria Esperanto-Federacio
vdr

Aŭstrio[1]Aŭstrujo[2] (germane Österreich [ˈøːstɐˌʁaɪç], oficialeRespubliko Aŭstrio; germane Republik Österreich) estas parlamenta-demokratiafederacia respubliko kajsenmara lando de ĉirkaŭ 8,7 milionoj da personoj[3] enCentra Eŭropo, konsistanta el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estasGermanio kajĈeĥio (Landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio), en la orientoSlovakio kajHungario, en la sudoSlovenio kajItalio kaj en la okcidentoSvislando kajLiĥtenŝtejno. La teritorio de Aŭstrio kovras 83,879 km². La tereno estas tre montara, ĉar ĝi situas ene deAlpoj; nur 32 % el la lando estas sub 500 m super marnivelo, kaj ties plej alta pinto estas 3,798 m.[4] La majoritato de la loĝantaro parolas lokajnbavariajn dialektojn de lagermana kielgepatra lingvo,[5] kaj laaŭstra-germana lingvo en sia normiga formo estas laoficiala lingvo de la lando.[6] Aliaj lokaj oficialaj lingvoj estas lahungara, laburgenlandakroata, kaj laslovena.[4]

La origino de la nuntempa Aŭstrio radikas en la tempo de laHabsburga dinastio, kiam ĝia plejparto apartenis al laSankta Romia Imperio. El lareformacia epoko, multaj nordgermanaj princoj, malkontentaj pri la aŭtoritato de la imperiestro, uzisprotestantismon kiel la flagon de ribelo. LaTridekjara milito, la influo de laReĝlando Svedio kaj laReĝlando Francio, la elstarigo de laReĝlando de Prusio, kaj laNapoleonaj invadoj malfortigis la imperiestran povon en la nordo de Germanio, sed en la sudo, kaj en ne-germanaj areoj de la imperio, la imperiestro kaj katolikismo plu tenis kontrolon. Dum la17-a kaj18-a jarcentoj, Aŭstrio retenis sian lokon kiel unu el lapotencoj de Eŭropo[7][8] kaj, responde al la kronigo deNapoleono kiel laImperiestro de la Francoj, en 1804 estis oficiale proklamita laAŭstria imperio. Post la malvenko de Napoleono, Prusio elstaris kiel ĉefa rivalo de Aŭstrio pri la regado en la germanaj teritorioj. La malvenko de Aŭstrio en laBatalo de Königgrätz kontraŭ Prusio dum laAŭstri-Prusia milito de 1866, ebligis al Prusio plifortigi sian kontrolon super la cetero de Germanio. En 1867, la Aŭstra imperio estistransformita enAŭstri-Hungario. Post la malvenko de Francio en laFranci-Prusia milito de 1870-1871, Aŭstrio estis ekskludita el la novaGermana imperio, kvankam en la venontaj jardekoj, ties politiko, kaj speciale tiu eksterlanda, pli kaj pli konverĝis kun tiu de la Prusi-regata Imperio. Dum la Julia Krizo de 1914 kiu sekvis la murdon de laArkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio la 28-an de junio, Aŭstri-Hungario, kuraĝigita pro la plendo kun germania subteno, la 28-an de julio deklaris militon kontraŭ Serbio, kiu ne tute plenumis la koncernanultimaton. Aŭstrio estis tiele la unua lando kiu iris al la milito en la Julia Krizo, kiu eventuale rezultis en laUnua Mondmilito.

Post la falo de la Habsburga (Aŭstri-Hungaria) imperio en 1918 fine de la Unua mondmilito, Aŭstrio adoptis kaj uzis la nomonRespubliko German-Aŭstrio (Deutschösterreich), poste ŝanĝis ĝin alÖsterreich, kadre de klopodoj unuiĝi kunGermanio, sed tio estis malpermesita de laTraktato de Saint-Germain-en-Laye en1919. LaUnua Aŭstria Respubliko estis establita en 1919. En 1938Nazia Germanio aneksis Aŭstrion dum laAnschluss.[9] Tiu situacio daŭris ĝis la fino de laDua Mondmilito en 1945, post kio Aŭstrio estisokupita de la Aliancanoj kaj ĝia iama demokratia konstitucio estis restaŭrita. En 1955, laAŭstria Ŝtattraktato re-establis Aŭstrion kiel suverenan ŝtaton, finante la epokon de la okupacio. Samjare, laParlamento de Aŭstrio aprobis laDeklaron de Neŭtraleco, kiu deklaris ke la Dua Aŭstria Respubliko estu porĉiameneŭtrala.

Nuntempe, Aŭstrio estas parlamentareprezenta demokratio kiu enhavas naŭfederaciajn ŝtatojn.[4][10] La ĉefurbo kaj plej granda urbo, kun pli ol 1.7 milionoj da loĝantoj, estasVieno.[4][11] Aliaj ĉefajurbaj areoj de Aŭstrio estasGraz,Linz,Salzburg kajInnsbruck. Aŭstrio estas unu el laplej riĉaj landoj en la mondo, nome la dekkvara, kun malneta enlanda produkto por kapo de 44,498 usonaj dolaroj.[12] La lando disvolvigisaltan vivnivelon kaj en 2014 estis rangigita la 21-a en la mondo laŭ siaIndico de homa disvolviĝo. Aŭstrio estas ekde la jaro1955 membro deUnuiĝintaj Nacioj,[13] kaj ekde1995 de laEŭropa Unio.,[4] kaj ĝi estas fondinto de laOEKE.[14] Aŭstrio ankaŭ estis subskribinta la interkonsenton de laTraktato de Schengen en 1995,[15] kaj adoptis la valuton deeŭro en 1999.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]
Unua apero de la vorto "Ostarrîchi", cirkle en ruĝa. Moderna Aŭstrio honoras tiun dokumenton, datita el la 996, kiel la fondo de la lando.

La germanlingva nomo por Aŭstrio,Österreich, signifas "orienta regno" en lamalnovaltgermana lingvo, kaj estas frata esprimo kun la vortoOstarrîchi, kiu unuafoje aperis en la "Ostarrîchi dokumento" en 996.[16] Tiu vorto probable estas traduko el lamezepoklatinaMarchia orientalis en lokan (bavarian) dialekton. Aŭstrio estis prefekturo de Bavario kreita en 976. La vorto "Austria" estas latinigo de la germanlingva nomo kaj estis unuafoje registrita en la 12-a jarcento. Tiam, la Danuba baseno de Aŭstrio (Supra kajMalsupra Aŭstrioj) estis la plej orienta limo de Bavario, kaj fakte de lagermana etno, ĉar la teritorio de la iama Orienta Germanio estis loĝata deslavajsoraboj kajpolaboj.

Friedrich Heer, historiisto pri Aŭstrio de la 20-a jarcento, asertis en sia libroDer Kampf um die österreichische Identität (La lukto por la aŭstria identeco),[17] ke la ĝermana formoOstarrîchi estas ne traduko de la latina vorto, sed ambaŭ rezultis el multe pli antikva termino kiu originas en lakeltaj lingvoj de la antikva Aŭstrio: antaŭ pli ol 2500 jaroj, la majoritato de la aktuala lando estis nomataNorig fare de la kelta loĝantaro (Hallstatt-kulturo); laŭ Heer,no-nor- signifis "oriento" aŭ "orienta", dum-rig estas rilata al la moderna germanaReich, kun signifo "regno". Laŭe,Norig esence signifis la samon kielOstarrîchi kajÖsterreich, doAustria. La kelta nomo estis eventuale latinigita alNoricum post laromianoj konkeris la areon de la moderna Aŭstrio, ĉirkaŭ 15 a.K.Noricum poste iĝosRomia provinco en la mezo de la unua jarcento n.e.[18] Tamen la hipotezo de Heer ne estas akceptita de plejmulto de lingvistoj.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Topografio de Aŭstrio

Aŭstrio etendiĝas de okcidento al oriento je maksimume 575 km, de nordo al sudo je 294 km.

Ĉirkaŭ 60 % de la areo estas montara, kun partoj de la orientajAlpoj. Pro tio foje oni nomas la landon ankaŭAlpa respubliko. Norde de laDanubo situas en supra kaj malsupra Aŭstrio la granita kaj gnejsa ebenaĵo; transe de la orienta landlimo troviĝas la malgrandajKarpatoj.

La grandajebenaĵoj situas oriente laŭ laDanubo, ĉefe laAntaŭalpoj, laViena baseno kaj la sudaStirio, kiun pro simileco alToskano oni ofte nomasstiria Toskano.

Burgenlando, oriente de laalpa-karpata-arko, finiĝas ĉe laKarpata baseno. Pejzaĝe kaj klimate ĝi multe similas al la orienta najbaroHungarujo, al kiu ĝi apartenis ĝis1921.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Aŭstrio.

Prahistorio

[redakti |redakti fonton]
Vilendorfa Venuso

La teritorio de la respubliko Aŭstrio jam en komencaŝtonepoko estis loĝata de homoj. Unu el la plej famaj postrestaĵoj el tiu tempo estas laVenuso de Willendorf (Vilendorf), trovita en1908 dum elfosado en la regionoWachau (Waĥaŭ). Tiu ĉi ŝtonartaĵo, proksimume 25 000 jarojn aĝa, montras virinon kun tre grandaj mamoj kaj estas pro tio interpretata kielsimbolo de fekundeco.

Pli malfrue, dum la tiel nomataHallstatt-tempo (Halŝtat) denove troveblas multaj spuroj de homa kulturo, ekzemple la elfosaĵoj enHallstatt aŭ la probablamonteta tombejo enGroßmugl (Grosmugl). La kreintoj de tiu ĉi kulturo supozeble estas lailiroj.

Pli malfrue dum laLa-Tène-tempo la regiono estis koloniigita dekeltoj. Ankaŭ la unua konata ŝtataĵo sur aŭstria teritorio, laRegnum Noricum el la2-a jarcento a.K., havas keltan devenon.

Antikveco

[redakti |redakti fonton]

Dum la sekurigado de la Danuba limo, la tiel nomataLimes, ankaŭ la hodiaŭa Aŭstrio sude de la Danubo estis konkerita kaj alligita al laRomia Imperio. Tri romiaj provincoj havis regionojn en la hodiaŭa Aŭstrio:Rhaetia,Noricum kajPannonio. La ĉefurbo de tiu lasta, Carnuntum, estis la plej grava romia setlejo en la teritorio de Aŭstrio.

Migradoj en Eŭropo inter la2-a kaj la5-a jarcentoj. Ĉefaj itineroj trafis la nunan Aŭstrion.

Dum laPopolmigrado multaj popoloj tramigris la teritorion de la hodiaŭa Aŭstrio. La romianoj rezignis pri la Danuba limo proksimume je la jaro 500. En oriento estis lalangobardoj ĝis ilia migrado al Italio. De okcidento venis labavaroj al la alpa regiono, dum laslavoj establiĝis en la sud-orienta alpa regiono. Ekde la invado de laavaroj en la 560-aj jaroj ne ekzistas historiaj dokumentoj por pli longa tempo.

Mezepoko

[redakti |redakti fonton]

Jam dum la tempo deKarlo la Granda ekzistis limlando kontraŭ la avaroj. Invadoj de lahungaroj detruis ĝin. Post la tri bataloj de Bratislavo en somero 907 la limo de la orienta Frankona Regno estis retirita ĝis la rivero Enns. Nur en 955 post labatalo sur la Lechfeld la hungaroj setlis kaj la apenaŭ loĝata regiono inter la riveroj Enns kaj Leitha (lajta) fariĝis libera por koloniado. Dum la dua duono de la 10-a jarcento tiel estiĝis nova graflando oriente de la rivero Enns, kiu estis nomitamarchia orientalis (limlando en oriento) kaj kiu estis metita sub la regado de la duko de Bavario ene de laSankta Romia Imperio.

Kun Leopoldo la 6-a la malfrumezepoka Aŭstrio atingis kulturan kulminon, kion markis enkonduko de la revolucia arto engotika stilo. Post la morto de lia filoFrederiko la 2-a en 1246 la vira linio de la familio Babenberger estingiĝis. Inter la multaj posteulaj kandidatoj venkis la reĝo de Bohemio,Přemysl Otakar la 2-a, kiu estis en 1256 vokita al la lando por fini la kverelojn. Lia politiko celis repuŝi la aristokrataron kaj subteni la urban burĝaron. Kiam li volis fariĝi imperiestro, lin kontraŭbatalisRudolfo de Habsburgo, kiu venkis lin en 1278 en labatalo sur Morava kampo. LaHabsburgoj povis sin instali kiel dukoj de la landoj Aŭstrio kajStirio.

Moderna epoko

[redakti |redakti fonton]
Ferdinando la 2-a.

En la aŭstriaj landoj (escepte deTirolo) preskaŭ la tuta loĝantaro konvertiĝis alprotestantismo. La rekatolikigado komenciĝis nur ĉirkaŭ 1600, sed kun des pli granda subpremo kaj brutaleco. Dum tiu ĉi procezo elstaris lajezuitoj kaj la kardinalo Melchior Khlesl, la kanceliero de imperiestro Matiaso. Sed gvidanta praktikanto de tiu ĉi politiko estisFerdinando la 2-a, famiĝinta pro sia eldiro, ke li preferas regi dezerton ol landon plenan je herezuloj. Per tiu ĉi politiko la aŭstriaj landoj estis envolvitaj en laTridekjara militon, dum kiu iutempe aspektis kvazaŭ la Habsburgoj povus transformi laSanktan Romian Imperion enabsolutan monarĥion.

Post la estingiĝo de la ĉefa linio de la Habsburgoj en1699 la aŭstriaj Habsburgoj batalis kontraŭLudoviko la 14-a je la hispana heredaĵo. La lukto estis verve gvidata ĉefe deJozefo la 1-a, sed post lia morto ĉio disfalis. Lia fratoKarlo estis la lasta vivanta Habsburgo: li estus heredinta mondan imperion, al kio la aliaj imperioj volis malhelpi. Tamen per la paco deUtrecht (utreĥt) en1713 el la heredaĵo ĉiuj eŭropaj kromlandoj deHispanio (Belgio,Napolo,Lombardio) venis al Aŭstrio, kiu per tio atingis sian plej grandan teritorian etendiĝon.

Post laFranca Revolucio ankaŭ Aŭstrio estis implikita en laNapoleonaj Militoj, kiuj nur en1815 finiĝis per laViena kongreso. Al la kronado deNapoleono la imperiestroFrancisko la 2-a reagis per la proklamado de laImperiestreco de Aŭstrio. Francisko estis ekde tiam titolita perFrancisko la 1-aImperiestro de Aŭstrio. Napoleono devigis lin en1806 rezigni pri la imperiestra krono de laSankta Romia Imperio, kiu pro tio ĉesis ekzisti.

20a jarcento

[redakti |redakti fonton]

Iam la pova centro de la grandaAŭstra-Hungara Imperio, Aŭstrio post la malvenko en laUnua mondmilito kaj lapactraktato de Saint Germain estis reduktita al lamalgranda respubliko. Post laanekso al laNazia Germanio en 1938 kaj sekvaokupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. Dum la nazia epoko agadis la rezista movadoO5.

La en 1955 subskribitaŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon alGermanio. Konstitucia leĝo en la sama jarodeklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉon de la foriro de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso deSovetunio en 1991 kaj la aliĝo al laEŭropa Unio en 1995. En 1999 Aŭstrio aliĝis al laEŭropa Mona Unio.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de1920 federacia, parlamenta-demokratiarespubliko, konsistanta el naŭfederaciaj landoj.Ŝtatestro estas laFederacia Prezidento, elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Eblas unu reelektiĝo seninterrompa. Li nomumas laFederacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi al la proporcioj de la partioj en laNacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.

LaFederacia Registaro de Aŭstrio (germane Österreichische Bundesregierung) estas lakabineto kiu konsistigas laplenuman povon de Aŭstrio. Ĝi konsistas el lakanceliero, kiu estras la registaron, lia deputito kaj la diversaj ministroj.

LaParlamento de Aŭstrio konsistas el du ĉambroj. La konsisto de laNacia Konsilio estas determinata ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de laFederacia Konsilio estas sendataj de lalandaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstrialeĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan blokorajton, kiu povas esti malvalidigita per persista rezolucio de la Nacia Konsilio.

Federaciaj landoj

[redakti |redakti fonton]

Aŭstrio konsistas el naŭfederaciaj landoj, dividitaj endistriktoj.

La federaciaj landoj (Bundesländer) de Aŭstrio
ŜtatoĈefurbo
Burgenlando (Burgenland)Eisenstadt
Karintio (Kärnten)Klagenfurto (Klagenfurt)
Malsupra Aŭstrio (Niederösterreich)St. Pölten
Supra Aŭstrio (Oberösterreich)Linz
Salcburgio (Salzburg)Salcburgo
Stirio (Steiermark)Graz
Tirolo (Tirol)Innsbruck
Vorarlbergo (Vorarlberg)Bregenz
Vieno (Wien)Vieno

Vidu ankaŭ:

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
ModernaVieno,Vienna International Centre kun la oficejoj deUnuiĝintaj Nacioj kaj la Turo DC 1.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Aŭstrio, 2019

Aŭstrio estas la12a plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[19] havas bone disvolvigitansocialan merkatan ekonomion, kaj altanvivnivelon. Ĝis la 1980-aj jaroj, multaj el la plej grandaj industriaj firmaoj de Aŭstrio estis ŝtatigitaj; en lastaj jaroj, tamen,privatigo malpliigis la ŝtatan posedaĵon ĝis nivelo komparebla kun aliaj eŭropaj ekonomioj. Lalaborista movado estas partikulare forta en Aŭstrio kaj havas grandan influon al la laborpolitiko. Krom tre disvolvigitaindustrio, internaciaturismo estas la plej grava parto de la naciaekonomio.

Aŭstrio estas parto de laeŭrozono (malhelblue), kaj la unuigita merkato deEŭropa Unio.

Germanio historie estis la ĉefa komerca partnero de Aŭstrio, kio faras ĝin vundebla al rapidaj ŝanĝoj en la germana ekonomio. Ekde kiam Aŭstrio iĝis membra ŝtato de laEŭropa Unio, ĝi akiris pli fortajn ligojn al aliaj EU ekonomioj, kio malpliigis ĝian ekonomian dependon de Germanio. Aldone, membreco de EU okazigis alfluon de eksterlandaj investistoj allogitaj de la aliro de Aŭstrio al la unuigita eŭropa merkato kaj de ties proksimeco al la novaj ekonomioj de la Eŭropa Unio. La kresko de MEP atingis 3,3% en 2006.[20] Almenaŭ 67% importaĵoj venas el aliaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio.[21]

Eksportado

[redakti |redakti fonton]

Transportoj

[redakti |redakti fonton]
Aŭstra trajno ĉe fervojo de Semmering.

Lafervojoj funkcias en totalo de 6123 km (el kiuj 3523 km estas elektrigitaj). Lanormala ŝpuro funkcias en 5639 km (el kiuj 3429 km estas elektrigitaj), kaj krome ekzistas ĉirkaŭ milo da km de diversaj tipoj deetŝpura fervojo. La landa fervoj sistemo de Aŭstrio estas laÖsterreichische Bundesbahnen, aŭ ÖBB. Ĝi dungas 47.700 homojn. La ĉefa stacio estasVieno, sed estas ankaŭ gravaj stacioj enGraz,Innsbruck kajSalzburg. En la ĉefurbo estas ankaŭ laMetroo de Vieno.

En la lando estas totala reto de 200 000 km daaŭtoŝoseoj (100% pavimitaj, inklude 1700 km de rapidvojoj). Por cirkuli laŭ tiuj estas postulita aĉeto de vinjeto kiu validas por tuta jaro. La aŭtoŝoseoj nombras el A1 ĝis A26.

Kroma transportoreto estas havigita per 358 km da akvokanaloj, ĉefe laŭlonge de la riveroDanubo.

Aŭstrio havas 55flughavenojn kaj du porhelikopteroj. Plej flughavenoj en la lando havas, nepavimitajn el- kaj al-terigejojn. Nur unu flughaveno havas pavimitajn vojojn pli longajn ol 10 000 futoj.

Mondaj heredaĵoj

[redakti |redakti fonton]
La palaco de Schönbrunn vidata ekde siaj ĝardenoj.

Aŭstrio estis hejmlando de pluraj famaj komponistoj kielWolfgang Amadeus Mozart,Ludwig van Beethoven,Johann Strauss kajJohann Strauss Jr.,Arnold Schönberg,Anton Webern,Alban Berg (la tri lastaj partoprenis en la fama "Dua Skolo de Vieno"). Aliaj famaj aŭstrianoj estis la fizikistojLudwig Boltzmann kajErwin Schrödinger, la filozofojKarl Popper,Ludwig Wittgenstein kajKurt Gödel, la psikologoSigmund Freud, la poetoPeter Rosegger, la kantistoFalco, la ekonomikistojLudwig von Mises kajFriedrich Hayek, la pentristoGustav Klimt, la futbalistoHans Krankl kaj la aktoroArnold Schwarzenegger. Ĝi ankaŭ estis la hejmlando de la nazia diktatoroAdolf Hitler, kiu ĉiam tre bone parolis pri sia hejmlando kaj la plej grandaj momentoj de laAŭstra-Hungara Imperio.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
Linz estas landa ĉefurbo kaj en2009eŭropa kultura ĉefurbo

En la18-a kaj19-a jarcentojVieno estis centro de la muzika vivo. Ĝis nun ekzistas multajoperejoj,teatrejoj,orkestrejoj kaj tradicioj kiel laNovjara koncerto de la vienaj filharmonikistoj kaj multajfestivaloj. Troveblas ankaŭ multajkabaretoj. Kuirarte rimarkindas la kulturo de lavienaj kafejoj, laHeuriger, kaj sennombraj tipaj manĝaĵoj kun longa tradicio. En2003Graz estiseŭropa kultura ĉefurbo, en2009Linz.

La aŭstran kulturon disvastigas eksterlande laaŭstra kulturforumo. Ok konstruaĵoj kaj pejzaĝoj de Aŭstrio estas parto de laMonda heredaĵo de Unesko.

La cirkulado de la gazetoKurier en 2007 estis de 169 481 ekzempleroj.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]

Regionaj kutimoj estis konservitaj de asocioj en la tuta Aŭstrio. Kutimoj temas ĉefe primuziko,danco,teatro,poezio,ligna gravurado kajbrodado. Multaj lokaj kutimoj rilatas alsezonoj, kielAperschnalzen,Glöckler,danco de Katrino,Kufenstechen,Mariä Lichtmess kajkarnavalo.

Tradicia estas ankaŭ la teksaĵindustrio.Brodado utilas por ornami tradiciajn vestojn.

Festotagoj

[redakti |redakti fonton]
Kristnaska infanbazaro enOberndorf

Pro la historio forte influita dekatolikismo, la plej multaj feritagoj estas la religiaj. Escepto estasKärnten, kiu decidis, ke ankaŭ la popola voĉdono de1920 estu leĝa feritago.

Kunaj feritagoj de ĉiuj landoj estasNovjaro, latri sanktaj reĝoj,sankta vendredo,paska lundo, nacia feritago,ĉieliro de Kristo,pentekosta lundo,kristokorpa festo,ĉieliro de Maria,ĉiuj sanktuloj,senmakula koncipiĝo,Kristnasko, tago de la sankta Stefano kajSilvestro.

La nacia feritago okazas la26-an de oktobro, ĝi memorigas pri la tago de la leĝa decido en1955 pri ĉiama neŭtraleco. Enkalkulante regionajn feritagojn, en 2009 ĉiu federacia lando havis 17 leĝajn feritagon, krom Kärnten, kiu havis 18.

Ĉiureligia komunumo rajtas krome festi siajn proprajn festotagojn kaj anoj tiam ne laboras. Ekzemple judaj komunumoj festasJom Kippur, kvankam ĝi ne estas leĝa feritago.

Muziko

[redakti |redakti fonton]
Wolfgang Amadeus Mozart
Johann Strauss
Gustav Mahler

Komponistoj de la klasika kaj romantika epoko estis ekzempleWolfgang Amadeus Mozart elSalzburg kajLudwig van Beethoven, naskiĝinta enBonn, kiuj ambaŭ verkis en Vieno. KromeJoseph Haydn,Franz Schubert,Anton BrucknerJohann Strauß, nomata ankaŭ laValsoreĝo.

La muzikon de la20-a jarcento revoluciisGustav Mahler kaj la komponistoj de laNova viena skoloArnold Schönberg,Alban Berg kajAnton Webern, sed ankaŭJosef Matthias Hauer, kiu postulis la malkovron de la 12-tona muziko, kajErnst KrenekEgon Wellesz.

Fame konataj dirigentoj estasArthur Nikisch,Felix Weingartner,Franz Schalk,Erich Kleiber,Karl Böhm,Hans Rosbaud,Herbert von Karajan,Michael Gielen,Nikolaus Harnoncourt kajFranz Welser-Möst.

LaNovjarkoncerto de la vienaj filharmonikistoj havas malnovan tradicion; ĝi estas dissendata radie en 44 ŝtatojn. Ĝi inkluzivasvalsojn,polkojn kaj marŝmuzikon.

Teatro kaj kinarto

[redakti |redakti fonton]
LaBurgteatrejo en Vieno estis unu el la unuaj germanlingvaj scenejoj

Aŭstroj ŝatas teatron kaj ĝi estas publike subtenata: de laNacia Viena operejo, unu el la plej alte taksataj muzikteatroj de la mondo, kaj de laBurgteatrejo, unu el la plej bonaj germanlingvaj scenejoj, ĝis kamparana teatrejo en iu vilaĝo.

El Aŭstrio devenas internacie konataj aktoroj:Romy Schneider,Oskar Werner,Paul Hörbiger,Curd Jürgens,Maria Schell,O. W. Fischer,Paula Wessely kaj ŝia fillinoChristiane Hörbiger,Maximilian Schell,Senta Berger kajKlaus Maria Brandauer.Inter la eksterlande alte taksitaj reĝisoroj estasMax Reinhardt kajMartin Kušej.

Kinartaj reĝisoroj el Aŭstrio estasBarbara Albert,Franz Antel,Ruth Beckermann,Robert Dornhelm,Nikolaus Geyrhalter,Michael Glawogger,Wolfgang Glück,Michael Haneke,Jessica Hausner,Michael Kreihsl,Fritz Lang,Bady Minck,Franz Novotny,Peter Patzak,Otto Preminger,Stefan Ruzowitzky,Anja Salomonowitz,Hubert Sauper,Ulrich Seidl,Götz Spielmann,Josef von Sternberg,Erich von Stroheim,Hans Weingartner,Virgil Widrich,Willi Forst,Billy Wilder.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
Bertha von Suttner estis la unua ricevintino de laNobel-premio pri paco

Konataj aŭtoroj de la19-a kaj20-a jarcentoj estisFranz Grillparzer,Ferdinand Raimund,Johann Nestroy,Adalbert Stifter,Bertha von Suttner (kiu ricevis laNobel-premion pri paco en1905),Marie von Ebner-Eschenbach,Peter Rosegger,Peter Altenberg,Hugo von Hofmannsthal,Rainer Maria Rilke,Georg Trakl,Franz Kafka,Karl Kraus,Ödön von Horváth,Joseph Roth,Stefan Zweig,Robert Musil,Gustav Meyrink,Franz Werfel,Egon Erwin Kisch,Alfred Kubin,Fritz von Herzmanovsky-Orlando,Leo Perutz,Alfred Polgar,Vicki Baum,Alexander Lernet-Holenia,Heimito von Doderer,Franz Theodor Csokor,Ingeborg Bachmann,Christine Lavant,Friedrich Torberg,Fritz Hochwälder,Jörg Mauthe,Thomas Bernhard,Ernst Jandl,H. C. Artmann,Hilde Spiel,Albert Drach,Wolfgang Bauer,Johannes Mario Simmel,Gert Jonke,Franz Tumler kajGertrud Fussenegger.

Gravaj vivantaj aŭtoroj estasElfriede Jelinek (kiu ricevis laNobel-premion pri literaturo en2004),Peter Handke,Felix Mitterer,Friederike Mayröcker (Premio Georg Büchner,2001),Christoph Ransmayr,Barbara Frischmuth,Alois Brandstetter,Peter Rosei,Norbert Gstrein,Eva Menasse,Wolf Haas,Bettina Balàka,Arno Geiger,Josef Winkler (Premio Georg Büchner,2008),Gerhard Roth,Daniel Kehlmann kajDaniel Glattauer. Slovene verkas interalieGustav Januš,Janko Ferk kajFlorjan Lipuš.

Arto

[redakti |redakti fonton]
„La kiso“ deGustav Klimt estas unu el la plej konataj verkoj de la aŭstra artisto

Famaj pentristoj aŭ grafikistoj estasFerdinand Georg Waldmüller,Gustav Klimt,Koloman Moser,Oskar Kokoschka,Egon Schiele,Alfred Kubin,Raoul Hausmann,Arnulf Rainer,Gottfried Helnwein,Franz West. Klimakson atingis pentrarto en Aŭstrio ĉirkaŭ1900, kiamVieno iĝis centro de laSecesio.

En la dua duono de la20-a jarcento estiĝis la viena skolo de fantasma realismo, kiel malfrua fluo de lasuperrealismo. Al tio apartenis ankaŭFriedensreich Hundertwasser kaj liaj abstrakt-ornamaj pentraĵoj. Aparta fenomeno estas laagadismo de la1960-aj jaroj, kiu evoluis ĉelime de teatro kaj pentrarto. Gravaj reprezentantoj de tiu movado estasGünter Brus,Otto Muehl,Rudolf Schwarzkogler kajHermann Nitsch.

Gravaj skulptistoj estisNiclas Gerhaert van Leyden,Franz Xaver Messerschmidt,Fritz Wotruba,Alfred Hrdlicka kajBruno Gironcoli.

Scienco kaj tekniko

[redakti |redakti fonton]
Sigmund Freud, fondinto de lapsikanalizo

Dum la unuaj tri jardekoj de la20-a jarcento Aŭstrio ludis gravan rolon en scienco. Venis el ĝi pensistoj kaj esploristoj kiel la fondintoj dekvantuma fiziko,Wolfgang Pauli kajErwin Schrödinger, la matematikistoKurt Gödel, la fondinto depsikanalizoSigmund Freud, la filozofoj de laViena cirklo kajLudwig Wittgenstein, la fondinto de la moderna empiriasocia esploradoPaul Felix Lazarsfeld, la patro debestpsikologioKonrad Lorenz, la filozofoKarl Popper, la aŭtomobilkonstruistoFerdinand Porsche, la inventistojViktor Kaplan kajJosef Ressel, la antaŭirantoj determodinamikoJosef Stefan kajLudwig Boltzmann, la malkovrinto de labenzolo-strukturoJohann Josef Loschmidt, la malkovrinto desangogrupojKarl Landsteiner kaj la ekonomikistojCarl Menger,Friedrich August von Hayek kajEugen Böhm von Bawerk. En1874 la astronomoJohann Palisa malkovris kaj nomis asteroidonAŭstria laŭ sia hejmlando. La atomfizikistinoLise Meitner kreis kune kunOtto Frisch la unuan teorian klarigon prifisio.

La tiama scienca nivelo estis neniigita de lanaziismo. Post1945 nur malmultaj elmigrintoj, poste agnoskitaj, estis invititaj reveni al sia hejmlando.

Kuirarto

[redakti |redakti fonton]
Viena eskalopo
Sacher-torto
Vitejoj ĉeSankt Nikolai im Sausal

Pro historiaj kialoj, kuirarto elHungario,Bohemio,Italio kajFrancio influis la nuntempe tipajn aŭstrajn manĝaĵojn. Tipaj manĝaĵoj estas laviena eskalopo, bakita koko, rostita koko,gulaŝo kaj fiŝaĵoj surbaze dekarpo kajtruto. Dolĉaĵoj kiel laSacher-torto,Apfelstrudel kajKaiserschmarrn estas mondfamaj.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj oni manĝis ĉefe hejme. Nuntempe, ĉefe en grandaj urboj, multaj homoj ofte manĝas enrestoracioj,kafejoj, ĉe kolbasbudoj, aliajrapidmanĝejoj, surstrate aŭ en publikaj transportiloj.

La unuaj kafejoj estis kreitaj en Vieno iom post la jaro1683. Nuntempe temas ĉefe pri kafejo-restoracioj, en kiuj oni povas manĝi ne nur dolĉaĵojn kiel kukoj aŭ tortoj, sed ĉian pladon deburĝa restoracio.

Esperanto-movado

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto-movado en Aŭstrio.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Aŭstrio enPIV ĉe Vortaro.net.
  2. Aŭstrujo enPIV ĉe Vortaro.net.
  3. "Population by Year-/Quarter-beginning".[1] 1a de Oktobro 2015.
  4. 4,04,14,24,34,4 Austria. The World Factbook. Central Intelligence Agency (14a de Majo 2009). Arkivita ella originalo je 10a de Junio 2009. Alirita 31a de Majo 2009 .Arkivigite je 2018-12-11 per la retarkivoWayback Machine
  5. Die Bevölkerung nach Umgangssprache, Staatsangehörigkeit und Geburtsland (PDF). Statistik Austria. Alirita 17a de Novembro 2010 .
  6. Austria. Encyclopædia Britannica (31a de Majo 2009). Arkivita ella originalo je 19a de Aprilo 2009. Alirita 31a de Majo 2009 .
  7. Market Liberalism: A Paradigm for the 21st Century, page 247, David Boaz, Edward H. Crane,Cato Institute, Washington D.C. 1993,(ISBN 978-0-932790-98-9)
  8. The Transformation of European Politics, 1763–1848, Oxford History of Modern Europe, paĝo 209, Paul W. Schroeder, Oxford University Press, 1996,(ISBN 978-0-19-820654-5)
  9. Anschluss. Encyclopædia Britannica (24a de Septembro 2009). Alirita 31a de Majo 2009 .
  10. Lonnie Johnson 17
  11. Probezählung 2006 – Bevölkerungszahl (germane) (PDF). Statistik Austria (31a de Oktobro 2006). Alirita 27a de Majo 2009 .
  12. LaŭInternacia Monunua Fonduso en 2016.
  13. Jelavich 267
  14. Austria About. OECD. Arkivita ella originalo je 6a de Majo 2009. Alirita 20a de Majo 2009 .
  15. Austria joins Schengen. Migration News (Majo 1995). Alirita 30a de Majo 2009 .
  16. University of Klagenfurt.
  17. Friedrich Heer:Der Kampf um die österreichische Identität. Böhlau, Wien/Köln/Graz 1981,(ISBN 3-205-07155-7).
  18. Noricum, römische Provinz. AEIOU. Alirita 20a de Majo 2009 .
  19. "Austria". International Monetary Fund.[2] Alirita la 2an de Julio 2017.
  20. Reala kresko de MEP – Elspeza flanko, havigita de la Aŭstria Nacia Banko (germane)[3] Alirita la 3an de Julio 2017.
  21. "OEC – Austria (AUT) Exports, Imports, and Trade Partners". atlas.media.mit.edu.[4] Alirita la 3an de Julio 2017.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Görlich E.J., 1969 : La federaciaj landoj de Aŭstrujo.La Praktiko, 7/8(381/382), pp. 104–105

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

v  d  r
Membroŝtatoj de laEŭropa Unio
 Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Kroatio • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
Flago de la Eŭropa Unio
Kandidatoj:
v  d  r
Nord-Atlantika Alianco
 Albanio  •  Belgio  •  Britio  •  Bulgario  •  Ĉeĥio  •  Danio  •  Estonio  •  Finnlando  •  Francio  •  Germanio  •  Grekio  •  Hispanio  •  Hungario  •  Islando  •  Italio  •  Kanado  •  Kroatio  •  Latvio  •  Litovio  •  Luksemburgio  •  Montenegro  •  Nederlando  •  Nord-Makedonio  •  Norvegio  •  Pollando  •  Portugalio  •  Rumanio  •  Slovakio  •  Slovenio  •  Svedio  •  Turkio  •  Usono
Mapo de landoj de NATO
Mapo de landoj de NATO
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la28-a de novembro 2020 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aŭstrio&oldid=9302651"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp