8-a de januaro: Subtenantoj de iama brazila prezidantoJair Bolsonaro sturmas la Brazilan Nacian Kongreson, la Superan Federacian Kortumon kaj la Prezidentan Palacon de Planalto
15-a de januaro - Yeti Airlines Flight 691 kraŝas dum fina alproksimiĝo enPokhara,Nepalo, mortigante ĉiujn 72 homojn surŝipe
La ĵus pasinta jaro 2023 estis laŭ multaj aspektoj malbona jaro: La agresamilito de Rusio kontraŭ Ukrainio daŭris, enIsraelo kaj en lapalestina zono de Gaza eksplodis kruelamilito, la monda temperaturo atingis sian ĝisnunan maksimumon. Sed almenaŭ lakronviruso ne plu terurigis la mondon, kio mildigis la sociajn tensiojn en la trafitaj landoj kaj kio tiel reduktas la ŝancojn de diktatoremaj politikistoj transpreni potencon.
Do kion ni povas esperi pri la nova jaro?
Nu, kvankam la milito kontraŭ Ukrainio ankoraŭ daŭros ankaŭ dum ĉi tiu jaro, la monda ekonomio stabiliĝos. Oni jam vidas ke la prezoj por nafto kaj gaso revenis al la nivelo antaŭ la milito en Ukrainio. Oni sukcesis grandparte sendependiĝi de la rusa gaso kio estas bona ne nur por la financoj de landoj kiuj bezonas gason, sed ankaŭ por laklimato, ĉar la fosiliaj energiportantoj nun estas pli kaj pli anstataŭigataj perrenovigebla energio el suno kaj vento.
La kostoj porfotovoltaj instalaĵoj draste reduktiĝis, ĉar enĈinio la produktokapacitoj de la industrio kreskegis kaj tiuj paneloj nun inundas la eŭropan merkaton. Tio kondukas al pozitiva efekto ke la transiro al renovigebla energiĉerpado funkcias nun signife pli rapide kaj kio tiel ankaŭ helpas atingi ankoraŭ la celon de limigo de la temperaturaltiĝo sur la tero al 2gradoj C.
Elektraj aŭtomobiloj nun pli kaj pli konkeros la merkaton, ĉar nun oni ankaŭ komencis produkti sufiĉe malgrandajn aŭtomobilojn, kiuj amase anstataŭigos la ĝisnunajnbenzinajn kajdizelajn aŭtomobilojn. Novajbaterioj jam ebligas atingi pli longajn distancojn, kio ankaŭ mildigas la problemon de la bezonata infrastrukturo por la reŝargado de baterioj. Ankaŭ la kostoj por la baterioj malaltiĝos pro utiligo de novaj materialoj kiuj estas unuflanke pli medikonvenaj kaj kiuj aliflanke kostas malpli en la produktado.
Ĉio tio estas malbonaj novaĵoj por la produktantoj de fosiliaj energiportantoj, ĉar iliaj enspezoj malkreskas. Kaj la militemajdiktatoroj havos malpli da mono por daŭrigi multekostan militon.
Tiel la socia situacio en multaj landoj stabiliĝos. Tensioj mildiĝos kaj la kultura vivo pli kaj pli normaliĝos. Tio estas rimarkebla ankaŭ jam ĉe venontaj Esperanto-eventoj: EnKroatio okazos fine de junio kroata Esperanto-kongreso sur insuleto proksime al la dalmatia urboŜibenik. Do esperantistoj povos multflanke ĝui esperantan vivon dum unu semajno en tre alloga loko. Tio estas bona signo por la plua kresko de nia lingvo.