1-a. Pro la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio,Eŭropa Unio ampleksas nun 15 membro-ŝtatojn. La politiko de la rusa registaro enCeĉenio estas internacie kritikata; la klimato inter Okcidento kaj Moskvo frostiĝas. Sed sankcioj kontraŭ Rusio estas rifuzitaj. La membro-kandidatiĝo de Rusio por Eŭropa Konsilio estas prokrastita.
3-a. Pluraj rusiaj soldatoj pereas en bataloj kaj pro atencoj kontraŭ ĉeĉenaj separistoj. EnBelorusio pluraj gazetoj, kritikantaj la registaron, estas malpermesataj. Aliflanke,Minsko fariĝas oficiala kunlaboranto de NATO.
4-a. La alĝeriaj islamaj radikaluloj alvokas diversajn okcidentajn landojn forlasi siajn ambasadojn enAlĝero. Laŭ sudkorea-usona ĵurnalisto, kiu vojaĝis tra norda Koreio, en tiu komunisma lando regas malsatkatastrofo. Dume, ankaŭ ses monatojn post la morto deKim Il-sung, lia filoKim Jong-il ankoraŭ ne estas proklamita oficiale ŝtatestro. Pjenjano daŭre rifuzas rektajn interparolojn kun Seulo koncerne la reunuiĝon.
6-a. Joe Slovo, la eksa, legendeca ĉefo de la sudafrika komunista partio, mortas. Vatikano beatigas la hispanan fondinton de la konservema laika katolika organizaĵoOpus Dei (Dia Laboro),José María Escrivá de Balaguer, mortinta en 1992.
13-a. Post la fiasko deSilvio Berlusconi, la itala prezidanto Scalfaro komisias la financministronLamberto Dini formi la 54an postmilitan registaron, konsistantan el senpartiaj profesi-fakuloj.
15-a. Centmiloj alkuras okaze de la vizito de papo Johano Paŭlo 2a en la Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj Sri Lanko. Diversaj srilankaj budhanaj organizaĵoj bojkotas lian viziton, ĉar antaŭ nelonge la papo nomis la budhismon "ateisma religio".
17-a. Terura tertremo en la japana regiono Kobe kaŭzas plurajn milojn da mortintoj.
18-a. Balladur, la franca kaj gaŭlista ĉefministro, oficiale anoncas sian prezidantan kandidatiĝon.
22-a. 19 mortintojn kaj 70 vunditojn kaŭzas palestina atenco en norda Israelo.
23-a. La epokoDelors ĉe la pinto de la EU-komisiono finiĝas. Lia posteulo estas la luksemburganoJacques Santer.
27-a. Cinio malpermesas al laRuĝa Kruco viziti prizonanojn sen la ĉeesto de registaraj akompanantoj. Okaze de sia vizito en la ekonomia forumo de Davos (Svislando), la turka ĉefministro Ciller rifuzas ĉian kritikon koncerne la kontraŭkurdan politikon kaj reemfazas Ia demokration deTurkio. EnAuschwitz okazas la solenaj ceremonioj memore pri la amasmurdo de nazioj al judoj antaŭ 50 jaroj.
29-a. Inter Peruo kaj Ekvadoro eksplodas milito pro malnovaj limdisputoj. OĜoĥar Dudajev Dudajev, prezidanto de la neagnoskita ŝtatoIĉkerio minacas per terorismaj atakoj en pluraj urboj de Rusio, inkluzive enMoskvo. Sturmo de la ĉeĉena ĉefurboGrozno daŭras.
30-a. Rusia prezidantoBoris Jelcin ŝokas la mondon, dirine ke lia fingro troviĝis apud la "nuklea butono", kiam Norvegio lanĉis anticipe anoncitan testraketon sur propra teritorio. Nova streĉiteco inter Bukareŝto kaj la hungara malplimulto enRumanio frostigas la rilatojn inter ambaŭ ŝtatoj.
30-a. Akvoinunda katastrofo en Germanio kaj Nederlando kaŭzas la evakuadon de centmiloj da homoj kaj grandegajn damaĝojn.
2-a. Turkaj tribunaloj decidas malpermesi kurdeman ĵurnalon kaj konfiski libron de la mondfama verkisto Yasas Kemal kun la riproĉo, ke li produktas malamon.
3-a. Centmiloj da sudananoj fuĝas al Ugando pro la faroj de la kartuma armeo. La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) kondamnas la militon en Ceĉenio kaj kritikas Moskvon.
5-a. Vaŝingtono proklamas sankciojn kontraŭ Pekino pro amasproduktado sen kopirajta licenco de usonaj kompaktdiskoj en Cinio. 200 000 evakuitaj nederlandanoj reiras hejmen post la neokazo de la ilin minacintaj akvoinundoj. En Aŭstrio pereas 4ciganoj (romaoj) pro rasisme motivita atenco.
6-a. Provokante la parlamenton per alvoko je mem-dissolviĝo, Wafgsa akrigas la politikan krizon. Sub tiu premo ĉefministro Pawlak demisias. Oleksy nomiĝas lia posteulo.
7-a. Pro la pacproceso, Irlando formale nuligas plurajn leĝojn de la militostato, kiu daŭris 50 jarojn.
8-a. En Rusio duonmiliono da ministoj strikas, ĉar ili ne piu ricevas Ia salajrojn. Latvio aliĝas al la NATO-koncepto "Partnero por Paco".
9-a. La pacproceso en Israelo stagnas; la rilatoj inter Arafat kaj Rabin krizegas.
13-a. Antaŭ la haga tribunalo pri krimoj kontraŭ la homaro staras 21 serboj, akuzitaj pro militkrimoj en eksJugoslavio.
14-a.Dresdeno memoras la nokton antaŭ 50 jaroj, en kiu pereis pluraj dekmiloj da homoj pro aliancita bombado.
15-a.Zedillo, meksikia prezidanto, ordonas ĉesigi la armean teroron kontraŭ la ribeluloj enChiapas.
17-a. Per la subskribo de packontrakto, la limmilito interEkvadoro kajPeruo estas formale finita.
22-a. En ribelo de islamanoj en alĝera prizono, rebatita de la polico, mortas pli ol 100 homoj.
24-a. Laŭ oficialaj informoj, en lamilito en Ceĉenio pereis jam 1146 rusiaj soldatoj, ĉirkaŭ 5000 estis vunditoj kaj 347 malaperis. Krome, oni parolas pri 25 000 mortintaj civiluloj. Laŭ enketo, la populareco deBoris Jelcin sinkis al 7 %. ĈefministroViktor Ĉernomirdin parolas pri "eraro", dum ministro pri defendoPavel Graĉov pravigas la intervenon kontraŭ la ĉeĉenaj teroristoj.
27-a. Demirel, turka prezidanto, en Split nuligas sian flugon al Sarajevo propafoj kontraŭ antaŭanta aviadilo kun akompanaj turkaj civitanoj.
28-a. La nova usona armeoperacio en Somalio celas forkonduki la lastajn usonajn soldatojn de tie. La franco Janvier transprenas la komandon de la 45 000 UN-soldatoj en eksa Jugoslavio. La armistico ĉie estas malstabila.
1-a. La konata kaj populara televida ĵurnalisto Listjev estas murdita en Moskvo, verŝajne de fortoj, kiuj malŝatis lian kritikan manieron.
6-a. En Kopenhago inaŭguriĝas la unua monda pintkonferenco pri sociala evoluo. En la duaj liberaj elektoj en Estonio malvenkas la radikalaj reformistoj kaj gajnas la maldekstremaj fortoj, kiuj celas daŭrigi la reformojn. Eŭropa Unio kaj Turkio subskribas la doganan unuiĝon. Islamistoj kaj naciistoj protestas.
7-a. La usona ŝtato Novjorko reenkondukas la mortopunon.
8-a. Stefanopulos nomiĝas la nova prezidanto de Grekio.
13-a. EnIstanbulo eksplodas sanga batalo inter sunidaj islamanoj kaj la malplimulto de la alevitoj. La polico perforte intervenas.
17-a. 48 jarojn post sia lasta vizito enSudafriko, la brita reĝino estas akceptata de prezidantoMandela enJohanesburgo. Unuafoje en la historio de la pekina popolkongreso, kelkcentoj da delegitoj voĉdonas kontraŭ oficialaj proponoj de la ŝtata gvidantaro.
19-a. La socialdemokratoj venkas en la parlamentaj elektoj en Finnlando.
20-a. 35 000 turkaj soldatoj invadas nordan Irakon kun la celo ekstermi la kurdajn naciliberigajn batalantojn. Reage, en okcidenta Eŭropo registriĝas dekoj da atencoj kontraŭ turkaj instalaĵoj. EnTokio 11 personoj pereas en atenco per venena gaso en la metroo. Oni suspektas fanatikan religian sekton pri la krimo.
26-a. La kontrakto de Schengen [Ŝengen] ekvalidas inter Germanio, Francio, Benelukso, Hispanio kaj Portugalio; sekve ne plu okazas pasportaj kontroloj ĉe la internaj limoj de tiuj landoj kaj "eksteraj limoj" estas despli kontrolataj. EnBuĵumburo, ĉefurbo de Burundo, ekflamas sangaj bataloj inter la triboj Hutuoj kaj Tutsioj.
27-a. Okaze de komunumaj elektoj en Litovio venkas la konservativa partio de prezidinto Landsbergis. Granda plimulto de la loĝantaro enTransnistrio (en Moldavio) voĉdonas por la longigo de la restado de la 14-a rusia armeo en sia regiono.
28-a. En Berlino inaŭguriĝas la unua monda kongreso pri klimato, kaj en Florenco okazas internacia konferenco pri drogoj.
30-a. La nova encikliko ,Evangelio de la vivo" de papo Johano Paŭlo 2a konsideras abortigon, eŭtanazion kaj artefaritan generadon gravaj pekoj kontraŭ la homeco. C] Mitterrand [Mitera'] inaŭguras la plej grandan bibliotekon de la mondo, la nacian bibliotekon de Francio en Parizo.
31-a. En Haitio la usonaj trupoj transdonas al UN la komandon pri la pacmisio en la lando.
2-a. La ukraina prezidanto Kuĉma nuligas grandparte la aŭtonomion de Krimeo.
3-a. El Teherano venas la malofta informo, ke nekonataj grupoj protestas kontraŭ la malbona surloka situacio. Policistoj pafmortigas plurajn el ili. Lojaluloj faras kontraŭmanifestacion.
4-a. La ukraina parlamento deklaras la malfidon vidalvide de la registaro. La malstabileco en tiu lando daŭras.
6-a. La protesto de hispanaj fiŝistoj kontraŭ kanadaj boatoj malhelpantaj al la hispanoj fiŝkapti antaŭ la kanada marbordo etendiĝas al granda diskuto en Eŭropa Unio (fiŝkapt-kvotoj).
7-a.Aleksandr Ruckoj, iama vicprezidanto de Rusio, unu el organizantoj de la ribelo en Moskvo en 1993 direktita kontraŭ prezidantoBoris Jelcin, anoncas sian kandidatiĝon por la prezidantaj elektoj en 1996. Akuzoj kontraŭ Groer, ĉefepiskopo deVieno, pro seksa misuzo ĉe iamaj studentoj, skuas la aŭstran publikon.
9-a. La iama nazia koncentrejoDachau memor-ceremonias sian liberiĝon antaŭ 50 jaroj. Kubo kajĈilio restarigas diplomatiajn rilatojn, interrompitajn dum 22 jaroj. La EU ministroj pri financoj antaŭvidas, ke la nova eŭropa mono ekcirkulos ne antaŭ la jaro 2000.
10-a. En Peruo,Fujimori gajnas la prezidantajn elektojn kontraŭ sia rivaloPérez de Cuéllar [Kŭeljar], eksa ĝenerala sekretario de UN.
11-a.Mugabe, prezidanto deZimbabvo, re-gajnas la prezidantajn elektojn.
12-a. En Hago fondiĝas kurda ekzilparlamento cele al la defendo de la kurdaj rajtoj per pacaj rimedoj. Vaŝingtono subtenas la turkan intervenon kontraŭ la kurdaj ribeluloj en Irako.
16-a. Papo Paŭlo Johano 2a eldiras sian paskan mesaĝan denove en Esperanto.
19-a. Kontraŭ la opozicia ĉefo de Hispanio,Aznar, estas lanĉita atenco, kiun li trapasas nevundita.
19-a. En Bolivio estas proklamita la eksterordinara sieĝostato pro longdaŭraj strikoj kaj protestoj. En gravega bombatenco kontraŭ registara konstruaĵo enOklahoma City (Usono), verŝajne fare de ekstremaj dekstruloj, pereas pli ol 100 homoj.
23-a. En la unua parto de la prezidantaj elektoj en Francio venkas la socialistoJospin [Jospej] antaŭ la dekstruloj Chirac [Sirak] kaj Balladur. La ekstremdekstrulo Le Pen ricevas 15 % de la voĉoj. En la regionaj balotoj en Italio venkas la ekskomunistoj (25 %) antaŭ "Forza Italia" de eksĉefministro Berlusconi [Berluskoni].
25-a. La Eŭropa Parlamento minacas Turkion je ekskludo el la organizaĵo, se ĝi ne observas la homajn rajtojn. Laŭ informoj el Ankaro, Turkio reduktas sian invad-armeon en Irako je pliaj 20 000 soldatoj.
26-a. Moskvo distanciĝas de la kontrakto pri konvenciaj militfortoj en Eŭropo, ĉar ĝi intencas krei novan armeon por norda Kaŭkazo (Ceĉenio). En Hago komenciĝas la milittribunalo pri Bosnio kontraŭ la akuzito Tadiĉ, kiu neas ĉiujn akuzojn. Malto subskribas la NATOprogramon "Partnereco por paco", sed restos neŭtrala ŝtato.
27-a. Jelcin dekretas armisticon por Ceĉenio. Malgraŭ tio, la bataloj daŭras. Laŭ moskvaj informoj, proksimume 2000 rusaj soldatoj pereis en Ia batalo kontraŭ Ceĉenio. Pliaj 6000 vundiĝis aŭ malsaniĝis. Ankaŭ enTaĝikio Moskvo daŭrigas sian sangan militon kontraŭ lokaj ribeluloj. Internacie rekonitaj intelektuloj alvokas bojkoti la memor-ceremoniojn en Moskvo okaze de la 50a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito.
30-a. Nazarbajev reelektiĝas prezidanto de Kazaĥio ĝis la jaro 2000. Vjetnamio solene celebras la datrevenon de la Dua Mondmilito.
1-a. Okaze de laTago de la Laboro en Rusio dekmiloj da komunistoj kaj naciistoj marŝas kun nostalgiaj sloganoj pri la eksa Sovetio kaj protestas kontraŭ la registaro. Usona prezidantoBill Clinton anoncas ampleksan komercan embargon kontraŭ Irano, kiu estas suspektata pro konstruado de nukleaj armiloj.
2-a. Post longa tempo de trankvilo, la serba armeo lanĉas raketbombojn kontraŭ Zagrebo.
4-a. Turkio proklamas sian armean invadon kontraŭ la kurdoj en Irako finita. Oni pridubas ĝian sukceson.
7-a. Jacques Chirac [Ĵak Sirak] elektiĝas nova prezidanto de Francio por 7 jaroj.
8-a. Omaĝe al la militfino antaŭ 50 jaroj, en Berlino, Parizo, Londono kaj Moskvo okazas ceremonioj. La okcidentaj ŝtatestroj rifuzas ĉeesti militparadon en Moskvo, la unuan post la disfalo de Sovetio. La parado de veteranoj sur la Ruĝa Placo okazas en ĉeesto de Clinton kaj Major [Meĝe], sed sen Kohl kaj Mitterrand [Miterá]. Pintkonferenco inter la usona kaj rusia prezidantoj finiĝis sensukcese. La svisa registaro formale pardonpetas pro la malavantaĝiga azilpolitiko kontraŭ la judoj dum la 2a mondmilito ("La boato plenas").
9-a. Lige kun la „kubaj rifuĝintoj",unuafoje depost 30 jaroj, usona ŝipo alvenas ĉe kuba haveno.
13-a. En Novjorko plilongiĝas la kontrakto kontraŭ nukleaj armiloj; tamen daŭre ekzistas gravaj malinterkonsentoj, precipe inter nordo kaj sudo.
15-a.Menem reelektiĝas prezidanto de Argentino. La belorusa popolo pledas por pli forta alproksimiĝo al Rusio. La eks-sovetiaj ŝtataj simboloj estas reenkondukitaj. En la landaj voĉdonoj en Nordrejn-Vestfalio kaj Bremeno venkas ĉefe la verduloj. La liberaldemokratoj (FDP) estas eliminitaj el ambaŭ pariamentoj.
16-a. La japana polico arestas ĉefon de laAum-sekto,Asahara Shoko, kiu realigis Ia venengasan atencon en la tokia metroo antaŭ du monatoj. La internacia militkrim-tribunalo en Hago decidas transpreni la sarajevan akuzon kontraŭ la serbaj militestroj Karaĉiĉ kaj Mladiĉ.
17-a. Usono kontraŭas la japanan aŭtomobil-eksportadon per altaj importad-impostoj sur Ia plej elstaraj modeloj.
20-a. En Italio la juĝistaro de „Puraj manoj" penas entribunaligi la antaŭan ĉefministronSilvio Berlusconi [Berluskoni] pro korupto-suspektoj. Tiu ĉi rifuzas aperi, laŭ li la tuta afero estas „perdo de tempo".
21-a. La belgajn elektojn gajnas la mainova koalicio de kristan- kaj social-demokratoj; la verduloj iom perdas; dekstruloj tenas sian pozicion.
23-a. Germana Konstitucia Kortumo decidas, ke spionado de GDR-civitano, el la GDR-teritorio kontraŭ FRG ne plu estu konsiderata punenda.
24a. Ajax malhelpas ke AC Milano plian fojon gajnas la Eŭropan Piedpilkan Pokalon. Post la venko festantaj huliganoj detruas la centron de Amsterdamo.
25-a. En lokajskotaj elektoj la regantaj konservativuloj grave perdas.
26-a. Sciencistoj en Usono unuafoje sukcesas deĉifri la informojn de tutaDNA-plektaĵo de vivanta organismo.
28-a. Grava tertremo sur insuloSaĥaleno (Rusio) mortigas plurajn milojn da homoj.
30-a. Usona rifuĝant-helpa organizaĵo akuzas Francion, Ĉinion kaj aliajn landojn daŭre liveri armilojn al la Hutuaj murdistoj por restarigi la malnovan registaron. Francio neas.
31-a. Rusio oficiale — sed en fermita kunsido — subskribas la kontrakton "Partnereco pri Paco". PapoJohano-Paŭlo la 2-a publikigas novan enciklikon: "Alvoko je unueco inter kristanoj".