
Ŝoĥtado (hebr. שחטšacḥaṭ „ŝoĥti“) estas larita buĉado dekoŝeraj bestoj, aparte en lajudismo kaj en laislamo. La bestoj estas mortigitaj per speciala tranĉilo. Oni tranĉas per ununura granda tranĉo transverse tra la malsupra koloflanko, kio sekvigas la fendon de la grandajsangaj vaskuloj same kiel de la traĥeo kaj de la ezofago. Ŝoĥtado garantiu la plejeble senrestaĵan elsangadon de la besto. Kaj islamo kaj judismo malpermesas la konsumon de sangaĵoj. Tamen ankaŭ en la kristanismo ekzistas tiu ĉi malpermeso (Ago 15, 28–29).
Ŝoĥtado okazas sen antaŭasenkonsciigo de la besto, ĉar ekz. laŭ striktajuda kredo la besto estas vundata per la senkonsciigo kaj per tio la viando fariĝas maltaŭga por konsumado. En Germanujo oni permesas la ŝoĥtadon por islamanoj nur je antaŭa elektra senkonsciigo.[1]