Clotilde Reiss, 24-jarafranca studentino, enkarcerigita enIrano pro akuzo pri partoprenado enmanifestacioj la 15-an kaj 17-an de junio enEsfahano, kaj redaktado de raporto pri tiuj, estis trapasigita el malliberejoEvin en la francan ambasadejon enTeherano.
Rezulte de la akcidento en laSajana-Ŝuŝenska hidroelektrocentralo (Ĥakasio,Rusio) pereis 13 kaj malaperis pli ol 60 homoj. Tri blokoj de la plej granda rusia elektrocentralo estis plene detruitaj, por ties restarigo necesos almenaŭ 4 jaroj.
EnJapanio, okazis elekto pordeputitoj.DP akiris 308 sidlokojn, kiuj estas pli ol duono de tutaj sidlokoj. Nuna registara partioLDP perdis pozicion de la unua partio de la ĉambro. NokteAso Taro, la estro de LDP deklaris ke li eksiĝos. (Yomiuri ShimbunArkivigite je 2009-09-02 per la retarkivoWayback Machine)