La kontinento kaj insuloj de Aŭstralio ekhavis loĝantojn ekde antaŭ 42.000 jaroj - laindiĝenaj aŭstralianoj (aborigenoj kajtorresmarkolaj insulidoj). Dum ĉirkaŭ 50,000 jaroj[2] antaŭ la unua brita setlado en la fino de la 18a jarcento,[3][4] Aŭstralio estis loĝata de indiĝenaj aŭstralianoj,[5] kiuj parolis lingvojn grupigeblajn en ĉirkaŭ 250 lingvaroj.[6][7]
Post sporadaj vizitoj de fiŝkaptistoj de la nordo kaj de eŭropaj esploristoj kaj komercistoj komence de la 17-a jarcento, la orienta parto de la kontinento estis postulita de labritoj en 1770 kaj oficiale finaranĝita perperforta transportado (ang.penal transportation) same kiel la kolonioNovsudkimrio la 26-an de januaro1788. Sekve de tio, ke la popolo multobliĝis kaj novaj areoj estis malkovritaj oni sukcese starigis krome kvin memgvidajn (ang.self-governing)transmarajn teritoriojn de Britio dum la 19-a jarcento, tiam nomitajkronkolonioj. La1an de Januaro1901 la ses kolonioj federaciiĝis, formante laCommonwealth of Australia. Ekde la federaciĝo, Aŭstralia havis stabilan liberalan demokratian politikan sistemon kiu funkcias kiel federacia parlamenta konstitucia monarkio enhavanta ses subŝtatojn kaj kelkajn teritoriojn. la moderna populacio de 24 milionoj[8] estas tre urbigita kaj tre koncentrita en la orientaj subŝtatoj kaj en la marbordo.[9]
La ĉefurbo de la lando estasKanbero (331 mil), kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. La politika sistemo estaskonstitucia monarĥio kajfederaciaparlamentaŝtato. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vortoaustralis, kaj signifas "suda". La aŭstralianoj ofte diras, ke ilia lando troviĝas "sube" (ang."down under").Willem Jansz (1606) kajAbel Tasman (1642), nederlandanoj, kaj ŝipestroJames Cook (1770), brito, estis unuaj eŭropanoj kiuj vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apudSidnejo (1788). Fine de la 20a jarcento Aŭstralio havis 18 783 551 loĝantojn (2000).
La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed laaborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40.000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40.000 homoj de raso miksita.
La nomo enEsperanto Aŭstralio derivas el la angla nomoAustralia [osTREJlja] aŭ [əˈstɹæɪljə, -liə] enaŭstralia angla[12] derivas el lalatinaTerra Australis ("suda lando") nomo uzata por supozataj landoj en la suda hemisfero ekde antikvaj epokoj.[13] La plej frua registrita uzo de la vortoAustralia en angla estis en 1625 en "A note of Australia del Espíritu Santo, written by Sir Richard Hakluyt", publikigita deSamuel Purchas enHakluytus Posthumus, kiel fuŝaĵo de la origina hispana nomo "Australia del Espíritu Santo" (Suda Lando de la Sankta Spirito)[14][15][16] por insulo enVanuatuo.[17] La nederlanda adjekta formoAustralische estis uzata en nederlanda libro enBatavio (Ĝakarto) en 1638, por referenci al la ĵus malkovritaj landoj sude.[18]La unua fojo ke la nomo Australia ŝajne estis oficiale uzata estis en dokumento de Lord Bathurst de4a de Aprilo1817 en kiu la Guberniestro Lachlan Macquarie agnoskas la ricevon de mapo fare de Matthew Flinders de Aŭstralio.[19] La 12a de Decembro 1817, Macquarie rekomendis al la Kolonia Oficejo ke ĝi estu formale adoptita.[20] En 1824, la Almiraleco akceptis ke la kontinento estu konata oficiale kielAustralia.[21]
Setlejo de orserĉantoj dum la epoko de la febro de la aŭstralia oro.
Lahistorio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al laaŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42.000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristojnederlandaj ĝin unue rigardis en la17a jarcento. Tamen, ili supozis ke la aŭstralia tero estis neloĝebla kaj sekve ĝin ne koloniigis, lasante tiel malferman vojon por la postaj britaj ekspedicioj. La taksado de la aŭstralia historio estas temo de diskuto ankoraŭ nuntempe, aparte koncerne al la traktado de laaŭstraliaj praloĝantoj fare de la eŭropaj koloniantoj.
Aŭstralia Unio kreiĝis en1901, fariĝis aŭtonomio deBritio en1942. En1967 aborigenoj ricevis ĉiujn civilajn rajtojn. En1999 okazisreferendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon derespublika aranĝo kaj subtenis la ekzistantan sistemon.
Indiĝenaj aŭstralianoj el insuloj Bathurst (Norda Teritorio), 1939.
La ĝusta dato de la unuaj homaj setlejoj en Aŭstralio estas ankoraŭ temo de debato. Tamen, oni kredas ke la aŭstralia tero estis loĝita dehomoj antaŭ inter 42.000 kaj 48.000 jaroj; en tiu epoko estis periodo de amasa ekologia ŝanĝo kiu estis kaŭzita de homaj agadoj. La unuaj aŭstralianoj estis la praavoj de laaŭstraliaj aborigenoj de la aktualeco; ili alvenis tra pontoj de tero kaj maraj trapasejoj de malmulta longeco elSudorienta Azio. La plej granda parto de ĉi tiuj personoj estisĉasistoj-kolektistoj kun kompleksaparola tradicio kaj spiritaj valoroj bazitaj en la adorado de la tero kaj en la kredo de la tempo de sonĝo.
LaEndeavour ĉe la marbordo de Nova Holando, de Samuel Atkins ĉ. 1794.
En1770, la ekspedicio de laEndeavour sub la komando de la leŭtenantoJames Cook navigis kaj mapigis la orientan marbordon de Aŭstralio, elŝipiĝante en la kontinento por la unua fojo enBotany Bay la29an de aprilo de tiu jaro. Cook direktis sin poste al la nordo kaj, antaŭ ol marŝi, elŝipiĝis en la insuloPossession, en latoresa Markolo, la22an de aŭgusto de 1770. Tie li postulis formale la orientan marbordon de Aŭstralio por laReĝlando Britio kaj nomis ĝinNovsudkimrio. Pro tio ke la malkovroj de Cook ebligis la unuan eŭropan setlejon en la kontinento, li estas ofte populare konsiderata kiel la malkovrinto de la aŭstralia tero, kvankam la vera malkovro okazis pli ol 160 jarojn antaŭ la vojaĝo de Cook.
Je sia reveno alAnglio, li informis favore al tiuj teroj malkovritaj dum la ekspedicio kio generis intereson pri Aŭstralio konsiderita kiel la potenciala solvo por halti la problemon de troloĝateco de krimuloj en Britio, kiu estis pligravigita pro la perdo de ladektri amerikaj kolonioj,[22] kiu estis estintaj la destino por latransportado de kondamnitoj. Sekve, la13an de marto de1787, la dek unu ŝipoj de la Unua Floto eliris dePortsmouth, Anglio, alBotany Bay.
La loĝantaroindiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350.000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe proinfektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj. La disiĝo de infanaj praloĝantinoj kaj iliaj familioj, pri kiu iuj historiistoj kaj indiĝenoj argumentas ke ĝi devus esti konsideritagenocido laŭ la juraj normoj de la aktualeco, eble faris pli malgrandan kontribuon en la popola katastrofo de la praloĝantoj.
Dum longa tempo infanoj deindiĝenaj aŭstralianoj estis prenitaj el siaj gepatroj kaj senditaj al ŝtataj institucioj kaj blankaj familioj por esti edukitaj kiel «normalaj» (laŭ eŭropkultura vidpunkto) homoj. Rezulte de tio multaj el ili perdis siajn kulturajn radikojn, sed ĉe tio ne iĝis la parto de la «blanka socio» kaj ricevis la nomon "Ŝtelita generacio". Ĉi tiu politiko finiĝis en la1960-aj jaroj. En2008 la aŭstralia ĉefministroKevin Rudd pardonpetis pri tio al la indiĝenaj aŭstralianoj.[23]
De1930 ĝis1970 funkciis la Programo de Infanaj Migrintoj, kadre de kiuBritio sendis malriĉajn infanojn al "pli bona vivo" en Aŭstralio,Kanado kaj aliloken. La plimulto de la infanoj estis jam prenitaj el sia familio de la ŝtataj aŭtoritatoj aŭ forlasitaj de siaj gepatroj. Kiam ili estis ekspeditaj el Britio, al multe da ili oni rakontis, malĝuste, ke la gepatroj estis mortintaj. Multaj gepatroj ne sciis, ke siaj infanoj, foje ne pli ol trijaraĝaj, estis senditaj al Aŭstralio. Prizorg-agentejoj kunlaboris kun la registaro por sendi malfavoratajn infanojn al pli "rozkolora estonteco" kiu tiam estis juĝita kiel "bonaj blankuloj" al siatempa kolonio. En multaj kazoj ili estis edukitaj sole por laboro en bienoj, kaj suferis kruelecon kaj aflikton interalie fizika, psikologia kaj seksa molestado. Ili do ricevis la nomon "Forgesitaj Aŭstralianoj". Entute kalkuliĝis ĉ. 500 000 tiaj infanoj.
La17-an de novembro2009 la aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis al la "Forgesitaj aŭstralianoj". Li esprimis la esperon, ke la nacia pardonpeto helpos "kuraci la doloron" kaj estos turnopunkto en aŭstralia historio. La ceremonion en la Kanbero ĉeestis centoj da tiaj homoj, proksimume 7 000 el kiuj ankoraŭ loĝas en Aŭstralio. "Verdire, ĉi tio estas malbela rakonto. Verdire granda malbono estas farita. Estas mia espero, ke de hodiaŭ, vi estos nomitaj la Memoritajn aŭstralianojn," li diris.
Dum renkontiĝo de 1 000 homoj ĉe la Parlamentejo Kevin Rudd ankaŭ proponis sian pardonpeton al infanaj migrintoj prenitaj el Britio al Aŭstralio post lamilito, ofte sen konsento de la gepatroj.[23]
Inter1855 kaj1890, la ses kolonioj akiris individue respondecan registaron, administrante la plimulton de iliaj internaj aferoj kvankam ili formis parton de laBrita Imperio. La Kolonia Oficejo de Londono plu tenis la kontrolon sur iuj demandoj, ĉefe internaciaj rilatoj, defendo kaj internacia mara trafiko.
Orimpetego ekis en Aŭstralio komence de la 1850-aj jaroj[24] kaj laEureka Ribelo kontraŭ minpermesilaj impostoj en 1854 estis frua esprimo de civila malobeo.[25] Inter 1855 kaj 1890, la ses kolonioj unuope akiris respondecan memgadon, ekadministrante plej el siaj propraj aferoj restante parto de laBrita Imperio.[26] La Kolonia Oficejo en Londono retenis kontrolon de kelkaj aferoj, ĉefe de eksterlandaj aferoj,[27] defendo,[28] kaj internacia navigado.
La 1a de Januaro 1901, lafederaciigo de la kolonioj estis plenumita post jardeko de planado, konsultado kaj voĉdonado.[29] Tio establis la Komunumo de Aŭstralio kieldominio de la Brita Imperio.[30] La Federacia Ĉefurba Teritorio (poste renomita kiel Aŭstralia Ĉefurba Teritorio) estis formita en 1911 kiel la loko por la futura federacia ĉefurbo de Kanbero. Melburno estis provizora sidejo de registaro el 1901 al 1927 dum Kanbero estis konstruita.[31] La Norda Teritorio estis transferita el la kontrolo de la sudaŭstralia registaro al la federacia parlamento en 1911.[32] En 1914, Aŭstralio aliĝis al Britio por lukti en laUnua Mondmilito, kun la elteno kaj de la velkantaKomunuma Liberala Partio kaj la kreskantaAŭstralia Laborista Partio.[33][34] Aŭstralianoj partoprenis en multaj el la ĉefaj bataloj de laOkcidenta Fronto.[35] El ĉirkaŭ 416,000 partoprenantoj, ĉirkaŭ 60,000 mortiĝis kaj aliaj 152,000 estis vunditaj.[36] Multaj aŭstralianoj konsideras la malvenkon de laANZAC ĉe laBatalo de Kalipolis kiel la nasko de nacio — fakte ties ĉefa milita agado.[37][38] LaKampanjo de la Kokoda Vojo estas konsiderata de multaj kiel analoga nacio-difina evento dum laDua Mondmilito.[39]
Papuaj portistoj evakuas aŭstraliajn vunditojn la 30an de Aŭgusto 1942 dum laKampanjo de la Kokoda Vojo.
LaStatuto de Westminster 1931 de Britio formale finigis plej el la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj la UR. Aŭstralio adoptis ĝin en 1942,[40] sed ĝi estis retroenigita al 1939 por konfirmi la validecon de la leĝaro aprobita de la Aŭstralia Parlamento dum la Dua Mondmilito.[41][42] La bato pro la malvenko de Unuiĝinta Reĝlando en Azio en 1942 kaj la minaco pro ebla japana invado okazigis la turnon de Aŭstralio alUsono kiel nova aliancano kaj protektanto.[43] Ekde 1951, Aŭstralio estis formala milita aliancano de Usono, laŭ la traktatoANZUS.[44] Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio.[45] Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio.[46] La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de laAustralia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Priata Konsilantaro en Londono.[47] Enreferendumo de1999, 55% el la voĉdonintoj kaj majoritato en ĉiu ŝtato malakceptis proponon iĝirespubliko kun prezidento nomumita de du trionoj de voĉdonoj en ambaŭ ĉambroj de la Aŭstralia Parlamento. Ekde la elekto de laregistaro Whitlam en 1972,[48] estis plibonigo en la eksterlanda politiko de Aŭstralio pri la ligiloj kun aliaj landoj de laPacifika Bordo, dum retenado de ligiloj kun la tradiciaj aliancanoj kaj komercaj partneroj.[49]
Lageografio de Aŭstralio enhavas ampleksan varion debiogeografiaj regionoj estante la plej malgrandakontinento en la mondo sed ankaŭ la sesa plej granda lando en la mondo. La loĝantaro de Aŭstralio estas koncentrata laŭlonge de la orienta kaj sudorientaj marbordoj. La geografio de la lando estas tre diversa, game el neĝo-kovritajmontoj de laAŭstraliaj Alpoj kajTasmanio al grandajdezertoj, tropikaj kaj moderklimataj arbaroj. Najbaraj landoj estasIndonezio,Orienta Timoro kajPapuo-Novgvineo norde, laSalomonoj,Vanuatuo kaj la franca dependaĵo deNovkaledonio oriente, kajNovzelando sudoriente.
La teramaso de Aŭstralio de 7,617,930 kvadrataj kilometroj (2,941,300 sq mi)[50] estas sur laHind-Aŭstralia Plato. Ĝi estas ĉirkaŭata de la Hinda kaj Pacifika oceanoj,kvankam Aŭstralio priskribas la akvejojn sude de ties kontinentea tero kielSuda Oceano, pli ol kiel Hinda Oceano kiel difinita de laInternacia Hidrografia Organizo (IHO). En 2000, voĉdono de la ŝtatoj membroj de IHO difinis la terminon "Suda Oceano" aplikate nur al la akvoj interAntarkto kaj la 60 gradoj sude latitude.[51] Ĝi estas separata el Azio pere de laArafura kaj laTimora maroj, kun laKorala Maro kuŝe ĉe la marbordo deKvinslando, kaj laTasmana Maro kuŝe inter Aŭstralio kajNovzelando. La plej malgranda kontinento de la mondo[52] kaj lasesa plej granda lando laŭ totala areo,[53] Aŭstralio — pro sia grando kaj izoleco — estas ofte kromnomita kiel la "insula kontinento",[54] kaj estas foje konsiderata laplej granda insulo en la mondo.[55] Aŭstralio havas 34,218 kilometrojn (21,262 mi) de marbordo (eksklude ĉiujn ĉebordajn insulojn),[56] kaj postulas etendanekonomian ekskludan zonon de 8,148,250 kvadrataj kilometroj (3,146,060 sq mi). Tiu ekonomia ekskluda zono ne inkludas la areon de laAŭstralia Antarkta Teritorio.[57] Krom laMakvora Insulo, Aŭstralio kuŝas inter latitudoj 9° kaj 44°S, kaj longitudoj 112° kaj 154°E.
LaGranda Barilrifo, nome la plej grandakoralrifo de la mondo,[58] kuŝas je mallonga distanco el la nordorienta marbordo kaj etendas laŭ ĉirkaŭ 2,000 kilometroj (1,240 mi). La Monto Augustus, postulita kiel la plej granda monolito el la mondo,[59] situas en Okcidenta Aŭstralio. Kun 2,228 metroj (7,310 ft), laMonto Kosciuszko en laGranda Disiganta Montaro estas la plej alta monto en la aŭstralia kontinenta tero. Eĉ pli altaj estas laMawson Montopinto (kun 2,745 metroi aŭ 9,006 futoj), en la malproksima aŭstralia teritorio deInsulo Herdo, kaj, en la Aŭstralia Antarkta Teritorio, laMonto McClintock kaj laMonto Menzies, kun 3,492 metroj (11,457 ft) kaj 3,355 metroj (11,007 ft) respektive.[60]
La grando de Aŭstralio havigas ampleksan varion de pejzaĝoj, kun tropikajpluvarbaroj en la nordoriento, montaroj en la sudoriento, sudokcidento kaj oriento, kaj sekaj dezertoj centre (ekzempleGranda Sabla Dezerto).[61] Ĝi estas la plej ebena kontinento,[62] kun la plej malnovaj kaj malplej fekundaj grundoj;[63][64]dezertoj aŭ duon-arida tero ofte konata kieloutback formas la plej grandan parton de tero.[65] En la plej seka loĝata kontinento, tiesaveraĝe jara pluvokvanto sur kontinenta areo estas malpli ol 500 mm.[66] Laloĝdenseco, 2.8 loĝantoj por km², estas inter la plej malaltaj en la mondo,[67] kvankam granda proporcio de la loĝantaro loĝas laŭlonge de la moderklimata sudorienta marbordo.[68]
Topografia mapo de Aŭstralio. Malhelverda reprezentas la plej malalta altaĵo kaj malhelbruna la plej alta.
Orienta Aŭstralio estas markata de la Granda Disiganta Montaro, kiu estas paralela al la marbordo de Kvinslando, Nova Sudkimrio kaj multo de Viktorio. La nomo estas ne strikte akurata, ĉar partoj de la montaro konsistas el malaltaj montetoj, kaj la altaj teroj estas tipe ne pli ol 1,600 metroj (5,249 ft) altaj.[69] Lamarbordaj altaj teroj kaj la zono de herbejoj Brigalow kuŝas inter la marnbordo kaj la montoj, dum interno de la divida montaro estas grandaj areoj de herbejoj.[69][70] Tio inkludas la teritoriojn de laokcidentaj ebenaĵoj de Nova Sudkimrio, kaj de laAltaĵa savano de Einasleigh, de la herbejo Barkly kaj de Mulga en interna Kvinslando. La plej norda punkto de la orienta marbordo estas la tropika pluvarbaraKabjorka Duoninsulo.
La klimato de Aŭstralio estas grave influita de oceanaj marfluoj, kiaj la Hindoceana Dupoluso kaj laEl Niño Suda Oscilado, kiu estas koresponda kun periodatrosekeco, kaj la sezontropika malalta premsistemo kiu produktasciklonojn en norda Aŭstralio.[74][75] Tiuj faktoroj kaŭzas ke pluvego varias markite el jaro al jaro. Multo de la norda parto de la lando havas tropikan, hegemonian somer-pluvan (musono) klimaton.[76] La sudokcidenta angulo de la lando havasMediteranean klimaton.[77] Multo de sudoriento (kiaj Tasmanio) estas moderklimata.[76]
Lakoalo kaj la arbospecioj de la genrojEucalyptus formas tipan aŭstralian paron.
Kvankam plej el Aŭstralio estas duon-arida aŭ dezerta, ĝi inkludas diversan gamon de habitatoj elalpaj arbustaroj al tropikajpluvarbaroj, kaj estas agnoskita kielmegadiversa lando.Fungoj tipigas tiun diversecon; ĉirkaŭ 250,000 specioj — el kiuj nur 5% estis priskribitaj — ekzistas en Aŭstralio.[78] Pro la granda antikveco de la kontinento, la tre varieblaj vetermodeloj, kaj la longdaŭra geografia izoleco, multo el labiotoj de Aŭstralio estas unika. Ĉirkaŭ 85% el la florplantoj, 84% el mamuloj, pli ol 45% el la birdoj, kaj 89% el la ĉebordaj fiŝoj de moderklimata zono estasendemiaj.[79] Aŭstralio havas la plej granda nombro de reptilioj de ajna lando, kun 755 specioj.[80]
Laarbaroj de Aŭstralio estas ĉefe el ĉiamverdaj specioj, partikulareeucalyptus en la malplej aridaj regionoj;akacioj anstataŭas ilin kiel hegemonia specio en pli sekaj regionoj kaj dezertoj.[81] Inter bone konatajaŭstraliaj animaloj estas laMonotremoj (nome laornitorinko kaj laekidno); kaj krome Aŭstralio estas hejmo demarsupiuloj, kiaj lakanguruo, lakoalo, kaj lavombato, kaj de birdoj kiaj laemuo kaj lakukabaraoj.[81] Aŭstralio estas hejmo ankaŭ de multaj danĝeraj bestoj kiaj kelkaj el la plej venenaj serpentoj en la mondo.[82] Ladingo estis enmetita de aŭstroneziaj popoloj kiuj komercis kun indiĝenaj aŭstralianoj ĉirkaŭ la jaroj 3000 a.K.[83] Multaj animalaj kaj plantaj specioj formortiĝis tuj post la unua homa setlado,[84] kiaj laAŭstralia megafaŭno; aliaj malaperis post la eŭropana setlado, inter ili latilacino.[85][86]
Multaj el la ekoregionoj de Aŭstralio, kaj de la specioj ene de tiuj regionoj, estas minacataj pro homa agado kaj proenmetitaj animalaj, ĥromistaj, fungaj kaj plantaj specioj.[87] Ĉiuj tiuj faktoroj kondukis al rezulto ke Aŭstralio havas la plej altan indicon deformorto el mamulaj specioj inter ĉiuj landoj de la mondo.[88] La federacia leĝoEnvironment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999 estas la jura kadro por la protektado de minacataj specioj.[89] Oni kreis nombrajnprotektitajn areojn laŭ laNacia Strategio por la Konservado de la Aŭstralia Biologia Diverseco por protekti kaj konservi unikajn ekosistemojn;[90][91] 65malsekejoj estaslistitaj laŭ laRamsar-Interkonsento,[92] kaj oni establis 16 naturajnlokojn de Monda heredaĵo de Unesko.[93] Aŭstralio estis rangita la 3a el 178 landoj en la mondo por la Indico de Media Plenumado de 2014.[94]
Artikolo de Gary Nunn enUnesko Kuriero analizas laarbarincendiojn en Aŭstralio en 2019-2020. Konstatinte, ke tio ĉiam okazis en la kontinentinsulo, tamen oni notis, ke tiu okazo estis multe pli drasta kaj damaĝa por ekosistemoj necesaj por minacataj specioj, la sekeco estis pli akra ol iam, same kiel la malfrueco kaj la sufero enpraarbaroj. Ekdamaĝo povas postuli jarcentojn por esti riparitaj.[95]
Aŭstralio laŭ ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13-an lokon en la mondo. Gravegan rolon havasmina industrio kajagrikulturo. La lando havas grandan provizon da energiaj kaj mineralaj krudaĵoj. Lamonunuo estas laaŭstralia dolaro; laMEP se totala estas de 384 mil milionoj $ kaj pokapa de 18.720 $.
La orminejo Super Pit enKalgoorlie, Okcidenta Aŭstralio, estas la plej granda subĉielaminejo de la lando.[96]
Aŭstralio estas riĉa lando; ĝi generas sian enspezon el variaj fontoj kiaj min-rilataj eksportoj, telekomunikado, bankado kaj fabrikoj.[97][98][99] Ĝi havasmerkatan ekonomion, relative altan MEP porpersona, kaj relative malalta indico de malriĉo. En terminoj de averaĝa riĉo, Aŭstralio rangis la dua en la mondo post Svisio en 2013, kvankam la indico de la landa malriĉo pliiĝis el 10.2% al 11.8%, el 2000/01 al 2013.[100][101] Ĝi estis identigita de laCredit Suisse Research Institute kiel la lando kun plej alta averaĝa riĉo en la mondo kaj kun la dua plej alta averaĝa riĉo por plenkreskulo en 2013.[100]
LaAŭstralia dolaro estas la valuto de la lando, inklude la teritoriojn de Kristnaskinsulo, Kokosinsulo (Keeling) kaj Norfolkinsulo, same kiel de la sendependajpacifikinsulaj ŝtatojKiribato,Nauro, kajTuvalo. Je la kunigo en 2006 de la aŭstraliajborso nomeAustralian Stock Exchange kajSydney Futures Exchange, la novaAustralian Securities Exchange iĝis la naŭa plej granda en la mondo.[102]
Rangita la tria en laIndico de Ekonomia Libero (2010),[103] Aŭstralio estas ladekdua plej granda ekonomio de la mondo kaj havas lakvina plej granda ekonomio pokapa (nominale) je $66,984. La lando estis rangita la dua en laIndico de homa disvolviĝo deUnuiĝintaj Nacioj en 2011 kaj unua en la Prosperindico de Legatum de 2008.[104] Ĉiuj ĉefaj urboj de Aŭstralio estas bone situaj en tutmondaj komparaj loĝindicoj;[105] Melburno atingis la pinton por la kvara jaro en vico de la listo de 2014 deThe Economist' pri plej loĝeblaj urboj de la mondo, sekve deAdelajdo,Sidnejo, kaj Perth en la kvina, sepa kaj naŭa lokoj respektive.[106] La totala registara ŝuldo en Aŭstralio estas ĉirkaŭ $190 mil milionoj[107] – 20% el laMEP en 2010.[108] Aŭstralio havas inter la plej altajn domprezojn kaj kelkajn el la plej altajn loĝoŝuldajn nivelojn en la mondo.[109]
Destino kaj valoro de la aŭstraliaj eksportoj en 2006[110]
Emfazo al eksportado de varoj pli ol al fabrikitaj produktoj helpis gravan pliigon en la komerco de Aŭstralio ekde la komenco de la 21a jarcento, pro la plialtigo de varprezoj. Aŭstralio havaspagopesilon kiu estas pli ol 7% de la MEP negativa, kaj estis havinta konstante grandajndeficitojn de kontanta mono dum pli ol 50 jaroj.[111] Aŭstralio kreskis je averaĝa ĉiujara indico de 3.6% dum ĉirkaŭ 15 jaroj, kompare kun la ĉiujara averaĝo de laOECD de 2.5%.[111] Aŭstralio estis la nura progresinta ekonomio kiu ne suferis recesion pro latutmonda financa krizo de 2008–2009.[112] Tamen, la ekonomioj de ses el la ĉefaj komercaj partneroj de Aŭstralio estis en recesio, kio siavice tuŝis Aŭstralion, grave malhelpante ties ekonomian kreskon en ĵusaj jaroj.[113][114] El 2012 al komenco de 2013, la landa ekonomio de Aŭstralio kreskis, sed kelkaj ne-minaj ŝtatoj kaj ĝenerale la nemina ekonomio de Aŭstralio suferis recesion.[115][116][117]
En Majo 2012, estis 11,537,900 personoj dungitaj (ĉu tut- aŭ part-tempe), kun dungoproporcio de 5.1%.[122] La sendungo de junuloj (15–24) atingis 11.2%.[122] Informoj liveritaj en mezo de Novembro 2013 montris ke la nombro de bonfartaj indikiloj kreskis je 55%. En 2007 estis registritaj 228,621nedungitoj, totalo kiu pliiĝis al 646,414 en Marto 2013.[123] Laŭ laGraduate Careers Survey, tuttempa dungado por nove kvalifikitaj profesiuloj el variaj okupoj malpliiĝis ekde 2011 sed ĝi pliiĝis por gradigitoj tri jarojn post gradiĝo.[124][125]
Ekde 2008, inflacio estis tipe de 2–3% kaj la baza interezindico de 5–6%. La serva sektoro de la ekonomio, inklude turismon, edukadon, kaj financajn servojn, kalkulas por ĉirkaŭ 70% el la MEP.[126] Riĉa en naturaj rimedoj, Aŭstralio estas ĉefa eksportanto de agrikulturaj produktoj, partikularetritiko kajlano, mineraloj kiajfero kajoro, kajenergio en la formoj de likvigitanatura gaso kajkarbo. Kvankamagrikulturo kaj naturaj rimedoj enkalkulas por nur 3% kaj 5% de la MEP respektive, ili kontribuas substance al la eksportado. La plej grandaj eksportmerkatoj de Aŭstralio estas Japanio, Ĉinio, Usono, Suda Koreio, kaj Novzelando.[127] Aŭstralio estas la kvara plej granda eksportanto devino, kaj la vina industrio kontribuas je $5.5 mil milionoj jare al la landa ekonomio.[128]
La ĉefurbo estasKanbero kaj aliaj gravaj urboj estasSidnejo (3,9 mln),Melburno (3,0 mln),Brisbano (1,3 mln),Perto (1,2 mln),Adelajdo (1,0 mln). La loĝantaro estas 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73 %, angloj 6 %, italoj 4 %,aborigenoj – 228 mil. La ŝtata lingvo estas laangla. Pri religio oni povas kalkuli inter kredantoj estas 26 % dekatolikoj, 24 % deanglikanoj ktp.
Aŭstralio ne havas ŝtatan religion, kaj estas konstitucie malpermesite enkonduki devigan religion aŭ malpermesi liberan praktikadon de iu religio. Tamen la kristanismaj festojpasko kajkristnasko estas ŝtataj festotagoj.
En la censo de 2011, 61,1 % de la aŭstraliano deklaris sinkristanoj, 22,3 % senreligiaj kaj 7,2 % kiel anoj de ne-kristanisma religio. 9,4 % ne respondis la demandon pri sia religio.
Ĝis la eŭropa setlado la indiĝenoj praktikisanimismon.
Kvankam Aŭstralio ne havas oficialan lingvon, la angla fariĝis la fakta nacia kaj oficiala lingvo.[129] Laaŭstralia angla estas grava vario de la lingvo kun karakterizajakĉento kaj leksiko. Ĝia literumo estas simila al tiu debrita angla, kun pluraj esceptoj.[130] En 81 % de la hejmoj oni parolas nur angle.
Kiam en la 18-a jarcento eŭropanoj eksetlis en Aŭstralio, la 40.000praloĝantoj parolis ĉ. 250 lingvojn en eble 500 dialektoj. En 1996, 48.200 aŭstralianoj parolis indiĝenan lingvon[131]. Proksimume 70 indiĝenaj lingvoj ankoraŭ estas parolataj, kelkaj nur de altaĝuloj. Nu 18 el ili estas parolataj en ĉiuj aĝogrupoj.
Pro enmigrado multaj aŭstralianoj havas aliajn hejmajn lingvojn; la plej parolataj estas[132]:
Lerneja edukado estas deviga en Aŭstralio kaj estas responso de la subŝtatoj kaj teritorioj. Pro tio ekzistas malsamaj reguloj, sed ĝenerale infanoj devas ĉeesti lecionojn de sia kvina al sia 16-a aĝojaro. En kelkaj subŝtatoj, ekzempleOkcidenta Aŭstralio, junuloj 16/17-jaraj devas aŭ viziti lernejon aŭ partopreni en profesia lernado, ekzemple metilernado.
Lalegoscia elcentaĵo en Aŭstralio estas supozata 99. En laOEKE-programo pri internacia prijuĝado de studentoj Aŭstralio regule atingas unu el la 5 supraj lokoj el 30. Ekster la ŝtataj lernejoj lakatolikaj lernejoj plej gravas.
Aŭstralio havas 37 registare financatajn kaj du privatajn universitatojn, krome aliajn specialiĝintajn instituciojn, kiuj ofertas aprobitajn kursojn je altlerneja (triagrada) nivelo. LaUniversitato de Sidnejo, fondita en 1850, estas la plej aĝa de Aŭstralio; sekvas la universitato de Melburno, fondita tri jarojn poste. Rimarkindas krome la universitatoj de la "Grupo de Ok" (angleGroup of Eight), inter ili la universitato deAdelajdo, laAustralian National University enKanbero, laMonash University kaj la universitato de Novsudkimrio. Laŭ OEKE Aŭstralio estas inter la landoj kun la plej altaj kostoj por universitata studo.
Ekzistas ŝtata sistemo de profesia edukado, nomata TAFE; krome multaj profesiulaj asocioj instruas lernantojn. Proksimume 58 % de la aŭstralianoj inter 25 kaj 64 jaroj havas profesian aŭ triagradan klerecon; la parto de 49 % kun triagrada klereco estas la plej alta inter la OEKE-landoj. Ankaŭ la parto de eksterlandanoj en la studentaro estas la plej alta en OEKE.
Laŝtatestro estas la brita reĝoKarlo la 3-a (ekde2022), kiu en la lando estas reprezentata deĜeneral-guberniestro. La leĝdona organismo estas duĉambra parlamento (224 membroj). La ĉefurbo estasKanbero (331 mil).
La nacia festo estas la26-a de januaro kiel tago de Aŭstralio. Aŭstralio apartenas al diversaj politikaj organizoj ekzemple al laUNO (ekde1945).
LaParlamento de Aŭstralio - angleParliament of Australia aŭCommonwealth Parliament - estas la legislativo de la registaro de Aŭstralio. La parlamento estas duĉambra, principe kreita laŭ la brita parlamenta modelo, sed kun iom da influo de la usona sistemo. Laŭ sekcio 1 de la konstitucio de Aŭstralio, la parlamento konsistas el tri eroj: la Reĝo aŭ Reĝino de Aŭstralio (kiu laŭdifine estas la sama kiel la Reĝo aŭ Reĝino de Britio (do momente reĝiKarlo la 3-a), laAŭstralia Senato kaj laAŭstralia Ĉambro de Reprezentantoj. La reĝino estas kutime reprezentata fare de la Ĝenerala Guberniisto de Aŭstralio.
LaĈefministro de Aŭstralio aŭ en anglaPrime Minister of the Commonwealth of Australia estas laĉefministro de Aŭstralio. Tiu individua posteno estas la plej aĝaMinister of the Crown, la estro de la ministraro kaj de la priparolanto de la Nacia Sekurkomitato. La oficposteno ne estas menciata en laKonstitucio de Aŭstralio kaj ekzistas nur tra neverkitaj politikaj konvencio kaj tradicio. Spite tion, praktike ĝi estas la plej pova parlamenta posteno en Aŭstralio. La individuo kiu tenas la oficpostenon estas komisiita de la Ĝenerala Guberniestro de Aŭstralio.
LaKonstitucio de Aŭstralio estas lasuprema leĝo laŭ kiu funkcias laregistaro de la Komunumo de Aŭstralio, inklude ties rilaton kun laŝtatoj de Aŭstralio. Ĝi konsistas el kelkaj dokumentoj. LaRegistaro de Aŭstralio aŭ en anglaGovernment of the Commonwealth of Australia, ankaŭ referencata kielAustralian Government,Commonwealth Government aŭFederal Government, estas la federacia demokratia administracia aŭtoritato de Aŭstralio.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libroFaktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 9an ĉapitron "Fabeloj el Aŭstralio" al komentoj pri la lando kaj ties indiĝenoj; poste ŝi rakontas interesajn fabelojn, unua pripapago kaj dua prisorĉisto, kiu volas superruzi sed iĝas superruzita.[133]
Ĉi tiu teksto estas prenita el laEnciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin pervikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablononEdE en la artikolon.
Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.
Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.
Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaj almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon.
Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn.
Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain-Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA.
Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis starigi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.
Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj.L. E. THOMSON
↑Constitution of Australia. ComLaw (1a de Junio 2003). Alirita 5a de Aŭgusto 2011 . “3. It shall be lawful for the Queen, with the advice of the Privy Council, to declare by proclamation that, on and after a day therein appointed, not being later than one year after the passing of this Act, the people of New South Wales, Victoria, South Australia, Queensland, and Tasmania, and also, if Her Majesty is satisfied that the people of Western Australia have agreed thereto, of Western Australia, shall be united in a Federal Commonwealth under the name of the Commonwealth of Australia.”.
↑Wade, Nicholas (22a de Septembro 2011). "Australian Aborigine Hair Tells a Story of Human Migration". The New York Times.[1] Alirita la 21an de Aŭgusto 2016.
↑"European discovery and the colonisation of Australia". Australian Government: Culture Portal. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Commonwealth of Australia. 11a de Januaro 2008.[2]Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 21an de Aŭgusto 2016. "[The British] moved north to Port Jackson on 26 January 1788, landing at Camp Cove, known as 'cadi' to the Cadigal people. Governor Phillip carried instructions to establish the first British Colony in Australia. The First Fleet was under prepared for the task, and the soil around Sydney Cove was poor."
↑"Both Australian Aborigines and Europeans Rooted in Africa – 50,000 years ago". News.softpedia.com.[3] Alirita la 21an de Aŭgusto 2016.
↑"Australian Social Trends". Retejo de laAustralian Bureau of Statistics. Commonwealth of Australia.[4] Alirita la 21an de Aŭgusto 2016.
↑Walsh, Michael (1991) "Overview of indigenous languages of Australia" in Suzanne Romaine (1991). Language in Australia. Cambridge University Press. p. 27.ISBN 978-0-521-33983-4.[5] Alirita la 21an de Aŭgusto 2016.
↑"Population clock" (Populacia horloĝo). Retejo de laAustralian Bureau of Statistics. Commonwealth of Australia.[6] Alirita la 21an de Aŭgusto 2016. La ĉirkaŭkalkulata populacio montrata estas aŭtomate kalkulata ĉiutage je 00:00 UTC kaj estas bazata sur informo akirita el la populacia horloĝo je la montria dato en la citaĵo.
↑"Geographic Distribution of the Population".[7] Alirita la 21an de Aŭgusto 2016.
↑"THE ILLUSTRATED SYDNEY NEWS",National Library of Australia, 26a de Januaro 1888, paĝo 2. Kontrolita 29a de Januaro 2012.
↑Purchas, vol. iv, pp. 1422–32, 1625. Tio ŝajnas variaĵo de la origina hispana "Austrialia" [tiele].[8] Kopio de la Kongresa Biblioteko povas esti legata rete[9].
↑Davison, Graeme; Hirst, John; Macintyre, Stuart (1999). The Oxford Companion to Australian History. Melbourne: Oxford University Press.ISBN 0-19-553597-9, pp. 283–85.
↑Thompson, Roger C.. (1994)The Pacific Basin since 1945: A history of the foreign relations of the Asian, Australasian, and American rim states and the Pacific islands. Longman.ISBN 0-582-02127-8.
↑Continents: What is a Continent?. National Geographic Society. Arkivita ella originalo je 2008-07-14. Alirita 22a de Aŭgusto 2009 . "Most people recognize seven continents—Asia, Africa, North America, South America, Antarctica, Europe, and Australia, from largest to smallest—although sometimes Europe and Asia are considered a single continent, Eurasia."
↑Australia. Encyclopædia Britannica. Alirita 22a de Aŭgusto 2009 . "Smallest continent and sixth largest country (in area) on Earth, lying between the Pacific and Indian oceans."
↑Islands. Geoscience Australia. Arkivita ella originalo je 23a de Aprilo 2010.Arkivigite je 2010-02-21 per la retarkivoWayback Machine "Being surrounded by ocean, Australia often is referred to as an island continent. As a continental landmass it is significantly larger than the many thousands of fringing islands ..."
↑Australia in Brief: The island continent. Department of Foreign Affairs and Trade. Arkivita ella originalo je 4a de Junio 2009. Alirita 29a de Majo 2009 .Arkivigite je 2003-08-20 per la retarkivoWayback Machine "Mainland Australia, with an area of 7.69 million square kilometres, is the Earth's largest island but smallest continent."
↑. A Chat with Tim Flannery on Population Control. Australian Broadcasting Corporation (13a de Septembro 1995). Arkivita ella originalo je 2010-01-13. Alirita 23a de Aprilo 2010 . "Well, Australia has by far the world's least fertile soils".
↑. Damaged Dirt. The Advertiser (Aŭgusto 2007). Arkivita ella originalo je 6a de Julio 2011. Alirita 23a de Aprilo 2010 . “Australia has the oldest, most highly weathered soils on the planet.”.Arkivigite je 2011-07-06 per la retarkivoWayback Machine
↑Loffler, Ernst. (1983)Australia: Portrait of a continent. Richmond, Victoria: Hutchinson Group (Australia), p. 37–39.ISBN 0-09-130460-1.
↑"Australia – Climate of Our Continent". Bureau of Meteorology.[10] Alirita la 30an de Aŭgusto 2016 kaj arkivita el la originalo en 17a de Marto 2009.
↑ (2006) “Cattle, crops and clearing: Regional drivers of landscape change in the Brigalow Belt, Queensland, Australia, 1840–2004”,Landscape and Urban Planning78 (4),p. 375–376.doi:10.1016/j.landurbplan.2005.11.00.
↑Pascoe, I.G. (1991). History of systematic mycology in Australia.History of Systematic Botany in Australasia. Eld. de: P. Short. Australian Systematic Botany Society Inc. pp. 259–264.
↑ (2004) “A detailed picture of the origin of the Australian dingo, obtained from the study of mitochondrial DNA”,Proceedings of the National Academy of Sciences101 (33),p. 12387–12390.doi:10.1073/pnas.0401814101.
↑Invasive species. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts (17a de Marto 2010). Arkivita ella originalo je 29a de Junio 2010. Alirita 14a de Junio 2010 .
↑About the EPBC Act. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts. Arkivita ella originalo je 31a de Majo 2010. Alirita 14a de Junio 2010 .
↑Pluralist Nations: Pluralist Language Policies?. 1995 Global Cultural Diversity Conference Proceedings, Sydney. Department of Immigration and Citizenship. Arkivita ella originalo je 2008-12-20. Alirita 11a de Januaro 2009 . "English has no de jure status but it is so entrenched as the common language that it is de facto the official language as well as the national language."
McCulloch, Alan; Susan McCulloch, Emily McCulloch Childs (2006).The new McCulloch's encyclopedia of Australian art. Fitzroy, VIC: Aus Art Editions in association with The Miegunyah Press.ISBN 0-522-85317-X.
Powell JM (1988).An Historical Geography of Modern Australia: The Restive Fringe. Cambridge, U.K.: Cambridge University Press.ISBN 0-521-25619-4.
Robinson GM, Loughran RJ, and Tranter PJ (2000)Australia and New Zealand: economy, society and environment. London: Arnold; NY: OUP; 0340720336 paper 0-340720328 hard.