Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ŝtata Granda Asembleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Granda Asembleo
emblemo
unuĉambra parlamento
kurultai(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Komenconovembro 1924vd
AntaŭePeople's Great Khuralvd
Geografia situo47° 55′ 15″ N,106° 55′ 2″ O(mapo)47.920833106.917222Koordinatoj:47° 55′ 15″ N,106° 55′ 2″ O(mapo)
Lando(j)Mongoliovd
Ŝtata Granda Asembleo (Mongolio)
Ŝtata Granda Asembleo (Mongolio)
DEC
Map
Ŝtata Granda Asembleo
 
Partoj
member of the State Great Khural(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr

LaŜtata Granda Asembleo (mongole Улсын Их Хурал,Ulsin Iĥ Ĥural, ankaŭ nomataŜtata Granda Ĥuralo) estas la unuĉambraparlamento deMongolio. Ĝi situas en laRegistaro Palaco centre de la ĉefurboUlan-Batoro. Laŭ mongola tradicio ankaŭ la parlamentoj de la rusiaj respublikojBurjatio kajKalmukio nomiĝas "Их Хурал" respektive "Granda Ĥuralo" aŭ pli internaciigite "Granda Asembleo", kaj ankaŭ la subŝtataj dividaĵoj de Mongolio havas siajn asembleojn nomatajn "Ĥural". Emblemo de la Ŝtata Granda Asembleo de Mongolio estas la tradicia simbolosojombo.

Strukturo

[redakti |redakti fonton]
la parlamenta plenkunvenejo

La parlamento havas 76 deputitojn. 48 seĝoj estas asignitaj tra rektaj balotoj en la 48 balotaj distriktoj, la ceteraj 28 seĝoj estas disdonataj laŭ proporcia reprezento al la naciaj partioj, kiuj en la koncerna parlamenta baloto ricevas almenaŭ 5% de voĉdonoj. Baloto estas valida nur se 50% de la registritaj voĉdonrajtaj civitanoj de la distrikto efektive voĉdonis. La rajton voĉdoni havas mongoliaj civitanoj super 18 jaroj, kiuj loĝas en Mongolio. Kandidato por la posteno de parlamenta deputito devas havi minimuman aĝon de 25 jaroj.

En la parlamenta periodo de 2012 ĝis 2016, el la 76 deputitaj lokoj

  • 34 (respektive 31 kaj 3 vakaj) estas de la centra-dekstraDemokrata Partio,
  • 26 (respektive 25 kaj 1 vaka) estas de laMongola Popola Partio, kiu antaŭ la falo de komunisma reĝimo de Mongolio en 1992 estis la ŝtata marksisma-leninisma partio kaj nun difinas sin socialdemokratia,
  • 11 estas de "justeca koalicio" elMongolia Popola Revolucia Partio kajMongolia Nacia Demokrata Partio,
  • 2 estas de laVerda Partio de Civitana Volo, kaj
  • 3 estas partipolitike sendependaj politikistoj.


Ĝermo pri Mongolio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priMongolio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ŝtata_Granda_Asembleo&oldid=8594355"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp