Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

486958 Arrokoth

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je13 jun. 2023.
486958Arrokoth
asteroido
astronomia simbolo vd
astronomia simbolovd
(486958) 2014 MU69 fotita elde New Horizons la 1-a de januaro 2019
(486958) 2014 MU69 fotita elde New Horizons
la 1-a de januaro 2019
(486958) 2014 MU69 fotita elde New Horizons
la 1-a de januaro 2019
kubevano • kontakta binara astro • transneptuna objekto
Oficiala nomo486958 Arrokoth
Aliaj nomoj2014 MU69
Malkovro
MalkovrintoKosmoteleskopo Hubble
Dato de malkovro26-a de junio 2014
Loko de malkovroKosmoteleskopo Hubblevd
Unua superflugoNew Horizons
(1-an de januaro 2019)
Orbitaj ecoj
Asteroida familiotransneptuna objekto
kubevanovd
Granda duonakso
-Periapsido
-Apoapsido
6,6692Tm (44,581AU)
6,391 Tm (42,721 AU)
6,948 Tm (46,442 AU)
Discentreco0,04172
Meza anomaliangulo316.551°
Epoko27-a de aprilo 2019
Klinangulo2,453°
Periodo108 901 tagoj (298,156 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
158.998°
Argum. de periapsido174.418°
Terdistanco
- Minimuma

6,189Tm (41,368AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
33,5 × 19,5 × 19,5 km
"Ultima": 31 km
"Thule": 14 km[1]
Rotacia periodo0,625±0,04tago (15±1horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0.06 – 0.13
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo11,1
Videbla magnitudo26,59vd
vdr

486958Arrokoth estas malgranda ne tre helatransneptuna objekto de la klaso de lakubevanoj, tie estas, klasika objekto de laKujper-zono,[2] kiuj ne estas enorbita resonanco kunplanedo[3] (precipe kunNeptuno); kvankam ĝi estas nemalproksima de la resonanco 5:9 kun Neptuno.

Malkovro

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la26-an de junio 2014 per lakosmoteleskopo Hubble kaj estis preterpasita la1-an de januaro 2019 de lakosmosondiloNew Horizons, kaj tiuokaze neoficiale nomitaUltima Thule. La oficiala nomoArrokoth estis elektata la 12-an de novembro2019.

Foto de la malkovro, sur bildoj prenitaj kun intertempo de dek minutoj.

Ĝi estis malkovrita la26-an de junio 2014 per la fotilo kun larĝa kampoWFC3 deHubble, dum enketo celanta trovikujper-zonan objekton taŭgan kiel celo por la kosmosndiloNew Horizons. La uzo de lakosmoteleskopo Hubble estis nepra, ĉar, kunŝajna magnitudo de ĉ. 27, la objekto estas nedetektebla far'de plejparto el lateleskopoj. La kosmoteleskopo Hubble estas krome kapabla fari tre precizajnastrometriajn kalkulojn, kaj do determini fideblanorbiton.[4][5][6][7] Kvankam unuavide malpli interesanta ol2014 PN70, ĝi estis elektita de laNASA ĉar pli facile atingebla, necesigante malpli daorbitaj ŝanĝoj, do malpli dabrulaĵo.

Nomo

[redakti |redakti fonton]

Kiam tiu objekto estis unuafoje observita, ĝi estis nomita 1110113Y (mallongigita en " 11 ")[8]. Kiam ĝi estis destinita de la NASA kiel ebla celo por la misioNew Horizons enoktobro2014 ĝi estis nomita PT1 (por « Potential Target 1 »). La oficiala nomo 2014 MU69 estis atribuita enmarto2015 far'de laMinor Planet Center post sufiĉa determino deorbito. Dank'al alia observoj, ladefinitiva nomo(486958) 2014 MU69 estis atribuita per la bulteno MPC 103886 de la12-a de marto 2017.[9]

Denovembro ĝisdecembro2017, laNASA lanĉis mondan elektan kampanjon por trovi al ĝi nomon.[10][11]« Ultima Thule » estis elektita,[12] laŭ lamitainsuloTuleo (Thule),norda limo de la mondo por laantikvuloj por marki, ke ĝi estas la plej malproksima objekto de lasunsistemo vizitata de kosmosondilo.[12]. Tamen tiu nomo estigas polemikon: ĝi memorigus pri laokultismanaziaThule-asocio, kaj la naziisma koncepto ke la insuloTuleo estus la praa, legenda hejmo de laarja raso.[13][14]

Por eviti polemikon kun lanazia kunsenco de tiu nomo ĝi estis renomata la 12-an de novembro2018Arrokoth, laŭ vorto signifanta "ĉielo"-n enindiana lingvo, la (jam formortinta)pouhatana el laalgonkena lingvaro[15].

Ecoj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ ĝia lumeco kaj ĝia distanco, estis ebla taksi la grandon de486958 Arrokoth inter 18 kaj 41 km.[5] Observoj montris, ke ĝi ne estas pli granda ol 30 km kaj havas longigitan formon:duopa korpokontakta duopo.Stelakaŝado de la17-a de julio 2017 montris duloban formon kun respektivaj diametroj de 20 kaj 14 km, tio signifas, ke 486958 Arrokoth estas primitiva duopa objekto de laKujper-zono.[2]

  • Ombro de 2014 MU69 dum la kaŝado de la 17-a de julio 2017: la ruĝaj cirkloj montras la eblecon de duopa aŭ duloba objekto
    Ombro de 2014 MU69 dum lakaŝado de la17-a de julio 2017: la ruĝaj cirkloj montras la eblecon de duopa aŭ duloba objekto
  • 2014 MU69 mallonge kaŝas stelon (centre) la 17-a de julio 2017.
    2014 MU69 mallongekaŝasstelon (centre) la 17-a de julio 2017.
  • Komparo de la grandoj inter 2014 MU69 kaj la kometo Ĉurjumov-Gerasimenko. la bildo de 2014 MU69 estas artista vido bazita sur datumoj ricevitaj dum la kaŝado de la 17-a de julio 2017.
    Komparo de la grandoj inter 2014 MU69 kaj lakometoĈurjumov-Gerasimenko. la bildo de 2014 MU69 estas artista vido bazita sur datumoj ricevitaj dum la kaŝado de la 17-a de julio 2017.

Ĝiaorbita periodo estas ĉirkaŭ 298 jaroj kaj du monatoj, ĝiajdiscentreco kajorbita klineco estas malgrandaj rilate al tiuj de aliaj objektoj de laKujper-zono, tiuj orbitaj ecoj montras klasikan objekton de laKujper-zono: malvarmankubevanon kiu verŝajne ne suferis perturbojn.[5]

Laspektro de 486958 Arrokoth estas ruĝa: ĝi estas la plej malgranda objekto de la Kujper-zono, kies koloron oni mezuris.[16]

La17-an de junio 2017Marc Buie anoncis dum la aŭtuna kongreso de laUsona Geofizika Unio, ke la objekto povus havi malgrandanlunon.[17]

Esploro

[redakti |redakti fonton]
Trajektorio deNew Horizons kaj la orbitoj de Plutono kaj 2014 MU69

Post sia superflugo de134340 Plutono, lakosmosondiloNew Horizons estis programita por esploro de 486958 Arrokoth, kiun ĝi devas trafi la1-an de januaro 2019, je 43,4astronomiaj unuoj de laSuno, en lakonstelacioSagitario.[18][19][20]

486958 Arrokoth estas la unua objekto malkovrita post la lanĉo deNew Horizons.Fotografioj prenitaj la16-an de aŭgusto 2018 elde la kosmosondilo jam montras la objekton, kiu troviĝas precize en la antaŭkalkulita loko (kvankam ĝi estas ankoraŭ malproksima de pli ol 150 miliono da kilometroj)[21]

La1-an de januaro 2019 je 5 h 33UTC,New Horizons pasas je iom pli ol 3500 km de Arrokoth,[22] tie estas la triono de la minimuma distanco de superflugo ĉePlutono.

New Horizons plenumas mezurojn pritemperaturo, serĉi priringoj,naturaj satelitoj,atmosfero,geologia aktiveco... Ĉirkaŭ 20 monatoj estos necesaj por analizi la datumojn senditajn: tiu analizo daŭros ĝisseptembro2020.[23]

Lafotoj senditaj la1-an de januaro 2019 montras tipankontaktan duopon: Du kuntuŝiĝantajsferaj korpoj de diametroj 31 kaj 14 km ligataj degravita altiro, kies formo memorigasneĝhomon.[24] Ĉar estis elektita la kromnomon "Ultima Thule" por la korpo 2014 MU69,[12] la pli granda sfero estis nomita "Ultima" kaj la pli malgrande "Thule".[1]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • La unua iom detala kolora foto; temas pri kompozito de malaltdistingiva kolora kaj mezaltdistingiva nigra-blanka fotoj
    La unua iom detala kolora foto; temas pri kompozito de malaltdistingiva kolora kaj mezaltdistingiva nigra-blanka fotoj

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1La MisioNew Horizons de NASA Malkaŝas tute Novan Tipo de Mondo; el la paĝaro deNew Horizons, 2-a de januaro 2019 (angle)
  2. 2,02,1Kelkopeco de la Pluigita Misia Celo deNew Horizons (486958) 2014 MU69, de Alex Harrison Parker kaj aliaj;American Astronomical Society, DPS meeting #49, id.504.04 oktobro 2017 (angle)
  3. Klasikaj Kujper-zonaj objektoj, de David Jewitt (angle)
  4. Celo por la pluigita misioNew Horizons selektita; 1-a de septembro 2015 el la paĝaro dePlanetary Society (angle)
  5. 5,05,15,2Finfine !New Horizons havas duan celon; 15-a de oktobro , ibidem
  6. La Sukcesa Serĉo de Post-Plutona Kujpezona Preterpasa Celo porNew Horizons per la Kosmoteleskopo Hubble elEPCS Abstract Vol. 10, 2015 (angle)
  7. Determino de Orbito de (486958) 2014 MU69 kun Altega Distingo: Antaŭdiri Kaŝadon kun 1% de Orbito, de Simon Bernard Porter kaj aliaj (angle)
  8. Kuiper Belt Object 1110113Y, elAstroPix Beta 2Arkivigite je 2019-01-08 per la retarkivoWayback Machine (angle)
  9. M.P.C. 103886 (angle)
  10. Helpu NASA por nomi tiun mireblan asteroidon; el la paĝaro deFutura Science, 2-a de februaro 2017(france)
  11. Elektu;New Horizons el la paĝaro deSETI InstituteArkivigite je 2019-01-08 per la retarkivoWayback Machine(france)
  12. 12,012,112,2New Horizons elektas kromonon por "Ultima" Celo de Preterpaso; el la paĝaro de la NASA; 13-a de marto 2018 (angle)
  13. Ultima Thule estas simbolo de kosma esploro, ne nazia referenco; el la paĝaro deFutura Science, 7-a de januaro 2019(france)
  14. "Ultima Thule", Kromono por la Celo deNew Horizons celebras la esploron, ne la naziojn, diras la sciencistoj; el la paĝaro de Space.com; é-a de februaro 2018 (angle)
  15. https://www.lemonde.fr/sciences/article/2019/11/13/la-nasa-renomme-un-objet-celeste-apres-une-controverse-autour-de-connotations-nazies_6018931_1650684.html (franclingve)
  16. Sciencistojn Determinas la Koloron de la Kujper-Zonaj Objektoj JR1 kaj MU69; elSci News 19-a de oktobro 2016 (angle)
  17. la Kujper-Zona Objekto 2014 MU69 Povus Havi Malgrandan Lunon; ibidem, 29-a de decembro 2017 (angle)
  18. Manovro Movas la KosmoveturilonNew Horizons al Venonta Celo; el la paĝaro deNew Horizons, 23-a de oktobro 2015 (angle)
  19. New Horizons Pluiras al Ebla Kujper-Zona Celo; ibidem, 26-a de oktobro 2015 (angle)
  20. En Trako:New Horizons Sukcesas Trian Manovron Celante Kujper-Zonan Objekton; ibidem, 29-a de oktobro 2015 (angle)
  21. Ultima en Vido; ibidem, 28-a de aŭgusto 2018 (angle)
  22. La KosmosondiveturiloNew Horizons preterfluga plej malproksiman objekton iam studita; elLe Parisien (france)
  23. Kion Atendi kiamNew Horizons vizitos 2014 MU69 Ultima Thule; 15-a de decembro 2018 el la paĝaro dePlanetary Society (angle)
  24. New Horizons ekvidas la surfacon de Ultima Thule; elThe New York Times, 2-a de januaro 2019 (angle)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Astronomio

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (486001–487000)Poste:
(486957) 2014 MK66486958Arrokoth(486959) 2014 NX1
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=486958_Arrokoth&oldid=9176453"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp