Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ŝtatlimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtatlimo​ interAŭstrio kajGermanio.
Esperantisto sur landlimo meze de ponto el Tuy (Hispanio) al Valença do Minho (Portugalio).

Ŝtatlimo estaslimo, kiu definas internan teritorion de ĉiuŝtato. Ĝi estas difinita pere detraktato kaj en tereno ĝi poste estas markita perlimŝtonoj, kolonoj aŭbolardoj. La ŝtatlimoj eblas en plejparta plimulto de landoj oficiale transpaŝi nur en lokoj markitaj kaj al tio destinitaj kiellimpasejoj. Escepton kreas la tn. internaschenghenaj limoj enkadre deEU/EEA, en kiuj validas aparta reĝimo kaj tiujn eblas transpaŝi (sen kontrolo) en ĉiu loko, escepte lokoj, kie tio estas rekte malpermesita, (ekz.naciaj parkoj,armeaj spacoj aŭ lokoj, kiuj estas danĝeraj por vivo aŭ sano). Sedlandoj de la schengena interkonsento povas okaze de bezono de mallong-okaza kontrolo en siaj internaj limoj renovigi la kontrolon.

Ŝtatlimoj povas esti aŭ naturaj (orografiaj), kondukantaj ekz. sur montodorsoj aŭ tra akvofluoj, aŭ artefaritaj (geometriaj), kiuj kondukas senrilate al naturobstakloj. Tio povas okazi ekz. post fino de milito (limojn deHungario destinisTrianona traktato kiel rezulton de milita malvenko deHungara reĝlando, simile estis kreita zono enKipro). La artefaritaj ŝtatlimoj iam kondukas eĉ tra urboj (Český Těšín/Cieszyn,České Velenice/Gmünd,Komárno/Komárom,Štúrovo/Esztergom,Görlitz/Zgorzelec,Rafah,Nikozio,El Paso/Ciudad Juárez). La geometriaj limoj estas ankaŭ la tn. limoj astronomiaj, destinitaj permeridiano aŭ percirklo de latitudo, kiel tio okazis ekz. ĉe parto de ŝtatlimoj interUsono kajKanado. Se estas dum estiĝo de nova ŝtato respektataj la devenaj administraj limoj (ekz. dumdisdivido de Ĉeĥoslovakio), oni parolas pri konservo de principouti possidetis.

En neformala konversacio ŝtatlimo estas aludita plej ofte per la esprimolandlimo.

Ŝtatlimoj en ciferoj

[redakti |redakti fonton]
  • Limoj inter ĉiuj ŝtatoj de la mondo faras sume 250 708 km
  • Plej multe najbaraj ŝtatoj havasRusio kajĈinio (14)
  • 44 ŝtatojn ne havas aliron al maro - temas prilandoj sen maraliro
  • 2landoj sen maraliro (Liĥtenŝtejno kajUzbekio) najbaras sole kun pliajlandoj sen maraliro
  • 3 lando sen maraliro, kiuj najbaras sole kun unu ŝtato, estasVatikano,San-Marino, (ambaŭ kunItalio) kajLesoto (kunSud-Afriko)
  • Ekzistas nur du ĉefurboj situantaj sur limo kontraŭe al si –Brazavilo kajKinŝaso
  • Ununura ĉefurbo, kiu situas sur limo de tri ŝtatoj, estasBratislavo (ĉefurbo deSlovakio) – ĝi limas kunAŭstrio kajHungario
  • La plej longaj limoj:
    • lando kun la plej granda longeco de la limo kun ĉiuj siaj najbaroj, estas Rusio – sume 20 139 km kun 14 landoj
    • la plej longa limo inter du ŝtatoj estas inter Usono kaj Kanado – 8893 km en du partoj ("teritoria", observanta okcidente la 49° latitudon de norda larĝo kaj oriente de la kontinento -Grandaj Lagoj – longaj 6416 km; kaj limoj kun Alasko, observanta la 141° meridianon de okcidenta longo – longaj 2547 km). Tiuj ĉi limoj ne estas militiarizitaj nek aktive gardataj.
    • la plej longaj koneksaj limoj inter du ŝtatoj estas inter Rusio kajKazaĥio – 6846 km.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ŝtatlimo&oldid=8934396"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp