Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aŭstria Ŝtattraktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La subskriboj de la kvar aliancanoj kaj, sube, de la aŭstra reprezentanto; originala dokumento montrita ĉe ekspozicio ĉeKastelo Schallaburg en 2005.
Liberiĝo danke al rozari-preĝado?

Aŭstria Ŝtattraktato estas internacia traktato farita interAŭstrujo,Usono,Unuiĝinta Reĝolando kajFrancujo por la restarigo de sendependa aŭstria respubliko. La traktato estis subskribita la15-an de majo1955 kaj ekvalidis la27-an de julio de tiu jaro.

Enhavo (parte)

[redakti |redakti fonton]
  • Artikolo 1/2: Memstareco de la Respubliko Aŭstrio kiel sendependa kaj demokratia ŝtato post la fino de laDua Mondmilito.
  • Artikolo 4: Malpermeso unuiĝi politike aŭ ekonomie alGermanujo.
  • Artikolo 5: Garantio de la landlimoj (stato de la 1-a de 1938).
  • Artikolo 6: Garantio de la homaj rajtoj.
  • Artikolo 7: Rajtoj por la malplimultoj etnaj (Slovenoj, Kroatoj).
  • Artikolo 8: Garantio pri demokrata registaro.
  • Artikolo 9: Leĝoj pri la nuligo de ĉiujnaziaj organizoj.
  • Artikolo 13: Armeaj restriktoj (ekz. rezigno prinukleaj armiloj).

La traktato ekvalidis la 27-an de julio, kiam samtempe ĉesis la rajto pri okupado por la kvar aliancanoj en Aŭstrujo kaj ekis la 90 tagojn daŭrantaj tempo, post kiu la lasta neaŭstra soldato forlasu la teritorion (= artikolo 20).

Antaŭhistorio kaj signifo

[redakti |redakti fonton]

De 1947-49 kunsido de la vicministroj pri eksteraj aferoj de laAliancanoj jam estis ellaboradinta traktato-skizon. Pro la malboniĝintaj rilatoj inter la libera mondo kaj la komunisma bloko,Sovetunio postulis sekurigajn garantiojn por eviti la membriĝon de Aŭstrujo al okcidenta defendunio.

Post la morto deStalino en 1953, la soveta sinteno mildiĝis kaj oni akceptis proponon deLeopold Figl (tiam ministro pri eksteraj aferoj) doni daŭran neŭtralecon al Aŭstrujo kaj eligi ĝin tiamaniere el iu ajn okcidenta defendalianco. Post politika deklaro pri ĉiama neutraleco (en la t.n.Moskva Memorando subskribita fare de Sovetunio kaj de aŭstria delegacio konsistinta el la politikistojJulius Raab,Adolf Schärf,Leopold Figl kajBruno Kreisky la 15-an de aprilo 1955) kaj definitiva ellaboro de la teksto, onipintkunvenis la 15-an de majo 1955 en la Kastelo Belvedere enVieno.

La 26-an de oktobro 1955 (ekde 1965nacia tago de la respubliko) laNacia Konsilio deklaris Aŭstrujon por ĉiam neŭtrala.

Aldonoj

[redakti |redakti fonton]

En la 6-a de novembro 1990 kelkaj jam ne aktualaj reguloj militaraj estis ŝanĝataj, kun posta aprobo de la kvar iamaj aliancanoj. Ekde 1989/90 la libervola sindevigo de Aŭstrujo esti neŭtrala jam ne konsideratis kiel doktrino nepridiskutebla (kp. ekz. la ideojn deWolfgang Schüssel.)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Felix Ermacora:Österreichs Staatsvertrag und Neutralität. Sammlung der wichtigsten, die Rechtsstellung der Republik Österreich und ihre Entwicklung betreffenden Rechtsakte und politischen Noten mit Einführungen und Erläuterungen, Frankfurt/M. 1957 [sen ISBN].
  • Michael Gehler:Modellfall für Deutschland? Die Österreich-Lösung von 1955, Innsbruck/Wien/Bozen 2007,ISBN 3-7065-4062-2.
  • Stefan Karner/Gottfried Stangler (eld.):„Österreich ist frei!“ Der Österreichische Staatsvertrag 1955, Horn-Wien 2005,ISBN 3-85460-224-3.
  • Manfred Rotter:Der Staatsvertrag, en: Reinhold Sieder k.a. (eld.):Österreich 1945–1995. Gesellschaft, Politik, Kultur, Wien 1995,ISBN 3-85115-215-8.
  • Ernst Trost:Österreich ist frei – Leopold Figl und der Weg zum Staatsvertrag, Wien 2005,ISBN 3-85002-332-X.
  • Arnold Suppan, Gerald Stourzh, Wolfgang Müller (eld.):Der österreichische Staatsvertrag: Internationale Strategie, rechtliche Relevanz, nationale Identität. (=Archiv für Österreichische Geschichte, 140), Wien 2005,ISBN 3-7001-3537-8.
  • Rolf Steininger:Der Staatsvertrag. Österreich im Schatten von deutscher Frage und Kaltem Krieg 1939–1955, Studienverlag, Innsbruck/Wien/Bozen 2005,ISBN 3-7065-4017-7.
  • Gerald Stourzh:Um Einheit und Freiheit. Staatsvertrag, Neutralität und das Ende der Ost-West-Besetzung Österreichs 1945–1955, Wien 2005,ISBN 3-205-77333-0.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aŭstria_Ŝtattraktato&oldid=8905418"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp