Malneta versio
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-,-int-,-ont- -at-,-it-,-ot- | -unt-,-ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-,-ip- |
Aliaj | -aĉ-,-ad-,-aĵ-,-an-,-ar-, -ĉj-, | -ab-,-ac-,-al-,-ari-,-ator-, |
-i- konsidereblas kielsufikso aŭ kvazaŭsufikso enEsperanto, en la senco krei el baza vorto de etnonomo koncernan landonomon, koresponde al la tria signifo de la plursignifa sufikso-uj-. Ĝia uzo ne estas rekomendata de laAkademio de Esperanto, sed la decido estas lasata al la ĝenerala lingvouzo. Tamen ne estas ĝenerala konsento ke entute temus pri sufikso: eblas konsideri la en la 20-a jarcento kutimiĝintajn landonomojn kielĈini'", "Germani'", "Itali'", "Japani'", "Korei'", "Litovi'" ktp. kiel apartajn vortoradikojn pri ŝtatoj, kiuj nur laŭ nacilingva etimologio parencas al la similsonaj etnonomojĉin'", "german'", "ital'", "japan'", "kore'", "litov'" ktp., sed estas sendependaj vortoradikoj.[1]
La koncerna parto de la 8-a Aldono jene tekstas:
Laŭ iuj ĝi estas ofte misuzata sufikso, kiu anstataŭas la oficialan sufikson-uj- por signifi "lando de(landano-nomo)". Do,brito loĝas enBritujo/Britio, franco loĝas enFrancujo/Francio. La uzo de-i- naskiĝis pro la maloportuneco de la sufikso-uj-, plursignifa, kaj pro la ne ĉiam konvena uzo de-land-; supozeble, la elekto de tiu nova sufikso ekis pro la ofteco de la finaĵo-ia en multaj latinaj kaj latinidaj nomoj, ekz-eFrancia,Hispania,Italia, aŭ-ija en multaj korespondaj landnomoj deslavaj kaj ankaŭbaltaj lingvoj.
La propono trovis malemon inter kelkaj parolantoj de Esperanto, sed ĝi sufiĉe rapide disvastiĝis.
Laŭ la argumentoj de la kontraŭuloj, bedaŭrinde,iismo kaŭzas konfuzon ĉar ekzistas landoj kies radiko havasi. Jen akademia listo de ili:
Jen la konfuzo: ĈuBolivo aŭBoliviano loĝas enBolivio? ĈuNiĝero loĝas enNiĝerio? Se oni neniam uzus-i- anstataŭ la oficialan-uj-, tia ĉi konfuzo ne povus ekzisti.
Alia maldezirinda rezulto de iismo estas la disvastiĝo de la supozo, ke-i- signifas "lando" (anstataŭ "lando delandano-nomo"). Estus malĝusta simpligo fini landonomon per-io se oni havus dubon pri la ĝusta nomo, kaj krei neekzistantajn formojn kiel "Kanadio" aŭ "Usonio".
Do, ankoraŭ restas homoj kiuj kontraŭas tiun uzadon kaj opinias ke-uj- estas pli fundamenta kaj klara, kaj tial preferinda.
Tamen, la polemiko estas apenaŭ utila. Granda parto de la esperantistoj konsideras ke-i- estas pli natura kaj moderna, kaj tial preferinda.
En la komenco de la uzado, laAkademio de Esperanto faris deklaron kontraŭ tiu uzado. Tamen, la parolantoj ne sekvis tiun rekomendon. Post la konstato de tiu fakto, la Akademio deklaris, ke la sufikso-i- povas anstataŭi la sufikson-uj-, kvankam aldonante ke principe "nur se tiel ĝi formas internacian nomon".
L. L. Zamenhof pritraktis landonomojn en siaLingva Respondo 47 (Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291). Li rekomendis-i- por distingi kelkajn landojn de samenomataj urboj. Li tiel rezonis laŭ ekzistantaj nomoj kielAlĝero-Alĝerio kajTunizo-Tunizio. (Tamen, oni atentu priBrazilio-Brazilo.) Tial ĉi oni ofte trovas neoficialajn nomojn kun-i-. Ekzemple,Meksikio anstataŭas la oficialan kaj tradicianMeksiko;Nov-Jorkio anstataŭas la tradicianNov-Jorko, ks. Rimarkindas, ke tiu ĉi uzo de-i- ne rilatas al la anstataŭo de-uj- per-i-.
Tradicie,Meksiko estas nomo de urbo,ŝtato, kaj lando. (ĈuMeksikio estas ŝtato aŭ lando?) Bonsorte, oni povas distingi la urbon, ŝtaton, kaj landon per la nomojMeksikurbo,Meksikoŝtato, kajMeksiko (aŭMeksika Lando). La Zamenhofa uzo de-i- eble ne kaŭzas multajn problemojn. Tamen, kiam oni ne povas distingi ĝin de la nezamenhofa anstataŭo de-uj- per-i-, aperas pli da duboj. (Kiu loĝas enMeksikio:Meksiko,Meksikano, aŭMeksikiano?)
Eble Zamenhof instigis iismon, kiam li skribis, ke la nomoj de tri Eŭropaj regnoj (Aŭstrujo,Belgujo, kajSvisujo) eble skribiĝu kun-i-. Li konstatis, ke laŭ multaj homoj, aŭstroj, belgoj kaj svisoj ne estas gentoj. Parenteze, la landonomojAŭstrio, Belgio kajSvisio iĝis multe uzataj, sed la nomojaŭstroj, belgoj kajsvisoj por la civitanoj de tiuj ŝtatoj restas.
La litero "i" kaŭzas konfuzon kiel ŝajna sufikso pro ripetiĝo en la fino de multaj radikoj venintaj el latinidaj lingvoj. Tio okazas ĉe nomoj de teĥnikoj kaj ties aparatoj (ekzemplemikroskopo/mikroskopio,telegrafo/telegrafio), de fakoj kaj ties fakuloj (filozofo/filozofio,geologo/geologio) kaj de sistemoj kaj ties iel koncernataj homoj (demokrato/demokratio,burokrato/burokratio).
Iismo estas la kutimo anstataŭigi la sufikson -uj- per la sufikso aŭ radikero[2] -i- kiam temas pri nomo de lando aŭ la hejma regiono de iu etno. Esperantisto, kiu sisteme sekvas la iisman kutimon uzi -i- por certaj landonomoj estasiisto.
La populareco de iismo estas ade kreskinta dum multaj jaroj, kajnuntempe ĝi estas pli kutima ol la tradicia (Zamenhofa) sufikso-uj-, kiun uzas nur la plej konservativaj esperantistoj[mankas fonto].
En la libroLa Bona Lingvo,Claude Piron kontraŭas al la uzo de la postafikso -i-[3] — aŭ almenaŭ li tie ne uzas ĝin, kaj nur unufoje mencias ĝin, por nomi landojn.
La eseoRusoj loĝas en Rusujo, verkita deAnna Löwenstein kunlabore kun pluraj aŭtoroj, estas pledo por la uzado de la postafikso -uj-.
Eblas kunmeti landonomoj uzante -land-, dirante ekz-eRus·land·o,Pol·land·o,Svis·land·o ktp. Tiu tute Fundamenta "vortkunmeta" metodo eblus teorie ĉie, kie oni formas landonomojn per -i- aŭ -uj-, sed ĝi estas pli konvena (ĝi malpli "ŝokas la orelojn") en kazoj, kie la rezulto jam similas la landonomon uzatan en unu aŭ pluraj etnaj lingvoj, ekz-e germanaRussland, nederlandaRusland kajZwitserland, anglaSwitzerland kajPoland ktp. Cetere oni ne konfuzu tion ĉi kun la kazo deNederlando, kiu en Esperanto estas neNeder·land·o sedNederland·o (en la nederlandaNederland ja signifasmalalta lando).