Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

1421 Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri asteroido. Por planlingvo rigardu la paĝonEsperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonEsperanto (apartigilo).
1421 Esperanto
asteroido
astronomia simbolo vd
astronomia simbolovd
Zamenhof/Esperanto-objektoasteroido
Oficiala nomo1421 Esperanto
Aliaj nomoj1936 FQ; 1931 HC;
1958 GD; A906 UD;
A917 XD; A920 GD
Nomita laŭEsperantovd
Malkovro
MalkovrintoYrjö Väisälä
Dato de malkovro18-a de marto 1936
Loko de malkovroTurku,Finnlando
Orbitaj ecoj
Asteroida familioasteroida zonovd
Granda duonakso
-Periapsido
-Apoapsido
461,993Gm (3,0882338AU)
424,152 Gm (2,8352809 AU)
499,834 Gm (3,3411867 AU)
Discentreco0,0819086
Meza anomaliangulo251,65404°
Klinangulo9,80882°
Periodo1982,27396 tagoj (5,4272 jaroj)
Meza cirkulrapido16,94 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
42,64503°
Argum. de periapsido164,91929°
Fizikaj ecoj
Diametro42,31 ± 3,1 km
Rotacia periodo0,9159 tagoj (21,982) horoj
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,0714
Observaj ecoj
Spektroklaso?
Absoluta magnitudo10,30
vdr
La orbito de la asteroido Esperanto kaj ĝia pozicio en la sunsistemo

1421 Esperanto estas mezgranda, ne tre helasunsistemaasteroido.

Malkovro

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita deYrjö Väisälä la18-an de marto 1936 enTurku,Finnlando.

Nomo

[redakti |redakti fonton]

La trovinto donis al ĝi nomon omaĝe alla internacia lingvo proponita deL. L. Zamenhof (pseŭdonimeD-ro Esperanto).1421 estas la orda numero de la asteroido, kaj la kompletan nomon oni povas skribi aŭ1421 Esperanto(1421) Esperanto; ofte oni tute forlasas la numeron.

Ecoj

[redakti |redakti fonton]

La asteroido havas formon neregulan, ĝia diametro estas proksimume 42 kilometroj. Ĝia grando estas komparebla ekz. kunFobo, luno deMarso, kiu verŝajne estas kaptita asteroido. Por komparo, la plej granda asteroidoCereso, kiu en2006 estis reklasitananplanedo, havas diametron de preskaŭ 1000 km.

Orbito

[redakti |redakti fonton]

Lagranda duonakso de la orbito deEsperanto (duono de ties plej longa diametro) estas 3,088AU kaj la discentreco 0,082. Tio signifas, ke ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kajJupitero, en la ĉefaasteroida zono.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1420 Radcliffe1421 Esperanto1422 Strömgrenia
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=1421_Esperanto&oldid=8602993"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp