Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

-an-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sufiksoj en Esperanto
TipoOficialajNeoficialaj
Verbaj-ant-,-int-,-ont-
-at-,-it-,-ot-
-unt-,-ut-
Seksaj-in--iĉ-,-ip-
Aliaj-aĉ-,-ad-,-aĵ-,-an-,-ar-,

-ĉj-,
-ebl-,-ec-,-eg-,-ej-,-em-,-end-,-er-,-estr-,-et-,
-id-,-ig-,-iĝ-,-il-,-ind-,-ing-,-ism-,-ist-,
-nj-,
-obl-,-on-,-op-,
-uj-,-ul-,-um-.

-ab-,-ac-,-al-,-ari-,-ator-,
-e-,-ed-,-el-,-en-,-enz-,-esk-,-ez-,
-i-,-if-,-ik-,-ilion-,-iliard-,-it-,-iv-,-iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-,-oid-,-ol-,-olog-,-ologi-,-ometr-,-otek-,-oz-
-pj-,
-t-,-tet-,-uk-.

vdr

La vortero-an- estassufikso en la lingvoEsperanto, kiu signas ke objekto estas “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko”[1]. La vortero, kiu staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas.

Similaĵoj en aliaj lingvoj:-aner (germana, ekzemple Franziskus, Franziskaner - dofranciskano),-an- (itale, ekzemple America, americano - do amerikano),-en (france, ekzemple Inde, indien - do hindiano/baratano)

Ekzemploj[2]

[redakti |redakti fonton]
  • klubo → klubano = membro de klubo
  • familio → familiano = membro de familio
  • Eŭropo → Eŭropano = loĝanto de Eŭropo
  • Usono → Usonano = loĝanto de Usono
  • vilaĝo → vilaĝano = loĝanto de vilaĝo
  • kamparo → kamparano = loĝanto de kamparo
  • kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso
  • Kristo → Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
  • Budho → Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
  • Islamo → Islamano = kredanto je Islamo
  • respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
  • ŝipo → ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
  • civito → civitano = plenrajta membro de ŝtato
  • estraro → estrarano = membro de estraro
  • alia domo → alidomano = loĝanto de alia domo
  • sama lando → samlandano = loĝanto de la sama lando
  • sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  2. grandparte cititaj laŭ PMEG

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
  • la artikolon pri la parenca sufikso-ist-
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=-an-&oldid=8934901"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp