Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aŭstralia kontinento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralia kontinento

Mapo de Aŭstralia kontinento.
Areo8.560.000 km²
Loĝantoj29.400.000
Landoj3(Aŭstralio, plejparto deNov-Gvineo, parto deIndonezio)
Dependaj teritorioj0
Ĉefaj lingvoj(multaj)
HorzonojUTC+10 al UTC+8
Plej grandaj urbojSidnejo
Melburno
Brisbano
vdr

LaAŭstralia kontinento,Sahulo, aŭ laAŭstrali-Nov-Gvinea kontinento estas ĝenerale konsiderata kiel la plej malgranda el la sepkontinentoj. Ne estas ĝenerale akceptita difino de la vorto "kontinento." Baza difino povus esti "Unu el la ĉefaj konstantaj terkorpoj de la tera surfaco."(Oxford English Dictionary). Laŭ tiu difino, la Aŭstralia kontinento inkludas nur la ĉefteron de la ŝtatoAŭstralio, kaj ne apudajn insulojn kielTasmanioNov-Gvineo. El la vidpunkto de lageologio aŭ de lafizika geografio, tamen, "kontinento" povas esti komprenata kiel inkludanta lakontinentbreton (la merĝita apuda areo) kaj lainsulojn de la platformo, kiuj estas konsiderataj kiel struktura parto de la kontinento. Laŭ tiu difinoTasmanio,Nov-Gvineo kaj aliaj apudaj insuloj estas parto de la Aŭstralia kontinento, ĉar ili sidas sur la sama kontinenta platformo (kuŝejo). Tiuj insuloj estas apartigitaj de la maro ĉirkaŭ la kontinenta platformo — laArafura Maro kaj laToresa Markolo interAŭstralio kajNov-Gvineo, kaj laBass Markolo inter ĉefteraAŭstralio kajTasmanio.

Kiam lamarnivelo estis pli malalte dum lakvaternaraglaciepoko, inkludante lalastan glacian maksimumon ĉirkaŭ 18 000 a.K, la teroj formis ununuran, sekvan teramason. Dum la pasintaj dekmilo da jaroj, plialtiĝantaj marniveloj superfluis super la malaltaj teroj kaj apartigis la kontinentojn en la nunaj malalta duonseka ĉeftero kaj la du montaraj insuloj deNov-Gvineo kajTasmanio.

Geologie, la kontinento etendiĝas al bordo de la kontinenta platformo, kaj tiele la nune apartigitaj teroj povas ankoraŭ daŭre esti konsiderataj kontinento.[1] Pro la disvastigo deflaŭro kajfaŭno tra la sola termaso de laPleistoceno, la apartigitaj teroj havas rilatanbioton.

Nov-Zelando ne estas en la sama kontinenta platformo kaj ne estas parto de la Aŭstralia kontinento, sed ja estas parto de la merĝita kontinentoZelandio kaj la pli ampleksaj mondoregionoj konata kielOceanioAŭstralazio.

Geografio kaj nomenklaturo

[redakti |redakti fonton]
La Aŭstralakontinenta platformo (helblue) estas apuda alNov-Gvineo, sed ne kun aliaj insuloj de laPacifiko kielNov-Zelando.

La Aŭstralia kontinento estas la plej malgranda kaj malalta homloĝata kontinento de laTero, havante totalan terareon de 8 560 000 km². Kvankamla ŝtato de Aŭstralio okupas multon de la kontinento kaj estas ofte misprenata kiel la tuta kontinento, Aŭstralio kaj la apudaj insuloj estas konektitaj de neprofundakontinenta platformo kovranta ĉirkaŭ 2 500 000 km² inkludante la areojn de laSahula Platformo[2][3] kaj de laBass Markolo kaj duono de tio estas malpli ol 50 metrojn profunda.

Ĉar Aŭstralio laŝtato estas ĉefe sur ununura ĉeftero, kaj enhavas plejon de Aŭstralia kontinento, ĝi estas foje neformale aludita kiel "insula" kontinento, ĉirkaŭita de ĉiu flanko de oceanoj.[4]

Antaŭ la1970-aj jaroj, arkeologoj nomis la ununuran pleistocenan teramason per la nomoAŭstralazio,[5] kvankam tiu vorto estas plej ofte uzata por pli ampleksa mondoregiono kiu inkludus terojn kiel Novzelando, kiu ne estas en la sama kontinenta platformo. En la fruaj1970-aj jaroj oni enkondukis laterminonGranda Aŭstralio por la pleistocena kontinento.[5] Poste en 1975a prelego kaj sekva publikaĵo,[6] ili etendigis la nomonSahul el ties ĝistiama uzo por la ĝusta signifo deSahula platformo por kovri la tutan kontinenton.[5] Biologo, nescia de tiuj terminoj uzitaj de arkeologoj, sugestis en 1984 la nomonMeganezio, signife "granda insulo" aŭ "granda insulgrupo", aplikante ĝin al kaj la pleistocena kontinento kaj al la nuntempaj teroj,[7] kaj tiu nomo estis uzota de biologoj.[8] Tamen, aliaj uzisMeganezion kun diferencaj signifoj: la vojaĝistoPaul Theroux inkludisNov-Zelandon en sia difino[9] kaj aliaj uzis ĝin por Aŭstralio, Nov-Zelando, kajHavajo.[10] Alia biologo,Richard Dawkins, malkontenta kun la terminojSahul kajMeganezio, formis la nomonAustralinea en 2004.[11] AnkaŭAŭstralio-Nov-Gvineo estis uzata.[12]

Geologio

[redakti |redakti fonton]

La kontinento ĉefe sidas sur laHindo-Aŭstralia Plato. Tiuj teroj estis unuece kunAntarkto kiel parto de la suda superkontinentoGondvano ĝis kiam la plato eknordiĝis antaŭ ĉirkaŭ 96 milionoj da jaroj (mja). Dum plej parto de la tempo ekde tiam, Aŭstralia kontinento restis ununura sinsekva teramaso.

Kiam la lastaglaciepoko finis ĉirkaŭ 10 000 a.K., plialtiĝanta marnivelo formis la Bass Markolon, separante Tasmanion el la ĉeftero. Tiam inter ĉirkaŭ 8000 kaj 6500 a.K., la malaltaj teroj de la nordo estis inunditaj de la maro, kiu apartigis Nov-Gvineon el Aŭstralio.

Biogeografio

[redakti |redakti fonton]

Dum la kontinento nordeniĝis elAntarkto, disvolviĝis unikajflaŭro kajfaŭno.Marsupiulo kajmonotremoj ekzistis ankaŭ en aliaj kontinentoj, sed nur en Aŭstralia kontinento ili konkurencis kun laplacentajnmamulojn kaj hegemoniiĝis. Ankaŭbirdoj prosperis, ĉefe la prauloj de la granda ordo depaserinoj kiuj poste eventuale etendiĝis tra ĉiu mondoparto kaj konsistigos pli ol duono de la vivantajspecioj de birdoj.

Animalaj grupoj kielmakropodoj,monotremoj kajkazuaroj estasendemismo de Aŭstralia kontinento. Estas tri ĉefaj kialoj por la enorma diverseco kiu disvolviĝis kaj en planta kaj en animala vivoj.

  • Dum multo de la resto de la mondo suferis teruran glaciepokon kaj tiele perdis specidiversecon, Aŭstralia kontinento nordeniris je iu rapido ke la monda malvarmiĝo egaliĝis pro ties grada movo alekvatoro.Temperaturoj en Aŭstralio-Nov-Gvineo, alivorte, restis konstantaj dumlonge kaj granda nombro de diferencaj plantaj kaj animalaj specioj kapablis evolui ĝis trafi taŭgajn partikularajnekologiajn niĉojn.
  • Ĉar la kontinento estis pli izolita ol iu ajn alia, malmultaj forspecioj alvenis koloniiĝi, kaj nur unikaj indiĝenaj formoj disvolviĝis senprobleme.
  • Fine, spite la fakton, ke la kontinento estis jam tre malnova kaj relative nefruktodona, estas disigitaj areoj de alta fruktodoneco. Dum aliaj kontinentoj havasvulkanan aktivecon aŭ amasajnglaĉerojn, nefiltritajnrokojn riĉajn enmineraloj, la rokoj kajgrundoj de Aŭstralio restis dumlonge netuŝitaj escepte de gradaerozio kaj profundaefloresko. Ĝenerale, fruktodonaj grundoj produktas multon da vivo, kaj relative grandan nombron de specioj, tio estas altan nivelon debiodiverseco. Tio ĉar kienutreroj estas plenplenaj, la konkurenco ne estas ege granda inter rivalaj specioj, lasante grandan kampon por renovigakunevoluo, kiel okazas en tropikaj, fruktodonajekosistemoj. Kontraste, nefruktodonaj grundoj kaŭzas konkurencon ĉar individuoj devas alfronti konstantan medipremon, lasante malpli da kampo por diverĝa evoluo, la procezo kreonta novajn speciojn.

Dum ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj Aŭstralia kontinento estis preskaŭ komplete izolita. Dum tiu tempo, la kontinento spertis multajn ŝanĝojn laŭ klimato, sed la ĝenerala tendenco estis al pli granda sekeco. KiamSud-Ameriko eventuale apartiĝis elAntarkto, la disvolviĝo de la malvarmaAntarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo ŝanĝis la vetertipojn en la tuta mondo. Ĉe Aŭstralio, ĝi alportis markitan intensigon de la sekiga tendenco. La ampleksaj internaj maroj kaj lagoj sekiĝis. Multe de la longetabliĝitaj larĝfoliajdeciduaj arbaroj eklasis la vojon al distingaj fortajsklerofilaj plantoj kiuj karakterigas la modernan aŭstralian pejzaĝon.

Ĉe multaj specioj, la unua rifuĝo estis la relative freŝa kaj akvecaAŭstralia montoĉeno. Eĉ nuntempe, restantavegetaĵaro restas en la malvarmetaj altaj teroj, dum kelkaj specioj ne multe ŝanĝis el la gondvanaj formoj de antaŭ 60 aŭ 90 milionoj da jaroj (mja).

Eventuale, la aŭstralatektona plato koliziis kun laEŭrazia plato norde. La kolizio kaŭzis, ke la norda parto de la kontinento faldiĝis, formante la altajn kaj krutajn montarojn deNov-Gvineo kaj, pro la reena faldiĝo, laToresan Markolon kiu nuntempe apartigas la du ĉefajn teramasojn. La kolizio ankaŭ premis la insulojn deWallacea, kiu servis kiel 'ŝtupo-ŝtonoj' kiuj permesis plantojn elpluvarbaroj deSudorienta Azio koloniigiNov-Gvineon, kaj kelkajn plantojn el Aŭstralio translokiĝis al Sudorienta Azio. La oceanaj markoloj inter la insuloj estis sufiĉe mallarĝaj por permesi la plantodisigon, sed servis kiel efika baraĵo al interŝanĝo de teraj mamuloj inter Aŭstralio kaj Azio.

KvankamNov-Gvineo estas la plej norda parto de la kontinento, kaj oni povus imagi, ke plej tropikaj laŭ klimato, la altitudo de la altaj teroj deNov-Gvineo servis por ke multaj animaloj kaj plantoj kiu iam estis komunaj en la tuta Aŭstralia kontinento nuntempe pluvivas nur en la ties tropikaj altaj teroj (kie ili estas draste minacataj de la premo protroloĝado).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Johnson, David Peter, 2004, The Geology of Australia, Cambridge University Press, Port Melbourne, Victoria, paĝo 12
  2. Big Bank Shoals of the Timor Sea: An environmental resource atlas, 2001, Australian Institute of Marine Science, 2006-08-28. Arkivita ella originalo je 2006-09-08. Alirita 2008-11-28 .
  3. Wirantaprawira, Dr Willy2003, 2006-08-28Arkivigite je 2006-10-18 per la retarkivoWayback Machine
  4. Löffler, Ernst, A.J. Rose, Anneliese Löffler & Denis Warner, Australia:Portrait of a Continent, 1983, Hutchinson Group, Richmond, Victoria, paĝo 17, isbn=0091304601.
  5. 5,05,15,2Chris,Ballard, Stimulating minds to fantasy? A critical etymology for Sahul, ĉe Sahul in review: Pleistocene archaeology in Australia, New Guinea and island Melanesia, paĝoj 19-20, Australian National University, Canberra , 1993,ISBN 0-7315-1540-4
  6. Allen, J., J. Golson kaj R. Jones (eldonistoj), Sunda and Sahul: Prehistoric studies in Southeast Asia, Melanesia and Australia, 1977, Academic Press, Londono,ISBN 0-12-051250-5.
  7. W. Filewood, The Torres connection: Zoogeography of New Guinea En Vertebrate zoogeography in Australasia, paĝoj 1124-1125, Hesperian Press, Carlisle, W.A., 1984,ISBN 0-85905-036-X.
  8. ekz. Flannery, Timothy Fridtjof, The future eaters: An ecological history of the Australasian lands and people, 1994, Reed, Chatswood, NSW,ISBN 0-7301-0422-2, paĝoj 42, 67
  9. Theroux , Paul, The happy isles of Oceania: Paddling the Pacific, 1992, Penguin, Londono,ISBN 0-14-015976-2.
  10. Wareham, Evelyn, 2002, From Explorers to Evangelists: Archivists, Recordkeeping, and Remembering in the Pacific Islands EnArchival Science, volumo 2, n 3-4, paĝoj 187–207, 10.1007/BF02435621.
  11. Richard Dawkins, The ancestor’s tale: A pilgrimage to the dawn of evolution, 2004, Houghton Mifflin, Boston,ISBN 0-618-00583-8, paĝo 224.
  12. e.g. Pre-LGM Sahul (Pleistocene Australia-New Guinea) and the Archaeology of Early Modern Humans, O'Connell, James F., Allen, Jim, Rethinking the Human Revolution, Mellars, 2007, paĝoj 395–410, Cambridge, McDonald Institute for Archaeological Research,http://www.anthro.utah.edu/PDFs/joc/32o_conn.pdfArkivigite je 2013-11-03 per la retarkivoWayback Machine

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Aŭstralio
v  d  r
Kontinentoj
Kontinentoj
Hipoteza kontinento
Geologiaj
superkontinentoj
Historiaj
kontinentoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aŭstralia_kontinento&oldid=7383400"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp