Kromnomo laŭPIV estas kvazaŭ sinonimo de alnomo, kaŝnomo. Temas pri neoficiala nomo de unuopulo kiu uzas ĝin kiel pli facila, familiara, amika nomo. Ties uzado povas respondi al diversaj necesoj aŭ simple emoj. Se la celo de la neformala nomo estas esprimi specialanafekcion al la alparolato, temas prikaresnomo aŭpetolnomo.
Historie, ankaŭ laŭ PIV, kromnomo estus la tria aŭ kvara nomo de Roma civitano, esprimanta origine personan distingon.
En Esperanto oni povas krei karesnomojn per la sufiksoj-ĉj- por viraj personoj kaj-nj- por inaj personoj.[1] Antaŭ ĉi tiuj sufiksoj oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Oni kutime konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn.
Ekzemploj:
Unuopaj homoj[mankas fonto] en la2020-aj jaroj laŭdire ankaŭ proponas neoficialajn sufiksojn-pj- porneduumuloj kaj en proponoj de aparteseksneŭtrala lingvaĵo-j- por ĉiuj. Ankoraŭ mankas konkretaj ekzemploj kun vikipediaj artikoloj aŭ eksteraj referencoj pri konataj aplikoj de tiaj uzoj. Se iam ekaperos tiaj neregule faritaj esperantaj karesnomoj, laŭ laesperanta gramatiko necesos rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn, almenaŭ ĝis laesperanta gramatiko oficiale adaptiĝos.
Retnomo estaskaŝnomo, kiun oni uzas enrete. Kutime retnomoj estas uzataj jeretforumoj,blogoj,babilejoj, ktp. La uzado de retnomoj helpas kuraĝigi partoprenon de malkuraĝuloj aŭ anonimuloj kaj malhelpas la identigon de la retuzantoj, kio povas esti el utila ĝis necesa.
EnVikipedio kelkaj uzantoj uzas retnomojn kiuj absolute kaŝas sian veran identecon dum aliaj metas sian propran nomon tute aŭ parte.