Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtato
tipo de administra teritoria unuoRedakti la valoron en Wikidata
jura persono • politika teritoria divido • subjekto de internacia juro • antaŭa aŭ nuna ŝtato
 
Partoj
ambasadoRedakti la valoron en Wikidatavd
Posedatojpublika trezorejo
ŝtata posedaĵoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
La kovrilpaĝo de la verko deThomas Hobbes nomeLeviathan alegorio de la ŝtato.
Ŝtatoj de la oficiala eŭrozono en 2015 (blue) krom aliaj ŝtatoj de laEŭropa Unio (brune).
Subŝtatoj de la ŝtato Usono

Ŝtato estas, laŭPIV,"politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon". La nocio "ŝtato" povas do inkluzivi en la praktika uzo la organizadon de lapovo en tiuteritorio, kaj la teritorio mem. En tiu ĉi lasta kazo iuj Esperanto-parolantoj uzas anstataŭe vortojn kiel "lando" aŭ "regno". Koncerne la koncepton de la povo, oni uzas foje (ne tre ĝuste) kielsinonimojn la terminojnŝtato kajregistaro. La tria elemento de la tuto estas la loĝantaro kiel subjekto kaj objekto de tiu koncepto.

Ŝtato estas malsimpla temo. LaŭMax Weber estasnacio, kiu havas teritorion kaj suverenecon. LaŭLenin, ŝtato estas organo kreita de reganta klaso por perforto al la aliaj. AlAntonio Gramsci estas loko, kie okazas laklasbatalado. Se iu ne volas pripenson, la nocio de Weber estas taŭga, sed se oni demandas, kio estas "suvereneco", do la nocio necese malsimpliĝos.

Ŝtato estas tiele organizitapolitikakomunumo kiu funkcias sub unusistemo de regado. La problemo ĉe tiu difino estas ke ĝi povas iĝi cirkla se oni konsideras oftan difinon de "registaro", ĉar ŝtatoj estas foje difinitaj kiel registaroj kaj reciproke registaroj kiel ŝtatoj.[1] Tio evidentiĝas kiam ambaŭ konceptoj aperas sinonime en sprimoj kiaj "la ŝtato" kaj "la registaro" ambaŭ reference al organizita politika grupo kiu plenumasaŭtoritaton super partikulara teritorio.[2]

Multaj homaj socioj estis regataj de ŝtatoj dum jarmiloj, sed ankaŭ multaj estissenŝtataj socioj. La unuaj ŝtatoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 5,500 jaroj en konekto kun rapida kresko de urboj, inventado de la skribado, kaj kodigo de novaj formoj de religio. Laŭlonge de la tempo, vario de diversaj formoj disvolviĝis, uzante variojn de aljustigoj por sia ekzistado (kiaj tiuj prididevena rajto, la teorio de lasocia kontrakto ktp.). Nuntempe, tamen, la modernanacio-ŝtato estas la hegemonia formo de ŝtato al kiuj la popoloj estas submetitaj.

Difinoj

[redakti |redakti fonton]
La unua ministraro deObama (9-a de oktobro 2009) - ekzemplo de registaro de suverena ŝtato.

Ne estas akademiainterkonsento pri la plej taŭga difino de ŝtato.[3] La termino "ŝtato" referencas al serio de diferencaj, sed interrilataj kaj ofte koincidantaj, teorioj pri ia gamo de politikajfenomenoj.[4] La agado difini la terminon povas esti vidata kiel parto de ideologia konflikto, ĉar diferencaj difinoj kondukas al diferencaj teorioj de ŝtataj funkcioj, kaj kiel rezulto ili povas validigi diferencajn politikajn strategiojn.[5] Kaj laŭ Jeffrey & Painter, "se oni difinas la 'esencon' de ŝtato en unu loko aŭ epoko, oni dependas el trovo ke en alia tempo aŭ spaco io kio estas ankaŭ komprenita kiel ŝtato havas diferencajn 'esencajn' karakterojn".[6]

La plej ofta uzata difino estas tiu deMax Weber,[7][8][9][10][11] kiu priskribas ŝtaton kiel deviga politika organizaĵo kuncentralizita registaro kiu tenasmonopolon de legitima uzado de perforto ene de ia teritorio.[12][13] Ĝeneralaj kategorioj de ŝtataj institucioj estas administrajburokratioj,juraj sistemoj, kajmilitistajreligiaj organizoj.[14]

Konfuzigas la difinan problemon la fakto ke "ŝtato" kaj "registaro" estas ofte uzataj kiel sinonimoj en populara konversacio kaj eĉ en kelkaj akademiaj diskursoj. Laŭ tiu difina skemo, ŝtatoj estas nefizikaj personoj deinternacia juro, registaroj estas organizoj de popolo.[15] La rilato inter registaro kaj ties ŝtato estas iu de reprezentado kaj rajtigita perado.[16]

Ecoj de la Ŝtato

[redakti |redakti fonton]

Laŭ tiuj konsideroj, Ŝtato fariĝas subjekto de lapublika internacia juro kaj membro de laInternacia Socio. Oni povas fari diversajn konsideraĵojn:

Unualoke, Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinitateritorio ene deŝtatlimo, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.

La membrojŝtatoj deUnuiĝintaj Nacioj kovras preskaŭ la tuton de la loĝataj areoj de la mondo.

Ĉiuokaze, la ŝtato havas:

  • propranjuran ordon,
  • organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
  • konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon (nomearmeo,polico ktp).

Plie, tiu konkreta (homa) forto povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato. Tiusence, larajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internaciaskalo.

La ŝtatoj en tiu difino estas nemultaj. LaUnuiĝintaj Nacioj enkalkulas 193membrajn ŝtatojn. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.

Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn, ktp.Ekzemple:

Areo:Loĝantoj:MNP/loĝanto:
Usono9 150 000 km²267 000 00026 280 $
Vanuatuo12 000 km²200 0001 200 $
Monako< 2 km²30 000
(inkl. 5 000 monakanoj)

La Ŝtatojn karakterizas iliasuvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera, kvankam ŝtatoj povas aliĝi al superŝtataj organizoj sen perdi sian propran suverenecon. Tiu suvereneco garantias:

  • la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
  • ilian sendependecon eksterlande.

Aliaj uzoj

[redakti |redakti fonton]
Mapo de lamondo kun federacioj kiel verdaj teritorioj. En tiuj kazoj la suverenaj ŝtatoj fakte estas federacioj komponitaj desubŝtatoj, kies grado de aŭtonomeco aŭ eĉ de sendependeco ege varias.

La vorto "Ŝtato" estas uzata en diversaj landoj por nomi la individuajn partojn kiuj konsistigasfederacion, kiu fakte estas lasuverena ŝtato.[1] Tiu estas la kazo deUsono, kies originala nomo aludas al tiu fakto: "Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Norda) Ameriko", aŭ deNiĝerio,BraziloMeksiko. En Vikipedio oni plejofte utiligas por tiu koncepto la nomon "subŝtato"; "usonero" estas proponita por subŝtato de Usono. Kelkaj ŝtatoj estas submetitaj al eksterasuverenecohegemonio kie la vera suvereneco kuŝas en alia ŝtato.[17] La terminoŝtato povas esti uzata ankaŭ por aludi al praktikaj sociaj branĉoj de regado ene de ŝtato,[18] ofte kiel maniero kontrastigi ilin aleklezioj aŭ civilaj institucioj.

Oni uzas la nomonMembroŝtato por suverena ŝtato, rigardata kiel ano de pli vasta organizo de ŝtatoj, ekzempleUnuiĝintaj Nacioj, kiu havas 193 membroŝtatojn, aŭEŭropa Unio, formata de 27 ŝtatoj.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Tipoj de ŝtatoj

[redakti |redakti fonton]

Ŝtatoj povas esti klasitaj kielsuverenaj se ili ne estas dependaj, aŭ subjektoj al ajn alia povo aŭ ŝtato. Aliaj ŝtatoj estas subjektoj al eksterasuverenecohegemonio kie la lasta suvereneco kuŝas en alia ŝtato.[1][19] Multaj ŝtatoj estasfederaciaj ŝtatoj kiuj partoprenas enfederacia unuiĝo. Federacia ŝtato estas teritoria kajkonstitucia komunumo formanta parton defederacio.[20] Tiaj ŝtatoj diferencas el suverenaj ŝtatoj, en tio ke ili transpaŝas parton de siaj suverenaj povoj alfederacia registaro.[1]

Polica ŝtato estas ŝtato, en kiu laregistaro tenas striktan kontrolon de ĝiaj loĝantoj, ĉefe per abolicio dehomaj rajtoj kaj ofte ankaŭ kun helpo desekreta polico. Lareĝimo en polica ŝtato estas propre anti-demokratia, kaj ofte similas alarmea reĝimo.

Klienta ŝtato estas unu el pluraj konceptoj, kies celo estas priskribi la subigon de unu ŝtato al alia ŝtato, pli forta ol ĝi, en internaciaj rilatoj. Ĉi tiu koncepto estas la malplej specifa koncepto inter ĉi tiu familio de konceptoj, kiu ankaŭ inkluzivas satelitan ŝtaton aŭ marionetan ŝtaton, novkolonion, protektoraton aŭ patronŝtaton, vasalŝtaton kaj tributan ŝtaton (kiu pagas specialajn impostojn = tributojn al la potenca ŝtato). La ideo, ke ekzistas hierarkio inter la ŝtatoj, kaj iuj dependas en unu grado aŭ alia de la aliaj, kontraŭdiras la ideon de vestfalia suvereneco, laŭ kiu ĉiu ŝtato estas suverena ento egala al iu alia.

Pupa aŭmarioneta ŝtato estas ĝenerale ŝtato regata de registaro, kiun enpotencigis fremda lando, kiu regas, direktas tra tiu marioneta registaro, samkiel marioneton per fadenoj direktas homo.

Fiaska ŝtato aŭ Malsukcesa ŝtato estas ŝtato kiu jam ne povas plenumi siajn bazajn funkciojn. La termino unue estis uzata en la fruaj 1990- aj jaroj. Oni distingas intermalsukcesaj ŝtatoj kajmalstabilaj ŝtatoj.

Ŝtato kaj registaro

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloRegistaro.
ĈefministroNarendra Modi kaj ministroj dum kunsido ĉe Novdelhio, 2013, ekzemplo de registaro.

Ŝtato devas esti distingata elregistaro. Registaro estas la partikulara grupo de personoj, la administraciaburokratio kiu kontrolas la ŝtatan aparaton je difinita momento.[21][22][23] Tio estas, registaro estas la rimedo pere de kiu oni uzas la ŝtatan povon. Ŝtatoj estas servataj de konstanta sukcedo de diferencaj registaroj.[23] Ŝtatoj estas nemateriaj kaj nefizikaj sociaj objektoj, dum registaroj estas grupoj de personoj kun certaj devigaj povoj.[24]

Ĉiu sukcesa registaro estas komponita de specializita kaj privilegiita korpo de individuoj, kiuj monopoligas politikan decidaron, kaj estas separataj per statuso kaj organizado el la loĝantaro kiel tuto. Ties funkcio estas plifortigi ekzistantajn leĝojn, fari novajn leĝojn kaj arbitri konfliktojn. En kelkaj socioj, tiu grupo estas ofte mem-eterniĝanta aŭ hereda klaso. En aliaj socioj, kiajdemokratioj, la politikaj roloj restas, sed estas ofta turniĝo de personoj fakte plenumantaj la postenojn.[25]

Ŝtatoj kaj naci-ŝtatoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNacio-ŝtato.

Ŝtatoj povas kaj devas esti distingitaj ankaŭ el la koncepto de "nacio", kiu referencas al granda geografia areo, kaj la popolo kiu interne vidas sin kiel havanta komunab identecon.[26]

La ŝtato kaj la civila socio

[redakti |redakti fonton]

En la klasika pensaro ŝtato estis identigita kun kaj politika socio kajcivila socio kiel formo de politika komunumo, dum la moderna pensaro distingis lanaciŝtaton kiel politika socio el la civila socio kiel formo de ekonomia socio.[27]Tiele en la moderna pensaro ŝtato estas kontrastata kun la civila socio.[28][29][30]

La persono antaŭ kaj kontraŭ la ŝtato

[redakti |redakti fonton]
Antonio Gramsci (1922) nome teoriisto pri ŝtato.

Antonio Gramsci opiniis ke la civila socio estas la unuaranga loko de politika aktivado ĉar ĝi estas kie ĉiaj formoj de "identeco formado, ideologia luktado, aktivado de intelektuloj, kaj konstruado dehegemonio okazas" kaj ke la civila socio estis la ligilo konektanta la ekonomian kaj politikan sferojn. Elirante el la kolektiva agado de la civila socio estas tio kion Gramsci nomigas "politika socio", kiun Gramsci diferencigas el la nocio de ŝtato kiel reĝimo. Li asertis ke politiko ne estis "unu-voja procezo de politika administrado" sed, pli bone, ke la aktivaĵoj de civilaj organizoj kondiĉigis la aktivaĵojn depolitikaj partioj kaj de ŝtataj institucioj, kaj estis kondiĉitaj de ili mem laŭvice.[31][32]Louis Althusser argumentis ke civilaj organizoj kiaj laeklezio,lernejoj, kaj lafamilio estas parto de "ideologia ŝtata aparataro" kiu komplementas la "subpreman ŝtataparataron" (kiel la policon kaj armeon) por refari la sociaj kunigoj.[33][34][35]

Jürgen Habermas, parolas pripublika sfero, kiun li traktas kiel aparta de kaj la ekonomia kaj la politika sferoj.[36]

Surbaze de la rolo kiun multaj sociaj grupoj havas en la evoluo de publika politiko kaj la ampleksaj ligoj inter ŝtatburokratioj kaj aliaj institucioj, fariĝis ĉiam pli malfacile identigi la limojn de la ŝtato.Privatigo,ŝtatigo, kaj la kreado de novaj reguligaj korpoj ankaŭ ŝanĝas la limojn de la ŝtato rilate al socio. Ofte la naturo de kvazaŭ-sendependaj organizoj estas neklara, generante debaton inter politikaj sciencistoj pri ĉu ili estas parto de la ŝtato aŭ de la civila socio. Kelkaj politikaj sciencistoj tiel preferas paroli pri strategioretoj kaj malcentra administrado en modernaj socioj prefere ol pri ŝtatburokratioj kaj direkti ŝtatkontrolon super politiko.[37]

Racio de ŝtato

[redakti |redakti fonton]

Strikte parolante, laracio de ŝtato estas koncepto de itala deveno uzita elNikolao Makiavelo (kiu uzis ĝin per la nomoarte dello Stato, arto de ŝtato) kaj uzita poste deGuicciardini kajGiovanni della Casa, kvankam nur ĉeGiovanni Botero ĝi estos disvolvigita kiel doktrino (Della Ragion di Stato, 1589), por referenci al esceptaj decidoj kiujn plenumasreganto cele al konservo aŭ pliigo de la bonfarto kaj forto de ŝtato, sub la supozo ke la survivado de tiu ŝtato estas valoro supera al aliaj individuaj aŭ kolektivaj rajtoj.

Geedziĝo de ŝtato

[redakti |redakti fonton]

Geedziĝo de ŝtato estas diplomatia aranĝo en kiu geedziĝo inter membroj de regantaj familioj aŭŝtatestroj estas uzata por plifortigi politikajn aliancojn, certigi pacon aŭ influi internaciajn rilatojn inter ŝtatoj.[38] Tiuj geedziĝoj ofte havas simbolan kaj strategian signifon, celante stabiligi rilatojn, solvi konfliktojn aŭ vastigi influon per familiaj ligoj.[39] Historie, ŝtataj geedziĝoj estis ofta praktiko enmonarkioj, precipe enEŭropo, kie dinastiaj ligoj povis determini la geopolitikan ekvilibron.[38] En modernaj tempoj, tiaj geedziĝoj estas maloftaj pro la malkresko de monarkioj kaj la pliiĝo de demokratiaj sistemoj, kvankam simbolaj geedziĝoj inter elstaraj figuroj ankoraŭ povas havi politikan pezon.[40]

Teorioj pri ŝtato

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKorporaciismo.

Plej politikaj teorioj pri ŝtato povas malglate esti klasifikitaj en du kategoriojn. La unua estas konata kiel "liberala" aŭ "konservativa" teorioj, surbaze de kiuj oni traktaskapitalismon kiel tio, kaj tiam koncentriĝas sur la funkcio de ŝtatoj en kapitalisma socio. Tiuj teorioj tendencas vidi la ŝtaton kiel neŭtrala unuo apartigita de socio kajekonomio. Marksismaj teorioj aliflanke, vidaspolitikon kiel intime ligita kun ekonomiaj rilatoj, kaj emfazas la rilaton inter ekonomia potenco kaj politika povo. Ili vidas la ŝtaton kiel partia instrumento kiu ĉefe servas la interesojn de la supera klaso.[23]

Laapartigo de eklezio kaj ŝtato estas filozofa koncepto por difinado de politika distanco en la rilato inter religiaj organizoj kaj lanacio-ŝtato. Precipe, la esprimo rilatas al la kreado delaika ŝtato (kun aŭ sen laŭleĝe eksplicita eklezi-ŝtata apartigo) kaj al malestablo, la ŝanĝiĝado de ekzistanta, formala rilato inter laeklezio kaj la ŝtato.[41] vLa filozofio de la apartigo de la eklezio de la civila ŝtato egalas la filozofiojn de sekularismo, malestablismo,religia libereco, kaj religia plurismo, per kiuj eŭropaj ŝtatoj iĝis kelkaj el la sociaj roloj de la eklezio, la socialan ŝtaton, sociajn ŝanĝojn kiuj produktis kulture laikan loĝantaron kaj publikan sferon.[42] Praktike, eklezi-ŝtata apartigo distingiĝas de totala apartigo, postulita fare de la politika konstitucio de la lando, kiel enBarato kajSingapuro, al ŝtata religio, kiel en laMaldivoj.

Anarkiismo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAnarkiismo.
Afiŝo deIWW nome "Piramido de la Kapitalisma Sistemo" (ĉ. 1911), priskribante kontraŭ-kapitalisman perspektivon pri ŝtataj/kapitalismaj sociaj strukturoj

Anarkiismo estaspolitika filozofio kiu konsideras ŝtatonsenmorala, nenecesa, kaj damaĝa kaj anstataŭe defendassenŝtatan socion, aŭanarkion.

Anarkiistoj kredas ke la ŝtato estas esence instrumento de dominado kaj subpremado, ne grave kiu estas en kontrolo de ĝi. Anarkiistoj notas ke la ŝtato posedas lamonopolon sur la laŭleĝa uzado de perforto. Male al marksistoj, anarkiistoj kredas ke revolucia forkapto de ŝtato ne devus esti politika celo. Ili kredas anstataŭe ke la ŝtataparato devus esti tute malmuntita, kaj alternativa aro de sociaj rilatoj devus esti kreita, kiuj ne estu bazitaj sur ŝtato entute.[43][44]

Diversajkristanaj anarkiistoj, kiaj ekzempleJacques Ellul, identigis la Ŝtaton kaj politikan povon kiel la Bestaĉo en laApokalipso de Johano.[45][46]

Marksisma vidpunkto

[redakti |redakti fonton]

Marx kajEngels estis klaraj en tio ke la komunista celo estu senklasa socio en kiu la ŝtato "forvelkintus".[47] Iliaj opinioj estas disaj ĉie en la Kolektitaj Verkoj de Marx/Engels kaj traktas pasintecon aŭ la tiamajn ĵusajn ŝtatformojn de analiza aŭ taktika vidpunkto, ne estontaj sociaj formoj, konjekto pri kiu estas ĝeneraleanatemo al grupoj konsiderantaj sin marksistoj sed kiuj, ne konkeris la ekzistanta(j)n ŝtato(j)n ne en la situacio de liverado de la institucia formo de fakta socio. Laŭ la mezuro kiun donas opinio, ekzistas neniu ununura "Marksisma teorio de ŝtato", sed sufiĉe multaj malsamaj "marksistaj" teorioj kiuj estis evoluigitaj fare de anoj deMarksismo.[48][49][50]

La fruaj verkoj de Marx portretis la ŝtaton kiel "parazita", konstruita sur la superkonstruaĵo de laekonomio, kaj laboranta kontraŭ la ĝenerala intereso. Li ankaŭ skribis ke la ŝtato spegulas klas-rilatojn en socio ĝenerale, funkcias kiel reguligilo kaj subpremanto deklasbatalo, kaj funkcias kiel ilo de politika povo kaj dominado por la reganta klaso.[51] LaKomunista Manifesto asertis ke la ŝtato estas nenio pli ol "komisiono por administrado de la komunaj aferoj de la burĝaro".[48]

Por marksistaj teoriuloj, la rolo de la ne-socialisma ŝtato estas determinita per ĝia funkcio en la tutmonda kapitalisma sinsekvo. Ralph Miliband argumentis ke la reganta klaso utiligas la ŝtaton kiel sian ilon por domini socion danke al la interhomaj ligiloj inter ŝtatoficistoj kaj ekonomiajelitoj. Por Miliband, la ŝtato estas dominita fare de elito kiu venas de la sama fono kiel la kapitalisma klaso. Ŝtatoficistoj tial partumas la samajn interesojn kiel posedantoj dekapitalo kaj estas ligitaj al ili tra larĝa aro de sociaj, ekonomiaj, kaj politikaj ligiloj.[52]

La teorioj de Gramsci pri ŝtato emfazis ke la ŝtato estas nur unu el la institucioj en socio kiu helpas certigi lahegemonion de la reganta klaso, kaj ke ŝtato estas fortigita per la ideologia dominado de la institucioj de burĝa socio, kiel ekzemple eklezioj, lernejoj, kajamaskomunikiloj.[53]

Pluralismo

[redakti |redakti fonton]

Nuntempaj kritikaj vidpunktoj

[redakti |redakti fonton]

Ŝtata aŭtonomeco (instituciismo)

[redakti |redakti fonton]

Teorioj pri ŝtata legitimeco

[redakti |redakti fonton]

Dia rajto

[redakti |redakti fonton]

Raci-leĝa aŭtoritato

[redakti |redakti fonton]

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

Historio

[redakti |redakti fonton]

Dum la historio, kaj eĉ hodiaŭ, multaj socioj ekzistas sen ŝtato. La unuaj ŝtatoj en lahoma historio ekzistis antaŭ proksimume 6000 jaroj enMezoriento, kaj specife enMezopotamio. En la periodo post la falo de laRomia Imperio en la5-a jarcento p.K.,Eŭropo komencis procezon de divido en multajnprinclandojn, kies suvereneco kaj limoj ofte ŝanĝiĝis. De ĉi tiu stato de politika malordo kaj malstabileco, estis disvolvita iom-post-iome laŭ procezo, kiu daŭris jarcentojn, la moderna nacia ŝtato, kunmetita de homoj kun pli malpli simila kulturo kaj lingva komunumo vivantaj en difinita teritorio. La tipo de regado ŝanĝiĝis, unue estiĝis absolute monarĥiaj registaroj kaj poste estiĝis konstituciaj (konstituciaj) aŭ respublikoj , kelkaj el ili federacioj, do unuiĝo de ŝtatoj por doni al la centra registaro povojn en la kampoj de sekureco, ekstera politiko, financo kaj konstitucio. Krome estiĝis kuniĝaj unioj de duonsendependaj ŝtatoj (t.e.Protektorato).

En la 20-a jarcento disvolviĝis koncepto, laŭ kiu ke ĉiu nacio, kiu deziris ĝin, rajtis je ŝtato. Ĉar naciismo estas la esprimo de popola deziro ekzisti en komuna socia kaj politika kadro. La devizo de multaj naciaj movadoj estis ŝtato por ĉiu nacio kaj ĉiu nacio en unu ŝtato. Tiu devizo fakte kaj principe diras nenion pri disvastigo de politika povo aŭ pri la rajtoj de malplimultoj en ŝtato en kiu unu nacio dominas.

Ŝtatlimoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloŜtatlimo.

Ŝtatlimo estas limo, kiu definas internan teritorion de ĉiu ŝtato. Ĝi estas difinita pere de traktato kaj en tereno ĝi poste estas markita per limŝtonoj, kolonoj aŭ bolardoj. La ŝtatlimoj eblas en plejparta plimulto de landoj oficiale transpaŝi nur en lokoj markitaj kaj al tio destinitaj kiel limpasejoj.

Ŝtatlimoj povas esti aŭ naturaj (orografiaj), kondukantaj ekz. sur montodorsoj aŭ tra akvofluoj, aŭ artefaritaj (geometriaj), kiuj kondukas senrilate al naturobstakloj. Tio povas okazi ekz. post fino de milito (limojn deHungario destinisTrianona traktato kiel rezulton de milita malvenko de Hungara reĝlando, simile estis kreita zono enKipro). La artefaritaj ŝtatlimoj iam kondukas eĉ tra urboj.

Ŝtatisto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloŜtatisto.

ŝtatisto aŭ ŝtatreprezentanto estaspolitikisto aŭ gvidanto en organizaĵo, kies okupo estas la administrado kaj gvidado de la ŝtato kaj kiu kutime havis longan kaj respektatan karieron ĉe la nacia aŭ internacia nivelo. Ĉi tiu titolo estas asociita kaj kun elektitaj oficistoj de ĉiuj tavoloj de la loĝantaro kaj kun partiestroj kaj politikistoj; kaj al tiuj, kiuj havas postenojn kaj laborojn nomumitajn de la ŝtato, kaj eĉ specialiĝis pri sia laboro, kiel diplomatoj, kiuj okupiĝas pri la administrado de eksterlandaj rilatoj inter ilia lando kaj eksterlandoj. La demando ĉu aparta persono estos difinita kiel ŝtatisto aŭ ne estas ofte subjektiva afero kaj dependas ĉefe de la opinio kaj perspektivo de la difinita persono.

Ŝtata ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Enekonomiko,ŝtata (ankaŭ foje nomataregistarapublika)monopolo estas formo de trudamonopolo en kiuregistaraagentejopublika kompanio estas la ununura provizanto de apartaproduktoservo. Ĝi estas monopolo kreita, administrita kaj foje ankaŭ funkciigita de la registaro kaj ebligita de speciala leĝo malpermesantakonkurencon[54][55].

Registaramonopolo povas funkcii sur ajna nivelo de registaro — supernacia (kiel endoganunio[56]) ŝtata, regiona, loka; la termino ŝtata monopolo kutime signifas registaran monopolon administratan fare de la nacia registaro[57].

Proverboj

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas neniujproverboj pri ŝtato (sed 5 prilando) en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof.[58]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,21,3 (1995) “state”,Concise Oxford English Dictionary. “3 (alsoState)a an organized political community under one government; a commonwealth; a nation.b such a community forming part of a federal republic, esp the United States of America”. 
  2. ""state" (definition 5) and "government" (definitions 4, 5, and 6)", Merriam-Webster Dictionary (Merriam-Webster, Incorporated), 2015, http://www.merriam-webster.com/ 
  3. Cudworth et al., 2007: p. 1
  4. Barrow, 1993: pp. 9-10
  5. Barrow, 1993: pp. 10-11
  6. Painter, Joe. (2009)Political Geography,2‑a eldono, London: SAGE Publications Ltd..ISBN 978-1-4129-0138-3.
  7. Dubreuil, Benoít. (2010)Human Evolution and the Origins of Hierarchies: The State of Nature. Cambridge University Press, p. 189.ISBN 978-0-521-76948-8.
  8. Gordon, Scott. (2002)Controlling the State: Constitutionalism from Ancient Athens to Today. Harvard University Press, p. 4.ISBN 978-0-674-00977-6.
  9. Hay, Colin. (2001)Routledge Encyclopedia of International Political Economy. Novjorko: eldonejoRoutledge, p. 1469–1474.ISBN 0-415-14532-5.
  10. Donovan, John C.. (1993)People, power, and politics: an introduction to political science. Rowman & Littlefield, p. 20.ISBN 978-0-8226-3025-8.
  11. Shaw, Martin. (2003)War and genocide: organized killing in modern society. Wiley-Blackwell, p. 59.ISBN 978-0-7456-1907-1.
  12. Cudworth et al., 2007: p. 95
  13. Salmon, 2008:p. 54
  14. Earle, Timothy. (1997) “State, State Systems”, Barfield, Thomas:The Dictionary of Anthropology. Wiley-Blackwell, p. 445.ISBN 978-1-57718-057-9.
  15. Robinson, E. H. 2013.The Distinction Between State and GovernmentArkivigite je 2013-11-02 per la retarkivoWayback Machine.The Geography Compass 7(8): pp. 556-566.
  16. Crawford, J. (2007)The Creation of States in International Law. Oxford University Press.
  17. Ekzemplo estas laReĝimo de Vichy (1940-1944) oficiale referencata ĉefe de si mem kiell'État français (la franca ŝtato) aŭ aliajmarionetaj ŝtatoj kiel tiuj okupitaj deNazia Germanio.
  18. https://mises.org/pdf/anatomy.pdf
  19. "sovereign", The New Oxford American Dictionary (Oxford: Oxford University Press), 2005, (ISBN 0-19-517077-6), "adjective ... [ attrib. ] (of a nation or state) fully independent and determining its own affairs: a sovereign, democratic republic." 
  20. The Australian National Dictionary: Fourth Edition, p. 1395. (2004) Canberra.(ISBN 0-19-551771-7).
  21. (1999) “government”, Bealey, Frank:The Blackwell dictionary of political science: a user's guide to its terms. Wiley-Blackwell, p. 147.ISBN 978-0-631-20695-8.
  22. Sartwell, 2008:p. 25
  23. 23,023,123,2Flint & Taylor, 2007: p. 137
  24. Robinson, E. H. 2013.The Distinction Between State and Government.Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivoWayback Machine The Geography Compass 7(8): pp. 556-566.
  25. Barclay, Harold. (1990)People Without Government: An Anthropology of Anarchy. Left Bank Books, p. 31.ISBN 1-871082-16-1.
  26. Sartwell, 2008:p. 24
  27. (2008) “Tocqueville on Civilian Society. A Romantic Vision of the Dichotomic Structure of Social Reality”,Archiv für Begriffsgeschichte 50. 
  28. Ehrenberg, John. (1999) “Civil Society and the State”,Civil society: the critical history of an idea. NYU Press.ISBN 978-0-8147-2207-7.
  29. Kaviraj, Sudipta. (2001) “In search of civil society”,Civil society: history and possibilities. Cambridge University Press, p. 291–293.ISBN 978-0-521-00290-5.
  30. Reeve, Andrew. (2001) “Civil society”, Jones, R.J. Barry:Routledge Encyclopedia of International Political Economy: Entries P-Z. Taylor & Francis, p. 158–160.ISBN 978-0-415-24352-0.
  31. Sassoon, Anne Showstack. (2000)Gramsci and contemporary politics: beyond pessimism of the intellect. Psychology Press, p. 70.ISBN 978-0-415-16214-2.
  32. Augelli, Enrico & Murphy, Craig N.. (1993) “Gramsci and international relations: a general perspective with examples from recent US policy towards the Third World”, Gill, Stephen:Gramsci, historical materialism and international relations. Cambridge University Press, p. 129.ISBN 978-0-521-43523-9.
  33. Ferretter, Luke. (2006)Louis Althusser. Taylor & Francis, p. 85.ISBN 978-0-415-32731-2.
  34. Flecha, Ramon. (2009) “The Educative City and Critical Education”,The Routledge international handbook of critical education. Taylor & Francis.ISBN 978-0-415-95861-5.
  35. Malešević, 2002:p. 16
  36. Morrow, Raymond Allen & Torres, Carlos Alberto. (2002)Reading Freire and Habermas: critical pedagogy and transformative social change. Teacher's College Press, p. 77.ISBN 978-0-8077-4202-0.
  37. Kjaer, Anne Mette. (2004)Governance. Wiley-Blackwell.ISBN 978-0-7456-2979-7.
  38. 38,038,1 State Marriage. Wikipedia. Arkivita ella originalo je la 1-an de aŭgusto 2024. Alirita la 9-an de majo 2025 .
  39. Diplomacy. Encyclopædia Britannica. Arkivita ella originalo je la 1-an de aŭgusto 2024. Alirita la 9-an de majo 2025 .
  40. Royal Weddings and Diplomacy. History.com. Arkivita ella originalo je la 1-an de januaro 2023. Alirita la 9-an de majo 2025 .
  41. The Oxford Companion to the Supreme Court of the United States (1992), Kermit D. Hall, Ed. pp. 717–26
  42. Princeton University WordNet Arkivita la 8an de majo, 2016, en Wayback Machine: "separationism: advocacy of a policy of strict separation of church and state."
  43. Newman, Saul. (2010)The Politics of Postanarchism. Edinburgh University Press, p. 109.ISBN 978-0-7486-3495-8.
  44. Roussopoulos, Dimitrios I.. (1973)The political economy of the state: Québec, Canada, U.S.A.. Black Rose Books, p. 8.ISBN 978-0-919618-01-5.
  45. Christoyannopoulos, Alexandre. (2010)Christian Anarchism: A Political Commentary on the Gospel. Exeter: Imprint Academic, p. 123–126. “Revelation”.
  46. Ellul, Jacques. (1988)Anarchy and Christianity. Michigan: Wm. B. Eerdmans, p. 71–74. “The first beast comes up from the sea...It is given 'all authority and power over every tribe, every people, every tongue, and every nation' (13:7). All who dwell on earth worship it. Political power could hardly, I think, be more expressly described, for it is this power which has authority, which controls military force, and which compels adoration (i.e., absolute obedience).”.
  47. Frederick Engels - Socialism: Utopian and Scientific. 1880 Kompleta teksto. ElHistoria Materialismo: "Ŝtato interferencas en sociaj rilatoj, en unu tereno post alia, superflua, kaj poste formortiĝas de si mem; la regado de personoj estas anstataŭata de la administrado de aĵoj, kaj danke al procezoj de produktado. La Ŝtato ne estas "abolita". Ĝi formortiĝas... Socializita produktado pri antaŭdeterminita plan iĝas tiele eble. La disvolvigo de produktado faras la ekziston de diferencaj klasoj de socio anakronismo. En proporcio dum anarkio en socia produktado svagas, la politika aŭtoritato de Ŝtato formortiĝas. Homo, laste kiel mastro de sia propra formo de socia organizado, iĝas samtempe la senjoro super Naturo, sia propra mastro — libera."
  48. 48,048,1Flint & Taylor, 2007: p. 139
  49. Joseph, 2004:p. 15
  50. Barrow, 1993: p. 4
  51. Smith, Mark J.. (2000)Rethinking state theory. Psychology Press, p. 176.ISBN 978-0-415-20892-5.
  52. Miliband, Ralph. 1983. Class power and state power. London: Verso.
  53. Joseph, 2004:p. 44
  54. Scognamiglio, Carlo; Caroli, Matteo (1992), Baldassarri, Mario, ed., "Public Monopolies" (in en), Oligopoly and Dynamic Competition: Firm, Market and Economic System (London: Palgrave Macmillan UK): pp. 249–278, doi:10.1007/978-1-349-12818-1_9, (ISBN 978-1-349-12818-1), https://doi.org/10.1007/978-1-349-12818-1_9, retrieved 2023-04-22 
  55. Gordon, Richard L. (1994), "Problems of Environmental Impacts and Regulating Business Practices", Regulation and Economic Analysis (Boston, MA: Springer US): pp. 129–147, doi:10.1007/978-1-4615-2620-9_10, (ISBN 978-1-4613-6123-7), http://dx.doi.org/10.1007/978-1-4615-2620-9_10, retrieved 2022-05-02 
  56. (2007)The Regulation of the State in Competitive Markets in the EU. Hart Publishing.doi:10.5040/9781472560124.ch-004.ISBN 978-1-84113-497-0.
  57. Sullivan, Arturo; Steven M. Sheffrin (2022).Economics: Principles in action. Paramus, NJ: Savvas Learning Company. p.  159.ISBN 0-13-063085-3 . Arkivita el la originalo la 20-an de decembro 2016 . Prenite la 5an de julio 2010.
  58. Lernu. Arkivita ella originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-10 .

Literaturo

[redakti |redakti fonton]


Kromaj legadoj

[redakti |redakti fonton]

[rompita ligilo]

  • Uzgalis, William (2007-05-05). John Locke. Stanford Encyclopedia of Philosophy.


v  d  r
Landoj
v  d  r
Klasnomoj pri administraj unuoj
Derivataj de titolo
Ne derivataj de titolo
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ŝtato&oldid=9200844"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp