Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-,-int-,-ont- -at-,-it-,-ot- | -unt-,-ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-,-ip- |
Aliaj | -aĉ-,-ad-,-aĵ-,-an-,-ar-, -ĉj-, | -ab-,-ac-,-al-,-ari-,-ator-, |
Untismo estas nenorma praktiko aldoni la kondicionalajn participojn-unt kaj-ut al Esperanto. Tio estas la logika kompletiĝo de la oficiala participa sistemo:
Participo | Ekzemplo | Signifo |
---|---|---|
-anta | iu donanta | iu, kiu donas |
-ata | io donata | io, kion iu donas |
-inta | iu doninta | iu, kiu donis |
-ita | io donita | io, kion iu donis |
-onta | iu dononta | iu, kiu donos |
-ota | io donota | io, kion iu donos |
*-unta | iu *donunta | iu, kiu donus |
*-uta | io *donuta | io, kion iu donus |
Praktikaj ekzemploj povus esti:
Novaj afiksoj ĉiam povas kaŭzi ambiguecojn, sed laŭ ĉi tiu kazo estas malmultaj. La plej grava estas verŝajnesaluti: La frazo « La koko salutas. » haviĝus ankaŭ la signifon« Iu aldonus salon al la koko. » Aliaj ekzemploj estasminuta (minutdaŭranta / kiu haviĝus minojn),priplenduta (pri plenduto (muzike: du duondutoj) / pri kiu iu plendus),refuta (refutema / kiu estus refata (velo)),servutulo (sklavo / ulo kiu estus servata).