Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gramatiko de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el-ot-)

Lagramatiko de Esperanto estas la strukturo devortoj,esprimoj,frazoj, diroj kaj tekstoj enEsperanto. Ĝi estas intence kaj ege pli regula ol la gramatiko de aliaj lingvoj, cele al facila lerneblo.Esperanto havas pli kompleksan sistemon devortfarado,sintakso kajfrazeologio ol oni tradicie pretendas[1].

La vortofarado estas ekstremeaglutina:sufiksoj,prefiksoj kajkunmetado de radikoj estas abunde uzataj, permesante efikan kaj flekseblan komunikadon per relative malgranda stoko de radikoj. Ĉiujmorfemoj estas nevariaj.

La precipajvortospecoj havas proprajn karakterajn finaĵojn:-o porsubstantivoj,-a poradjektivoj,-e poradverboj (kvankam ekzistas limigita nombro da alispecaj adverboj: baldaŭ, jam, nun, ĵus, tuj ktp; "tabelvortoj" ktp), kaj ses finaĵojn por la ses bazaj formoj de verbo. Radikoj estas libere kombineblaj kun gramatikaj finaĵoj. Substantivoj kaj adjektivoj havas dukazojn kaj dunombrojn; verboj havas kvin finitivajn formojn,infinitivon kaj ses participajn variojn (tri aktivajn kaj tri pasivajn).Akordo inter verbo kaj subjekto ne ekzistas.

La sintaksa rilato inter frazeroj estas markata per kazo kajprepozicioj, ne pervortordo, kiu en Esperanto ne estas sintakse limigita kaj servas precipe al esprimado desemantikaj kajpragmatikaj nuancoj: ekzemple, emfazo kajremao.

Vortospecoj

[redakti |redakti fonton]

La finaĵoj‑o,‑a, kaj‑e indikas, ke vorto estas respektivesubstantivo,adjektivo, aŭadverbo.Verboj havas plurajn finaĵojn laŭ formo. La plejparto de radikoj aperas ĉiam kun vortoklasa finaĵo. Ankaŭ ekzistas fermita klaso de radikoj, kiuj povas aperi sen finaĵo (vortetoj). La facile rekoneblaj finaĵoj permesas tre rapidan komprenon de la frazstrukturo.

Radikoj estas libere kombineblaj kun la vortospecaj finaĵoj, sed semantike havas karakteron de unuvortospeco: substantiva, adjektiva, aŭ verba. La karaktero de la radiko influas la interpreton de la vortospecaj finaĵoj. Ĉe verba radiko, la substantiva finaĵo‑o indikas agon (ekz.parolo de verba radikoparol-), ĉe adjektivo econ (ekz.belo de adjektiva radikobel-), dum la substantiva formo de substantiva radiko estaspleonasma. La interpreto de la adjektiva sufikso‑a ĉe substantiva radiko multe varias laŭ la kunteksto:reĝa povas ekzemple signifi "apartenanta al reĝo" (reĝa palaco) aŭ "estanta reĝo" (reĝa persono). Ĉe adjektivaj formoj de adjektivaj radikoj la signifo estas relative stabila. Verba finaĵo ĉe adjektiva radiko signifas same kiel la verboesti (ekz.beli "esti bela"), dum ĉe substantiva radiko la interpreto dependas de la signifo de la radiko (ekz.reĝi "ofici kiel reĝo",gasti "loĝi kiel gasto", sedbrosi "froti per broso",tamburi "muziki per tamburo"). Vortaroj kutime indikas la vortospecan karakteron de radiko.

Vortetoj havas diversajn semantikajn karakterojn, kaj tre multaj estas karaktere adverbaj. Ekzistas kelkaj finaj elementoj troviĝantaj ĉe pluraj (-i ĉe personaj pronomoj,-aŭ ĉe diversaj vortetoj), sed ili estas parto de la radiko, ne aparta finaĵo. Speciala morfologia klaso de vortetoj estas latabelvortoj, kiuj laŭ aparta maniero kombinas limigitan aron de antaŭpartoj kun limigita aro de postpartoj.

Substantivoj kaj adjektivoj

[redakti |redakti fonton]

La substantiva finaĵo estas-o. Substantivoj havas du nombrojn:ununombron (ne markatan) kajplurnombron (-j), kaj du kazojn:nominativon (ne markatan) kajakuzativon (-n). Ne ekzistasgramatika genro. La sinsekvo de morfemoj estas vortoklaso-nombro-kazo, t.e. la kvar eblaj kombinoj estas-o,-oj,-on,-ojn. Adjektivoj havas la vortoklasan finaĵon-a kaj akordas kun substantivoj je kazo kaj nombro, do finiĝas-a,-aj,-an,-ajn.

La nominativa kazo estas uzata por:

  • Subjekto :La bona virino trankviligis sian soifon.
  • Alvoko:Ludoviko, donu al mi panon.
  • Priskribo de subjekto:La domo estasruĝa.
  • Iga priskribo de objekto:Mi farbis la domonruĝa.
  • Komplemento de prepozicio:Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.

La akuzativo estas uzata por ĉiu substantiva frazero kiu havas alian sintaksan rolon ne indikatan per prepozicio, ĉefe:

  • Objekto:Mi vidasleonon.
  • Mezuro:La plej grandaj sableroj estasdu milimetrojn longaj.Mi laborismultajn jarojn.
  • Tempo:Ili irosla dek-kvinan de julio.
  • Direkto: Prepozicioj, kiuj baze esprimas lokon, povas esti ŝanĝitaj al esprimoj de direkto aŭ celo de movo per akuzativigo de la komplemento:La muso kurisen la domon. Laŭ la Fundamento oni ankaŭ povas uzi akuzativon sen prepozicio por esprimi direkton:La muso kurisdomon. Nuntempe tiu uzo estas "preskaŭ arĥaika".[2] Prepozicioj, kiuj en si jam signifas direkton, havas nominativajn komplementojn:La muso kurisal la domo.

Nombroj

[redakti |redakti fonton]

La nombroj deunu ĝisdek,cent, kajmil estas vortetoj, kiuj adjektive modifas la kvantigatan substantivon, tamen sen adjektivaj finaĵoj. La aldono de ordinaraj adjektivaj finaĵoj esprimas vicordon.Miliono kaj pli grandaj nombrovortoj estas substantivoj, kaj la kvantigata substantivo modifas ilin kiel prepozicia frazo kunda. Oni povas uzi kaj substantivonnulo ("Ŝparemulo elspezusnulon") kaj ordinaran adjektivonnula ("La princo dum sep tagoj fosis, sed post sep tagoj li vidis, ke la rezulto estasnula") kaj vortetonnul ("Mi vendis preskaŭnul", "Por eviti malpacon, oni postulasnul politikon kajnul religion en la babilrondo").

Pronomoj

[redakti |redakti fonton]

Pronomoj estas malgranda, fermita klaso de vortetoj, kiuj anstataŭas substantivan frazeron, kiam la signifo estas sciata el la enlingva aŭ eksterlingva kunteksto. Esperanto havas du specojn de pronomoj:personajn pronomojn kaj pronomajntabelvortojn.

Personaj pronomoj havas radikojn finiĝantajn per-i. Ili alprenas la akuzativan finaĵon-n, sed neniam la plurnombran finaĵon-j. La radiko mem esprimas nombron en la unua kaj tria persono. Laŭseksa distingo ekzistas nur en la ununombro de la tria persono.

Personaj pronomoj
ununombraplurnombra
unua personomini
dua personovi¹
tria
persono²
viraliili
inaŝi
aĵaĝi
nedifinitaoni
refleksivasi

¹Ekzistas ankaŭmalformala ununombra duapersona pronomoci, sed oni preskaŭ ne uzas ĝin.

²La seksneŭtrala ula ununombra triapersona pronomori estas neoficiala kaj polemika, sed uzata de multaj parolantoj, precipe post la jaro 2000.[3]

La pronomaj tabelvortoj havas diversajn funkciojn. La ulaj alprenas la plurnombran finaĵon-j kaj la akuzativan-n kiel substantivoj kaj adjektivoj. La aĵaj ankaŭ alprenas la akuzativon, sed preskaŭ ĉiam estas gramatike ununombraj, eĉ kiam temas pri pluraj aĵoj.

Pronomaj tabelvortoj
nedifinitajdemandaj/rilatajmontrajtutampleksajneaj
ulajiukiutiuĉiuneniu
aĵajiokiotioĉionenio

Difiniloj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto havas unuartikolon, la difinan artikolonla. Iujn aliajn adjektivajn vortetojn, kiujn tradicia gramatiko ne klare distingas de ordinaraj adjektivoj, nuntempe oni klasas kun la artikolo kieldifinilojn pro komunaj sintaksaj ecoj. Se substantiva frazero havas difinilon, ĝi preskaŭ ĉiam estas la unua vorto. Unu substantiva frazero nur en apartaj okazoj havas plurajn difinilojn, kaj oni neniam kombinasla kun alia difinilo. La kutimaj Esperantaj difiniloj estas:

  • la
  • ambaŭ
  • difinilaj tabelvortoj
  • posedaj pronomoj
Difinilaj tabelvortoj
nedifinitajdemandaj/rilatajmontrajtutampleksajneaj
adjektivecajiakiatiaĉianenia
identecaj¹iukiutiuĉiuneniu
posedajieskiestiesĉiesnenies

¹La identecaj tabelvortoj estas morfologie samaj kun la ulaj tabelvortoj (vidu supre) sed sintakse malsamaj, ĉar ili modifas substantivojn.

La tiel nomataj posedaj pronomoj estas la adjektivaj formoj de la personaj pronomoj (ekz.ilia "de ili"). Tiuj posedaj pronomoj, la identecaj tabelvortoj, kaj la ecaj tabelvortoj akordas kun siaj substantivoj same kiel ordinaraj adjektivoj.La,ambaŭ, kaj la posedaj tabelvortoj, kvankam ĉi tiuj semantike rilatas al la ulaj kaj aĵaj tabelvortoj same kiel la posedaj pronomoj al la personaj pronomoj (ekz.ties "de tiu, de tio"), ne akordas kun la substantivo.

Prepozicioj

[redakti |redakti fonton]

Prepozicioj estas vortetoj, kiuj alprenas substantivan frazeron kielkomplementon por konsistigiprepozician frazeron. La prepozicio montras la rolon de la frazero ene de la frazo. Ĝi nepre estas la unua vorto de la prepozicia frazero, kaj ĝia komplemento estas nominativa, krom kiam oni uzas la akuzativon por doni direktan sencon al baze loka prepozicio.

La prepozicioj estas fermita klaso. Ili povas esti klasifikataj jene (iuj havas diversajn sencojn apartenantajn al malsamaj klasoj):

  • lokaj
    • antaŭ
    • post
    • apud
    • ĉe
    • ĉirkaŭ
    • ekster
    • en
    • inter
    • kontraŭ
    • preter
    • sub
    • sur
    • super
    • tra
    • trans

  • direktaj
    • al
    • el
    • de
    • ĝis
  • tempaj
    • antaŭ
    • ĉe
    • de
    • dum
    • ĝis
    • inter
    • post

  • abstraktaj
    • anstataŭ
    • da
    • de
    • krom
    • kun
    • laŭ
    • malgraŭ
    • per
    • po
    • por
    • pri
    • pro
    • sen

La prepozicioje ne havas unuecan sencon, sed estas uzata por esprimi ĉian rilaton, por kiu la aliaj prepozicioj ne taŭgas. Ekvivalenta rimedo, kiam ĝi ne malklarigas la signifon, estas uzi la akuzativon anstataŭ prepozicio:Ili irosje la tria de majoIli iros la trian de majo.

Ĉar prepozicioj kaj la akuzativa finaĵo havas similan funkcion, t.e. montri la rolon de substantiva frazero en la frazo, ili povas esti konsiderataj kune kiel "rolmontriloj."[4] La uzo de prepozicio kaj akuzativo kune por esprimi direkton ekvivalentas al la uzo de du prepozicioj, ekzempleen la domon pli-malpli samsignifas kunal en la domo.

Adverboj

[redakti |redakti fonton]

La karaktera finaĵo de adverboj estas-e. Ankaŭ tabelvortoj finiĝantaj per-el,-e,-am,-al, kaj-om kaj multaj aliaj vortetoj funkcias kiel adverboj. La preciza signifo multe varias, kaj indikas interalie manieron, lokon, tempon, aŭ kvanton. Adverbo normale priskribas verbon, adjektivon, aŭ alian adverbon simile kiel adjektivo substantivon. Kvanta adverbo povas roli memstare en la frazo kvazaŭ substantiva frazero. Adverbo ofte similas al prepozicia frazero uzanta la saman radikon: ekzemple,parole ofte signifas kvazaŭ "per parolo" kajdome povas signifi "en la domo". La finaĵo-n aldonita al adverbo indikas direkton, ekzempledomen signifas "en la domon" aŭ "al la domo".

Verboj

[redakti |redakti fonton]

Tabelo de verbaj finaĵoj

[redakti |redakti fonton]
FinitivaAktiva participoPasiva participoInfinitivo
Pasinta-is-inta-ita-i
Nuntempa-as-anta-ata
Venonta-os-onta-ota
Imaga-us(-unta)¹(-uta)¹
Vola-ordona-u–²–²

¹Imagaj participoj estas neoficialaj kaj maloftaj.

²Volaj-ordonaj participoj ne ekzistas. La sufiksoj-ind- kaj-end- havas signifon kvazaŭ ordona pasiva participo.

Finitivaj

[redakti |redakti fonton]

La finitivaj formoj de verbo estas tiuj, kiuj rolas kiel ĉefverbo de frazo aŭ subfrazo. En Esperanto ĉiu verbo havas kvin, markatajn per propraj finaĵoj:-is (pasinta),-as (nuntempa),-os (venonta),-us (imaga),-u (vola-ordona). Oni kutime klasigas ilin laŭsignife tiel ke la imaga kaj vola-ordona formo estasmodoj kaj la pasinta, nuntempa, kaj venonta estas tritempoj de la reala modo. En multaj aliaj lingvoj, la formo de verbo ŝanĝiĝas ankaŭ por akordi kun ĝiasubjekto, kaj iom malpli ofte kun ĝia objekto. En Esperanto tio ne okazas. Iuj distingoj, kiuj en multaj lingvoj estas gramatikaj kaj devigaj - rimarkindeaspekto - en Esperanto povas esprimiĝi nedevige per afiksoj.

La modoj esprimas la rilaton inter la enhavo de la frazo kaj la realo: por prezenti ĝin kiel efektivan, oni uzas la realan; por prezenti ĝin kiel neefektivan, oni uzas la imagan; por esprimi volon, ke ĝi iĝu aŭ restu efektiva, oni uzas la volan-ordonan. La tempoj de la reala modo ordinare montras la tempan rilaton inter la enhavo de la frazo kaj la tempo, kiam la parolanto eldiras ĝin. Tamen ennerekta parolo, t.e. en subfrazoj, kiuj rakontas ies diron aŭ penson ne citante ĝin laŭvorte, la tempo estas sama, kiel en la diro aŭ penso, pri kiu temas; ĝi montras la tempan rilaton inter la enhavo de la subfrazo kaj la tempo de ties originala diro aŭ penso, ne la eldiro de la kompleta frazo. Ekzemple, en la frazoKarolino diris, ke ŝi iros, la iro de Karolino estas futura relative al ŝia diro, sed povas esti pasea, nuntempa, aŭ futura relative al la nuna momento.

La ĉefverbo grandparte determinas, kiujn gramatikajn rolojn la substantivaj frazeroj en ĝia frazo aŭ subfrazo plenumas. Ekzemple,kreski postulas subjekton, sed neniun alian rolon;kolekti postulas subjekton kaj objekton;igi postulas subjekton, objekton, kaj priskribon de la objekto; kajkonduki postulas subjekton, objekton, kaj ofte movocelon markatan peral. Verbon, kiu povas havi objekton, oni nomastransitiva. Preskaŭ ĉiuj verboj postulas almenaŭ subjekton, sed ne ĉiuj; ekzemple,pluvas estas kompleta frazo.

Infinitivoj

[redakti |redakti fonton]

La Esperantan infinitivon indikas la finaĵo-i. Tradicie la infinitivo estas konsiderata kiel modo de la verbo. Sintakse ĝi rolas en la frazo ne kiel verbo sed kiel substantivo. Ekzemple,La infano volas manĝi havas la saman strukturon kaj preskaŭ la saman signifon kielLa infano volas manĝon. Ĝi malsamas de substantivoj je tio, ke oni povas aldoni al ĝi ĉion, kio povus troviĝi en kompleta subfrazo, kies ĉefverbo ĝi estus - objekton, prepoziciajn frazerojn, adverbojn - krom subjekto; ke ĝi ne alprenas plurnombran aŭ akuzativan finaĵon; ke ĝi tradicie ne estas uzata kun prepozicioj krompor,anstataŭ, kajkrom; kaj ke oni modifas ĝin per adverboj anstataŭ adjektivoj (ekz.Estas preferinde diri ĉi tion). Ĉar la signifo de iuj verboj (ekzemplevoli kajpovi) postulas agon kiel objekton, ili troviĝas kun infinitiva objekto pli ofte ol kun substantiva.

Participoj

[redakti |redakti fonton]

Participoj estas verbaj formoj, kiuj rolas en la frazo ĉefe kiel adjektivoj. Ili esprimas tempon (pasintan, nuntempan, aŭ venontan) kajvoĉon. La ses participaj sufiksoj konsistas el vokalo montranta tempon (-i- por la pasinta,-a- por la nuntempa, kaj-o- por la futura), sekvata de-nt- por la aktiva voĉo aŭ-t- por la pasiva voĉo. Post la sufikso oni aldonas ordinarajn adjektivajn finaĵojn.

Substantivo modifata de participo rolas kiel ĝia subjekto se la voĉo estasaktiva, kiel ĝia objekto se la voĉo estaspasiva. Substantivo rolanta kiel subjekto de pasiva participo estas markata per la prepoziciode.[5] La tempo de participo estas relativa al la ĉefverbo de la (sub)frazo, ne al la momento de la eldiro de la frazo.

Oni precizigas la tempan rilaton inter ago kaj iu koncerna momento, kiu povas ne esti la nuntempo, kunmetante finitivon deesti kun participo, ekzempleMi estis kaptinta. La tempo deesti montras la rilaton inter la celata momento kaj la nuno, kaj la tempo de la participo montras la rilaton inter la ago kaj la celata momento. Per kunmeto deestus kun participo oni esprimas tempon en imaga frazo kiam tio necesas. Oni ankaŭ uzas kunmetitan verbon kun pasiva participo kiel pasivan ekvivalenton de simpla verbo, eĉ kiam oni ne celas esprimi iun temprilaton krom la rilato inter la fina plenumo de la ago kaj la nuno (t.e. kiam oni celasperfektivan aspekton). Tiam la participo normale estas pasinta, kvankampolemiko, ĉu ĝi prefere estu nuntempa, okazis meze de la 20-a jarcento.

Krom la adjektiva formo, participoj havas adverban kaj substantivan formon. La substantivo signifas ne econ, kiel ĉe ordinara adjektiva radiko, sed personon, kiun la adjektivo priskribus.

Konjunkcioj

[redakti |redakti fonton]

Konjunkcioj estas vortetoj, kiuj indikas la rilaton inter subfrazoj kaj frazoj. Kunordigaj konjunkcioj, ekzemplekaj,,nek,sed, ligas elementojn de la sama gramatika rango, ĉu subfrazojn aŭ pli malgrandajn frazerojn. Subordigaj konjunkcioj, ekzemplese,ke, ligas subfrazon al ĝia ĉeffrazo. Rilataj tabelvortoj kombinas subordigan, kvazaŭkonjunkcian funkcion kun pronoma, adjektiva, aŭ adverba.

Ekkrioj

[redakti |redakti fonton]

Ekkrioj ne estas parto de la strukturo de la frazo. Iuj estas arbitraj (adiaŭ,nu), iuj imitas sonojn (hm,glu glu) kaj iuj estas ordinaraj radikoj sen finaĵo (eks,krak).

Vortofarado

[redakti |redakti fonton]

Esperantamorfologio estas ekstremeaglutina, t.e. vortoj ofte konsistas el plurajmorfemoj, kiuj esprimas po unu elementon de signifo kaj havas malmultajnalomorfojn (en Esperanto nur unu). Ĝi ne faras grandan distingon interkunmetado kajafiksado. Oni kutime nomas afiksoj tiujn radikojn, kiuj malplej ofte aperas memstare; la sola rigida malsamo estas tio, ke inter radiko kaj afikso oni neniam enmetas gramatikan finaĵon.[6] Kunmetado kaj afiksado estas ekstreme oftaj relative al la plejparto de aliaj lingvoj. Tiu eco faciligas la lernadon de la lingvo, permesante, ke oni esprimu nekutime grandan konceptaron per nekutime malgranda radikstoko.

Kunmetaĵoj normale havas la ĉefelementon fine, ekzempleakvorezervo estas speco de rezervo, dumrezervakvo estas speco de akvo. Tamen, kiam oni unuvortigas prepozician frazeron, oni konservas la originalan vortordon kun komenca prepozicio, kvankam la prepozicia radiko estas ĉefa (senvivaj personoj ne estas speco devivaj). En iuj kunmetaĵoj la elementoj estas egalrangaj (ekz.socipolitika "samtempe socia kaj politika"), kaj iuj havas ĉefelementon implicatan sed ne esprimatan (ekz.posttagmezo "posttagmeztempo"). Iuj afiksoj sekvas proprajn principojn anstataŭ la ĝeneralajn pri kunmetado de ordinaraj radikoj. La konstruo de kunmetaĵo el pli ol du radikoj estas analizebla en sinsekvajn kunigojn ĉiufoje de du partoj, ekzempleantaŭrajtigi povas signifiantaŭe rajtigi (aŭ eventuale, laŭ kunteksto,igi antaŭrajti). Inter radikoj de kunmetaĵo oni povas konservi sence taŭgan gramatikan finaĵon aŭ forlasi ĝin laŭ konsideroj pri prononceblo kaj klaro, ekzempleproprokulepropraokule "per la propraj okuloj".

Vortordo

[redakti |redakti fonton]

Partoj de substantiva frazero

[redakti |redakti fonton]

La baza ordo en substantivaj kaj prepoziciaj frazeroj estasprepozicio - difinilo - nombro - adjektivo - substantivo - priskriba prepozicia frazero - priskriba subfrazo, ekzemple:al la du grandaj amikoj de Johano, kiuj estis en la ĝardeno. Adjektivoj ankaŭ ofte venas post la substantivo, kaj tio estas eĉ la pli ofta ordo por plurvortaj adjektivaj frazeroj - ekzemplevizaĝo plena de cikatroj estas pli ofta olplena de cikatroj vizaĝo - kaj kiam la ĉefvorto de la substantiva frazero estas tabelvorto anstataŭ normala substantivo. Aliaj ordvarioj estas diversagrade maloftaj aŭ tute neeblaj.

Frazeroj en frazo

[redakti |redakti fonton]

(Pri ĉi tiu temo vidu la apartan artikolonVortordo en Esperanto.)

Laordo de frazeroj estas libera, influata nur de pragmatikaj faktoroj, dum kazfinaĵoj kaj prepozicioj determinas la gramatikan interpreton. La plej ofta ordo estasSubjekto Verbo Objekto, ekzemplela hundo ĉasis la katon. Varioj de tiu ordo okazas laŭ la principo de latema-remaa dispozicio, ke unue venu latemo de la frazo kaj poste laremao (komento); oni dirusla katon ĉasis la hundo kiam la kato estas la jam sciata temo de la parolo kaj la hundo estas nova informo. En priskribaj frazoj (kie la verbo estaskopulo) nek la subjekto nek la priskribo havas rolmontrilon; la vortordo ankoraŭ povas varii se iu malsimetrio klarigas kiu estas kiu, ekzemple se la priskribo estas adjektivo aŭ la subjekto havas difinilon, sed se ambaŭ estas nedifinitaj substantivoj, la ordo devas estisubjekto – verbo – priskribo: ekzemple,glavoj iĝu plugiloj kajplugiloj iĝu glavoj havas malsamajn signifojn.

Neado

[redakti |redakti fonton]

En nuntempa Esperanto, la vortone venas rekte antaŭ la vorto, kiun ĝi neas. Ekzemple, oni distingas:

Nemi devas skribi tion (sed iu alia devas)
Minedevas skribi tion (mi povas libervole elekti, ĉu skribi ĝin aŭ ne)
Mi devasneskribi tion (estus malbone, se mi skribus ĝin)
Mi devas skribinetion (sed mi devas skribi ion alian)

Krom la ĝenerala vortone, Esperanto havas la neajn tabelvortojn, ekzemplenenio =ne io, kaj la nean konjunkcionnek =kaj ankaŭ ne. Oni normale ne metas du neajn vortojn en saman frazon, kaj kiam oni faras tion, laduobla neo interpretiĝas kiel jeso:Mi ne faris nenion estas speciale frapa maniero diriMi faris ion.

Demandado

[redakti |redakti fonton]

Jes-neaj demandoj estas markataj per la demanda partikuloĉu metita ĉe la komenco de la frazo, kaj normale per altiĝaintonacio. Aliaj demandoj uzas la demandajntabelvortojn komencantajn perki-, ankaŭ kun altiĝa intonacio. Laki-vorto, aŭ se ĝi estas parto de substantiva aŭ prepozicia frazero, tiu tuta frazero, transmetiĝas al la komenco de la frazo. Ĉenerektaj demandoj, laĉu aŭ laki-vorto funkcias kiel subordiga konjunkcio, paralele alke ĉe nerektaj asertoj:Ĉu ŝi venos? Mi ne scias, ĉu ŝi venos.

Fundamenta Gramatiko de Esperanto

[redakti |redakti fonton]

LaFundamento de Esperanto enhavas liston da 16 reguloj, kiuj tamen ne konsistigas kompletan priskribon de la lingvo. Pri tiu «Fundamenta Gramatiko de Esperanto» vidu apartan artikolon.

Funkcia gramatiko de Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Wim Jansen, profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto, verkis la libronVortfarado en Esperanto, funkcia gramatika analizo de Esperanto[7].

  • Lafunkcia gramatiko, estas ĝenerala rigardo al la organizado denatura lingvo, formulita deSimon Dik, kiu konsideras tri bazajn normojn de kongruado: tiu tipologia, kiu implikas la aplikadon de reguloj al ajna lingvo, tiu pragmatika, kiu intencas la aplikadon de la frazoj al la interagado en la komunikado, kaj la psikologia, pro kio ĝi klopodas esti kongruebla kun la psikologiaj mekanismoj implikitaj en la proceduro de natura lingvaĵo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Libro

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (angla) Chris Gledhill,The Grammar of Esperanto. A corpus-based description (La gramatiko de Esperanto. Korpuso-bazita priskribo), ResearchGate, oktobro 2018.
  2. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  3. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  4. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  5. Iuj tiucele uzas la verbecan radikonfar (kiel ĉefari) sen finaĵo kiel prepozicion.
  6. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  7. (eo) Wim Jansen, Vortfarado en Esperanto, Funkcigramatika analizo de Esperanto, Roterdamo, eld. Bero, 2024,ISBN 9781882251483
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gramatiko_de_Esperanto&oldid=8929142#6"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp