Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

UK 2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el107-a Universala Kongreso)
UK 2022
LokoMontrealo, Kebekio,  Kanado
Oficiala retejoesperanto2022.ca
← AntaŭaSekva →
vdr
en la konferencejoLe Centre Sheraton Hotel la 6-an de aŭgusto komenciĝis la kongreso
Konstruaĵo J.-A.-De Sève de laUniversitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM), kongresejo

La107-aUniversala Kongreso deEsperanto (UK) okazis de la 6-a ĝis 13-a de aŭgusto2022 enMontrealo (Kanado). Ĝia temo estis “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La kongresejo estis la urbocentra universitato UQAM. Oni unue planis la kongreson por2020, sed oni poste ŝovis ĝin je du jaroj pro lakronvirusa pandemio. LaKanada Esperanto-Asocio (KEA) estis la invitanto kajEsperanto-Societo Kebekia (ESK) estis la loka organiza forto de la evento. La lasta fojo, kiam la Universala Kongreso okazis en Kanado, estis en1984 enVankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto deNord-Ameriko, estis en1910 enVaŝingtono (Usono).

La solena inaŭguro de la kongreso okazis la 6-an de aŭgusto en la konferencejoLe Centre Sheraton Hotel, sed la plej multaj programeroj okazis en laUniversitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM), kio sekve konsideriĝas la kongresejo.

Rogener Pavinski reĝisoris kaj produktisdokumentan filmon pri tiu ĉi kongreso.[1]

Organiza teamo

[redakti |redakti fonton]

La kerna teamo konsistis el ses lokanoj:

Memortabulo al Albert Saint-Martin
Memortabulo alAlbert Saint-Martin
  • Suzanne Roy (Suzano la Dua), la respondeculo pri ekskursoj
  • Eugenia Amis, redaktoro deLa Riverego kaj antaŭa redaktoro deKontakto, okupiĝis pri la rilatoj kaj komunikado kun esperantistoj.

Heredaĵo

[redakti |redakti fonton]

Post la kongreso, kiel heredaĵo de la 107a UK, la organiza komitato senvualigis la 8an de septembro de 2023memortabulon pri la pionira montreala esperantistoAlbert Saint-Martin ĉe parko en la arondismentoLe Plateau-Mont-Royal kiu jam portis lian nomon pro liaj politikaj aktivecoj.[2]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Filmo de Rogener Pavinski107-a Universala Kongreso de Esperanto [Montrealo, 2022]
  2. Éditions de la rue Dorion.Fejsbuka mesaĝo, la 6an de septembro de 2023 Konsultita la 9an de septembro de 2023.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Esperanto-kongreso
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priEsperanto-kongreso.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).


Esperanta FlagoUniversalaj KongresojEsperanta Flago
1905-19151920-19391947-19591960-19791980-19992000-20192020-2029
Havano 2010Kopenhago 2011Hanojo 2012Rejkjaviko 2013Bonaero 2014
Lillo 2015Nitro 2016Seulo 2017Lisbono 2018Lahti 2019
kronvirusa pandemiokronvirusa pandemioMontrealo 2022Torino 2023Aruŝo 2024
Brno 2025Graz 2026
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=UK_2022&oldid=8632884"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp