La10 metra bendo aŭ28 MHz estas radioamatora bendo. Ĝi estas parto de lakurtondaj ondoj internacie transdonita alradioamatoroj kaj ankaŭ uzata de radioamatoraj satelitoj. En tiu bendo radioamatoroj havas ĉefajn uzrajtojn. La bendo konsistas el frekvencoj inter 28.000 ĝis 29.700 MHz. Ĝi estas laHF bendo plej proksima alVHF tial ĝi kundividas similajn propagmodojn.
La 10 metra bendo estis transdonita de la Internacia Radiotelegrafa Konferenco en Vaŝingtono, la 4-an de oktobro 1927. Ĝia frekvenctransdono tiam estis de 28.000 ĝis 30.000 MHz. La lastaj 300 kHz de 29.700 MHz ĝis 30.000 MHz estis forigita de la radioamatora asigno fare de la Internacia Radio-Konferenco de 1947 en Atlantic city.
Al usonaj radioamatoroj kun komencantaj aŭ teknikajlicencoj estis permesitaj la uzo detelegrafio kaj la SSB segmentoj sur la 10 metra bendo en marto 1987.
Post la forigo demorsaj ekzamenaj postuloj de usonaj radioamatoroj en februaro 2007, teknika kaj unuaklasaj licencitoj, kiuj ne trapasis kodoteston povis funkciigi radiojn ĝis 200 vata povumo per CW kaj SSB elsendmodoj.
10 metra bendo multe dependas dependas de joniĝo de lajonosfero kaj de la sunciklo. Estante tre larĝa bendo kompare kun aliaj HF bendoj, multaj malsamaj elsendmodoj povas esti uzataj en 10 metroj. Morso kaj aliaj estas trovitaj rekte en la malsupra parto de la bendo.Fonio de 28.300 MHz supren, AM kaj FM estas trovitaj proksime de la supraĵo de la bendo. Ciferecaj modoj, kiel ekzemplePSK31, ankaŭ estas permesitaj en la supra parto de la bendo kie 28.120 MHz estas populara PSK31 ĉeffrekvenco.
Ĉar la propagiĝo en 10 metroj povas draste varii dum la tago balizoj estas gravegaj por mezuri la nunajn eterkondiĉojn de la bendo. Kun kelkaj diferencoj en ĉiu ITU Regionoj kaj ankaŭ de lando al lando, la balizoj troviĝas inter 28.100 MHz kaj 28.300 MHz. En ITU-Regiono 1 estas ĝenerale de 28.190 MHz ĝis 28.225 MHz, en ITU-Regiono 2 estas ĝenerale de 28.200 MHz ĝis 28.300 MHz.
Listo de 10 metraj balizoj estas havebla.[1]
Kutime antenoj por tiu bendo bezonas grandan bendlarĝecon por funkcii en siaj 1,9 MHz. El ĉiuj HF bendoj ĝi estas tiu, kiu havas la plej malgrandajn antenojn.Dupolusaj antenoj por tiu ĉi bendo estas 5 metrojn longajn. Kio ebligas munti plurelementajn Yagi-antenon. En la merkato estas pluraj vertikalaj antenoj por tiu bendo, ofte la antenoj de laCivitana bendo (CB) estas modifitaj (mallarĝigitaj) kaj uzataj de radioamatoroj.
Pro ĝia unika loko en la radiospektro, 10 metroj povas foje esti defio por ties uzantoj. Ĝi funkcias simile al6 metra bendo, funkcias kiel HF bendo kaj VHF bendo tiel ke eblas uzi propagiĝmetodojn de ambaŭ frekvencspacoj. Ĝi estas tre bona bendo por dieksismo dum la tago kaj dum la pinto de la sunciklo kiam la MUF (Maksimuma Uzebla Frekvenco) estas sufiĉe alta. Ĉe pinto de la suna ciklo, kie multajsunmakuloj aperas sur la surfaco de la Suno, 10 metroj povas esti tre aktiva kun ekstreme longdistancaj signaloj, reflektitaj en la jonosfera F2-tavolo. Ĝenerale la plej efika propagiĝo de la 10 metraj radiondoj okazas dum la tagaj lumhoroj. Dum periodoj de plimultiĝo de sunmakuloj, propagiĝo povas komenciĝi antaŭ sunleviĝo kaj daŭri dum la nokto.[2]
Longdistancaj kontaktoj tra F2 ŝajnas sekvi la sunon sur la tero. En Nordameriko, ekzemple F2 povus ebligi kontaktojn kun Eŭropo kaj okcidenta Azio en la mateno, kun Ameriko dum tagmezo, kaj kun Pacifiko kaj Orientazio en malfrua posttagmezo kaj frua vespero.Eĉ en tempoj de suna minimumo, kiam F2 malofte estas havebla, 10 metroj daŭre havas kelkajn longdistancajn uzeblajn eblecojn. sporada E-propagiĝo povas alporti signalojn je centoj ĝis multaj miloj da kilometroj for. Sporada E sur 10 metroj estas plejparte laŭsezona okazaĵo, per malfrua printempo kaj komence de la somero. Pli mallonga, malpli-intensa periodo okazas dum vintromezo, ofte inter Kristnasko kaj la jarŝanĝo. Aliaj, bonaj eterkondiĉoj povas esti viditaj preskaŭ iam ajn.En tropikaj latitudoj 10 metroj estas uzebla ekster la sunmakula ciklo, kvankam propagiĝo ofte estas limigita al aliaj lokoj kiuj troviĝas en laekvatoro. Ekzemple ekzistas bonaj kondiĉoj de Okcidentafriko ĝis Karibio sur 10 metroj eĉ dum suna minimumo.
ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj) Sugestas frekvencojn kaj horarojn por skedoj kaj E-kontaktoj ĉiam enUniversala Tempo. En 10 metroj ili estas:
Mhz | Tagoj | UT | Regiono | Echolink |
---|---|---|---|---|
28,766 | kiam estas propagkondiĉoj | tage | tutmonde | uzebla |
Kiam estas bonaj eteraj kondiĉoj, kaj speciale, kiam jam okazas kontakto je iu ILERA-frekvenco, estas rekomendinde anonci tion enEcholink, ĉar Echolink enhavas komfortan eblecon montri aktivajn voksignojn per alarm-listo. Montru la vorton Esperanto post viavoksigno, ne la kutiman lokon aŭ alian.
De 29.300 MHz ĝis 29.510 MHz eblas uzi la radioamatorajn satelitojn OSCAR.
Multaj amatorradiaj satelitoj estas uzeblaj de radioamatoroj en la 29 MHz spaco. Informoj pri specialaj satelitoj kaj funkciado estas haveblaj deAMSAT.
Pro ĝiaj unikaj ecoj 10 metroj havas grandan sekvantaron de radioamatoroj, kiuj fokusigas la plej grandan parton el sia tempo en tiu bendo. La plej grava grupo de entuziasmuloj estasTen-Ten International, kiu estis organizita ekde la 1960-aj jaroj.
Pro la defio kiu povas esti uzi tiun ĉi bendon, pluraj radioamatoraj organizoj kaj asocioj kreis specialajnradioamatorajn konkursojn por aktivigi la bendon, la uzantojn kaj tiel havi ŝancojn fari pli malproksimajn kaj nekutimajn kontaktojn. Inter ili troviĝas:
Bendlarĝo laŭ laIARU regionoj[3]
Europo, Afriko kaj Norda Azio.[4]
10 metroj | 28000-28070 | 28070-28190 | 28190-28225 | 28225-29510 | 29510-29520 | 29520-29700 |
---|---|---|---|---|---|---|
IARU Regiono 1 |
Ameriko.[5]
10 metroj | 28000-28070 | 28070-28190 | 28190-28300 | 28300-29510 | 29510-29520 | 29520-29700 |
---|---|---|---|---|---|---|
IARU Regiono 2 |
Azio kaj Pacifiko.[6]
10 metroj | 28000-28050 | 28050-28150 | 28150-28190 | 28190-28200 | 28200-28300 | 28300-29700 |
---|---|---|---|---|---|---|
IARU Regiono 3 |
= nurCW | |
= CW, mallarĝa cifereca spaco( ⇐ 500 Hz ) | |
= CW,RTTY kaj datumoj | |
= Balizoj | |
= CW,fonio, Balizoj | |
= CW, mallarĝa cifereca spaco ( ⇐ 500 Hz ), fonio | |
= ne elsendspaco | |
=FM, Cifereca voĉo |
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Rango | Bendo | ITU Regiono 1 | ITU Regiono 2 | ITU Regiono 3 |
LF | 2200 m | 135.7 kHz – 137.8 kHz | ||
MF | 630 m | 472 kHz – 479 kHz | ||
160 m | 1.810 MHz – 1.850 MHz | 1.800 MHz – 2.000 MHz | ||
HF | 80 / 75 m | 3.500 MHz – 3.800 MHz | 3.500 MHz – 4.000 MHz | 3.500 MHz – 3.900 MHz |
60 m | 5.3515 MHz – 5.3665 MHz | |||
40 m | 7.000 MHz – 7.200 MHz | 7.000 MHz – 7.300 MHz | 7.000 MHz – 7.200 MHz | |
30 m[w] | 10.100 MHz – 10.150 MHz | |||
20 m | 14.000 MHz – 14.350 MHz | |||
17 m[w] | 18.068 MHz – 18.168 MHz | |||
15 m | 21.000 MHz – 21.450 MHz | |||
12 m[w] | 24.890 MHz – 24.990 MHz | |||
10 m | 28.000 MHz – 29.700 MHz | |||
VHF | 6 m | 50.000 MHz – 52.000 MHz | 50.000 MHz – 54.000 MHz | |
4 m | 70.000 MHz – 70.500 MHz | N/A | ||
2 m | 144.000 MHz – 146.000 MHz | 144.000 MHz – 148.000 MHz | ||
1.25 m | N/A | 220.000 MHz – 225.000 MHz | N/A | |
UHF | 70 cm | 430.000 MHz – 440.000 MHz | 430.000 MHz – 440.000 MHz (420.000 MHz – 450.000 MHz) | |
33 cm | N/A | 902.000 MHz – 928.000 MHz | N/A | |
23 cm | 1.240 GHz – 1.300 GHz | |||
13 cm | 2.300 GHz – 2.450 GHz | |||
SHF | 9 cm | 3.400 GHz – 3.475 GHz | 3.300 GHz – 3.500 GHz | |
5 cm | 5.650 GHz – 5.850 GHz | 5.650 GHz – 5.925 GHz | 5.650 GHz – 5.850 GHz | |
3 cm | 10.000 GHz – 10.500 GHz | |||
1.2 cm | 24.000 GHz – 24.250 GHz | |||
EHF | 6 mm | 47.000 GHz – 47.200 GHz | ||
4 mm | 75.500 GHz– 81.500 GHz | 76.000 GHz – 81.500 GHz | ||
2.5 mm | 122.250 GHz – 123.000 GHz | |||
2 mm | 134.000 GHz – 141.000 GHz | |||
1 mm | 241.000 GHz – 250.000 GHz | |||
[w] HF bendoj asignita al radioamatoroj en 1979 dum la Monda Administra Radia Konferenco (angleWorld Administrative Radio Conference). Ili kutime estas nomitaj "WARC bendoj". |